“Pri kio temas?” Jano demandis. Respondis la patrino: “Oni proponis iom da mono al homoj, kiuj konsentis dormi en laboratorio. Petro iris. Li havis elektrodratojn ĉie sur la korpo, ŝajnas al mi, dum li dormis tie, kaj kelkfoje oni lin vekis por demandi, ĉu li sonĝis, kaj kion. Scienca esploro pri dormo, ili diris.”
Ne tre facile Karal sukcesis ricevi proksimuman daton pri tiu afero, kune kun certiĝo, ke la esploroj okazis en la universitato de Valĉefa . Stefano, lia nevo, kiu plurjare studentis (oni ne aŭdacus diri “studis”!) tie, postnelonge pretis helpi.
* * *
“ Stef !” vokis altkreskulo kun longa barbo ruĝbruna. “Vi demandis pri tiu esploro pridorma, ĉu ne? Nu, mi menciis la aferon al la ĉefasistantino de prof. Agatis . Ŝi pretas akcepti vin por ĝin priparoli. Ŝi estos en sia oficejo ĝis la 2-a posttagmeze, n-ro 229 en la nova konstruaĵo.”
Al Reĝino Horvata , la ĉefasistantino de prof. Agatis , iom tro mankis karno, laŭ normoj stefanaj. Bedaŭrinde, ĉar la vizaĝo de tiu skeletino disradiis ĉarmon.
“S-ro Stefano Farnadzo, ĉu ne? Ŝajnas, ke vin interesas niaj esploroj pri dormo?”
Post iom da babilado, dum kiu Stefano sentis, ke li pli kaj pli progresas, ŝi invitis lin proksimiĝi:
“Venu, mi montros al vi plej interesan dokumenton: elektroencefalogramon de tiu juna Petro, kiu vin tiom priokupas...”
Stefano faris du paŝojn antaŭen, reflekse, kaj surpriziĝe aŭdis ŝin flustri:
“Ne eligu vorton, kaj ne moviĝu, aŭ vi mortos.”
El ŝia intelektula maneto elstaris pistoltubo, nigre timiga.
* * *
Samminute kunsidis leŭtenanto Remon kaj Jano Karal . Ĉi-lasta detale raportis pri la stato de la enketo, priskribante la rolon, kiun li konfidis al Stefano.
“Oj! Se via nevo faras demandojn, tio riskas averti ilin, kaj sin gardos!” malkontente komentis la leŭtenanto. Karal diris al si, humiliĝe, ke tiun riskon li eble ne sufiĉe atentis.
“Vi pravas, mi agis malsaĝe. Espereble ni ne fuŝis...”
“Aŭskultu. Juĝisto Vaneŝ estas hodiaŭ tre bonhumora, mi ĵus vidis lin. Iru peti de li traserĉan leteron. Mi tuj telefonos al li por klarigi. Tiel vi povos eniri la loĝejon de via ĉefa suspektato, kaj tie trovi dokumentajn pruvojn.”
Al eksterurba vilao Jano Karal , akompane de uniforma policisto, senprokraste direktiĝis.
* * *
En similaj cirkonstancoj, Stefano ĉiam reagas same: lin komence invadas prema timego, paniktipa, dum kiu lia cerbo kvazaŭ paraliziĝas; li momente troviĝas senhelpa kaj senkonsila, kun pensoj tiel konfuzaj, ke ilin nomi pensoj jam estas troigo. Sed post tiu nebulmensa minuto, interna voĉo silente parolas en “Trankvilon! Ne paniku! Ni pripensu kviete, kiel elturni nin!” Kaj tuj tiu admono, kvazaŭ de sekuriga patro al filo, aŭ de bona mastro al hundo, redonas pacon kaj klarecon al la menso ĵus kirlita. Tio okazis nun.
“Ki... ki... ki... pri kio temas?” li balbutis.
“Vi tro scivolas, karulo, mi ricevis ordonon likvidi vin, kaj tion mi nepre faros.”
“Sed mi... mi... mi ne komprenas,” li komediis. “Ho jes, vi komprenas perfekte, kaj vi obeos, aŭ bela kugleto esploros vian junan korpon tuj ... kaj finite!” ŝi ridetis. “Sekvu min!”
Lia humila mieno videble igis ŝin sengarda kaj malestima. Per fulmrapida movo, li frapis ŝian manradikon per la dekstra mano, kvazaŭ hakile. La pistolo falis planken, kaj per same rapida movo li ĝin prenlevis.
