“Mi estas Oĵo la Misfortuna,”li diris, “alie ni tute ne renkontus tiun aĉan histrikon. Sed mi serĉos trovi ion inter ĉi tiuj sorĉoj kiu sanigos vian kruron.”
Baldaŭ li trovis ke unu el la sorĉoj havas etiketon:“Por karnovundoj,”kaj tiun la knabo apartigis de la aliaj. Ĝi estis nur peco de sekigita radiko, prenita el iu nekonata planto, sed la knabo frotis ĝin sur la vundon faritan de la sagplumo kaj post kelkaj momentoj la vundo estis plene resaniĝinta kaj la kruro de la Vilulo estis bonfarta kiel normale.
“Frotu ĝin sur la truojn en miaj ĉifonoj,”petis Ĉifoneroj, kaj Oĵo provis tion, sed sen e fiko.
“La sorĉo kiun vi bezonas estas kudrilo kaj fadeno,”diris la Vilulo. “Sed ne estu malfeliĉa, mia kara;tiuj truoj tute ne malbone aspektas.”
“Ili enlasos la aeron, kaj mi ne volas ke oni kredu min a(e)roganta aŭ pro fiero peketa,”diris la Miksĉifona Knabino.
“Nu certe vi estis pik-ita ĝis ni eltiris tiujn sagplumojn,” komentis Oĵo, kun rido.
Do nun ili plumarŝis kaj baldaŭ atingis flakon da kotoplena akvo kie ili ligis pezan ŝtonon al la pakaĵo da sagplumoj kaj subakvigis ĝin ĝis la fundo de la flako, por ne bezoni plu porti ĝin.
Ĉapitro 13. Chifoneroj kaj la Birdotimigilo
De ĉi tie la lando pliboniĝis kaj la dezertaj lokoj komencis cedi al fekundaj lokoj;tamen ankoraŭ neniuj domoj videblis proksime al la vojo. Estis kelkaj montetoj, inter kiuj estis valoj, kaj atinginte la supron de unu el tiuj montetoj la veturantoj trovis antaŭ si altan muron, kiu iris dekstren kaj maldekstren tiom foren kiom povis vidi iliaj okuloj. Tuj antaŭ ili, kie la muro transiris la vojon, staris barilo konsistanta el fortikaj feraj stangoj kiuj etendiĝis de la supro al la malsupro. Ili trovis, proksimiĝinte, ke tiu barilo estis ŝlosita per granda seruro, rustiĝinta pro manko de utiliĝo.
“Nu,”diris Ĉifoneroj, “Ŝajne ni devos halti ĉi tie.”
“Bona konkludo,”respondis Oĵo. “Nian vojon baras ĉi tiu granda muro kaj la barilo. Laŭaspekte, neniu trairas jam de multaj jaroj.”
“La aspekto trompas,”deklaris la Vilulo, ridante pro iliaj mienoj de ĉagreniĝo, “kaj ĉi tiu bariero estas la plej trompa objekto en la tuta Oz.”
“Nu, ĝi malebligas ke ni plu iru,”diris Ĉifoneroj. “Estas neniu deĵoranto por tralasi vizitantojn, kaj ni ne havas ŝlosilon por la seruro.”
“Vere,”respondis Oĵo, pliproksimiĝinte por rigardeti tra la stangoj de la barilo. “Kion ni faru, Vilulo?Se ni havus flugilojn ni eble flugus trans la muron, sed ni ne povas grimpi ĝin kaj krom se ni atingos la Smeraldan Urbon mi ne povos trovi la necesaĵojn por revivigi Onĉjon Nonĉjon.”
“Tute vere,”respondis la Vilulo, trankvile;“sed mi konas ĉi tiun barilon, ĉar mi multfoje trairis ĝin.”
“Kiel?”ili ĉiuj demandis.
“Mi montros al vi,”diris li. Li starigis Oĵon en la mezon de la vojo kaj metis Ĉifonerojn tuj malantaŭ lin, kun ŝiaj vatitaj manoj sur liaj ŝultroj. Post la Miksĉifona Knabino sekvis la Vuzo, kiu tenis parton de ŝia jupo per sia buŝo.
Lasta estis la Vitra Kato, kiu firme tenis la voston de la Vuzo per siaj vitraj makzeloj.
“Nun,”diris la Vilulo, “vi ĉiuj devas firme fermi viajn okulojn, kaj teni ilin fermitaj ĝis mi diros ke vi malfermu ilin.”
“Mi ne povas,”obĵetis Ĉifoneroj. “Miaj okuloj estas butonoj, kaj ne estas fermeblaj.”
Do la Vilulo ligis sian ruĝan poŝtukon sur la okulojn de la Miksĉifona Knabino kaj ekzamenis ĉiujn aliajn por certigi ke ili tenas siajn okulojn firme fermitaj kaj povas vidi nenion.
“Kia estas la ludo?Sekvu-la-blindulon?”demandis Ĉifoneroj.
“Silentu!”ordonis la Vilulo, severe. “Ĉu pretaj?Do sekvu min.”
Li prenis manon de Oĵo kaj kondukis lin antaŭen sur la vojo de flavaj brikoj cele la barilon. Firme tenante unu la alian ili ĉiuj sekvis en vico, anticipante ĉiuminute batiĝi kontraŭ la ferajn stangojn. La Vilulo ankaŭ tenis siajn okulojn fermitaj, tamen marŝis rekte antaŭen, kaj farinte cent paŝojn, kiujn li zorge kalkulis, li haltis kaj diris:
“Nun vi povas malfermi viajn okulojn.”
