— Certe via memoro perfidas vin, — mi diris. — Mi povas eĉ citi parton el via letero. Ĝi legiĝis: “Bonvolu, mi petas, estante ĝentlemano, bruligi tiun ĉi leteron kaj estu apud la pordeto je la deka horo”.
Mi pensis, ke ŝi svenis, sed per ekstrema klopodo ŝi refortiĝis.
— Ĉu neniu estas ĝentlemano? — ŝi spasme eligis.
— Vi traktas maljuste kavaliron Karlo. Li ja bruligis la leteron. Sed kelkfoje letero legeblas eĉ bruligite. Vi konsentas, ke vi skribis ĝin, ĉu?
— Jes, mi skribis ĝin, — ŝi ekkriis, elverŝante sian animon en vorttorento. — Mi skribis ĝin. Kial nei tion? Mi ne havas motivon honti pri tio. Mi deziris, ke li helpu min. Mi opiniis, ke per interparolado mi povus gajni lian helpon, do mi petis, ke li renkontu min.
— Sed kial je tia horo?
— Ĉar mi nur tiam sciiĝis, ke li iros al Londono la postan tagon kaj eble forestos dum monatoj. Ekzistis kialoj, ke mi ne povis aliri pli frue.
— Sed kial rendevuo en la ĝardeno anstataŭ en la domo?
— Ĉu vi supozas, ke virino povus iri sola je tia horo al la domo de fraŭlo?
— Nu, kio okazis, kiam vi venis tien?
— Mi neniam venis.
— Sinjorino Liono!
— Ne, mi ĵuras al vi je ĉio sankta al mi. Mi neniam iris. Io intervenis por malhelpi mian iron.
— Kio estis tio?
— Tio estas afero privata. Mi ne povas sciigi ĝin.
— Vi konsentas, do, ke vi starigis rendevuon kun kavaliro Karlo je la precizaj horo kaj loko, en kiuj li renkontis sian morton, sed vi neas, ke vi aliris la rendevuon, ĉu?
— Tio estas vera.
Ĉiam denove mi pridemandis ŝin, sed mi neniam sukcesis pasi tiun punkton.
— Sinjorino Liono, — mi diris stariĝante post tiu longa kaj senkonkluda intervidiĝo, — vi akceptas gravan respondecon kaj metas vin en pozicion tre falsan, ne deklarante ĉion, kion vi scias. Se mi devos alvoki helpon de la polico, vi trovos, kiel grave vi estas kompromitita. Se via pozicio estas senkulpa, kial vi unuavice neis, ke vi skribis al kavaliro Karlo je tiu dato?
— Ĉar mi timis, ke iu falsa konkludo estus tirita el tio, kaj ke mi eble envolviĝus en iu skandalo.
— Kaj kial vi tiom insistis, ke kavaliro Karlo detruu vian leteron?
— Se vi legis la leteron, vi scias tion.
— Mi ne diris, ke mi legis la tutan leteron.
— Vi citis el ĝi.
— Mi citis la postskribon. La letero estis, kiel mi diris, bruligita, kaj la tuto ne estis legebla. Mi demandas vin ankoraŭfoje, kial vi tiom insistis, ke kavaliro Karlo detruu tiun leteron, kiun li ricevis en la tago de sia morto.
— La afero estas tre privata.
— Tiom pli grave, ke vi evitu publikan esploradon.
— Mi sciigos vin, do. Se vi aŭdis ion pri mia malfeliĉa historio, vi scias, ke mi malprudente edziniĝis kaj havis kaŭzon bedaŭri tion.
— Mi aŭdis tion.
— Mia vivo estis senĉesa persekutado far la edzo, kiun mi abomenas. La juro subtenas lin, kaj ĉiutage mi frontas la eblecon, ke eble li devigos min vivi kun li. Samtempe kiam mi skribis tiun leteron al kavaliro Karlo, mi sciiĝis, ke ekzistis ebleco, ke mi regajnu mian liberecon, se certaj elspezoj estu pageblaj. Tio signifis al mi ĉion: kontentan menson, feliĉon, memrespekton — ĉion. Mi konis la bonfaremon de kavaliro Karlo, kaj mi pensis, ke se li aŭdus mian situacion el mia propra buŝo, li helpus min.
— Do kial okazis, ke vi ne iris?
— Ĉar mi intertempe ricevis helpon el alia fonto.
— Kial do vi ne skribis al kavaliro Karlo por klarigi tion?
— Tion mi ja farus, se mi ne legus pri lia morto en ĵurnalo la postan matenon.
La rakonto de la virino koheriĝis kaj ĉiuj miaj demandoj ne sukcesis ŝanceli ĝin. Mi povus kontroli ĝin nur per esploro, ĉu ŝi fakte komencis eksedziniĝan proceson je aŭ ĉirkaŭ la tempo de la tragedio.
