Ĉu li?
Verkis: Henri Vallienne
Eldonado: Inko Tyresö 2003
Grandeco: 627 p.
Proksimuma verkojaro: 1908
Kreis la Esperantan tekston: Vallienne
ĈAPITRO UNUA
La dekunua matene sonoris en la Borsa horloĝo, kiam Fernando Herbeno lasis sian oficejon. Demandinte la kalendaron, sur kies deŝirebla tagfolio legiĝis per grandaj ciferoj la dato de l’ tago, 14a de Decembro 1900, li sin envolvis dorlote en sian surtuton, direktis lastan rigardon al sia skribotablo surŝarĝita de paperoj, certiĝis ĉu ĉiuj tirkestoj estas zorge fermitaj, kaj, dum per klino de kapo li faris amikan saluton al ĉiuj oficistoj, kiujn li renkontis pasante, li malrapide malsupreniris la ŝtonan ŝtuparon de la malnova domo, en kiu la banko Maziero, Herbeno kaj K-io estas lokita.
Alveninte sur la trotuaro, Herbeno okule serĉis fiakron. Ĉar neniu kaleŝo montriĝis tuje disponebla:
– Ne estas grave, li diris; mi revenos piede. En tiu vintra klara mateno, pro tiu seka frosto, duonhora marŝado estos saniga por mi.
Dum Herbeno sin direktis per vigla paŝo al la maldekstra riverbordo, en kiu li loĝis, li pripensis al la malfeliĉuloj, kiujn per sia pereiga likvido la Societo de direkteblaj aerostatoj estis kuŝiginta sur la pavimon de l’ Borso. Fundkore li sin kulpigis; ĉar per konsiloj, kiujn li estis doninta al siaj klientoj, li kunlaboris nevole kun la aliaj ruinigintoj, kaj iome pligrandigis la nombron de ruinigitoj.
– Mi konfidis, li pensis: mi unua estis erarigita. Fernando loĝis en la strato de de l’Université .
En momento kiam li transiris la pordon de sia domo, la pordisto rapide eliris el sia kajuto, kriante:
– Sinjoro Herbeno! sinjoro Herbeno! Fernando, kiu jam estis grimpinta la unuajn ŝtupojn de la ŝtuparo, haltis, kaj sin turnante:
– Kion vi petas de mi? li demandis.
– Unu sinjoro venis antaŭ momento por paroli kun vi. Mi respondis, ke via sinjora Moŝto ne estas ankoraŭ reveninta, do ke estas tute neutile supreniri tri etaĝojn por trovi neniun; ĉar ŝia sinjorina Moŝto akceptas neniun viziton en horo tiel matena.
– Kiu li estas? interrompis malafable Herbeno, malpaciencigite de tiu babilado.
– Mi ne scias. Sed tiu sinjoro ŝajnis tre tedita, kaj eĉ tute kolera. “Li vane sin kaŝas,” li kriegis, “mi tre bone scios lin trovi, kaj diri laŭtege tion, kion mi opinias pri li.”
– Sed fine, kiu li estas? Ĉu li diris sian nomon?
– Ne, sinjoro: sed li lasis sian vizitkarton.
– Je Dio! per la dono de tiu karto vi devis komenci. Kie ĝi estas?
– Mi ĝin lasis en mia kajuto.
– Iru do ĝin serĉi, kaj rapidu, ekkriis Fernando, kiun kolero ekokupis.
Post unu minuto la pordisto revenis.
– Jen estas ĝi, li diris, prezentante angulfalditan karton. Se mi kuraĝis haltigi vian sinjoran Moŝton, tion mi faris, tial ke mi ne devas lasi vin nescianta pri ia ajn okazinta afero ... Tiu hipokrita pripenso plialtigis ankoraŭ la koleron de l’ bankiero.
Pro tio, kiam Herbeno estis ĵetinta rapidan rigardon al la kvadrataĵo el Bristol , sur kiu legiĝis tiuj du vortoj:
ARTURO SEDILO
Li ne povis sin deteni kaj perforte piedfrapis la senkulpan ŝtupon, sur kiu li staris, dum lia manoj agititaj de nerva movado ĉifis konvulsie la malfeliĉan kartonon, nekonscian kaŭzon de tiu okazintaĵo.
– Li ankoraŭ! murmuris la financisto. Tiu viro min fajrete mortigadas. Mi bonkore donus ion al tiu, kiu min liberigus el li.
Kaj li malrapide supreniris la ŝtuparon, dum la pordisto maĉadis, revenante al sia kajuto:
– Nu! mi opinias, ke tiu sinjoro Herbeno sendas la homojn al alia mondo vere tro rapide.
Sed la bankiero tre priokupata ne aŭdis tiun lastan frazon. Li malfermis sian pordon kaj eniris en la manĝoĉambron, en kiu du personoj, maljunulo kaj juna virino, lin atendis.
– Kia agrabla surprizo! Ĉu estas vi, baptopatro? ekkriis Fernando, rapidante al la mano al li prezentita. Ĉu vi venas peti de ni tagmanĝon?
– Ne, mi dankas cin. Mi lasis antaŭ momento sinjoron Ĵakemaro, mian malnovan najbaron en Sèvres : mi lin renkontis tute hazarde sur la strato Vivienne , kaj ni tagmanĝis kune en restoracio, kiel fraŭloj. Eĉ pro tio mi venis pli malfrue ol kutime fari al Beatrico tiun dufoje semajnan viziton, kiun mi, kiel kuracisto, devigas ŝin toleri, depost ses monatoj.
