Выбрать главу

* * *

Dum la du antaŭaj tagoj, neniu vidis Onezimon, sed ĉar sabate kaj dimanĉe oni ne purigas la loĝejojn de la dungitaro, eble li restis tiujn du tagojn en sia subtegmenta ĉambreto. Sabato estis lia laŭplana libertago, kaj la dimanĉon li interŝanĝis kun kolego, kiu deziris tagliberi la sekvantan vendredon, kiam devus laŭplane esti la vico de Onezimo. Tiuj aranĝoj estas tute kutimaj. Al la kuirestro estas egale, kiu troviĝas kun li, se nur la necesa nombro da helpantoj venas labori.

“Kion vi scias pri Onezimo?” Karal  demandis al Manoel Figueira , kiun la kuirestro indikis kiel la kolegon plej proksiman al la ĵus mortinto.

“Malmulte. Li venis el Afriko. Li devis forlasi sian vilaĝon pro iu komplika kverelo, pri kiu mi nenion komprenis, kvankam li aludis ĝin de tempo al tempo, kiam li fariĝis nostalgia. Li dungiĝis sur ŝipo, unue kiel simpla maristo, poste en la kuirejoj. Li eksciis, ke ĉi tie la hoteloj ne facile trovas la necesan laborularon kaj proponas interesajn salajrojn, tial li forlasis la vivon surmaran kaj finfine dungiĝis ĉe ni. Li laboris kun mi en la kuirejo, kiel helpanto.”

“Ĉu li facile adaptiĝis al la vivo ĉi-urba?”

“Kion respondi? Li havis nostalgion pri multo afrika, sed samtempe li ofte diris, ke li ne povus vivi en sia vilaĝo. Mi tion bone komprenas, ĉar mi troviĝas en simila situacio”.

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Ĉi tie certe ne, sed kiam li parolis pri tiu kverelo kun siaj vilaĝanoj, ŝajnis al mi, ke li ankoraŭ timas ilin.”

“Kion li faris dum siaj libertagoj?”

“Antaŭe mi ne scias, krom tio, ke li tre ŝatis ludi kun sia sonbenda, aŭ pli ĝuste kaseda, aparato, sed de kelka tempo li ofte iris ludi tamtamon ĉe semajnfinoj de afrika dancado. Tial li nun povis liberigi sin ĉiu-semajnfine.”

“Ĉu vi scias, kiu organizas tiujn danc-... ĉu kursojn?”

“Jes, specon de kurso. Mi foje iris. Li tamtamis kun senkompara energio. La kursojn iniciatis unu tre bela nigrulino, kun kaŭĉuka korpo kaj senrivala sento pri ritmo. Vizitas la kurson urbanoj, kiuj ŝajne deziras malŝargi sin de la streĉiĝoj amasigitaj dum laborsemajno. Kelkaj dancas bele, sed aliaj estas vere ridindaj: lanĉas la brakojn supren, piedbatas la plankon mistakte, gestaĉas kiel frenezuloj, sed videble amuziĝas. Tre sane por la nerva sistemo! La gvidantino admirindas. Ŝi pacience iras de unu al alia montrante, kiel malstreĉi sin, helpante movi sin ĝuste. Mi tamen ne reiris, ĉar estis io tro snoba en la partoprenantoj.”

* * *

Ŝi estis efektive tre bela, sed al la impreso de beleco multe kontribuis la inteligenta rigardo kaj tre viglaj vizaĝaj esprimoj.

“Mi ĉiam opiniis, ke la blankuloj ne sufiĉe vivas per sia korpo. Ilia korpo perdas ĉian flekseblecon. Ĉu vi rimarkis, kiel ili ne kapablas movi la genuojn al- kaj deflanke?, kiel ili rapide suferas ĉe kaŭra pozicio? Multaj tion duonsentas. Kiam mi komencis proponi afrikan danckurson, mi tuj kolektis aron da interesatoj, kiuj faris bonegan reklamadon por mi. Nun ĉiu psikiatro sendas al mi homojn, por ke tiuj tutkorpe dancante laŭ profunde instinkta ritmo liberigu siajn kaŝitajn energiojn kaj retrovu sin mem.”

“Ĉu Onezimo devis tamtami por vi pasintan semajnfinon?”

“Jes. Li estas karulo. Sola en la vivo. Bonega tamtamisto. Li multe helpis min. Sed lastfoje li ne venis. Unu el miaj jam spertaj lernantoj anstataŭis lin. Mi iom miris, ke li ne venas, ĉar li promesis doni al mi surbendan programon tamtaman, por grupo, kiu deziras ekzerci sin, kiam nek mi nek li disponeblas.”

“Kiam li intencis surbendigi? Ĉu li diris? Kaj ĉu vi scias, kie?”

“Ho jes, li diris, ke li faros tion vendredon vespere en sia ĉambro, ke li estos la sola el sia koridoro tiuvespere, ĉar la aliaj, kiuj ne laboris, decidis iri kune for. Fojfoje li tie tamtamis, kaj la aliaj plendis pri la bruo.”

