— Ĉu sur la dua etaĝo?
— Jes, sinjoro, ĉiuj fenestroj.
— Vidu, Barimoro, — diris kavaliro Henriko severe, — ni decidiĝis havigi el vi la veron, do ŝparos al vi ĝenojn, se vi diros ĝin frue prefere ol malfrue. Ek, do! Sen mensogoj! Kion vi faris ĉe tiu fenestro?
La ulo rigardis nin senhelpe, kaj li kuntordis siajn manojn kiel homo ĉe la fina ekstremo de dubo kaj mizero.
— Mi faris nenion misan, sinjoro. Mi tenis kandelon al la fenestro.
— Kaj kial vi tenis kandelon al la fenestro?
— Ne demandu min, kavaliro Henriko, ne demandu min! Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke la sekreto ne estas mia, kaj mi ne povas riveli ĝin. Se ĝi tuŝus neniun krom mi mem, mi ne provus kaŝi ĝin antaŭ vi.
Subita ideo venis al mi en la kapon, kaj mi levis la kandelon de la fenestra sojlo, kien metis ĝin la domservisto.
— Devas esti, ke li tenis ĝin signale, — mi diris. — Ni vidu, ĉu venos respondo.
Mi tenis ĝin tiel, kiel li, kaj rigardegis en la noktan mallumon. Svage mi povis vidi la nigran masivon de la arboj kaj la pli helan etendiĝon de la erikejo, ĉar la luno estis malantaŭ nuboj. Kaj tiam mi eligis triumfan krion, ĉar eta pinglopinto da lumo subite trapikis la malluman vualon, kaj ardis senŝancele ĉe la centro de la nigra kvadrato kadrita de la fenestro.
— Jen ĝi! — mi ekkriis.
— Ne, ne, sinjoro, tio estas nenio… Entute nenio, — la domservisto enŝovis; — mi certigas vin, sinjoro…
— Movu vian lumon trans la fenestron, Vatsono! — kriis la kavaliro. — Vidu, ankaŭ la alia moviĝas! Nun, fripono, ĉu vi neas, ke tio estas signalo? Ek, parolu! Kiu estas via komplico tie ekstere, kaj kia estas la komploto efektiva?
La esprimo de la viro iĝis malkaŝe defia.
— Tio estas mia afero, kaj ne via. Mi rifuzas diri.
— Do vi forlasos tuj mian servadon.
— En ordo, sinjoro. Se necesas — necesas.
— Kaj vi foriros malhonore. Je la tondro, vi nepre devus honti. Via familio vivis kun la mia dum pli ol cent jaroj sub tiu ĉi tegmento, kaj jen mi trovas vin profundiĝinta en malluma komploto kontraŭ mi.
— Ne, ne, sinjoro; ne kontraŭ vi!
Aŭdiĝis virina voĉo, kaj sinjorino Barimoro, pli pala kaj terurita ol ŝia edzo, estis staranta ĉe la pordo. Ŝia peza figuro en ŝalo kaj jupo povus esti komika, se ne vidiĝus la forta emocio sur ŝia vizaĝo.
— Ni devas foriri, Eliza. Finiĝis tiel la afero. Iru paki niajn posedaĵojn, — diris la domservisto.
— Ho, Johano, Johano, ĉu mi venigis vin al tio ĉi? Estas mia kulpo, kavaliro Henriko, tute mia. Li faris nenion krom komplezi al mi, kaj ĉar mi petis tion.
— Parolu do! Kion ĝi signifas?
— Mia malfeliĉa frato malsategas sur la erikejo. Ni ne povas lasi lin perei antaŭ nia pordo mem. La lumo signalas al li, ke manĝaĵoj estas pretaj por li, kaj lia lumo ekstere montras la lokon, al kiu ĝi estu portita.
— Do via frato estas…
— La eskapinta bagnulo, sinjoro — Seldeno, la krimulo.
— Tio estas vera, sinjoro, — diris Barimoro. — Mi diris, ke ĝi ne estas mia sekreto, kaj ke mi ne povis malkaŝi ĝin al vi. Sed jam vi aŭdis ĝin, kaj vi konstatos, ke se ekzistas komploto, ĝi ne estas direktita kontraŭ vi.
Tia do estis la klarigo pri la kaŝaj noktaj eliroj kaj la lumo ĉe la fenestro. Kavaliro Henriko kaj mi ambaŭ gapis al la virino mirante. Ĉu eble, ke tiu senemocia respektindulino estas samsanga kun unu el la plej misfamaj krimuloj en la lando?
