— Bonvenon, kavaliro Henriko! Bonvenon al Baskervila Halo!
Alta viro elpaŝis el la ombro de la portalo por malfermi la pordon de la kaleŝo. Virina figuro siluetiĝis antaŭ la flava lumo de la vestiblo. Ŝi elvenis kaj helpis la viron elkaleŝigi niajn valizojn.
— Ne ĝenos vin, ĉu, se mi veturos senprokraste hejmen, kavaliro Henriko? — diris doktoro Mortimero. — Mia edzino atendas min.
— Certe vi restos por iom vespermanĝi, ĉu?
— Ne, mi devas iri. Probable mi trovos, ke iom da laboro atendas min. Mi restus por montri al vi la domon, sed Barimoro estos pli bona gvidanto ol mi. Ĝis revido, kaj neniam hezitu alvoki min nokte aŭ tage, se mi povos servi.
Bruo de la radoj formortis tra la elirvojo, dum kavaliro Henriko kaj mi turnis nin en la vestiblon, kaj la pordo peze batfermiĝis post ni. Ni trovis nin en bela ĉambro, granda, alta, kaj peze ĉevronita per enormaj trabegoj el kverkaĵo tempe nigriĝinta. En la granda malnovmoda kameno malantaŭ la altaj feraj bariletoj krakis kaj klakis fajro el ŝtipoj. Kavaliro Henriko kaj mi etendis al ĝi niajn manojn, ĉar ni frostis post la longa veturo. Poste ni ĉirkaŭrigardis al la alta mallarĝa vitralo, la kverkaj paneloj, la cervaj kapoj, la blazonoj sur la muroj, ĉiuj malhelaj kaj sombraj en la sordinita lumo de la centra lampo.
— Ĝi estas ĝuste tia, kia mi imagis ĝin, — diris kavaliro Henriko. — Ĉu ĝi ne estas precize bildo de malnova familia hejmo? Nur pensu, ke ĝi estas tiu sama halo, en kiu loĝis miaj parencoj dum kvincent jaroj! Solenigas min la pripenso.
Mi vidis lian malhelan vizaĝon prilumita de knabeca entuziasmo, dum li ĉirkaŭrigardis. La lamplumo trafis lin, kie li staris, sed longaj ombroj suben sterniĝis sur la muroj kaj pendis kvazaŭ nigra baldakeno super li. Barimoro revenis, portinte niajn valizojn al niaj ĉambroj. Li staris antaŭ ni nun kun la diskreta mieno de bone edukita servisto. Li estis viro impona, alta, bela, kun kvadrata nigra barbo kaj palaj distingindaj trajtoj.
— Ĉu vi deziras, ke la vespermanĝo estu servata tuj, sinjoro?
— Ĉu ĝi estas preta?
— Post nur kelkaj minutoj, sinjoro. Vi trovos varman akvon en viaj ĉambroj. Mia edzino kaj mi kun plezuro, kavaliro Henriko, restos kun vi ĝis vi faros viajn novajn aranĝojn, sed vi komprenas, ĉu ne, ke la nova situacio en tiu ĉi domo postulos konsiderindan stabon.
— Kiu nova situacio?
— Mi volis diri nur, sinjoro, ke kavaliro Karlo vivis tre retiriĝeme, kaj ni povis kontentigi liajn bezonojn. Vi nature volos havi pli da societo, kaj tial vi bezonos novajn ŝanĝiĝojn de via domanaro.
— Ĉu vi celas diri, ke via edzino kaj vi deziras foriri?
— Nur kiam tute konvenos al vi, sinjoro.
— Sed via familio estis ĉe ni dum pluraj generacioj, ĉu ne vere? Mi bedaŭrus komenci mian vivon ĉi tie, rompante la malnovan familian ligon.
Al mi ŝajnis, ke mi rimarkis signetojn de emocio sur la blanka vizaĝo de la domservisto.
— Ankaŭ mi sentas tion, sinjoro, kaj ankaŭ mia edzino. Sed verdire, sinjoro, ni ambaŭ tre ŝatis kavaliron Karlo, kaj lia morto ŝokis nin kaj igis tre doloriga tiun ĉi ĉirkaŭaĵon. Mi timas, ke neniam plu ni estos mense trankvilaj en Baskervila Halo.
— Sed kion vi intencas fari?
— Mi ne dubas, sinjoro, ke ni sukcesos firmigi nin en iu komerco. La malavaro de kavaliro Karlo havigis al ni la rimedojn por tion fari. Kaj nun, sinjoro, eble plej bone mi montru al vi viajn ĉambrojn.
Kvadrata balustrada galerio ĉirkaŭis la supron de la malnova halo, al kiu kondukis duobla ŝtuparo. De tiu ĉi centra punkto du longaj koridoroj etendiĝis tra la tuta longo de la konstruaĵo, al kiuj malfermiĝis ĉiuj dormoĉambroj. La mia troviĝis en la sama alo kiel tiu de Baskervilo, kaj preskaŭ najbaris ĝin. Tiuj ĉambroj aspektis multe pli modernaj ol la centra domparto, kaj la helaj tapetoj kaj multnombraj kandeloj iom forigis la sombran impreson postlasitan en mia menso de nia alveno.
