“Estis tre honeste fare de ili averti vin tuj, kiam ili konstatis la eraron.”
“Nu, ĉiam devas esti proporcio inter risko kaj efiko. Estas en nenies intereso, ke simpla civitano senrilata kun ilia sekreta milito mortus kaj eble mortigus aliajn, dum estas tre facile kaj senriske informi la policon pri la fuŝo. Estas la avantaĝo de aŭtomata telefono por ili. Ni ĝenerale grumblas pri tio, ke telefonanton oni ne plu povas kapti kiel en la komencaj tempoj, sed ĉi-kaze, dank’ al tiu anonimeco, sendube, via nevo estos savita.”
*
Fakte, la afero ne estis tiel simpla. Stefano ja, kiam li aŭton disponis, ĉiam akceptis en ĝin petveturantojn, verŝajne pro iu reciproka sento: li mem ofte vojaĝis petveture. La viro, kies petgeston li pozitive respondis, estis eble 25-jara, mezgranda, kun plaĉa vizaĝo, kaj dorsosako videble tre peza. Kiel Stefano povus diveni, ke la dorsosakon plenigas la rezulto de ĵus sukcesinta bankorabo? Ke la simpatia petveturanto havas ĉe si aŭtomatan pistolon kaj post nelonga banala konversacio diktos mem la vojon sekvotan?
Antaŭ ol la polico havis la tempon “ŝlosi” la kvartalon, kie la banko situas, la junulo jam motorcikle atingis la kelon, kie li preparis la ŝanĝon de personeco – de maskita rabisto-motorciklisto al kampadulo dorssaka – kaj li decidis petveturi pro la penso, ke oni des malpli kapablos trovi lin, se li mem lasos al la hazardo la elekton de la veturilo, kiun li uzos.
Kaj nun, li eligis sian pistolon, kaj ordonis al Stefano direktiĝi al Malpáz .
*
“Ĉu vi havas radion en via veturilo?” la leŭtenanto demandis, kaj, ĉe jesa respondo, li donis instrukciojn por ke dissendiĝu “urĝa mesaĝo al s-ro Stefano Farnadzo, veturanta en aŭtomobilo kun jenaj karakterizoj: ...” La mesaĝo kompreneble nenion klarigis, nur petis, ke li urĝe kontaktu policejon. La unua serĉado, kiun la polico entreprenis, ja tute ne sukcesis.
“Espereble li aŭskultos...” onklo Jano diris emociplene. Estis la 9-a kaj 45 minutoj.
*
“... estas petata komuniki kun la polico kiel eble plej urĝe pro serioza kaŭzo. Ni ripetas. Urĝa mesaĝo al s-ro Stefano Farnadzo ...”
“Estas mi!” ekkriis Stefano. “Kio ...?” Sed la alia jam interrompis: “Vi serĉas pretekston por min liveri al la polico, ĉu ne? Kvankam kiel vi intencas fari, mi ne povas imagi mem.”
“Vi regas la situacion ĉi tie,” Stefano rebatis. “Vi min mortigus, antaŭ ol mi eĉ okulumus al policano. Mia paperujo troviĝas en mia jako sur la malantaŭa seĝo, prenu ĝin, ĝi enhavas mian identigan karton.”
“Se vi opinias, ke per tia ruzo vi atingos, ke mi ĉesu direkti la armilon al vi, vi eraras,” la kaptinto sarkasmis. Kaj plu tenante Stefanon sub minaco pistola, li gimnastikis ĝis li sukcesis kapti la jakon, kaj la paperujon. Malfacile kredante la proprajn okulojn, li murmuris:
“Vi pravas, vi nomiĝas Stefano Farnadzo. Sed kiel eblas ke la polico ...?”
“La mesaĝo tute certe ne rilatas al vi,” diris la nevo de Karal , pensante, ke ju pli li sekurigos la alian, des pli bone por li estos. “Eble iel eksciis, ke estas ia danĝera difekto en la motoro aŭ alia organ...”
“Ne parolu!” la kunulo bojis, kaj Stefano malagrable sentis, ke tiu fariĝas nerva. “Mi bezonas pripensi, kaj povas pripensi nur en silento. Se la polico serĉas ĉi tiun aŭton, eĉ kun savaj intencoj, tio ŝanĝas la tutan problemon.”
*
10:00
“Jano! Kio okazas?” En la telefono aŭdiĝis la voĉo de Ĝoja Karal , la edzino de l’ polica detektivo. “Ĉu mi ĝuste aŭdis aŭ ĉu mi ial miskomprenis la nomon? Ĉu la radio ne ĵus dissendis mesaĝon por Stefano?” Jano hezitis, ĉu diri la veron aŭ ne.
