Sed kia ajn eble estis la vera klarigo pri la moviĝoj de Barimoro, mi sentis netolerebla la respondecon konservi ilin al mi mem, ĝis mi havus klarigon. Mi interparolis kun la kavaliro en lia kabineto post la matenmanĝo, kaj mi rakontis ĉion, kion mi vidis. Li estis malpli surprizita ol mi atendis.
— Mi scias, ke Barimoro ĉirkaŭvagas dum la noktoj, kaj mi emis paroli al li pri tio, — li diris. — Du-trifoje mi aŭdis liajn paŝojn en la koridoro, ire kaj revene, proksimume je la horo difinita de vi.
— Eble li ĉiunokte vizitas tiun apartan fenestron, — mi sugestis.
— Eble tiel. Se jes, ni povos postsekvi lin kaj konstati, kion li celas. Mi scivolas, kion farus via amiko Holmso, se li ĉeestus?
— Mi opinias, ke li farus ĝuste tion, kion vi proponas, — mi diris. — Li postsekvus Barimoron kaj vidus, kion li faras.
— Do ni faros tion kune.
— Sed li aŭdos nin, ĉu ne?
— Tiu viro estas iom surda, kaj ĉiuokaze ni devos riski tion. Ni sidos en mia ĉambro hodiaŭ nokte kaj atendos ĝis li preterpasos. — Kavaliro Henriko plezure kunfrotis siajn manojn, kaj estis evidente, ke li salutas la aventuron kiel malpeziĝon en lia iom kvieta vivado sur la erikejo.
La kavaliro jam kontaktis la arĥitekton, kiu pretigis la desegnaĵojn por kavaliro Karlo, kaj entrepreniston el Londono, tial ni rajtas anticipi komenciĝon de grandaj ŝanĝoj ĉi tie baldaŭ. Venis dekoraciistoj kaj meblistoj el Plimuto, kaj estas evidente, ke nia amiko havas larĝajn ideojn, kaj li intencas ŝpari nek penojn nek elspezojn por restarigi la grandiozecon de sia familio. Kiam la domo estos renovigita kaj remeblita, li bezonos nur edzinon por kompletigi ĝin. Inter ni dirite, tiu ne mankos, se la damo konsentos, ĉar mi malofte vidis viron pli sorĉitan de virino ol estas li de nia bela najbarino, fraŭlino Stepeltono. Kaj tamen la evoluo de vera amo ne progresas tiel glate, kiel oni atendus en la cirkonstancoj. Hodiaŭ, ekzemple, ties supraĵon rompis tre neatendita ondeto, kiu kaŭzis al nia amiko konsiderindan perplekson kaj ĉagrenon.
Post la citita konversacio pri Barimoro, kavaliro Henriko surmetis sian ĉapelon kaj pretiĝis eliri. Rutinece mi faris same.
— Kio? Ĉu ankaŭ vi, Vatsono? — li demandis, rigardante min iom strange.
— Tio dependas, ĉu vi iros sur la erikejon, — mi diris.
— Jes, mi iros tien.
— Nu, vi scias pri miaj instrukcioj. Mi bedaŭras entrudiĝi, sed vi aŭdis kiel emfaze Holmso insistis, ke mi ne forlasu vin, kaj precipe ke vi ne iru sola sur la erikejon.
Kavaliro Henriko metis manon sur mian ŝultron kun afabla rideto.
— Kara homo, — li diris, — Holmso, malgraŭ sia saĝeco, ne antaŭvidis kelkajn aferojn, kiuj okazis de kiam mi estas sur la erikejo. Ĉu vi komprenas min? Mi certas, ke vi la lasta volus esti ĝojestingulo. Mi devas eliri sola.
Tio starigis min en situacion plej malfacilan. Mi sciis nek kion diri, nek kion fari. Antaŭ ol mi povis decidi, li prenis sian bastonon kaj foriris.
Sed kiam mi ekmeditis pri la afero, mia konscienco riproĉis min tre forte, ĉar pro iu ajn motivo mi permesis al li eliri el mia vidkampo. Mi imagis, kiaj estus miaj sentoj, se mi devus reiri al vi kaj konfesi, ke okazis ia misaĵo pro mia malatento al viaj instrukcioj. Mi certigas vin, ke miaj vangoj ruĝiĝis pro la nura penso. Eble eĉ nun ne estus tro malfrue atingi lin, do mi tuj eliris laŭ la direkto de Meripita Domo.