Ili faris tion, kaj mirigis ilin trovi la muron kaj la barilon longe malantaŭ si, dum antaŭ ili la Blua Lando de la Manĝtuloj cedis al verdaj kampoj, kun belaj domoj de kultivistoj dislokitaj inter ili.
“Tiun muron,”klarigis la Vilulo, “oni nomas vidiluzio.
Ĝi estas tute reala dum vi tenas viajn okulojn malfermitaj, sed se vi ne rigardas ĝin la bariero tute ne ekzistas. Estas same rilate al multaj aliaj malbonoj en la vivo;ili ŝajnas ekzisti, tamen estas nur ŝajno kaj ne vero. Rimarku ke la muro —tio, kion ni supozis muro —apartigas la Manĝtulan
Landon de la verda lando kiu ĉirkaŭas la Smeraldan Urbon, kiu kuŝas ekzakte en la centro de Oz. Estas du vojoj el flavaj brikoj tra la Manĝtula Lando, sed tiu kiun ni sekvis estas la plej bona el ili. Doroteo foje veturis laŭ la alia vojo, kaj renkontis multe pli da danĝeroj ol ni. Sed ĉiuj niaj problemoj finiĝis por nun, ĉar plia tago da veturado venigos nin al la granda Smeralda Urbo.”
Ili multe ĝojis scii tion, kaj pluiris plenaj de nova kuraĝo. Post kelkaj horoj ili haltis ĉe domo de kultivisto, kie la loĝantoj estis tre afablaj kaj invitis ilin manĝi. La kultivista familio rigardis Ĉifonerojn tre interesate sed sen granda miro, ĉar ili kutimis vidi eksterordinarjn ulojn en la Lando Oz.
La mastrino de tiu domo prenis sian kudrilon kaj fadenon kaj kudris la truojn faritajn de la histrikaj sagplumoj en la korpon de la Miksĉifona Knabino, kaj post tio oni certigis al Ĉifoneroj ke ŝi aspektas bela kiel antaŭe.
“Vi devus surhavi ĉapelon,”komentis la virino;“ĉar tio evitigus fadon de la koloroj de via vizaĝo pro la suno. Mi havas ĉe mi kelkajn ĉifonojn kaj ĉifonetojn, kaj se vi restos dum du aŭ tri tagoj mi faros por vi belan ĉapelon kiu bone taŭgos por vi.”
“Ne gravas la ĉapelo,”diris Ĉifoneroj, skuante siajn fadenplektaĵojn;“estas afabla propono, sed ni ne povas halti.
Mi ankoraŭ ne trovas miajn kolorojn eĉ iomete fadintaj;ĉu vi?”
“Ne multe,”respondis la virino. “Vi ankoraŭ estas belega, malgraŭ via longa veturo.”
La infanoj de la familio volis gardi la Vitran Katon kiel ludkunulon, do oni proponis al Fuŝulo bonan hejmon se ŝi restos;sed la katon multe tro interesis la aventuroj de Oĵo kaj ŝi rifuzis resti.
“Infanoj estas krudaj ludkunuloj,”ŝi komentis al la Vilulo, “kaj kvankam ĉi tiu hejmo estas pli agrabla ol tiu de la Kurbiĝinta Magiisto mi timas ke min baldaŭ plene frakasus la knaboj kaj knabinoj.”
Ripozinte ili rekomencis sian veturon, trovante la vojon nun glata kaj plaĉe surpaŝebla kaj ke la lando fariĝas ju pli bela des pli ili proksimiĝas al la Smeralda Urbo.
Post kelka tempo Oĵo komencis marŝi sur la verda herbo, zorge rigardante ĉirkaŭ si.
“Kion vi serĉas?”demandis Ĉifoneroj.
“Sesfolion,”diris li.
“Ne faru tion!”kriis la Vilulo, fervore. “Estas kontraŭleĝe pluki sesfolion. Vi devos atendi ĝis vi ricevos konsenton de Ozma.”
“Ŝi ne scius,”deklaris la knabo.
“Ozma scias multajn aferojn,”diris la Vilulo. “En ŝia ĉambro estas Magia Bildo kiu montras kiun ajn scenon en la Lando Oz kie estas fremduloj aŭ veturantoj. Ŝi eble jam nun rigardas bildon pri ni, kaj rimarkas ĉion kion ni faras.”
“Ĉu ŝi ĉiam rigardas la Magian Bildon?”demandis Oĵo.
“Ne ĉiam, ĉar ŝi havas multon alian farendan;sed, kiel mi diras, ŝi eble rigardas nin jam ĉimomente.”
“Ne gravas al mi,”diris Oĵo, per obstina voĉtono;“Ozma estas nur knabino.”
La Vilulo rigardis lin surprizite.
“Ozma devus gravi al vi,”diris li, “se vi atendas savi vian onklon. Ĉar, se vi malamikigos nian potencan Reganton, via veturo nepre fiaskos;male, se vi amikiĝos kun Ozma, ŝi volonte helpos vin. Kaj ke ŝi estas knabino, tio estas alia kialo ke vi obeu ŝiajn leĝojn, se vi estas ĝentila. Ĉiu en Oz amas Ozman kaj malamas ŝiajn malamikojn, ĉar ŝi estas same justa kiel potenca.”