– Mi estis certa, ke al mi alvenos malfeliĉo! Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi, dum li ripozos kelkajn minutojn, atendante la alvenon de la konsilanta kuracisto.
Kiam, ekzameninte la malsanulinon, tiuj tri sinjoroj troviĝis solaj en la salono, por diskuti pri la malsano, ili rigardis malgaje unu la alian, kaj silentiĝis.
Ili sin komprenis reciproke. La scienco konfesis sian malpotencon. Sinjorino Herbeno estis neripareble pereonta.
– Donu alkoholon larĝdoze, diris la klinika profesoro; ne estas provebla alia kuracilo.
– Sed, li aldonis post unu momento, mi ne vidas ŝian edzon: pro kiu motivo li ne troviĝas tie ĉi.
– Li mem estas malsana, respondis Maziero. Eĉ se vi konsentus lin ekzameni, kara majstro, mi estus al vi tre danka.
Kiam li vidis la tri kuracistojn penetrantajn en lian ĉambron:
– Kiel fartas Klotildo? murmuris Leopoldo per voĉo apenaŭ aŭdebla.
– Ne turmentu cin, respondis la studento; kaj rapide resaniĝu por povi ŝin flegi.
– Ho! mi ne estas grave tuŝita. Morgaŭ mia malsaneto estos malaperinta.
Sed en la antaŭĉambro, dum Aleksandro helpis la faman profesoron, por ke li pli facile surmetu sian surtuton, la hospitala kuracisto sin klinis al la orelo de Maziero, kaj diris mallaŭte:
– Tiu kompatinda viro similas ĉiujn malsanulojn; li sin iluzias malprave. Mi timas kontraŭe, ke post kelkaj tagoj oni ploros en tiu hejmo pro du katastrofoj.
Dum la tuta tago, Maziero sin multigis, irante el unu ĉambro al la alia, disdonante siajn flegojn al tiu el ambaŭ gemalsanuloj, kiu plej urĝe ilin bezonis.
Sed li ne havis plu tiun ne emociigeblan rigardon kaj tiun bronzan frunton, kiuj karakterizas la scienciston, kiam li penas sin abstrakti por malkovri la veron.
Depost kiam Klotildo estis neripareble kondamnita, la intelekta estaĵo, la kuracisto, estis malaperinta, por lasi la lokon al la sentema estaĵo, al la homa besto.
Tuj kiam Aleksandro sin sentis sola, larmoj, kiujn li ne penis viŝi, senĉese fluadis sur liaj paligitaj vangoj, kaj estis anstataŭitaj, kiam li penetris en la ĉambron de Klotildo, per malespera rideto pli malgaja ol ploroj.
En vespero, la juna virino ŝajnis pli bone farti. Ĉiuj ĉeestantoj komencis reesperi. Sola Aleksandro ne estis erarigita. Kontraŭe tiu malapero de malsanaĵoj pligrandigis ankoraŭ lian kortuŝegecon. Ĝi estis la trompanta resaniĝo, kiu antaŭiras la agonion.
Kiam Maziero alproksimiĝis al la lito de la malsanulino, la deliro estis malaperinta. Klotildo rekonis sian iaman fianĉon: ŝi havis ankoraŭ sufiĉe da forto por rideti al li, kaj diri tre mallaŭte:
– Vi estas grandanima. Mi vin suferigis. Pardonu min.
– Ni ne parolu pri tio. Necese estas ke vi kuraciĝu. Trinku tion.
– Kio troviĝas en tiu glaso?
– Brando.
– Tio estas tre malbongusta.
– Trinku tamen. Tia estas la ordono de l’ kuracisto. Maziero ŝovis sian brakon malantaŭ la dorson de Klotildo, kaj ŝin iomete sublevis.
La juna virino englutis la enhavon de l’ glaso per unu trinko.
– Strange, ŝi diris: oni kredus, ke tio estas nur senmiksa akvo.
Aleksandro sin turnis por viŝi larmon. La fiziologia sentemo de l’ agoniantino jam estis malviva.
Post kelke da tempo, sinjorino Herbeno rediris:
– Kial do Leopoldo ne estas apud mi? Maziero silentis. Diri la veron al tiu malfeliĉulino ŝin mortigus tuje.
– Vi ne respondas, ŝi ĝemis; vi ŝajnas malgaja; Leopoldo ne amas plu min; li min delasas, kiam mi estas malsana. Ho! neniam mi estus kredinta lin kapabla de tia indiferenteco.
– Nu, kvietigu vin. Vi scias tre bone, ke via edzo ĉiam vin amegas. Li eliris por fari viziton: li baldaŭ revenos. Nun, trinku denove.
Senpripense, ne eĉ tion rimarkante, la juna virino englutis unu post la alia la glasetojn da brando, kiujn prezentis al ŝi Maziero.
– Vi ne similas lin, ŝi daŭrigis; vi estas fidela almenaŭ; vi ne delasas tiujn, kiuj suferas, por iri al amuzado. Ha! kiel malbone mi ŝatis vin! Kiel mi estis maldankema! Se mi povus rekomenci ... La fortoj mankis por daŭrigi la paroladon: tiam ŝi direktis al Maziero longan rigardon plenan je amemo, kaj senmoviĝis.
