En la bankedohalo ĉinokte kuniĝis nur malnovaj kaj fidataj amikoj, do ĉi tie Ozma estis si mem —nura knabino. Ŝi salutis
Doroteon per kiso, la Vilulon per rideto, la malgrandan maljunan Sorĉiston per amika manpremo kaj poste ŝi premis la plenigitan brakon de la Birdotimigilo kaj kriis gaje:
“Kia bela maldekstra orelo!Ho, ĝi estas centoble pli bona ol la antaŭa.”
“Plezurigas min ke vi ŝatas ĝin,”respondis la Birdotimigilo, multe plaĉite. “Zingibro bone laboris, ĉu ne?
Kaj mia aŭdokapablo nun estas perfekta. Ĉu ne estas mirinde kion faras iom da farbo, se oni ĝuste uzas ĝin?”
“Ja vere estas mirinde,”ŝi konsentis, dum ili ĉiuj sidiĝis; “sed la Segĉevalo sendube kuregigis siajn krurojn portante vin tiom dum unu tago. Mi ne anticipis vian revenon ĝis morgaŭ, plej frue.”
“Nu,”diris la Birdotimigilo, “mi renkontis ĉarman knabinon survoje kaj volis vidi ŝin pli, do mi retrorapidis.”
Ozma ridis.
“Mi sciis,”ŝi respondis;“temas pri la Miksĉifona Knabino.
Ŝi certe estas miriga, eĉ se ne verdire bela.”
“Ĉu vi do jam vidis ŝin?”la pajlulo fervore demandis.
“Nur per mia Magia Bildo, kiu montras al mi ĉiun interesan scenon en la Lando Oz.”
“Mi timas ke la bildo ne juste bildigis ŝin,”diris la Birdotimigilo.
“Ŝajnis al mi ke nenio povus esti pli bunta,”deklaris
Ozma. “Kiu faris tiun miksĉifonan litkovrilon, el kiu fariĝis
Ĉifoneroj, nepre elektis la plej gajajn kaj brilajn ŝtoferojn iam ajn teksitajn.”
“Min plezurigas ke vi ŝatas ŝin,”diris la Birdotimigilo per kontenta tono. Kvankam la pajlulo ne manĝis, ĉar pro sia konsisto li ne povis, li ofte akompanis Ozman kaj ŝiajn kunulojn ĉe la manĝo, nur por plezure konversacii kun ili.
Li sidis ĉe la tablo kaj havis tukon kaj teleron, sed la servistoj sciis ne proponi al li manĝaĵojn. Post kelka tempo li demandis:“Kie estas la Miksĉifona Knabino nun?”
“En mia ĉambro,”respondis Doroteo. “Mi ekamis ŝin;ŝi estas vere kurioza kaj —kaj —malkutima.”
“Ŝi estas duone freneza, laŭ mia opinio,”aldonis la Vilulo.
“Sed ŝi estas tiom bela!”kriis la Birdotimigilo, kvazaŭ tiu fakto nuligis ĉiun kritikon. Ili ĉiuj ridis pro lia entuziasmo, sed la Birdotimigilo estis tute serioza. Vidante ke li interesiĝas pri Ĉifoneroj ili decidis nenion pli diri malfavore al ŝi. La malgranda bando da amikoj kiujn kunigis
Ozma ĉirkaŭ si estis tiel bele varia ke necesis multe zorgi por ne ofendi ilin aŭ malfeliĉigi iun el ili. Tiu amikema afableco gardis ilian interamikecon kaj ebligis ke ili ĝuu la ĉeeston ĉiu de la aliaj.
Alia afero evitata de ili estis konversaciado pri neagrablaj temoj, kaj pro tio
Oĵo kaj liaj problemoj ne menciiĝis dum la manĝo.
La Vilulo, tamen, rakontis siajn aventurojn kun la monstraj plantoj kiuj kaptis kaj enfaldis la veturantojn, kaj pri kiel li forprenis de Ĉis, la giganta histriko, ĉi ties sagplumojn kiujn ĝi kutimis ĵeti kontraŭ homojn. Al kaj
Doroteo kaj Ozma plaĉis tiu ago kaj ili opiniis ke Ĉis meritis tiun punon.
Ili parolis pri la Vuzo, kiu estis la plej rimarkinda besto kiun iu el ili iam vidis ĝis tiam —escepte, eble, de la vivanta Segĉevalo. Ozma tute ne sciis antaŭe ke en ŝia regno ekzistas io kia Vuzo, ĉar ekzistis nur unu kaj ĝi estis kaŝita en sia arbaro dum multaj jaroj. Doroteo diris ke ŝi kredas la Vuzon bona besto, honesta kaj fidela;sed ŝi pludiris ke al ŝi ne multe plaĉas la Vitra Kato.
“Sed,”diris la Vilulo, “la Vitra Kato estas tre bela kaj se ŝi ne estus tiel aroganta pri sia palruĝa cerbo neniu malakceptus ŝin kiel kunulon.”
Ĝis nun la Sorĉisto silente manĝadis, sed nun li suprenrigardis kaj diris:
“Tiu Vivopulvoro farata de la Kurbiĝinta Magiisto estas vere mirinda. Sed D-ro Pipt ne komprenas ĝian veran valoron kaj uzas ĝin tre malsaĝe.”
