Выбрать главу

Sub tiuj merititaj riproĉoj Fernando mallevis la kapon, konfuza kaj embarasita: ĉar li tro bone komprenis la ĝustecon de rimarkoj, kiujn al li faris lia baptopatro.

– Cetere, daŭrigis Maziero, mi iros mem al la banko tiun posttagmezon. Mi vidos, ĉu ne ekzistas rimedo, kiu ebligus dolĉigi la sorton de tiuj kompatinduloj. Ĉu ci min akompanas?

– Se vi permesas, mi realiros al vi nur post momento. Mi estas devigata fari diversajn vizitojn; kaj mi dezirus ...

– Bone, bone; mi ne petas de ci, kien ci iras. Ĝis la revido, geamantoj.

– Bonega baptopatro mia, diris Fernando per tiu iom hipokrita mieno, kiun survestas dorlotita infano, kiam li havas ion, kion li volas pardonigi al si, tial ke vi ne povis partopreni nian modestan tagmanĝon, ne forgesu almenaŭ, ke estas hodiaŭ la tago, en kiu ni kutimas akcepti ĉiujn niajn amikojn. Klozelo kaj lia edzino vespermanĝas tiuvespere en nia hejmo. Via foresto lasus ĉirkaŭ la tablo tro vastan malplenaĵon.

– Ha! serpento, ekkriis Maziero kun bonhoma rideto, kiu ne akordiĝis kun la severeco de liaj paroloj, ci volas englutigi de mi la maldolĉan pilolon, kiun ci faris. Konsentinte, mi akceptas.

– Ĉu mi havos la plezuron renkonti en via hejmo fraŭlinon Delanjo kaj Reĝinon, demandis la maljunulo, sin turnante al Beatrico?

– Ne, bedaŭrinde, respondis la juna virino. Mi ricevis antaŭ unu horo telegramon de mia kuzino: ŝi anoncas, ke nia malfeliĉa onklino havis ankoraŭ tiumatene krizon de sufoko, kiu cetere ne havis sekvojn. Sed kvankam de Sèvres  ĝis Parizo la vojaĝo estas tre mallonga, tamen mia onklino preferas ne riski laciĝon, kaj deziras enlitiĝi frue.

– Plendinda fraŭlino! murmuris Maziero kompate. Ŝi estis tiel feliĉa, vidante, ke Beatrico konvene edziniĝis, ke ŝi tutkore donus ion, mi estas certa pri tio, por ke ŝia dua nevino faru la samon. Almenaŭ se fraŭlino Delanjo pereus subite (kaj tia okazontaĵo estas tre timinda), ŝi ne sentus mortante la ĉagrenon, ke ŝi lasas Reĝinon sen helpanto en la vivo.

Aŭdante tiujn vortojn, Fernando paliĝis kaj iomete konfuziĝis. Sed lia baptopatro sin direktis al antaŭĉambro kaj sekve turnis al li sian dorson: li do povis nenion rimarki.

Dum sinjorino Herbeno akompanis Mazieron ĝis la pordo, la maljunulo sin klinis al la juna virino, kaj murmuris en ŝian orelon:

– Mi jam diris antaŭ ne longe, kaj mi ankoraŭ rediras: vi estas plene resanigita. Tamen estu prudenta.

Revenante en la manĝoĉambron, en kiu Fernando finis sian cigaron:

– Kial do ci ne akompanis sinjoron Maziero, diris lia edzino? Tio estus farinta al li plezuron. Ŝajnas al mi, ke cia rifuzo lin ĉagrenis.

Fernando ŝajnis embarasita.

– Mi havas aliajn vizitojn por fari, antaŭ kiam mi aliros al mia oficejo, li respondis. Certe mi amas kaj estimas mian baptopatron per miaj tutaj fortoj. Mi tre scias, ke neniam mi povos pagi ĉiujn devojn, kiujn mi ŝuldas. Tamen ŝajnas, ke mi ne estas devigata konigi ĉiujn miajn agojn al li.

– Kaj al mi? diris Beatrico, sin pendigante karese al la kolo de sia edzo.

– Ha! al ci, graciulino, ne estas sama afero. Ci bone scias, ke mi havas nenion kaŝitan por ci.

– Ho! sinjoro, jen granda mensogo, kiun vi estos devigita pardonigi de mi.