Estis neverŝajne, ke ŝi riskas diri, ke ŝi ne iris al Baskervila Halo, se vere ŝi iris, ĉar kabrioleto necesus por veturigi ŝin tien, kaj ne povus reveni al Kum-Tresio ĝis frua matena horo. Tia ekskurso ne estus kaŝebla. Estis do verŝajne, ke ŝi rakontis la veron, aŭ almenaŭ parton de la vero. Mi foriris perpleksite kaj malkuraĝigite. Mi denove atingis tiun barilon, kiu ŝajnis konstruita trans ĉiun padon, laŭ kiu mi provis kontakti la celon de mia komisio. Kaj tamen ju pli mi pensis pri la vizaĝo kaj la sinteno de la damo, des pli mi sentis, ke io estas rifuzita al mi. Kial ŝi tiel paliĝis? Kial ŝi luktis kontraŭ ĉiu konfeso ĝis ĝi estis devige eltrenita? Kial ŝi estis tiel silentema, kiam la tragedio okazis? Certe la klarigo pri ĉio ĉi ne povis esti tiel senkulpa, kiel ŝi volis kredigi al mi. Dume mi ne povis pluiri tiudirekten, sed devis returniĝi al tiu alia indiko serĉota inter la ŝtonaj kabanoj sur la erikejo.
Kaj tio estis direkto plej malpreciza. Tion mi konstatis, dum mi veturis reire kaj notis, kiel monteto post monteto vidigis postsignojn de la antikva popolo. La sola indiko de Barimoro estis, ke la nekonato loĝas en unu el la forlasitaj kabanoj, kaj plurcento da ili estis dismetita tra la longo kaj larĝo de la erikejo. Sed mi havis mian propran sperton kiel gvidilon, ĉar tiu vidigis al mi la viron mem staranta ĉe la supraĵo de la Nigra Pinto. Tie do estu la centro de mia serĉado. Ekde tie mi esploru ĉiun kabanon sur la erikejo ĝis mi trovos la ĝustan. Se tiu viro estas interne, mi ekscios de liaj propraj lipoj, se necese per alcelo de mia revolvero, kiu li estas kaj kial li tiel longe postsekvas nin. Li forglitis de ni en la homamaso sur Regentstrato, sed perpleksus lin fari tion sur la soleca erikejo. Aliflanke, se mi trovus la kabanon kaj ĝia loĝanto ne enestus, mi devus resti tie, kiom ajn longa estos la vigilio, ĝis li revenos. Holmso maltrafis lin en Londono. Estus por mi vera triumfo, se mi povus finspuri lin post la malsukceso de mia mastro.
Malbonŝanco ĉiam trafis nin dum tiu ĉi enketo, sed nun finfine la ŝanco favoris min. Kaj la mesaĝisto de la favora fortuno estis neniu alia ol sinjoro Frenklendo, kiu staris, grizbarba kaj ruĝvizaĝa, apud sia ĝardenpordeto, kiu malfermiĝis al la ĉefvojo, laŭ kiu mi veturis.
— Bonan tagon, doktoro Vatsono, — li kriis kun nekutima bonhumoro, — vi vere devas ripozigi viajn ĉevalojn kaj enveni por trinki glason da vino kaj por gratuli min.
Miaj sentoj pri li tute ne estis amikaj post tio, kion mi aŭdis pri lia traktado de la filino, sed mi tre deziris sendi hejmen Perkinson kaj la kabrioleton, kaj la ebleco estis oportuna. Mi eliris kaj sendis mesaĝon al kavaliro Henriko, ke mi almarŝos por la vespermanĝo. Poste mi sekvis Frenklendon en lian manĝoĉambron.
— Hodiaŭ estas tago grandioza por mi, sinjoro, unu el la elstaraj tagoj en mia vivo, — li ekkriis kun multaj ridglugloj. — Mi sukcesis pri duobla evento. Mi intencas instrui al la homoj en tiu ĉi regiono, ke leĝo estas leĝo, kaj ke ĉi tie estas homo, kiu ne timas apelacii ĝin. Mi konfirmis irorajton tra la centro de la parko de la olda Mideltono, rekte tra ĝi, sinjoro, malpli ol cent metrojn for de lia dompordo. Kion vi opinias pri tio? Ni instruos al tiuj magnatoj, ke ili ne povas trampli la rajtojn de la ordinaruloj, damnu ilin! Kaj mi fermis la arbaron, kie la homoj en Filikindo kutimis pikniki. Tiuj inferuloj ŝajnas supozi, ke ne ekzistas propraĵrajtoj, kaj ke ili povas svarmi laŭplaĉe kun siaj paperoj kaj boteloj. Ambaŭ kazoj deciditaj, doktoro Vatsono, kaj ambaŭ miafavore. Tian tagon mi ne pasigis de kiam mi kulpigis kavaliron Johano Morlando pri senrajta eniro, ĉar li sportpafis ĉe sia propra kuniklejo.
— Kiel diable vi faris tion?
— Legu pri ĝi en la arĥivoj, sinjoro. Vi profitos el la legado de “Frenklendo kontraŭ Morlando, Kortumo de la Reĝina Juĝistaro”. Tio kostis al mi £200, sed mi akiris mian verdikton.
— Ĉu ĝi iel utilis al vi?
— Neniel, sinjoro, neniel. Mi fieras diri, ke mi estis senpartia en la afero. Mi agas tute pro sento pri publika devo. Mi ne dubas, ekzemple, ke la homoj en Filikindo hodiaŭ nokte bruligos mian pajlofiguron. Mi diris al la polico, kiam lastfoje oni faris tion, ke ili devos ĉesigi tiujn hontindajn elmontradojn. La graflanda policistaro statas skandale, sinjoro, kaj ĝi ne provizis al mi la protekton, al kiu mi rajtas. La kazo de “Frenklendo kontraŭ Reĝino” atentigos la publikon pri la afero. Mi ja diris al ili, ke ili havos okazon bedaŭri sian traktadon de mi, kaj jam miaj vortoj realiĝis.