Ni moviĝis singarde laŭ la vojeto, kvazaŭ celante la domon, sed Holmso haltigis nin, kiam ni troviĝis ĉirkaŭ ducent paŝojn for de ĝi.
— Tio sufiĉos, — li diris. — Tiuj ŝtonegoj dekstre liveras admirindan ŝirmilon.
— Ni atendu ĉi tie, ĉu?
— Jes, ni starigos ĉi tie nian embusketon. Eniru tiun kavaĵon, Lestrado. Vi jam estis en la domo, ĉu ne, Vatsono? Ĉu vi konas la situon de la ĉambroj? Kio estas tiuj latisaj fenestroj je tiu ĉi ekstremo?
— Mi opinias, ke tiuj estas la kuirejaj fenestroj.
— Kaj tiu pretere, kiu brilas tiel hele?
— Tio estas certe la manĝoĉambro.
— La rulkurtenoj estas levitaj. Vi konas la ĉirkaŭaĵon plej bone. Rampu kviete antaŭen kaj vidu, kion oni faras — sed pro la ĉielo ne sciigu al ili, ke ili estas rigardataj!
Mi piedpintis sur la pado kaj kaŭris post la malalta muro, kiu ĉirkaŭis la stumpan fruktoĝardenon. Rampante en ĝia ombro, mi atingis lokon, de kie mi povis rekte enrigardi tra la senkurtena fenestro.
En la ĉambro estis nur du viroj: kavaliro Henriko kaj Stepeltono. Ili sidis profile al mi ambaŭflanke de ronda tablo. Ambaŭ fumis cigarojn, kaj antaŭ ili estis kafo kaj vino. Stepeltono parolis vigle, sed la kavaliro aspektis pala kaj distrita. Eble penso pri tiu soleca marŝado trans la misaŭguran erikejon tre pezis sur lia menso.
Dum mi rigardis ilin, Stepeltono stariĝis kaj lasis la ĉambron, dum kavaliro Henriko replenigis sian glason kaj klinis sin malantaŭen sur la seĝo, suĉante sian cigaron. Mi aŭdis grincon de pordo kaj la krakan bruon de botoj sur gruzo. La paŝoj preterpasis sur la pado laŭlonge de la alia flanko de la muro sub kiu mi kaŭris. Transrigardante mi vidis la naturesploriston paŭzi antaŭ la pordo de kabano en angulo de la fruktoĝardeno. Ŝlosilo turniĝis en seruro, kaj, kiam li enpaŝis, aŭdiĝis de interne stranga treniĝa sono. Li enestis nur ĉirkaŭ unu minuton, kaj poste mi aŭdis denove la ŝlosilon turniĝi, kaj li preterpasis min kaj reeniris la domon. Mi vidis lin rekuniĝi kun sia gasto kaj mi rampis kviete reen, kie miaj kunuloj atendis min, por rakonti al ili, kion mi vidis.
— Vi diras, Vatsono, ke la damo ne ĉeestas, ĉu? — Holmso demandis, kiam mi finraportis.
— Ne.
— Kie do ŝi povas esti, tiel ke lumo estas en neniu alia ĉambro krom la kuirejo?
— Mi ne povas imagi, kie ŝi estas.
Mi jam diris, ke super la granda Grimpena Marĉo ŝvebis densa blanka nebulo. Ĝi drivis malrapide niadirekten kaj baŭmis mursimile je tiu flanko de ni, malalta sed dika kaj klare difinita. La luno brilis sur ĝin, kaj ĝi aspektis kiel muara glacikampo, kun la krestoj de foraj montetoj kvazaŭ rokoj portataj sur ĝia supraĵo. La vizaĝo de Holmso estis turnita al ĝi, kaj li murmuris senpacience, dum li rigardis ĝian limakecan drivon.
— Ĝi moviĝas niadirekten, Vatsono.
— Ĉu tio gravas?
— Tre gravas, fakte — la sola afero sur la tero, kiu povus misaranĝi miajn planojn. Li jam ne povos longe prokrasti. Estas jam la deka horo. Nia sukceso kaj eble lia vivo povas dependi de lia elveno antaŭ ol la nebulo kovros la padon.
La nokto estis bela kaj klara super ni. La steloj brilis malvarmaj kaj helaj, dum duonlumo banis la tutan scenejon per mola malcerta lumo. Antaŭ ni kuŝis la malhela amaso de la domo, ĝiaj segilforma tegmento kaj hirtaj fumtuboj akre konturitaj kontraŭ la arĝentoaspergita ĉielo. Larĝaj bendoj da ora lumo el la ternivelaj fenestroj etendiĝis trans la fruktoĝardenon kaj la erikejon. Unu el ili estis subite estingita. La servistoj jam forlasis la kuirejon. Restis nur la lampo en la manĝoĉambro, kie la du viroj — la murdema gastiganto kaj la senscia gasto — plu babiladis fumante siajn cigarojn.
Ĉiuminute tiu blanka laneckovrilo, kovranta duonon de la erikejo, drivis pli kaj pli proksimen al la domo. Jam ties unuaj maldensaj bukletoj kurbiĝis trans la oran kvadraton de la lumigita fenestro. La fora flanko de la fruktoĝardeno estis jam nevidebla, kaj la arboj elstaris en la kirliĝo da blanka vaporo. Dum ni rigardis tion, la nebulgirlandoj venis rampe ĉirkaŭ ambaŭ domangulojn kaj ruliĝis malrapide laŭ unu densa amaso, sur kiu flosis la supra etaĝo kaj la tegmento kvazaŭ fremda ŝipo sur ombreca maro. Holmso batis per pasia mano la ŝtonegon antaŭ ni, kaj piedbatis senpacience.