– Ne, ne, tute ne. Kio al ci kredigas, ke mi ne diras la veron? Dum li parolis, Fernando estis altirinta sian edzinon sur siajn genuojn, kaj al ŝi redonis la karesojn, kiujn ŝi al li malŝparis.

– Ĉio, respondis Beatrico. Depost kelka tempo ci ĉiam estas elirinta. En la komenco de nia geedziĝo, ci restis apud mi multe pli ofte.

– Mi tion faris, por ne esti venkita de la tento. Kiam oni havas edzineton tiel ravan kiel mian amatan Beatricon, kaj kiam, pro ordono de doktoro, oni devas montri al ŝi amemon nur fratan, la plej saĝa rimedo, por eviti malprudentaĵojn, estas eviti tro intimajn ambaŭestojn.

– Kaj nun? balbutis sinjorino Herbeno iomete roziĝante, kaj pafante sian rigardon en la rigardon de sia edzo.

– Ho! nun, ĉar ci resaniĝis, la afero estas tute malsama.

Kaj, sin klinante al la orelo de sia edzino, Fernando aldonis mallaŭte:

– Kaj eĉ, se ni volas, ke mia bonfaranto havu la plezuron esti baptopatro por la dua fojo, ni devos kiel eble plej ofte multigi la ... interparoladojn.

Tion aŭdinte, Beatrico sin levis, kaj preminte elektran butonon:

– Viktorino, ŝi ordonis al la servistino, vi povas demeti la manĝilaron.

Kaj montrante al sia edzo la pordon de sia ĉambro:

– Venu do, ŝi diris.

Sed, ĉar la servistino troviĝis ankoraŭ en la manĝoĉambro, sinjorino Herbeno kredis, ke ŝi devas aldoni:

– Mi volus havi vian opinion pri aĉetadoj, kiujn mi faris hieraŭ.

Fernando ridetis kaj sekvis sian edzinon, fermante la pordon malantaŭ si, dum Viktorino sublevetis siajn ŝultrojn.

Post unu horo, preminte Beatricon en siaj brakoj por la lasta fojo, Fernando eliris el la geedziĝa ĉambro, kaj rapidis en la ŝtuparo.

– Post kvin minutoj estos la dua, li murmuris. Neniam mi alvenos sufiĉe ĝustatempe por uzi la vagonaron, kiu eliras je la dua kaj kvin; ĉar mi havas nur dek minutojn por vojiri. Kaj Reĝino min atendas.

Li saltis en fiakron, ĵetinte al la veturigisto tiujn vortojn:

– Stacidomon Montparnasse ; rapidu. Kvin frankojn da trinkmono, se vi alvenas sufiĉe frue.

La fiakristo vipbatis sian ĉevalaĉon, kiu ekgalopis. Alveninte en la stacidomo, Fernando suprenrampis triŝtupe la longan ŝtuparon, trairis kurante la superan straton kaj la ĉambregon por atendado, kaj sufokiĝante alvenis en la halo ĝuste en momento, kiam la kradpordo, kiu ebligas la aliron al marŝejoj, fermiĝis antaŭ lia nazo. Ĉar la junulo havis abonon, li estis konita de la tuta oficistaro. Aŭdante la bruon, kiun faris Herbeno, skuante la barojn de la krado, la oficisto sin turnis, kaj, malgraŭ la instrukcioj, remalfermis la pordon, dirante:

– Rapidu, sinjoro Herbeno. Oni eliras.

Efektive la lokomotivo fajfis.

Fernando rekomencis sian kuradon, atingis la vagonaron en momento, kiam ĝi ekmoviĝis, per unu saltego grimpis en la vagonon por pakaĵoj, kaj falis preskaŭ senkonscia en la brakojn de l’ kondukisto, ekkriante:

– Je Dio! estis ĝustatempe! En tiu momento la veturmaŝino ekruliĝis sur la pontego, kiu trairas la avenuon de Maine . Fernando estis sidiĝinta sur vojaĝkeston kaj penis retrovi sian spiron. Li estis apenaŭ rekonsciiĝinta, kiam la vagonaro, pasinte senhalte antaŭ la stacioj de Ouest-Ceinture  kaj de Vanves-Malakoff , haltis en tiu de Clamart .