“Jes, ni provas atingi Stefanon...”
“Devas esti tre facile, li iris al Akvoviva. Vi certe povas kalkuli, kie li proksimume troviĝas sur la aŭtvojego.”
“Ĝuste la problemo estas, ke li ne troviĝas sur ĝi.”
“Jano! Klarigu al mi sincere. Mi maltrankviliĝas. Almenaŭ mi sciu!” Ŝin aŭdeble jam tenis angoro. En similaj cirkonstancoj, estas pli bone scii la veron ol lasi la imagon disvagi. Li klarigis pri la bombo.
“Terure! Kio povis okazi al li?”
“Mi ne komprenas. Policaj veturiloj serĉis laŭ la tuta vojego, kaj ankaŭ laŭ la aliaj vojoj. Stefano ial ŝanĝis sian direkton. Ne eblas, ke li plu vojaĝus direkte al Akvoviva.”
“Strange! Kial do li ŝanĝis?” Kaj kun trema voĉo ŝi aldonis: “Ĉu eblus, ke la bombo jam eksplodis?”
“Ne. Se tio okazus, ni trovus eĉ pli facile ... Sed ne maltrankviliĝu. Ni nepre trovos lin. Nun la tuta landa polico estas avertita. Al kiu ajn loko li iras, ni ne pretervidos lin.”
*
10:15
“Ne povas esti danĝero meĥanika. Tio estus troa koincido,” la juna rabisto konkludis sian pripensadon. “Sekve, iel la polico sekvis min, kaj scias, ke mi veturas viaaŭte. Kial ili ne arestis min pli frue, mi ne komprenas, sed pro iu nepensebla indikaĵo ili scias, ke mi elektis vin kiel transportanton.” Li eksilentis plu, medite. “Kaj tamen,” li reparolis, “mi bezonas veturilon.” Ŝajnis, ke li bezonas laŭte paroli por ordigi siajn pensojn. Tial, eble, li postulis silenton por pripensi. Tio ne plaĉis al Stefano, kiu diris al si: ‘Se li tiom bezonas laŭtvoĉi por elturniĝi pense, eble li ne estas tre inteligenta’. Sed jen la alia plu diris:
“Ĉu mi mortigu vin, kaj eskapu en la kamparon? Se mi ne mortigos vin, kaj petos, ke vi lasu min ie ĉi-proksime, vi tuj informos la policon, kie kaj kien mi forfuĝis. Do mi devos mortigi vin.”
*
10:20
“Jano, ĉu vi havas novaĵojn?”
Palvoĉe li respondis:
“Ne, kara, ni faras nian eblon.”
“Avertu per radio, dirante la veron. Kial vi tion ne faris?”
“Ni ne volas maltrankviligi la tutan loĝantaron. Estas jam tro da tiuj teroristaj agoj.”
“Sed se la homoj scios, pri kio vere temas, ili prenos la aferon pli serioze, kaj pli helpos vin. Ĉu li havis sufiĉe da benzino por la tuta vojaĝo?”
“Mi ne scias...”
Estis decidite dislanĉi novan mesaĝon al la tuta civitanaro, kun speciala atento pri aŭtistoj kaj benzinvendistoj. Ĉiuj personoj rimarkintaj la koncernan veturilon estis petitaj informi la plej proksiman ĝendarmejon aŭ policejon.
*
10:25
Unu minuton antaŭ ol tiu insista mesaĝo efektive dissendiĝis, la juna rabisto diris:
“Fermu vian radion, tiu muziko malhelpas min pensi.” Al kio li aldonis:
“Iru la unuan mallarĝan vojon, kiu direktiĝas al la montaro. Mi bezonas pripensi, kaj sur la vojo, kie ni nun troviĝas, ni tro riskas renkonti polican aŭtomobilon.”
Post du minutoj, ili forlasis la jam triarangan vojeton, sur kiu ili tiutempe veturis.
“Tiu neasfaltita vojeto perdiĝas en la arbaron. Uzu ĝin. Tiel mi povos trankvile kaj senriske konsideri vian sorton, kaj la mian.”
*
10:35
“Kion diras la helikopteroj?” Jano demandis.
“Ili nenion trovis,” respondis Remon . “Ni kalkulis ilian serĉozonon laŭ la kapabloj de via veturilo. Ili superflugis komence la unuarangajn vojojn, poste la duarangajn, nun la triarangajn. Sed ne estas tre facile.”
*
10:40
“Mi petegas vin, Ĝoja , ne voku min plu; se mi havus informojn, mi tuj telefonus al vi.”
“Mi scias. Racie vi tute pravas. Sed mi ne povas ordoni al mi ne telefoni, mi tiom zorgas! Ĉu vi ne ricevis respondojn al la alvokoj?”