“Mi devos priatenti tion,”diris Ozma, tre serioze. Poste ŝi denove ridetis kaj plu diris pli leĝeratone:“Efektive, la fama Vivopulvoro de D-ro Pipt ebligis ke mi fariĝu la Reganto de Oz.”
“Mi neniam aŭdis tiun historion,”diris la Vilulo, rigardante Ozman demandeme.
“Nu, kiam mi estis beb-knabino min ŝtelis maljuna Sorĉistino nomita Mombi kaj transformis en knabon,” komencis la knabina Reganto. “Mi ne sciis kiu mi estas kaj kiam mi kreskis su fiĉe por labori, la Sorĉistino devigis min servi ŝin kaj porti lignon por la fajro kaj hoji en la ĝardeno.
Unu tagon ŝi revenis de veturo kunportante iom da Pulvoro de Vivo, kiun donis al ŝi D-ro Pipt. Nu, mi faris kukurbokapan viron kaj starigis ĝin sur la vojo por timigi ŝin, ĉar mi amis amuziĝi kaj malamis la Sorĉistinon. Sed ŝi rekonis la figuron kaj por provi sian Pulvoron de Vivo ŝi ŝutis iom da ĝi sur la viron kiun mi faris. Ĝi viviĝis kaj estas nun nia kara amiko Joĉjo Kukurbokapo. Tiunokte mi forkuris kun Joĉjo por eskapi de puno, kaj mi kunprenis la Pulvoron de Vivo de maljuna Mombi. Dum nia veturo ni trovis lignan Segĉevalon staranta apud la vojo kaj mi uzis la magian pulvoron por vivigi ĝin. La Segĉevalo estas kun mi ekde tiam. Kiam mi atingis la Smeraldan Urbon la bona Sorĉistino, Glinda, sciis kiu mi estas kaj redonis al mi mian ĝustan personon, kaj mi fariĝis la laŭjura Reganto de ĉi tiu lando. Do, sciu, se maljuna Mombi ne portus hejmen la Pulvoron de Vivo mi eble tute ne forkurus de ŝi nek fariĝus Ozma de Oz, nek ni havus Joĉjon Kukurbokapon kaj la Segĉevalon por komfortigi kaj distri nin.”
Tiu rakonto tre multe interesis la Vilulon, kaj ankaŭ la aliajn, kiuj jam ofte aŭdis ĝin. Ĉar la manĝo nun estis finita, ili ĉiuj iris al la salono de Ozma, kie ili pasigis agrablan vesperon antaŭ ol venis la horo por dormo.
Ĉapitro 18. Ozma pardonas Ojhon
La sekvan matenon la Soldato kun la Verda Barbo iris al la karcero kaj forprenis Oĵon al la reĝa palaco, kie li ricevis ordonon stari antaŭ la knabina Reganto por juĝo.
Denove la soldato metis la juvelitajn mankatenojn sur la knabon, kaj ankaŭ blankan robon de enkarcerulo kun la pinta supro kaj truoj por la okuloj. Oĵo tiom hontis, kaj pro sia malhonoriĝo kaj pro sia kulpo, ke al li plaĉis tiel kovriĝi, tiel ke la homoj ne vidos lin nek scios kiu li estas. Li sekvis la Soldaton kun la Verda Barbo tre volonte, dezirante ke lia fato decidiĝu kiel eble plej frue.
La loĝantoj de la Smeralda Urbo estis ĝentilaj homoj kaj neniam mokis misfortunulojn;sed jam de tiom longe ili ne vidis karcerulon, ke ili tre scivole rigardis al la knabo multfoje kaj multaj el ili forhastis al la reĝa palaco por ĉeesti dum la juĝo.
Kiam Oĵo eskortiĝis en la grandan Tronoĉambron de la palaco li trovis centojn da homoj kunvenintaj tie. En la grandioza smeralda trono, kiu scintilis pro sennombraj juveloj, sidis Ozma de Oz en sia Formala Robo, kiu estis brodita per smeraldoj kaj perloj. Dekstre de ŝi, sed iom malpli alte, estis Doroteo, kaj maldekstre de ŝi estis la Birdotimigilo. Ankoraŭ malpli alte, sed preskaŭ tuj antaŭ Ozma, sidis la mirinda Sorĉisto de Oz kaj sur malgranda tablo apud li estis la ora vazo el la ĉambro de Doroteo, en kiun Ĉifoneroj jam antaŭe faligis la ŝtelitan sesfolion.
Ĉe la piedoj de Ozma kaŭris du enormaj bestoj, ĉiu la plej granda kaj plej forta el sia specio. Kvankam tiuj bestoj estis tute liberaj, neniu ĉeestanto alarmiĝis pro ili;ĉar la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro estis bone konataj kaj respektataj en la Smeralda Urbo kaj ili ĉiam gardis la Reganton kiam ŝi agis kiel Juĝisto en la Tronoĉambro. Ĉeestis ankoraŭ alia besto, sed ĝin Doroteo tenis en siaj brakoj, ĉar ĝi estis ŝia konstanta kunulo, la hundeto Toto. Toto konis la Malkuraĝan Leonon kaj la Malsatan Tigron kaj ofte ludis kaj petolis kun ili, ĉar ili estis bonaj amikoj.