– Tiam, karulino, kiel ci fartas? petis Herbeno, kisante sur frunto sian edzinon.
– Demandu sinjoron Maziero, respondis Beatrico: pli bone ol mi li povos cin sciigi pri tio.
– Ŝi estas resanigita, mia kara infano, respondis la maljunulo, tute kaj plene resanigita. Eĉ mi praktikis hodiaŭ mian lastan medicinan ekzamenon. Ha! mi ŝin kuracis energie; ci povas min kredi. Nun ne ekzistas plu inter vi ia barilo. Pro tio, mi esperas, ke la venontan jaron mi tenos super la baptujo belan tre rozkoloran kaj tre vanghavan bubon. Fari por la filo tion, kion mi faris por la patro antaŭ dudek-ses jaroj, min plijunigos.
Sed tuje, kvazaŭ doloriga memoro estus trairinta la cerbon de Maziero, la fizionomio de l’ maljunulo antaŭ ne longe gaja fariĝis subite malluma.
Dume aŭdante la aludon, kiun ekfaris la baptopatro de Fernando, la juna virino sentis, ke ŝia vizaĝo purpuriĝas.
– Nu, Beatrico, diris ŝia edzo ridetante, ci ruĝiĝas, kvazaŭ ci estus junulino surprizita farante kulpon. Tamen ci estas rajtigita al tio. Ĉu ni ne estas geedzoj?
– Estas vere. Sed ĝis nun ni estis tiaj tiel malmulte.
– Nun, miaj gekolomboj, rediris Maziero, kies vizaĝo, dank’ al ekpeno de lia volado, estis repreninta sian kutiman ŝajnon, estas tagmezo. Mi forkuras; ĉar mi ne volas malhelpi, ke vi altabliĝu.
– Sed, baptopatro, diris Fernando, vi tre scias, ke vi ĝenas nin neniamaniere. Se nenio urĝa postulas vian ĉeeston en alia loko, kial vi ne restus kun ni? La maljunulo, kiu jam estis sin levinta, residiĝis.
– Efektive ci estas prava, li diris. Post kiam la geedzoj Herbeno estis altabliĝintaj, li daŭrigis:
– Mi komprenas, kiel forte tiu malsano, alvenante en plena mielluno, devis ĉagreni vin ambaŭ. Sed dank’ al via saĝo ĝi nun estas malaperinta.
– Dank’ al viaj spertaj kuracoj precipe, mia kara doktoro, interrompis Beatrico.
– Certe, respondis Maziero, la kuracado, kiun mi uzis, ne estis neutila. Fine al vi apartenas nun la estonteco. Amu vin reciproke, infanoj miaj, amu vin tre forte por kompensi la tempon perditan.
La servistino eniris, alportante la unuan manĝopladon.
Maziero silentis. Poste, sin turnante al alia temo, li rediris post kelkaj minutoj:
– Nun, ĉar la kuracisto finis sian taskon kaj ne havas plu motivon por esti, li cedas la parolon al la financisto. Depost du tagoj mi ne iris al la banko. Ĉu ekzistas novaĵoj?
– Ĉiam la samaj aferoj. La Societo de direkteblaj aerostatoj troviĝas en plena disvolviĝo. Ĉiumomente oni estas atakita de multaj protestantoj. Antaŭ duono da horo ia Sedilo venis min persekuti ĝis en mian hejmon. Li donis al la pordisto sian vizitkarton, vomante minacojn, ĉu mi estas responda pri tio, kio okazis?
– Ĉu li estas nova kliento? Mi ne konas lin.
– Li estas kompatinda neriĉulo, kiu metis sian tutan havaĵon en tiun spekulacion: mi devas konfesi, ke li tion faris, nur obeante miajn konsilojn: kaj nun li troviĝas preskaŭ tute ruinigita. Ho ve! mi havis tian konfidon en aerveturado.
Aŭdante tiun konfeson, la maljunulo sulkis la brovojn, kaj lia fizionomio vestis severan ŝajnon, kiu ne estis kutima ĉe li.
– Ci estis malprava, li diris, doninte tiajn konsilojn, kaj ne antaŭe petinte de mi mian opinion. Certe ci estas inteligenta, kaj min feliĉigas la sento, ke mi povas komisii al ci konfide parton de tiu ŝarĝo, kiu min tro lacigus, se mi estus devigata direkti sola bankon tiel gravan kiel la nian. Sed ci devus kompreni, ke entreprenoj tiel novaj kiel la direktado de aerostatoj, devas esti provitaj nur de kapitalistoj. Kompreneble kiel ci mi estas intime konvinkata, ke en aerveturo troviĝas la estonteco de l’ homaro. Ĝi sola, helpite de la lingvo internacia, malaperigos la barilojn, kiuj ankoraŭ staras inter popoloj; ĝi sola igos la militon neebla. Do oni devas favori per ĉiuj uzeblaj rimedoj la korajn, sciencajn, sindonemajn homojn, kiuj kuraĝas entrepreni tiun grandegan batalon, kaj penas dresi la naturon venkitan. Sed fine antaŭ kiam la aerveturado estos fariĝinta afero vere praktika, multe da tempo fluos, multekostaj eksperimentadoj, longaj ŝanceliĝoj estos necesaj. Nune en tia entrepreno troviĝas tiom da eblaj surprizaĵoj, ke estas kulpo, mi eĉ dirus preskaŭ krimo, englutigi en ĝin la ŝparaĵojn de neriĉuloj. Fine tio, kio estas farita, estas farita: ni ne parolu plu pri ĝi. Mi esperas, ke ci profitos tiun lecionon, kaj fariĝos estonte pli prudenta.