— Unu momenton! — mi diris. — Vi sendube priskribis ĝuste la sinsekvon de la okazaĵoj, sed unu punkton vi lasis neklarigita: kio okazis al la hundo, kiam ĝia mastro estis en Londono?
— Mi iom priatentis tiun aferon, kaj ĝi sendube gravas. Ne povas esti dubeble, ke Stepeltono havis konfidenculon, kvankam ne estas verŝajne, ke li iam ajn metis sin sub ties potencon per divido de ĉiuj siaj planoj. Ĉe Meripita Domo estis maljuna domservisto, kies nomo estis Antonio. Lia ligateco al la Stepeltonoj estas spurebla tra pluraj jaroj, eĉ ĝis la lernejestra periodo, tial li sciis, ke liaj gemastroj estis geedziĝintaj. Tiu viro malaperis kaj eskapis el la lando. Estas pensige, ke la nomo Antonio ne estas ofta en Anglujo, dum Antonio oftas en ĉiuj hispanlingvaj kaj latinamerikaj landoj. Tiu viro, kiel ankaŭ sinjorino Stepeltono, bone parolis la anglan, sed laŭ kurioza lispa maniero. Mi mem ja vidis tiun maljunulon transiri la Grimpenan Marĉon laŭ la pado, kiun Stepeltono signis. Estas do tre probable, ke dum la foresto de la mastro ĝuste li prizorgis la ĉashundon, kvankam eble li neniam sciis pri la celo, por kiu la besto estis utiligota.
La Stepeltonoj tiam reiris al Devono, kien ilin baldaŭ sekvis kavaliro Henriko kaj vi. Nun unu vorton pri miaj agoj tiutempe. Eble revenos al via memoro, ke ekzamenante la paperon, sur kiu estis la presitaj vortoj, mi deproksime esploris ĝin por akvomarko. Tion farante mi tenis ĝin je kelkaj coloj de miaj okuloj kaj konsciis pri malforta odoro de la parfumo konata kiel blanka jasmeno. Ekzistas sepdek kvin parfumoj, kiujn krimfakulo ĉe neceso devas distingi unu de la aliaj, kaj kazoj pli ol unufoje laŭ miaj propraj spertoj dependis de tuja rekono de ili. La odoro sugestis la ĉeeston de damo, kaj miaj pensoj jam komencis direktiĝi al la Stepeltonoj. Tiel mi certiĝis pri la ĉashundo kaj divenis la krimulon eĉ antaŭ ol ni iris en la Okcidentan regionon.
Mia rolo estis gvati Stepeltonon. Estis tamen evidente, ke tion mi ne povus fari, se mi estus kun vi, ĉar li tre vigle singardemus. Mi trompis ĉiujn, inkluzive vin, kaj mi aliris sekrete, kiam oni supozis min en Londono. Miaj suferoj ne estis tiom gravaj, kiom vi imagas, kvankam tiaj bagatelaj detaloj devus neniam malhelpi la esploradon de kazo. Mi loĝis plejparte en Kum-Tresio, kaj uzis la kabanon sur la erikejo, nur kiam estis necese proksimiĝi al la scenejo de la agado. Kartrajto akompanis min, kaj en sia rolo de kampara junulo li tre multe asistis min. Mi dependis de li por nutraĵo kaj puraj tolaĵoj. Kiam mi gvatis Stepeltonon, Kartrajto ofte gvatis vin, tiel ke mi povis teni en la mano ĉiujn fadenojn.
Mi jam sciigis al vi, ke viaj raportoj rapide atingis min senprokraste plusendataj de Bakerstrato al Kum-Tresio. Ili bonege servis al mi, kaj precipe tiu sola hazarde vera peco el la biografio de Stepeltono. Mi povis konstati la identecojn de la viro kaj la virino, kaj sciis finfine, kiel statis la afero.
La enketo estis konsiderinde komplikita pro la okazaĵo de la forkurinta bagnulo kaj la rilatoj inter li kaj la Barimoroj. Ankaŭ tion vi tre efike ordigis, kvankam mi jam konkludis same pro mia propra observado.
Ĝis la tempo, kiam vi trovis min sur la erikejo, mi jam havis kompletan scion pri la tuta afero, sed mi ne havis proceson prezenteblan al ĵurio. Eĉ la provo de Stepeltono kontraŭ kavaliro Henriko tiunokte, kiu finiĝis per la morto de la misfortuna bagnulo, ne multe helpis nin pruvi murdon kontraŭ nia celito. Ŝajnis, ke la sola alternativo estis kapti lin ĉe la krimo mem, kaj tial ni devis utiligi kavaliron Henriko kiel logaĵon. Tion ni faris, kaj je la prezo de la severa ŝoko al nia kliento ni sukcesis kompletigi nian enketon kaj peli Stepeltonon al la detruiĝo. Ke kavaliro Henriko estis elmetita al tio, mi devas konfesi, estas riproĉo kontraŭ mia direktado de la kazo, sed mankis al ni la ebleco antaŭvidi la teruran kaj paralizan spektaklon prezentitan de la besto, kiel ni ankaŭ ne povis aŭguri la nebulon, kiu ebligis al ĝi eksplodi antaŭ ni senaverte. Ni sukcesis pri nia celo je kosto, kiun tia specialisto kia doktoro Mortimero certigas al mi nur provizora. Longa vojaĝo verŝajne ebligos al nia amiko resaniĝi ne nur rilate la frakasitajn nervojn, sed ankaŭ rilate la vunditajn sentojn. Lia amo al la sinjorino estis profunda kaj sincera, kaj por li la plej malgaja parto de la tuta nigra afero estis, ke li estis trompita de ŝi.