“Blufulino!” li diris, kaj estis lia vico toni malestime. “Kiel vi povus min likvidi ĉi tie? Se vi pafus, la tuta universitato aŭdus la bruon. Kaj kion vi farus el mia kadavro? Vi volis unue min konduki eksterurben por trankvile pafi, ĉu ne?, kaj vi imagis, ke terurite de via armileto, mi senproteste obeos!”
Kovrante ŝin plu per minaco pistola, li atingis la telefonon, fingris numeron kaj parolis: “Ĉefpolicejo? Parolas Stefano Farnadzo ...”
* * *
“Mi alvenis ĝustatempe. Prof. Agatis ĵus komencis bruligi dokumentojn,” Karal klarigis. Ili sidis triope en trinkejo, ĝuante bieron.
“Vi savis sufiĉe por ni,” diris Berten , el la drogbrigado. “Ilia kodo estis iom primitiva kaj ni jam povis deĉifri sufiĉan parton por ekkoni ilian organizon. Prof. Agatis kaj lia asistantino estris reton de heroinvendistoj...” Sed ne al tiuj klarigoj sopiris Rogo, la teknika fakulo.
“Se estis murdo,” li grumblis, “ĉu iu finfine konsentos precizigi al mi, kiamaniere la krimulo procedis?”
“La aparato, kies pecojn vi ekzamenis, kaŭzis t.n. intermitan lumstimuladon ...” komencis Berten , ne tre klare.
“Jano,” Rogo voĉis petege, “bonvolu paroli al mi en komprenebla lingvo, aŭ ĉu vi ĉiuj decidis frenezigi min?”
Karal ridetis.
“Pardonu. Ĉio devenas de tio, ke Petro foje konsentis esti subjekto por esploro pri la cerba funkciado dumdorma. Tiun esploron direktis prof. Agatis kaj lia asistantino Horvata . Ĉe Petro ili rimarkis, ke intermita lumstimulado ...”
“Grr...” raŭkis Rogo ludante koleron.
“Ne furiozu. Tio simple signifas, ke oni briligas lumon kaj ĝin tuj estingas, relumigas, reestingas, kaj ripetas tion konstante laŭ difinita takto. La cerbaj ondoj inklinas sekvi tiun ritmon. Ĉe personoj, kiujn oni povas nomi ‘latentaj epilepsiuloj’, t.e. homoj, kiuj neniam havis rimarkeblan epilepsian krizon, kaj plej probable neniam havos, sed kies cerbo emas reagi tiamaniere, tio povas kaŭzi kunmobiliziĝon de la cerbaj nervoĉeloj, kio manifestiĝas, konkrete, per perdo de konscio. Nu, Petro estis unu el tiuj ‘latentaj epilepsiuloj’, kaj esplorante pri la elcerbaj ondoj, la profesoro aŭ lia asistantino tion konstatis.
“Kiam montriĝis, ke tiu sama knabo enketas pri ili kaj ekkonis faktojn, kiuj ilin endanĝerigas, ili decidis uzi tiun karakterizon por kaŭzi lian morton nesuspekteble. Estis facile aranĝi aparaton, kiu dissendu lumon laŭ difinita intermita ritmo, tiel ke Petro spertu epilepsian senkonsciiĝon.
“La enketo rivelis, ke ili informiĝis pri la veturkutimoj de l’ junulo, kiu, pri similaj aferoj, estis tre rutinema. Ili aranĝis sian inferan sistemon konsekvence, sciante, kie proksimume li troviĝos, kiam ĝi ekfunkcios. En la junuldoma subtera aŭtejo kompatinda Petro neniam ŝlosis sian veturilon. Ilia sola malbonŝanco estis, ke la veturilo ne difektiĝis tiom, kiom ili sendube esperis, sed eĉ kun tio la pure ‘hazarda akcidento’ povis okazi, sen toksaĵo, sen atenco al iu ajn aŭta organo, ĉe tute bona ŝoseo, kun stiranto perfekte sana kaj atentema, sub tute normalaj meteologiaj kondiĉoj...”
“Ĉu li ne surhavis sekurecan rimenon?” Berten demandis.
“Ĝi estis sabotita. En la parto, kiu restis volvita – Petro ja estis maldika – faris entondon tiagradan, ke nur kelkaj fadenoj restis. La ekskuo sufiĉis, por ke tiuj rompiĝu.”
La tri viroj silentis, peze.
“Ĉu ni trinku plian bieron?” Rogo proponis. La du aliaj kapjesis senvorte.