Sed la manĝoĉambro malfermiĝanta el la halo estis loko ombra kaj sombra. Ĝi estis ĉambro longa kun ŝtupo disiganta la podion, kie sidis la familio, disde la pli malalta parto rezervita por ties dependantoj. Ĉe unu ekstremo alrigardis ĝin menestrela galerio. Nigraj traboj transsaltis super niaj kapoj, kun fumnigrigita plafono super ili. Kiam vicoj da flamaj torĉoj lumigus ĝin, kaj la koloroj kaj kruda gajo de malnovmoda bankedo, ĝi eble malseveriĝus; sed nun, kiam du nigre vestitaj sinjoroj sidis en la eta cirklo de lumo provizita de kloŝita lampo, la voĉo sordiniĝis kaj la spirito senentuziasmiĝis. Malhela linio de antaŭuloj, en ĉiuspecaj vestaĵoj, ekde Elizabeta kavaliro ĝis bravulo el la tempo de la Regenteco, gapis suben al ni kaj silentigis nin per sia silenta societo. Ni malmulte parolis, kaj minimume mi ĝojis, kiam la manĝado finiĝis kaj ni povis retiriĝi en la modernan bilardejon kaj fumi cigaredon.
— Je mia vorto, ĝi ne estas loko tre gaja, — diris kavaliro Henriko. — Mi supozas, ke oni povas agordiĝi al ĝi, sed aktuale mi sentas min iom mankanta. Mi ne miras, ke mia onklo iĝis iomete malkvieta, ĉar li vivis tutsola en tia domo. Tamen, se konvenas al vi, ni frue enlitiĝu hodiaŭ vespere, kaj eble la aferoj ŝajnos pli gajaj en la mateno.
Mi flankenŝovis miajn kurtenojn antaŭ ol enlitiĝi kaj elrigardis tra mia fenestro. Ĝi malfermiĝis al la razeno kiu troviĝis antaŭ la dompordo. Pretere, du boskoj da arboj ululis kaj svingiĝis pro fortiĝanta vento. Duonluno puŝiĝis tra la fendoj de rapidantaj nuboj. Per ties malvarma lumo mi vidis post la arboj sporadan rokfranĝon kaj la longan malaltan kurbiĝon de la melankolia erikejo. Mi fermis la kurtenojn, sentante ke mia lasta impreso konformiĝas al la cetero.
Kaj tamen ne precize la lasta. Mi trovis min laca kaj tamen vigla, turniĝante senripoze de flanko al flanko, serĉante la dormon, kiu ne volis veni. En malproksimo sonoranta horloĝo signis la kvaronhorojn, sed escepte de tio morteca silento regis la malnovan domon. Kaj tiam subite, en la mezo mem de la nokto, atingis miajn orelojn sono klara, sonoreca kaj ne miskomprenebla. Temis pri plorsingulto de virino, la sordinita strangola ĝemspiro de iu kiun ŝiras malĝojo neregebla. Mi sidiĝis sur la lito kaj atente aŭskultis. La sono ne povis esti malproksima, kaj certe estis en la domo. Dum duonhoro mi atendis kun ĉiu nervo vigla, sed aŭdiĝis neniu alia sono ol la sonoranta horloĝo kaj la siblado de hedero sur la muro.
Ĉapitro 7
LA STEPELTONOJ DE MERIPITA DOMO
La freŝa belo de la sekvinta mateno iomete forviŝis de niaj mensoj la mornan kaj grizan impreson postlasitan al ni ambaŭ pro nia unua sperto ĉe Baskervila Halo. Dum kavaliro Henriko kaj mi sidis matenmanĝante, la sunlumo enverŝiĝis tra la altaj fostitaj fenestroj, direktante akvecajn kolormakulojn el la blazonoj kovrantaj ilin. La malhelaj paneloj ardis bronzece sub la oraj radioj, kaj estis malfacile konstati, ke tiu ĉi fakte estas la ĉambro, kiu tiom mornigis niajn animojn en la antaŭa vespero.
— Verŝajne nin mem kaj ne la domon ni devas kulpigi! — diris la kavaliro. — Ni estis lacaj pro la vojaĝo kaj frostigitaj pro la veturo, sekve ni grize kontemplis la lokon. Jam ni estas freŝaj kaj bonstataj, do ĝi estas denove tute agrabla.
— Kaj tamen ne estis afero komplete fantazia, — mi respondis. — Ĉu ekzemple vi hazarde aŭdis iun, mi opinias virinon, ĝemplorantan dum la nokto?
— Kurioze, ĉar mi duondorme ja supozis, ke mi aŭdas ion tian. Mi atendis dum kelka tempo, sed ĝi ne ripetiĝis, do mi konkludis, ke tio estis nur sonĝa.
— Mi aŭdis ĝin klare, kaj mi estas certa, ke ĝi vere estis virina ĝemploro.
— Ni devas tuj enketi pri tio.
Li sonorigis kaj demandis al Barimoro, ĉu tiu povas klarigi nian sperton. Ŝajnis al mi, ke la palaj trajtoj de la domservisto eĉ pli paliĝis, dum li aŭskultis la demandon de sia mastro.