Restas nun nur indiki la rolon, kiun ŝi ludis tra la tuto. Sendube Stepeltono influis ŝin, eble pro la amo aŭ eble pro la timo, aŭ tre eble pro ambaŭ, ĉar ili neniel estas emocioj neagordigeblaj. La influo estas ĉiuokaze absolute efika. Pro lia ordono ŝi konsentis prezenti sin fratino, kvankam li trovis la limojn de sia potenco super ŝi, kiam li provis igi ŝin la rekta helpanto pri la murdo. Ŝi estis preta averti kavaliron Henriko tiom, kiom ŝi povis fari ne implikante la edzon, kaj ĉiam denove ŝi provis tion fari. Stepeltono mem ŝajne kapablis ĵaluzi, kaj vidante la kavaliran amindumon, li ne povis ne interrompi ĝin per pasia eksplodo, kiu vidigis la fajrecan animon, kiun lia sinrega mieno tiel lerte kaŝis. Per kuraĝigo de la intimeco li certigis, ke kavaliro Henriko ofte venu al Meripita Domo, kaj ke pli aŭ malpli baldaŭ li disponos pri la oportuna okazo, kiun li deziris. Tamen en la tago de la krimo lia edzino subite turniĝis kontraŭ lin. Ŝi jam eksciis ion pri la morto de la bagnulo, kaj ŝi sciis, ke la ĉashundo estos enŝlosita en la kabano vespere, kiam kavaliro Henriko vizitos ilin por vespermanĝi. Ŝi akuzis la edzon pri la intencata krimo kaj sekvis furioza kverelo, dum kiu li vidigis la unuan fojon, ke ŝi havas rivalon por lia amo. Ŝia fideleco tiumomente iĝis akra malamo, kaj li konstatis, ke ŝi perfidos lin. Li do ligis ŝin por ke ŝi havu neniun eblecon averti kavaliron Henriko, kaj sendube li esperis, ke kiam la tuta regiono klarigos la morton de la kavaliro per la familia malbeno, kio certe okazus, li povos persvadi sian edzinon akcepti la plenumitan faron kaj silenti pri tio, kion ŝi sciis. Tiurilate mi opinias, ke li miskalkulis, kaj ke, se ni ne ĉeestus, lia sorto tamen estus sigelita. Virino hispanrasa ne pardonas tian ofendon tiom leĝere. Kaj nun, mia kara Vatsono, sen konsulto de miaj notoj mi ne povas havigi al vi pli detalan historion pri tiu stranga kazo. Mi ne kredas, ke io esenca estas lasita sen klarigo.
— Li ne povis esperi pri mortotimigo de kavaliro Henriko, kiel li faris al la maljuna onklo, per sia fantomeca ĉashundo.
— Tiu besto estis sovaĝa kaj duonnutrita. Se ĝia aspekto ne mortotimigus la viktimon, almenaŭ ĝi paralizus la eventualan rezistadon.
— Sendube. Restas nur unu malfacilaĵo. Se Stepeltono heredus, kiel li povus klarigi la fakton, ke li, la heredonto, vivadis neanoncite sub alia nomo tiel proksime al la bieno? Kiel li povus pretendi ĝin, ne kaŭzante suspekton kaj enketon?
— Tio estas eksterordinara malfacilaĵo, kaj mi timas, ke vi tro multe postulas atendante, ke mi solvu ĝin. La pasinteco kaj la estanteco estas sur la kampo de miaj esploroj, sed kion faros homo en la estonteco estas malfacile respondebla demando. Sinjorino Stepeltono aŭdis sian edzon diskuti tiun problemon plurokaze. Li povus pretendi la bienon el Sudameriko, konfirmi sian identecon antaŭ la tieaj britaj aŭtoritatoj kaj tiel ricevi la havaĵon tute sen alveno al Anglujo; aŭ li eble portus komplikan kaŝaspekton dum la mallonga tempo necese pasigota en Londono; aŭ, denove, li eble havigus al kunkrimulo la pruvojn kaj paperojn, enmetante lin kiel la heredulon, kaj retenante iun porcion de ties enspezoj. Ni ne povas dubi laŭ tio, kion ni konas pri li, ke li trovus iun vojon el la malfacilaĵo. Kaj nun, mia kara Vatsono, ni pasigis kelkajn semajnojn da grava laboro, kaj dum unu vespero, mi opinias, ni rajtas direkti niajn pensojn al pli agrablaj kaneloj. Mi mendis loĝion por Les Huguenots. Ĉu vi aŭdis de Reszkes? Ĉu mi do rajtas peti, ke vi estu preta post duonhoro, kaj ni povos halti ĉe Marsini por iomete vespermanĝi survoje?