— Tio estas tre grava, — li diris, kiam mi finis. — Tio plenigas breĉon, kiun mi ne povis traponti en tiu plej komplika afero. Vi scias, eble, ke densa intimeco ekzistas inter tiu damo kaj Stepeltono, ĉu?
— Mi ne sciis pri densa intimeco.
— Ne povas esti dubo pri tio. Ili renkontiĝas, ili korespondas, ekzistas kompleta interkompreniĝo. Nu, tio donis al ni tre potencan armilon. Se mi povus uzi ĝin por malligi lian edzinon…
— Lian edzinon?
— Nun mi havigas al vi iom da informo, kompense pro tio, kion vi donis al mi. Tiu damo, kiu akceptiĝis ĉi tie kiel lia fratino, estas reale lia edzino.
— Bona ĉielo, Holmso! Ĉu vi certas pri via diro? Kiel li povis permesi, ke kavaliro Henriko enamiĝu al ŝi?
— La enamiĝo de kavaliro Henriko povus malutili al neniu krom al kavaliro Henriko. Li aparte zorgis, ke kavaliro Henriko ne amindumu ŝin, kiel vi mem observis. Mi ripetas, ke la damo estas lia edzino sed ne fratino.
— Sed por kio la komplika trompado?
— Ĉar li antaŭvidis, ke ŝi pli utilus al li kiel virino libera.
Ĉiuj miaj neelparolitaj instinktoj, miaj svagaj suspektoj, subite unuformiĝis kaj centriĝis al la naturesploristo. En tiu senpasia, senkolora viro, kun la pajla ĉapelo kaj papilia reto, mi ŝajnis vidi teruran kreaĵon senfine paciencan kaj ruzan, kun rideta vizaĝo kaj murdema koro.
— Ĝuste li do estas nia malamiko, ĝuste li postsekvis nin en Londono, ĉu?
— Tiel mi deĉifras la enigmon.
— Kaj la averto… ĝi certe venis de ŝi?
— Ĝuste.
La formo de iu monstra miseco, duone vidita, duone divenita, baŭmis tra la mallumo, kiu ĉirkaŭis min tiel longe.
— Sed ĉu vi certas pri tio, Holmso? Kiel vi scias, ke ŝi estas lia edzino?
— Ĉar li sufiĉe malatentis por sciigi al vi veran pecon da aŭtobiografio, kiam li la unuan fojon renkontis vin, kaj tre verŝajne li multfoje bedaŭris tion poste. Li ja estis iam lerneja instruisto en Norda Anglujo. Nu, neniu pli facile spureblas ol instruisto. Ekzistas lernejaj agentejoj, per kiuj oni povas identigi iun ajn homon, kiu partoprenis la profesion. Iom da esploro sciigis al mi, ke iu lernejo fiaskis en abomenaj cirkonstancoj, kaj ke la posedinto — la nomo malsamis — malaperis kun sia edzino. La priskribo konfirmis. Kiam mi eksciis, ke la malaperinto estis dediĉinta sin al entomologio, la identigo estis kompleta.
La mallumo iom heliĝis, sed multo restis kaŝita de la ombroj.
— Se tiu virino vere estas lia edzino, kie envenas sinjorino Laŭra Liono?
— Tio estas unu el la punktoj, kiujn viaj esploroj lumigis. Via interparolo kun la damo tre multe klarigis la situacion. Mi ne sciis pri planata divorco inter ŝi kaj ŝia edzo. Tiuokaze, supozante Stepeltonon needziĝinta, ŝi sendube antaŭvidis iĝi lia edzino.
— Kaj kiam ŝi estos maltrompigita?
— Nu, tiam ni eble trovos la damon utila. Nia unua devo estas viziti ŝin morgaŭ. Ĉu vi ne opinias, Vatsono, ke vi forestas tro longe de via prizorgato? Via lokiĝo devus esti ĉe Baskervila Halo.
La lastaj ruĝaj strioj jam forvelkis en la okcidento kaj nokto surkuŝis la erikejon. Kelkaj malfortaj steloj briletis sur viola ĉielo.
— Unu lasta demando, Holmso, — mi diris stariĝante. — Verŝajne ne necesas sekretoj inter ni. Kion signifas ĉio ĉi? Kion li celas?
La voĉo de Holmso mallaŭtiĝis, kiam li respondis:
— Temas pri murdo, Vatsono, rafinita, fridsanga, intencita murdo. Ne petu de mi detalojn. Miaj retoj proksimiĝas al li, ĝuste kiel la liaj proksimiĝas al kavaliro Henriko, kaj kun via helpo li estas jam preskaŭ sub mia potenco. Nur unu danĝero povas minaci nin. Tio estas, ke li povas frapi antaŭ ol ni estos pretaj tion fari. Post ankoraŭ unu tago, maksimume post du, mia enketo estos kompleta, sed ĝis tiam gardu vian prizorgaton tiel atente, kiel iam ajn amanta patrino gardis sian malsanan infanon. Via hodiaŭa komisio pravigis vin, kaj tamen mi preskaŭ volus, ke vi ne forlasus lian flankon… Aŭskultu!
Terura kriĉo, longa krio de teruro kaj angoro, eksplodis el la silento de la erikejo. Tiu timiga krio glaciigis la sangon en miaj vejnoj.