La junulo volis verŝi ankoraŭ inter la lipoj de la mortantino la brandon, kiun li tenis en sia mano. Sed post kiam la fluidaĵo estis pleniginta la duonmalfermatan buŝon, ĝi superrandiĝis kaj fluis laŭlonge de vangoj ĝis sur la kapkuseno.
Inter la brakoj de sia iama fianĉo, sinjorino Herbeno estis mortinta, dirante aman parolon.
Aleksandro dolĉe remetis sur la liton la korpon de la malfeliĉa virino.
La okuloj de l’ juna kuracisto restis sekaj. Ne havante plu esperon, li ne sentis plu kortuŝegecon. Nun, ĉar la neriparebleco estis plenumita, li restis senmova, direktante ĉagrenegan rigardon al la vizaĝo de Klotildo, kiun la tro rapida malsano ne estis havinta sufiĉe da tempo por velki, kaj kiu retrovis en la morto majestan kaj superan belecon.
Nun, kion li faros? Kiamaniere li anoncos al Leopoldo la teruran malfeliĉegon? Kiel estis prognozinta la fama profesoro, la malsano de Herbeno pli kaj pli graviĝis. La pulma kongesto, kaŭzita de la malvarmigo, estis unue malforta; kaj inteligentaj flegoj povis facile ĝin haltigi, kiam ĝi komencis. Sed dank’ al sinsekvaj nesingardoj faritaj de l’ malsanulo, ĝi rapide aliformiĝis en pneŭmonion. Nun en la stato, en kiu li troviĝis, la sciigo koniganta la morton de Klotildo fatale devos lin pereigi.
Tio, kion Maziero estis antaŭvidinta, efektiviĝis. Malgraŭ la antaŭzorgoj, spite la dusencaj kaj ne precizaj frazoj uzitaj por lin malrapide kutimigi al la ebleco de tia katastrofo, tuj kiam Leopoldo eksciis, ke lia amegatino ne ekzistas plu, ke ŝi eliris ne lin adiaŭante, ke neniam li revidos ŝin, la febro, kiu jam lin manĝegis, subite pligrandiĝis. Sed anstataŭ ĉagreniĝi, la malsanulo kontraŭe ĝojis pro tio.
– Tre bone, li diris; mi iros ŝin retrovi. Jes, amiko mia, li aldonis, sin klinante al Maziero, tio pli bone taŭgas por ni kaj por ci. Ambaŭ ni cin perfidis. Por cin venĝi, ci trovis nur tiel eksterordinaran sindonon, ke neniam oni vidis tian grandanimecon. Almenaŭ kiam ni ne estos plu, ci denove povos ŝati la vivon kaj konsideri la pasintajn fariĝojn kiel inkubsonĝon, kiu forflugas post la vekiĝo.
Malgraŭ tiuj amemaj paroloj, la vickuracisto restis malluma.
– Mia vivo estas finita, li respondis. Ne estas plu por mi feliĉeco ebla.
– Nu, amiko mia, kial ci diras tiajn malesperaĵojn? Ne en nia aĝo oni fariĝas vivmalamanto.
Krizo de sufoko malhelpis, ke la malsanulo daŭrigu.
– Ne parolu, diris Aleksandro; ci lacigas cin neutile.
– Lasu min. Mi sentas, ke nun mia vivo ne estos longedaŭra: sed mi ne volas morti, ne antaŭe koniginte al ci gravajn rimarkojn. Mi estas certa, ke la brulado de l’ lulilo, kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉaĵoj, ne estas okazigita de l’ hazardo sed de krima mano.
Aŭdante tiujn vortojn, Maziero subite fariĝis pli pala ol kadavro; kaj liaj manoj konvulsie agitiĝis.
Kuŝante sur dorso, kun okuloj al plafono, Leopoldo ne povis tion ekvidi.
Li daŭrigis:
– Jes; mi estas certa pri tio. Aŭskultu min atente, kaj ci partoprenos mian opinion. Por eviti ĉiuspecan akcidenton, mi estis metinta la lulilon malproksime de l’ kameno. Plie, ci kredeble rimarkis, ke por min lumigi kaj min hejti, mi uzas nur gason. Do oni ne povas konjekti, ke fajrero alsaltis. Mi certigas, ke mia sola supozo estas vera. La fajro estis metita vole. Sed per kiu? por kia celo? Depost kiam mi kuŝas malsana, jen estas la du demandoj, kiujn mi senripoze faras al mi, ne povante trovi respondon. La malfeliĉo falis sur min per tiel fulmosimila rapideco, ke mi ne havis la tempon sufiĉan por serĉi la kulpulon. Se mi mortas, li restos do ĉiam nepunita. Nu, jen estas tio, kion mi petas ankoraŭ de cia amikeco. Faru mem tiun enketon: kaj kiam ci estos malkovrinta la krimulon, kiu kaŭzis la morton de tri homoj, venĝu nin! Se en tiu momento Leopoldo estus rigardinta sian amikon, lin estus mirigintala difektiĝo de liaj vizaĝaj trajtoj.