Herbeno lasis la vagonon por pakaĵoj, kaj eniris en unuaklasan kupeon.
La vagonaro reeliris, haltis denove en Meudon , en Bellevue , kaj fine en Sèvres .
La bankiero malsupreniris, kaj transiris la eliran pordeton, respondinte per malforta klino de sia kapo al la respektplena saluto, kiun al li sendis la kontrolisto de biletoj.
Elirinte el la stacidomo, Fernando sin direktis malrapide al arbareto, kaj post unu kilometro atingis kampodomon, kies kradpordo vidiĝis de malproksime duonmalfermata.
La junulo ŝajnis priokupata, kvazaŭ li estus klopodonta pri tediga sed neevitebla afero.
Alveninte al la pordo, li ĝin dolĉe puŝis, kaj troviĝis antaŭ kripla knabo, kiu lin salutis respekte.
– Filipo, diris Herbeno, kie estas cia patro?
– Li laboras en la fruktoĝardeno.
– Kaj cia patrino?
– En la subetaĝo, farante lesivon.
– Tre bone. Ci diros nek al ciaj gepatroj, nek al iu ajn, ke mi venis. Ili povus paroli al sinjoro Maziero pri mia vizito: kaj mi havas gravajn motivojn, por ke mia baptopatro ĝin ne konu.
Filipo klinis la kapon. Oni povas fidi al li: li ne parolos.
Herbeno trairis herbejon, kaj laŭiris la aleon el tilioj, kiu borderas la fermantan muron. Alveninte apud pordeto kaŝita per karpenejo, li ĝin malfermis, kaj troviĝis en la apuda bieno.
Ĵetinte rigardon dekstren kaj maldekstren por certiĝi, ke neniu lin vidis enirantan, li sin direktis rekte al la servejo, supreniris la servŝtuparon ĝis supro, laŭiris koridoron, malsupreniris la precipan ŝtuparon ĝis la unua etaĝo, kaj frapis tri batojn laŭ tri egalaj intertempoj sur unu el pordoj malfermiĝantaj al la vestiblo.
Tuj aperis en la duonmalfermaĵo rava kapo de brunhara junulino kun karbokoloraj okuloj.
– Fine ci alvenis, ŝi murmuris. Eniru rapide. Fernando penetris en la ĉambron, dum la pordo malfermiĝis malantaŭ li.
– Ci promesis, ke ci venos per la antaŭveturinta vagonaro, daŭrigis la junulino. Depost unu horo mi cin atendas.
– Senkulpigu min, Reĝino: sed oni ne faras ĉiam tion, kion oni volas. Mi estis detenita de okupadoj, kiujn estis neeble eviti.
Pripensante pri la naturo de tiuj okupadoj, Herbeno povis malfacile deteni rideton.
– Kiel fartas mia onklino? rediris la junulo, post unu momento.
– Pli bone. Sed tiun matenon, ŝi havis krizon tiel fortan, ke mi timis, ke ĝi ŝin pereigos. Pro tio mi telegrafis al Beatrico, ke mi ne povos iri en vian hejmon tiuvespere.
– Mi scias: kaj estu certa, ke tio min multe ĉagrenis. Kompatinda Reĝino, mi opinias, ke cia vivo ne estas gaja.
– Ci estas prava; sed mi ne povas lasi mian onklinon sola, des pli ke ŝiaj sufokoj ŝin prenas nun ju pli ofte ol antaŭe.
– Estas la maljunaĝo tio, kio kaŭzas tiun pligraviĝon. Kie ŝi estas en tiu momento?
– En teretaĝo. Ŝi kiel eble plej malofte supreniras la ŝtuparon. Sed ni babilas, ni babiladas, kaj ci ne ankoraŭ min kisis.
– Ĉu ci estas certa? Mi kredis kontraŭe.
– Ha! malbonulo! ne en la pasinta tempo ci estus farinta tian forgeson. Sed tiam ci amis min, dum nun ...
– Ci tre scias, Reĝino, ke mi ĉiam amas cin.
Tiuj vortoj malvarme elparolitaj ne nur ne rekuraĝigis la junulinon, sed kontraŭe ili ŝin pli ankoraŭ incitegis.
Ŝia vizaĝo vestis malbonan ŝajnon, kaj ŝi ekkriis kolerante:
– Ne, ci ne min amas plu: tion mi sentas tre bone. Mi estis por ci kaprico, amuzaĵo, anstataŭaĵo, ĉu mi scias? Kaj nun, ĉar cia pasio estas satita, ĝi fariĝas por ci ŝarĝo. Mi ne estas tia. Mi cin amas, mi cin amegas, mi neniam havis, mi neniam havos alian amon krom ci, karuleto mia. Kaj ci volas min lasi, min forpeli, min elĵeti for de ci, kiel oni agas por malnova ĉifonaĵo, kiu ne povas plu utili. Ho! estas indigniga tio, kion ci faras; estas indigniga! Rompite de sia ekscitego mem, Reĝino sin lasis fali sur apogseĝon, ploregante.
