— Kiel do? — mi demandis.
La maljunulo mienis tre scioplene.
— Ĉar mi povus sciigi al ili, kion ili avidas scii; sed nenio persvados min helpi iel ajn tiujn friponojn.
Mi estis pripensanta iun pretekston, per kiu mi povus eskapi lian klaĉadon, sed nun mi komencis deziri aŭdi pli el ĝi. Mi jam sufiĉe konstatis la kontraŭeman naturon de la maljuna pekulo por kompreni, ke forta signo de interesiĝo estus la plej certa maniero haltigi liajn konfidencojn.
— Iu kazo de ŝtelĉaso, sendube? — mi diris kun indiferenta mieno.
— Ha, ha, junulo mia, afero multe pli grava ol tio! Kio pri la bagnulo sur la erikejo?
Mi eksaltis:
— Ĉu vi volas diri, ke vi scias, kie li estas?
— Mi eble ne scias precize, kie li estas, sed mi tute certas, ke mi povus helpi la policon kapti lin. Ĉu vi neniam ekpensis, ke por trovi tiun viron oni malkovru, de kie li akiras sian nutraĵon, kaj tiel spuri ĝin al li?
Li certe ŝajnis tre senkomfortige proksimiĝi al la vero.
— Sendube, — mi diris, — sed kiel vi scias, ke li estas ie sur la erikejo?
— Mi scias tion, ĉar mi vidis propraokule la komisiiton, kiu portas al li lian manĝaĵon.
Mia koro tremis pro Barimoro. Estis serioza afero troviĝi sub la potenco de tiu malica maljuna trudulo. Sed lia posta komento malŝarĝis mian menson.
— Surprizos vin aŭdi, ke lian manĝaĵon al li portas infano. Mi vidas lin ĉiutage tra mia teleskopo sur la tegmento. Li iras laŭ la sama pado je la sama horo, kaj al kiu li irus se ne al la bagnulo?
Jen efektive estis bonŝanco! Kaj tamen mi subpremis ĉiun signon de interesiĝo. Infano! Barimoro ja diris, ke nian nekonaton provizas knabo. Ĝi estis ties spuro, kaj ne de la bagnulo, kiun Frenklendo hazarde trafis. Se mi povus akiri lian scion, tio eble ŝparus al mi longan kaj lacigan serĉadon. Sed nekredemo kaj indiferento estis evidente miaj plej valoraj kartoj.
— Mi emas diri, ke multe pli verŝajne temas pri filo de unu el la erikejaj ŝafpaŝtistoj, kiu portas la tagmanĝon al sia patro.
Plej malgranda supozo pri kontraŭdiremo fajrigis la maljunan aŭtokraton. Liaj okuloj rigardis min malice, kaj lia griza barbo hirtiĝis kvazaŭ sur kolera kato.
— Ĉu vere, sinjoro! — li diris, indikante la larĝe etenditan erikejon. — Ĉu vi vidas tie tiun Nigran Pinton? Nu, ĉu vi vidas trans ĝi la malaltan monteton kun la dornarbustoj sure? Tio estas la plej ŝtonoza parto de la tuta erikejo. Ĉu en tia loko ŝafpaŝtisto verŝajne lokigus sian postenon? Via sugesto, sinjoro, estas tute absurda.
Mi humile respondis, ke mi parolis ne sciante ĉiujn faktojn. Mia submetiĝo plaĉis al li kaj spronis lin al pliaj konfidencoj.
— Mi povas esti certa, sinjoro, ke mi disponas pri tre bona fundamento antaŭ ol formi opinion. Mi vidis la knabon ĉiam denove kun sia pakaĵo. Ĉiutage, kaj iam dufoje tage, mi povis… Sed momenton, doktoro Vatsono. Ĉu miaj okuloj trompas min, aŭ ĉu ĝuste nun io moviĝas sur tiu monteta flanko?
Ĝi malproksimis kelkajn mejlojn, sed mi povis klare vidi etan malhelan punkton kontraŭ la obtuzaj verdo kaj grizo.
— Venu, sinjoro, venu! — kriis Frenklendo, kurante supren laŭ la ŝtuparo. — Vi vidos propraokule kaj juĝos mem.
La teleskopo, instrumento respektinda, starigita sur stativo, troviĝis sur la plataj ardezaĵoj de la domo. Frenklendo ŝovis okulon al ĝi kaj eligis kontentan krieton.
— Rapidu, doktoro Vatsono, rapidu, antaŭ ol li transpasos la deklivon!
Jen li, efektive, malgranda bubo kun eta pakaĵo surŝultre, penanta malrapide supren sur la deklivo. Kiam li atingis la verton, mi vidis la ĉifonan maldelikatan figuron momente konturita antaŭ la malvarma blua ĉielo. Li ĉirkaŭrigardis, kun mieno kaŝiĝema kaj ŝtelira, kvazaŭ li timus persekuton. Poste li malaperis trans la montoverton.
— Nu! Ĉu mi ne pravas?
— Certe, ekzistas knabo, kiu ŝajnas havi sekretan mision.
— Kaj kio estas la misio, eĉ kampara policano kapablas diveni. Sed eĉ unu vorton ili ne ricevos de mi, kaj mi ligas ankaŭ vin al la sekreteco, doktoro Vatsono. Neniun vorton! Ĉu komprenite?