Mi hastis laŭ la vojo kiel eble plej rapide sen ajna ekvido de kavaliro Henriko, ĝis mi alvenis la lokon, kie la erikeja pado disbranĉiĝis. Tie, timante ke eble mi malĝuste direktiĝis finfine, mi suriris monteton de kie mi povis vastigi mian vidkampon — tiun saman monteton el kiu fosiĝis la malhela ŝtonminejo. Tiam mi tuj vidis lin. Li estis sur la erikeja pado, proksimume kvaronan mejlon for, kaj ĉe lia flanko estis damo, kiu povis esti nur fraŭlino Stepeltono. Estis klare, ke jam ekzistis inter ili interkompreniĝo, kaj ke ili renkontiĝis laŭ aranĝo. Ili marŝis malrapide antaŭen en profunda konversacio, kaj mi vidis ŝin fari etajn rapidajn movojn per la manoj, kvazaŭ ŝi tre serioze parolus, dum li aŭskultis atente kaj unu-dufoje skuis sian kapon je forta malkonsento. Mi staris inter la rokoj rigardante ilin tre perpleksa kion jam fari. Sekvi ilin kaj rompi ilian intiman interparolon ŝajnis ofendege, kaj tamen mia klara devo estis neniam eĉ momente lasi ilin el mia vidkampo. Spione trakti amikon estis tasko malŝatinda. Tamen, pli bonan agmanieron mi ne trovis ol observi lin de sur la monteto kaj purigi mian konsciencon per posta konfeso al li pri tio, kion mi faris. Estas vere, ke se iu subita danĝero minacus lin, mi estus tro malproksima por utili, kaj tamen mi certas, ke vi konsentos, ke la situacio estis tre malfacila, kaj ke nenion plian mi povis fari.
Nia amiko kavaliro Henriko kaj la damo haltis sur la pado kaj staris profundiĝinte en sia konversacio, kiam mi subite konstatis, ke mi estas ne la sola atestanto de ilia renkontiĝo. Io verda, flosanta en la aero, logis miajn okulojn, kaj dua ekrigardo montris al mi, ke ĝin portas sur bastono viro moviĝanta inter la terrompiĝoj. Tiu estis Stepeltono kun sia papilia reto. Li estis multe pli proksima al la paro ol mi, kaj ŝajnis ke li moviĝas direkte al ĝi. Tiumomente kavaliro Henriko subite tiris fraŭlinon Stepeltono al sia flanko. Lia brako ĉirkaŭis ŝin, sed ŝajnis al mi, ke ŝi streĉiĝas for de li kun vizaĝo forturnita. Li klinis sian kapon al ŝi, kaj ŝi levis unu manon kvazaŭ proteste. La postan momenton mi vidis ilin dissalti kaj haste turniĝi. Stepeltono kaŭzis la interrompon. Li kuris al ili senbride kun la reto absurde pendanta post li. Li gestadis kaj preskaŭ dancis pro ekscitiĝo antaŭ la geamantoj. La signifon de la sceno mi ne povis imagi, sed ŝajnis al mi, ke Stepeltono insultas kavaliron Henriko, kiu proponis klarigojn, kiuj iĝis ĉiam pli koleraj, kiam la alia rifuzis akcepti ilin. La damo staris apude en digna silento. Fine Stepeltono turniĝis abrupte kaj gestis decidige al sia fratino, kiu post hezitema ekrigardo al kavaliro Henriko formarŝis apud la frato. La koleraj gestoj de la naturesploristo montris, ke la damo estis inkluzivita en lia malaprobo. La kavaliro staris momente postrigardante ilin, kaj poste li retromarŝis malrapide laŭ la direkto, de kie li venis, kun la pendanta kapo — bildo de la deprimo mem.
La signifon de ĉio ĉi mi ne povis imagi, sed mi profunde hontis, ke mi vidis scenon tiel intiman sen la scio de mia amiko. Mi do kuris suben laŭ la deklivo, kaj renkontis la kavaliron malsupre. Lia vizaĝo kolere ruĝis kaj lia frunto estis sulkiĝinta, kiel tiu de homo, kiu komplete ne sciis, kion fari.
— Saluton, Vatsono! De kie vi enfalis? — li diris. — Vi ne volas diri, ĉu, ke vi sekvis min malgraŭ ĉio?
Mi ĉion klarigis al li: kiel mi trovis neeble resti for, kiel mi sekvis lin, kaj kiel mi vidis ĉion okazintan. Momente liaj okuloj flamis kontraŭ min, sed mia senkaŝeco malarmis lian koleron, kaj finfine li ekridis iom malgaje.
— Oni supozus la mezon de tiu prerio sufiĉe sekura loko por privateco, — li diris, — sed, je la tondro, la tuta najbaraĵo ŝajne eliris por vidi mian amindumon, kaj entute tre magran amindumon! Kie vi luis sidlokon?
— Mi estis sur tiu monteto.
— Tute en la lasta vico, ĉu ne? Sed ŝia frato bone proksimis en la antaŭvicoj. Ĉu vi vidis lin elveni kontraŭ nin?