— Jes, sinjoro, mia nomo estis Seldeno, kaj li estas mia pli juna frato. Ni tro dorlotis lin, kiam li estis knabo, kaj ni permesis al li ĉion, kion li volis, ĝis li venis al supozo, ke la mondo estis kreita por plezurigi lin, kaj li rajtas fari laŭvole. Poste, pliaĝiĝinte, li renkontis misajn kunulojn, kaj la diablo eniris lin, ĝis li rompis la koron de mia patrino kaj trenis nian nomon en la koton. De krimo al krimo li pli kaj pli alfundiĝis, ĝis nur la Dia kompato savis lin de eŝafodo; sed al mi, sinjoro, li ĉiam estis la eta buklokapa knabo, kiun mi vartis kaj kunludis, kiel pliaĝa fratino kutimas. Tial li forkuris el la karcero, sinjoro. Li sciis, ke mi estas ĉi tie, kaj ke ni ne povus rifuzi al li helpon. Kiam iun nokton li trenis sin ĉi tien, laca kaj malsata, kun la provosoj dense persekutantaj, kion ni povis fari? Ni enlasis lin kaj nutris lin kaj prizorgis lin. Poste vi revenis, sinjoro, kaj mia frato opiniis, ke estos pli sekure por li sur la erikejo ol aliloke ĝis finiĝos la fervora serĉado, do li kaŝis sin tie. Sed ĉiun duan nokton ni certiĝis ke li estas daŭre tie, per meto de lumo en la fenestro, kaj kiam venis respondo, mia edzo portis por li iom da pano kaj viando. Ĉiutage ni esperis, ke li jam foriris, sed dum li estis tie, ni ne povis forlasi lin. Tio estas la tuta vero, laŭ mi kiel honesta kristanino, kaj vi vidos, ke se en la afero estas kulpo, ĝi ne troviĝas ĉe mia edzo, sed ĉe mi, por kiu li faris ĉion faritan.
La vortoj de la virino aŭdiĝis tiel streĉe serioze, ke ili kunportis kun si konvinkon.
— Ĉu vere, Barimoro?
— Jes, kavaliro Henriko. Ĉiuvorte.
— Nu, mi ne povas kulpigi vin pro subtenado de la propra edzino. Forgesu, kion mi diris. Iru al via ĉambro, vi du, kaj ni plu priparolos la aferon matene.
Kiam ili foriris, ni denove rigardis tra la fenestro. Kavaliro Henriko ĵetmalfermis ĝin, kaj malvarma nokta vento enbatiĝis al niaj vizaĝoj. Fore en la nigra malproksimo daŭre ardis tiu unuopa punkto de flava lumo.
— Mi miras pri lia riskemo, — diris kavaliro Henriko.
— Eble ĝi estas tiel metita, ke ĝi videblas nur de ĉi tie.
— Tre verŝajne. Kiom ĝi distancas, laŭ via takso?
— Apud la Fendita Monteto, mi opinias.
— Ne pli ol unu-du mejloj.
— Apenaŭ tiom.
— Nu, ne povas esti malproksime, se Barimoro devis porti tien la manĝaĵon. Kaj li atendas, tiu kanajlo, apud la kandelo. Je la tondro, Vatsono, mi eliros por kapti tiun viron!
La sama penso estis veninta en mian kapon. Ne temis pri tio, ke la geBarimoroj konfidis al ni. Ilia sekreto estis elpremita el ili. Tiu viro estis danĝero al la komunumo, absoluta kanajlo por kiu ekzistas nek kompato nek pravigo. Ni nur farus nian devon, akceptante la eblecon remeti lin tien, kie li ne povos fari misaĵojn. Pro lia bruta kaj violenta karaktero, aliaj devus pagi la prezon se ni retenus niajn manojn. Iunokte, ekzemple, niaj najbaroj Stepeltonoj eble estos atakotaj de li, kaj eble ĝuste tiu penso tiom entuziasmigis kavaliron Henriko pri la aventuro.
— Mi kuniros, — mi diris.
— Do prenu vian revolveron kaj surmetu viajn ŝuojn. Ju pli frue ni komencos des pli bone, ĉar tiu ulo eble estingos sian lumon kaj forkuros.
Post kvin minutoj ni estis ekstere, komencante nian ekspedicion. Ni rapidis tra la malhela arbustaro, meze de la obtuza ĝemado de la aŭtuna vento kaj la siblo de la falantaj folioj. Sur la nokta aero pezis la odoro de malseketo kaj putro. De tempo al tempo la luno elgvatis momente, sed nuboj drivis trans la ĉielon, kaj ĝuste kiam ni eliris sur la erikejon, maldensa pluvo ekfalis. La lumo daŭre brulis senŝancele antaŭ ni.
— Ĉu vi estas armita? — mi demandis.
— Mi havas rajdvergon.
— Ni devas enfermi lin rapide, ĉar laŭdire li estas violenta ulo. Ni surprizos lin kaj tenos lin je nia dispono antaŭ ol li povos rezisti.
— Aŭdu, Vatsono, — diris la kavaliro, — kion dirus Holmso pri ĉio ĉi? Kiel statas pri tiu malluma horo, dum kiu la mispotenco ekzaltiĝas?
Kvazaŭ responde al liaj vortoj, leviĝis subite el la vasta malhelo de la erikejo tiu stranga krio, kiun mi pli frue aŭdis rande de la granda Grimpena Marĉo. Ĝi venis sur la vento tra la nokta silento, longa profunda murmuro, poste fortiĝanta hurlo, kaj poste la malĝoja ĝemo laŭ kiu ĝi forvelkis. Ĉiam denove ĝi resonis, dum la tuta aero pulsis je ĝi, strida, sovaĝa kaj minaca. La kavaliro kaptis mian manikon, kaj lia vizaĝo ekbrilis blanke tra la mallumo.
— Bona ĉielo, kio estas tio, Vatsono?