— Ho, Dio mia! — mi ekspasmis. — Kio estas tio? Kion ĝi signifas?
Holmso salte stariĝis, kaj mi vidis lian malhelan atletan konturon ĉe la kabana pordo, kun ŝultroj klinitaj, la kapo antaŭenŝovita, la vizaĝo gapanta en la mallumon.
— Ĉit! — li flustris. — Ĉit!
La krio estis laŭta pro sia emfazego, sed ĝi elsonoris ie fore sur la ombreca ebenaĵo. Nun ĝi eksplodis al niaj oreloj, pli proksime, pli laŭte, pli urĝa ol antaŭe.
— Kie ĝi estas? — Holmso flustris; kaj mi sciis pro la vibro de lia voĉo, ke li, la fera homo, estis skuita ĝisanime. — Kie ĝi estas, Vatsono?
— Tie, mi opinias. — Mi indikis en la mallumon.
— Ne, tie!
Denove la agonia krio trabalais la silentan nokton, pli laŭta kaj pli proksima ol iam. Kaj kun ĝi almiksiĝis nova sono, profunda balbuta murmuro, muzikeca kaj tamen minaca, leviĝanta kaj malleviĝanta kiel la malakra konstanta murmuro de la maro.
— La ĉashundo! — kriis Holmso. — Venu, Vatsono, venu! Granda ĉielo, se ni tro malfruos!
Li komencis kuregi rapidege trans la erikejon, kaj mi sekvis lin proksime. Sed nun de ie sur la malebena tero tuj antaŭ ni aŭdiĝis lasta senespera krio, kaj poste obtuza peza bato. Ni haltis kaj aŭskultis. Neniu alia bruo rompis la pezan silenton de la senventa nokto.
Mi vidis Holmson meti manon al sia frunto, kiel homo distrita. Li batis la teron per siaj piedoj.
— Li venkis nin, Vatsono. Ni tro malfruis.
— Ne, ne, certe ne!
— Mi stultule retenis mian manon. Kaj vi, Vatsono, vidas la rezulton de forlaso de via prizorgito! Sed, je la ĉielo, se okazis la plej malbona, mi venĝos lin!
Blinde ni kuris tra la sombro, karambolante kontraŭ ŝtonegoj, ŝovante nin tra dornarbustoj, anhelante supren kaj kurante suben laŭ deklivoj, celante ĉiam la direkton, de kie venis tiuj timigaj bruoj. Sur ĉiu monteto Holmso avide ĉirkaŭrigardis, sed la ombroj densis sur la erikejo, kaj nenio moviĝis sur ĝia morna supraĵo.
— Ĉu vi vidas ion?
— Nenion.
— Sed aŭskultu, kio estas tio?
Mallaŭta ĝemo trafis niajn orelojn. Jen ĝi denove je nia maldekstro! Tiuflanke rokfirsto finiĝis per apika klifo, kiu frontis al ŝtonoza deklivo. Sur ĝia zigzaga supraĵo estis sternita iu malhela neregula objekto. Kiam ni alkuris ĝin, la svaga konturo malsvagiĝis je difinita formo. Tio estis viro sternita vizaĝaltere, kun la kapo faldita sub li je horora angulo, la ŝultroj kurbiĝintaj kaj la korpo kunkaŭrinta, kvazaŭ transkape saltanta. Tiel groteska estis la sinteno, ke mi ne tuj komprenis, ke la ĝemo signis la forpason de lia animo. Neniu flustro, neniu susuro, leviĝis jam el la malhela figuro super kiu ni kliniĝis. Holmso metis manon sur lin kaj suprenigis ĝin denove, kun krio de teruriĝo. La brilo de fajrigita alumeto lumigis liajn sangumitajn fingrojn kaj la hororan flakon malrapide disvastiĝantan el la kunpremita kranio de la viktimo. Kaj ĝi lumigis ankoraŭ ion, kio febligis kaj svenemigis niajn korojn — la korpon de kavaliro Henriko Baskervilo!
Ne eblis al iu el ni forgesi tiun apartan ruĝecan skotdrapan kompleton — ĝuste tiun, kiun li portis je tiu mateno, kiam ni vidis lin en Bakerstrato. Ni unu fojon klare ekvidis ĝin, kaj poste la alumeto flagris kaj estingiĝis, same kiel espero estingiĝis en niaj animoj. Holmso ĝemis, kaj lia vizaĝo briletis blanke en la mallumo.
— Bruto! Bruto! — mi ekkriis pugniginte la manojn. — Ho, Holmso, mi neniam pardonos min, ke mi lasis lin al la sorto.
— Mi kulpas pli ol vi, Vatsono. Por ke mia kazo estu tute rondigita kaj kompleta, mi forĵetis la vivon de mia kliento. Ĝi estas la plej forta bato, kiun mi spertis dum mia kariero. Sed kiel mi povis scii, ke li riskos sian vivon sola sur la erikejo fronte al ĉiuj miaj avertoj.
— Ni aŭdis liajn kriĉojn — Dio mia, tiuj kriĉoj! — kaj tamen ni ne povis savi lin! Kie estas tiu bruta hundo, kiu pelis lin al la morto? Ĝi eble embuskas ĉi-momente inter jenaj ŝtonegoj. Kaj Stepeltono, kie li estas? Li estos juĝita pro tiu ĉi faro.