Kortuŝite, sed precipe tedite, Herbeno atendis, ke tiu larmotorento estos pasinta. Fine li konsentis meti kison sur la frunton de la junulino, dirante:
– Sed ci eraras; estu certa pri tio; ĉu mi ne estis edukita kun ci? Ĉu mi ne amis cin ĉiam? Ĉu ci kaj Beatrico ne estas mia tuta vivo? Aŭdante la nomon de sia kuzino kaj samtempe de sia konkurantino, Reĝino levis sian kapon. La fajro de ŝia rigardo subite sekigis ŝiajn plorojn. Ŝi rediris per moka tono:
– Kiel ŝi fartas?
– Tre bone. Ŝi estas plene resanigita.
– Ha! tion mi divenis.
– Kiamaniere? Kio povis divenigi de ci? ...
– La malvarmeco de ciaj sentoj por mi.
Herbeno silentis, konfuzite de tiu sagaceco de sento, multe supera al la logiko.
La gravega momento alproksimiĝis.
– Aŭskultu min, Reĝino, li diris, sidiĝante sur kanapon apud sia amantino, en la vivo estas horoj, en kiuj oni devas paroli pri seriozaj aferoj. La situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo; kaj ĝi ne povas eterne daŭri. Mi estas edzo, sekve ne libera; kaj mi ne havas rajton preni cian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ci la mian. En momento de eraro, de frenezo, mi cedis al tento ne pardonebla sed facile klarigebla; ci estas tiel bela.
– Tiam nun, ĉar cia edzino resaniĝis, ci volas min forlasi kaj reveni al ŝi?
– Kiel ci diras la aferojn krude!
– Mi ilin diras tiel, kiel ili estas: mi ne similas cin; mi ne vindas mian penson en frazoj, kiuj ne finiĝas; mi iras rekte al la celo.
– Nu, ci estas prava: ni iru rekte al la celo! kaj eĉ mi nur tion deziras. Nia kuniĝo ne havis sekvojn, feliĉe: neniuj homoj ĝin konas. Ĝi estis por mi ĉiela revo, kiun mi neniam forgesos, sed nur revo. La vekiĝo venis. Pli longatempe daŭrigi farus la malfeliĉon de ĉiuj. Necese estas, ke ci edziniĝu. Mia baptopatro facile trovos por ci tre ŝatindan situacion. Kaj ni daŭrigos senti al ni reciprokan kaj koran amikecon, kiel oni agas inter gekuzoj.
– Ĉu tio estas ĉio, kion ci havas por diri al mi?
– Ĝi estas ĉio.
– Kaj ci kredas, ke la aferoj tiamaniere okazos? Ci malsprite imagas, ke subite mi ĉesos cin ami, ĝin diri kaj ĝin pruvi, tial ke konsciencriproĉoj cin ekkaptas ĵus en momento, kiam ciaj edzrilatoj kun Beatrico refariĝas eblaj! Ci malbone konas min, mia kara. Mi ne estas virino, kiun oni forlasas. Se tia estis cia intenco antaŭ ses monatoj, ci devis lasi min trankvila. Sed nun, ĉar mi havas cin, ĉar ci apartenas al mi, mi ne cin ellasos. Estas mi cia vera edzino, sed ne tiu revema, ne sana, ne viva virinaĉo, kiu ne sciis cin konservi, kaj kiu, post tri monatoj da edziniĝo, cin ĵetis en miajn brakojn. Ha! ŝi estas mia parencino, mia kuzino, mi tion konfesas; tamen mi ŝin malamas, mi ŝin malemegas en la plej profunda kaŝejo de mia animo.
Dum Reĝino parolis, ŝia fizionomio estis vestinta ŝajnon de tia kruelego, ke Fernando malantaŭenpaŝis, terurite.
– Tamen, li komencis ...
– Silentu! Estas decidiga tiu horo. Mi volas, ke ci sciu bone, kia virino mi estas: ĉar ci ne ŝajnas tion diveni. Mi malamas tiel arde, kiel mi amas, per miaj tutaj fortoj. Mi min donis al ci; estas finite: tiu dono daŭros dum mia tuta vivado. Sed mi postulas kompense reciprokecon. Mi ne volas partigon: tion aŭskultu kaj ne forgesu. Do se ian tagon mi ekscias, ke ciaj rilatoj kun Beatrico revestis geedzan karakteron, malfeliĉo al ŝi, malfeliĉo al ci, malfeliĉo al ĉiuj! Elparolante tiujn vortojn, la junulino sin levis. Kun brakoj antaŭen streĉitaj, ŝi ŝajnis grandigita, aliformigita, viva statuo de Nemesis antikva.
– Tamen, komencis Herbeno timeme, mia baptopatro volas, ke mi havu infanon.