Kiam li estis enirinta la ĉambron de Onezimo unuafoje, Karal  efektive rimarkis tamtamon kaj bonan radio-plus-kasedan aparaton kun la marko de konata japana firmao. Reirinte hotelen, li decidis aŭskulti la kasedon.

* * *

“Ĉu vi legis la rezulton de la nekropsio?” Jano demandis al leŭtenanto Remon , farinte sian raporton.

“Ne.”

“D-ro Kagan  ne havas eĉ plej etan dubon. La morto atribueblas al neniu fizika aŭ ĥemia kaŭzo. Onezimon neniu atakis, ne estas en la korpo io ajn lezita, ĉu perforte, ĉu pro ia patologia procezo, nek iu ajn signo de toksiĝo, sufokiĝo aŭ akcidento, nek de ia elektra faktoro. Laŭ Kagan  estas tute natura morto, kvankam ne estas tre nature, ke 33-jara viro bonfarta simple ĉesas vivi sen lasi eĉ spureton pri la mortokaŭzo. Kagan  esploris plej diversajn hipotezojn sensukcese. Ne okazis rompiĝo de aneŭrismo, nek iu ajn alia cerbvaskula akcidento, nek cetere korvaskula. Neniu infekto, ĉu bakteria, ĉu virusa, neniu kancero, neniu parazita malsano. Li ne komprenas, pro kio tiu sana korpo subite ĉesis funkcii.”

“Strange. Nu, ni povas arkivigi la dosieron. Onezimo mortis pro nedifinita natura kaŭzo ...”

Jano Karal  skuis la kapon nee:

“Mi ne estas tiel certa.”

“Kial?”

“Pro la dua punkto, pri kiu mi volis raporti al vi.”

“Kio?”

“La kasedo.”

“Kion apartan ĝi havas?”

“Nu, ĝi komenciĝas per tamtamado. Sed subite aŭdigas, ke oni malfermas la pordon kaj eniras. Laŭ la voĉoj, du personoj envenis.” “Ĉu la konversacio estas surbendigita?”

“Jes. Onezimo certe estis registranta sur kasedon sian tamtaman dancprogramon, kiam liaj vizitantoj alvenis. Li forgesis haltigi la aparaton, kaj ĉio surbendiĝis.”

“Diable! Kion tio sciigas al ni?”

“Ĝis nun, nenion, krom la fakto, ke du personoj envenis, kaj ke unu, preskaŭ nur unu, parolis. Sed ĉio disvolviĝis en lingvo nekomprenebla por mi, eĉ ne identigebla. Tamen laŭ la voĉoj kompreneblas, ke unu parolas tre solene, dum nur timege respondas la alia. La timanto estas Onezimo.”

“Via impreso do estas, ke oni minacis lin, ĉu ne?”

“Mi min demandas, ĉu nur minacis. Sed ĉu vi povas fermi la dosieron, se pensi, ke du tagojn post tiu vizito, oni trovis Onezimon morta?”

“Kiel vi scias, ke post du tagoj?”

“Onezimo promesis surbendigi tamtaman programon vendredon vespere. Nu, atestantoj vidis du afrikanojn, unu maljunan, unu junan, veni en la hotelon, informiĝi pri li, kaj supreniri al lia ĉambro tiun saman vendredan vesperon. La morto tamen ne okazis tuj, sed lundon frumatene ...”

“Estas klare, ke ni ne rajtas fermi la dosieron. Kion vi eksciis pri la du nigruloj?”

“La maljuna estis tre videbla, pro siaj robo kaj speciala ĉapo, kaj ankaŭ pro la fakto, ke li estas laŭdire preskaŭ blinda. Almenaŭ unu okulo havas strange palan, bluecan pupilon, kiu certe ne funkcias, kaj la dua ne aspektas tre bonfarta.”

“Tiuj du viroj do estos facile retroveblaj. Cetere, en la universitato vi verŝajne malkovros iun, kiu komprenos la lingvon de la kasedo; se ne, provu ĉe la londona Instituto pri Afrikaj kaj Ekstrem-Orientaj Studoj, aŭ eble en Parizo. Ni nepre devas ricevi transskribon kaj tradukon de tiu interparolo. Mi deziras bonŝancon al vi.”

* * *

Montriĝis, ke la du afrikaj vizitintoj jam reflugis sialanden. Per la konsula servo de nia tiea ambasadorejo sciiĝis, ke ambaŭ efektive devenas de la vilaĝo, kie ankaŭ Onezimo pasigis sian tutan afrikan vivon. La maljuna duonblindulo estis laŭ la vizo “senprofesia”, sed laŭ posta teleksmesaĝo la sorĉisto vilaĝa. La juna viro, kiu lin akompanis, estis lia nevo, kaj fakte oficisto en servo rilata kun tiulanda “Ministrejo pri Ŝtata Sekureco”.