– Ne restu for dum longa tempo, ĉar vi scias, ke en tiu momento neniu troviĝas en la loĝejo.
– Mi restos ekstere nur kvin minutojn, nur la tempon necesan por malsupren- kaj resupreniri. Cetere via sinjorina Moŝto ne bezonas maltrankviliĝi. Li dormas kiel amoro, la gracia kerubo.
La flegistino, kiu estis foririnta dum kvarono da horo, revenis en la sama momento.
– Ne priokupu vin pri io ajn, ŝi diris al la servistino, kaj faru tion, kion vi bezonas fari. Ĉu mi ne estas ĉi tie? La servistino eliris.
Sinjorino Herbeno rigardadis sian unuan infanon, kiu daŭrigis suĉi avide, kiam ŝi kredis aŭdi bruon en la ĉambro, en kiu oni estis metinta la duan bubon.
– Iru do vidi, kio okazas, diris la juna patrino al la flegistino. Eble la alia etulo bezonas esti purigita.
La virino sin levis malvigle el sia apogseĝo, kaj per peza paŝo sin direktis al la pordo, kiam ĝi larĝe malfermiĝis, subite repuŝite el ekstero; kaj la kuiristino, kiu revenis, farinte sian aĉeton, rapidis al la ĉambro, ekkriante:
– Fajro estas en la lulilo! Aŭdante tiujn vortojn, Klotildo forgesis la rekomendojn de l’ akuŝistino, sin levis, kvazaŭ ŝi estus puŝita de risorto, kaj rapidis al la infanejo, en kiu ŝin atendis abomena spektaklo.
En mezo de la ĉambro la koketa konstruaĵo el silko kaj el puntoj, kiun depost kelkaj semajnoj sinjorino Herbeno tiel ame rigardadis, estis nur brulanta fajraĵo, en kies mezo aperis la karbigita kaj grimacanta vizaĝo de l’ estaĵeto jam mortinta. La kurtenoj subite fajriĝis en flugado de flamoj, kiuj nigrigis la plafonon; kaj iliaj brulantaj pecoj, falante sur la infanon kredeble dormantan, lin rapide sufokis.
Densa kaj malbonodora fumo plenigis la ĉambron, dum la tuta apartamento sorbiĝis je malagrablega odoro de karno bruligita, ĉar en multaj lokoj la haŭto de l’ malgranda kadavro rompiĝis, kaj lasis flueti flavan grason, kiu ne nur nutris la bruladon, sed plie ĝin revivigis, kiam ĝi komenciĝis estingiĝi.
La malfeliĉa patrino ne povis toleri plion. Pro duobla kaŭzo, unue pro teruro, due pro la nesingardo, kiun ŝi faris ellitiĝante, perforta hemoragio okazis; kaj sinjorino Herbeno falis teren meze de sanga marĉaĵo.
En sama momento Leopoldo revenis, anoncinte al siaj bogepatroj la novaĵon pri la feliĉa liberigo de ilia filino, kiam subite li troviĝis antaŭ sia karbigita infano kaj sia edzino kuŝanta sur la pargeto: dume malgranda ruĝa rivereto senĉese nutrita malrapide serĉis sian vojon tra la mebloj, kaj direktiĝis al la pordo, sub kiu ĝi malaperis, daŭrigante sian fluadon ĝis en la ŝtuparo.
Ne pripensante, antaŭ kiam li demandos iun ajn, Herbeno prenis en siaj brakoj Klotildon senmovan, ŝin metis sur ŝian liton, kaj diris al la servistino:
– Kuru tuj al kuracisto ia. Lin alkonduku kun vi. Samtempe li krajonis sur angulo de ĵurnalo tiujn malesperajn vortojn:
– Klotildo mortas. Venu tuj. La pordisto staris tie, proponante siajn servojn.
– Uzu fiakron, li diris; portu tion al sinjoro Maziero. Lin alkonduku.
Post dek minutoj kvartala kuracisto, kondukita de la kuiristino, rapide alvenis. Dank’ al energia ŝtopaĵo la hemoragio estis haltigita. Sed la malsanulino estis perdinta tian kvanton da sango, ke malgraŭ la kuracadoj al ŝi malŝparitaj ŝia svenado ĉiam daŭris.
Fine ĉiu tuja danĝero ŝajnis provizore malaperinta. Oni devis nun atendi la estontajn fariĝojn.
Dume la feraj piedoj de la lulilo, kiujn estis varmiginta la bruligo de materioj en ĝi enhavitaj, ruĝiĝis; kaj la tapiŝo, sur kiu ili ripozis, komencis flamiĝi. Per kelkaj akvaj siteloj malavare ĵetitaj, estis facile haltigi tiun ekbrulon. Leopoldo surgenuis, sublevante la brulantan tapiŝon kaj ĝin faldante, por ke ĝi ne povu komuniki la bruladon al tapetoj kaj al murlignaĵoj. Subite ŝajnis al li, ke glaciiga trombo falas sur lian korpon. Najbaro, kiu ne lin ekvidis, verŝis sur lian dorson kaj sur liajn ŝultrojn la tutan enhavon de akvoplena sitelo.