— Se li ne elvenos dum kvarona horo, la pado estos kovrita. Post duona horo ni ne povos vidi niajn manojn antaŭ ni.
— Ĉu ni moviĝu retro sur pli altan terenon?
— Jes, mi opinias, ke tio estus en ordo.
Do dum la nebula amaso fluis antaŭen, ni retretis antaŭ ĝi, ĝis ni troviĝis je duonmejlo for de la domo, kaj daŭre tiu densa blanka maro, dum la luno arĝentigis ĝian supran randon, fluis malrapide kaj senkompate antaŭen.
— Ni tro malproksimiĝis, — diris Holmso. — Ni nepre ne risku la eblecon, ke li estos atingita antaŭ ol li povos alveni nin. Je ĉiu prezo ni devos postenigi nin, kie ni estas. — Li falis surgenuen kaj surterigis sian orelon. — Dank' al la ĉielo, mi opinias, ke mi aŭdas lin veni.
La bruo de rapidaj paŝoj rompis la silenton de la erikejo. Kaŭrante inter la ŝtonegoj ni fikse rigardis la arĝentkrestan amason antaŭ ni. La paŝoj plilaŭtiĝis, kaj tra la nebulo, kvazaŭ tra kurteno, elpaŝis la atendato. Li ĉirkaŭrigardis surprizite, kiam li elmergiĝis en la klaran stelbrilan nokton. Poste li ekiris rapide laŭ la pado, preterpasis proksime al nia kuŝloko, kaj pluiris supren laŭ la longa deklivo malantaŭ ni. Marŝante li ofte rigardis trans ambaŭ ŝultrojn, kiel homo ne trankvila.
— Ĉit! — ekkriis Holmso, kaj mi aŭdis akran klaketon de pistola ĉano. — Atendu! Ĝi venas!
Aŭdiĝis maldensa krispa piedbatado ie en la kerno de tiu rampanta amaso. La nubo estis malpli ol kvindek metrojn de kie ni kuŝis, kaj ni gapis al ĝi, ĉiuj tri, malcertaj pri kia hororaĵo estas eksplodonta el tiu kerno. Mi estis proksima al Ŝerloko Holmso, kaj mi ekrigardis momente lian vizaĝon. Ĝi estis pala kaj ekzaltita, liaj okuloj brilis hele en la lunlumo. Sed subite ili ŝoviĝis antaŭen en rigida fiksita gapo, kaj liaj lipoj disiĝis pro mirego. Sammomente Lestrado eligis teruritan krion kaj ĵetis sin vizaĝ-al-teren. Mi salte leviĝis, mia senmova mano tenis mian pistolon, mia menso paralizita pro la timiga figuro elsaltinta al ni el la ombroj de la nebulo. Ĉashundo ĝi estis, grandega karbonigra ĉashundo, sed tian hundon neniam vidis homaj okuloj. Fajro flamis el ĝia malfermita buŝo, ĝiaj okuloj ardis je subbrula rigardego, ĝiaj makzelo kaj kolharoj kaj vangego konturiĝis en flagra flamo. Neniam en delira sonĝo de malorda cerbo povus esti konceptita io pli sovaĝa, pli terura, pli infera ol tiu malhela formo kun la sovaĝa muzelo, kiu eksplodis al ni el la muro da nebulo.
Per longaj saltoj la enorma nigra kreaĵo saltis laŭ la pado, dense sekvante la paŝsignojn de nia amiko. Tiel paralizitaj ni estis pro tiu fantomo, ke ni permesis al ĝi preterpasi antaŭ ol ni regajnis nian kuraĝon. Tiam Holmso kaj mi ambaŭ pafis samtempe, kaj la kreaĵo eligis hidan hurlon, kiu pruvis, ke almenaŭ unu trafis ĝin. Ĝi tamen ne haltis, sed saltegis antaŭen. Malproksime sur la pado ni vidis kavaliron Henriko rerigardanta, kun la vizaĝo blanka en la lunlumo, la manoj levitaj hororite, gapanta senhelpe al la teruraĵo, kiu persekutas lin.
Sed la dolorkrio de la ĉashundo forblovis al la vento ĉiujn niajn timojn. Se ĝi estas vundebla, ĝi estas mortemulo, kaj se ni povis vundi ĝin, ni povos mortigi ĝin. Neniam mi vidis homon kuri kiel Holmso kuris tiunokte. Oni taksas min rapidkurulo, sed li devancis min tiom, kiom mi devancis la etan profesiulon. Antaŭ ni, dum ni kuregis laŭ la pado, ni aŭdis kriĉojn de kavaliro Henriko kaj la profundan blekadon de la ĉashundo. Mi venis ĝustatempe por vidi la hundon salti sur la viktimon, ĵeti lin surterene kaj ekmordi ĉe lia gorĝo. Sed tuj poste Holmso jam sendis kvin kuglojn de sia revolvero en la flankon de la kreaĵo. Kun lasta ululo de agonio kaj malica ekmordo en la aero ĝi ruliĝis surdorsen, kvar piedoj gestis furioze, kaj poste ĝi falis malrigide surflanken. Mi kliniĝis, anhelante, kaj premis mian pistolon al la terura briletanta kapo, sed ne necesis premi la ĉanon. La giganta hundo estis mortinta.