— Laŭ via volo.
— Oni traktis min hontinde… hontinde. Kiam la faktoj riveliĝos en “Frenklendo kontraŭ Reĝino”, mi riskas supozi, ke ondo da indigniĝo trakuros la landon. Nenio persvados min helpi iel ajn la policon. Ne ĝenus ilin, se estus mi anstataŭ mia pajlofiguro, kiun tiuj friponoj bruligis sur ŝtiparo. Sed vi ne iras, ĉu? Vi helpos min malplenigi la karafon honore al tiu ĉi grandioza okazaĵo!
Sed mi rezistis ĉiujn liajn invitojn kaj sukcesis forturni lin de lia anoncita intenco akompani min hejmen. Mi restis sur la vojo tiel longe kiel li rigardis min, kaj poste mi deviis sur la erikejon kaj direktiĝis al la ŝtonoza monteto trans kiu la knabo malaperis. Ĉio energie favoris min, kaj mi ĵuris, ke mi ne maltrafos pro manko de energio aŭ de obstino la eblecon, kiun la fortuno ĵetis sur mian vojon.
La suno estis jam subiranta, kiam mi venis al la supraĵo de la monteto, kaj la longaj deklivoj sub mi estis ore-verdaj unuflanke kaj grizombraj aliflanke. Nebuleto kuŝis malalte ĉe la fora horizonto, el kiu elstaris la fantaziaj formoj de Beilvero kaj Vulpina Pinto. Tra la vasta etendaĵo okazis nek sono nek moviĝo. Unusola granda griza birdo, mevo aŭ numenio, soris alte en la blua ĉielo. Ĝi kaj mi ŝajnis la solaj vivantaĵoj inter la enorma arkaĵo de la ĉielo kaj la dezerto sube. La malfekunda scenejo, la sento pri izoleco, kaj la mistero kaj urĝeco de mia tasko, ĉiuj frostigis mian koron. La knabo estis nenie videbla. Sed sube de mi en fendaĵo de la montetoj staris cirklo de la ŝtonaj prakabanoj, kaj meze de ili estis unu, kiu retenis sufiĉe da tegmento por roli ŝirmilon kontraŭ la vetero. Mia koro eksaltis, kiam mi vidis ĝin. Tio nepre estis la truo, en kiu la nekonato kaŝis sin. Finfine mia piedo estis antaŭ la sojlo de lia kaŝloko. Lia sekreto estis trovota.
Almarŝante la kabanon tiel singarde, kiel paŝus Stepeltono kiam li kun levita reto proksimiĝus al sidanta papilio, mi konfirmis al mi, ke tiu loko efektive estas uzata kiel loĝejo. Svaga padeto inter la rokoj kondukis al la kaduka malfermaĵo kiu rolis pordon. Ĉio silentis interne. La nekonato eble embuskis tie, aŭ li eble vagis sur la erikejo. Miaj nervoj vibris pro la sento de aventuro. Forĵetinte mian cigaredon, mi manpremis la tenilon de mia revolvero, kaj marŝinte rapide ĝis la pordo mi enrigardis. La kabano estis senhoma.
Sed vidiĝis sufiĉe da indikoj, ke mi ne sekvis falsan spurodoron. Certe ĉi tie loĝis la viro. Kelkaj lankovriloj volvitaj en akvoimuna tolo kuŝis sur ĝuste tiu ŝtona plato, sur kiu iam dormis neandertala homo. La cindroj de la fajro estis amasigitaj en kruda kameno. Apud ĝi kuŝis kelkaj kuiriloj kaj sitelo duonplena je akvo. Rubaĵo de malplenaj ladskatoloj montris, ke la loko estis okupita jam de kelka tempo kaj mi vidis, kiam miaj okuloj kutimiĝis al la obtuza lumo, poteton kaj duonplenan botelon da alkoholaĵo starantajn en angulo. Meze de la kabano plata ŝtono uziĝis table, kaj sur ĝi staris eta tola pakaĵo — tiu sama, sendube, kiun mi vidis per la teleskopo sur la ŝultro de la knabo. Ĝi enhavis panbulkon, ladskatolon da langaĵo, kaj du ladskatolojn da konservitaj persikoj. Kiam mi remetis ĝin, mia koro saltis vidante, ke sub ĝi kuŝis paperfolio, sur kiu estis skribaĵo. Mi levis ĝin, kaj jen kion mi legis krude skribaĉitan krajone:
“Doktoro Vatsono iris al Kum-Tresio”.
Dum unu minuto mi staris kun la papero en la manoj, cerbumante pri la signifo de tiu kurta mesaĝo. Do estis ĝuste mi, sed ne kavaliro Henriko, kiu estis sekvata de tiu sekreta viro. Li ne sekvis min mem, sed li postirigis agenton, eble la knabon, por sekvi min, kaj tio ĉi estis ties raporto. Eble mi faris neniun paŝon, de kiam mi troviĝis sur la erikejo, kiu ne estis observita kaj transkonigita. Ĉiam sentiĝis ia forto nevidata, delikata reto tirita ĉirkaŭ ni per tiaj senfina lerto kaj malpezo, tenanta nin tiom leĝere ke nur je iu kriza momento oni konstatis, ke oni fakte estas implikita en ties maŝo.