Herbeno sin levis per unu saltego, kaj ne eĉ aŭskultante la senkulpigojn de l’ mallertulo, li rapidis al la pordo, kaj sin ĵetis en la brakojn de Maziero alvenanta.
– Ha! amiko mia! li ekkriis.
– Dum la vojiro, cia pordisto ĉion rakontis. Kiel ŝi fartas?
– Venu ŝin vidi.
Antaŭirante la vickuraciston, Leopoldo penetris en la ĉambron, en kiu Klotildo, observita de la flegistino, kuŝis ĉiam senmova, pli blanka ol la kapkuseno, sur kiu ŝi ripozis.
La juna kuracisto ŝin longe rigardadis, ŝin zorgege aŭskultadis; kaj dum Herbeno maltrankvilega penis sed vane legi sian sentencon sur lia marmora vizaĝo:
– Kie la akcidento okazis? demandis Aleksandro.
– En la apuda ĉambro.
Silente Maziero malfermis la komunikan pordon, kaj ne ĵetinte eĉ unu solan rigardon al la karbigitaj disrompaĵoj, kiuj obstrukcis la infanejon, li zorge kaj atentege ekzamenis la marĉaĵetojn el densigita sango, kiuj kovris la pargeton. Li eĉ iris ĝis en la ŝtuparo, malsupreniris kelkajn ŝtupojn, sin klinante al tero, ĉiam rigardante: fine li resupreniris, dirante:
– Ŝi perdis almenaŭ kvin litrojn da sango. Se post du horoj oni ne praktikis la transfuzion, ŝi estas pereonta.
– Tiam ĉu restas ankoraŭ iom da espero? balbutis la malfeliĉa edzo kun frenezaj okuloj.
– Eble. Mi kuras al mia deĵorestro. Post unu horo ni estos ĉi tie.
Restinte sola, Leopoldo reeniris en la ĉambron de sia edzino, kiu persiste montris neniun signon de ekzisto. Sidante en apogseĝo, havante sian kapon en siaj manoj, li ploregis, kiam tusaro lin subite ekskuis tiel perforte, ke li estis devigata sin levi kaj atendi faldiĝante, ke la atako estu finita.
– Sed, sinjoro, diris la flegistino, vi devus ŝanĝi viajn vestojn. Ili estas tute malsekaj.
Pro la stato de senkonscio, en kiu Herbeno troviĝis, li estis tute forgesinta la malvarmegan duŝon, kiu falis sur lin antaŭ duono da horo. Eĉ li ne sentis, ke liaj akvoplenaj vestaĵoj algluiĝas al lia haŭto.
Por aliri al sia tualetejo, li estis devigata trairi la bruligitan ĉambron. Li sin klinis al tio, kio restis el la lulilo, kaj nevole tremetis pro naŭzo kaj abomeno, vidante tiun nigran kaj karban maseton, kiu iam estis lia infano.
En tiu momento ideo trairis lian cerbon kiel fulmo fajro, kaj lin eksaltigis:
– Kaj la alia? li diris. Kio li fariĝis? Li revenis en la ĉambron de Klotildo. Sur la sojlo, li ronden direktis sian rigardon, ekzamenante ĉiujn detalojn. La flegistino divenis lian mutan demandon, kaj, montrante per la mano angulon de l’ apartamento:
– Trankviligu vin, ŝi diris; li kuŝas tie. Kompatinda graciuleto! Vidu, kiel kviete li dormas.
Tiu elpensema virino, kiun nenio povis konfuzi, estis malpleniginta unu el tirkestoj de la komodo; kaj ĝin pleniginte per kapkusenoj, ŝi faris per ĝi provizoran lulilon. Tiam Leopoldo, trankviligita pri la sorto de la sola infano al li restanta, konsentis surmeti sekajn vestojn.
Dume Maziero, portante aparaton por transfuzio, revenis, akompanata de ĥirurgiisto.
La du sciencistoj bezonis unu solan rigardon por konsenti ambaŭ, ke en tiu unika provo troviĝas la sola ŝanco de savo.
– Kiu donos sian sangon? demandis la operaciisto.
– Mi kompreneble, respondis Leopoldo. Ĉu mi ne estas ŝia edzo? Tiu pretendo estis tiel rajtigita, ke la kuracisto faris neniun proteston.
Herbeno levis sian manikon, kaj prezentis sian brakon al la ĥirurgiisto, por ke ĉi tiu povu praktiki la necesan sangeltiron, kiam la operaciisto, mirigita de la seka varmeco de lia haŭto, ekkriis:
– Sed, mia kara sinjoro, vi havas febron!
– Estas tre kompreneble, post tiom da kortuŝaĵoj.
– Mi ne parolas pri tio: mi aludas pri inflama febro. Maziero, aŭskultadu lin.