– Pri kio oni parolas en tiu proceso?
– Ha! karulino, mia edzo neniel konfidencias al mi pri tiuj aferoj. Li diras, ke li estas ligata de la profesia sekreto. Vi komprenas, ke mi ne insistas. Mi scias pri tio nur unu aferon: oni en ĝi parolas pri la direkteblaj aerostatoj.
– Ankoraŭ tiuj aerostatoj! Vi estas prava: ni nin turnu al alia temo. Kredeble vi bonvolos trinki tason da teo, manĝetante biskviton?
– Plezure.
Sinjorino Herbeno sonoris, kaj donis al la servistino siajn ordonojn.
– Sed via sinjorina Moŝto tamen scias, ke la biskvitujo estas tute malplena, respondis Viktorino.
– Vi estas prava: tiam iru al la spicisto, kaj realportu unu funton da kuketoj.
La servistino malsupreniris. Post kvin minutoj oni sonoris denove.
– Senkulpigu min, diris Beatrico al sinjorino Klozelo.
– Iru do: vin atendante, mi ekzamenos tiun novan numeron de Lingvo Internacia , kiu kuŝas sur la tablo.
Tuj kiam sinjorino Herbeno estis malŝlosinta la seruron, ŝi malantaŭen paŝis terurite.
Perforte puŝite el ekstero, la pordo malfermiĝis plene, kaj liveris trairejon al nekonatulo, kiu, tuj kiam li estis en la antaŭĉambro, ekkriis per furioza voĉo:
– Ha! estas vi sinjorino Herbeno, la edzino de tiu kanajlo, kiu min ruinigis.
– Sinjoro, vi min malrespektas.
– Tio min indiferentigas. Ĉu oni ŝuldas respekton al friponoj, kiuj onin metas sur la pajlon.
– Fine, kion vi volas?
– Mian monon, je Dio! kiun tiu rabisto prenis en mia poŝo.
– Kiu do vi estas?
– Arturo Sedilo; kaj mi estas fiera pri tiu nomo. Mi povas marŝi, tenante alte mian kapon. Mi estas certa, ke neniu povos min riproĉi, ke mi ŝtelis de li eĉ unu moneron. Ĉiuj homoj ne povus tiel paroli.
– Antaŭ momento mi respondigis al vi, ke mia edzo estas en sia oficejo. Ĉu liaj bankaj aferoj min koncernas?
– Tion vi faris, por perdigi de mi mian tempon. Vi tre scias, ke li ne metis siajn piedojn en sian oficejon. Mi revenas el ĝi: neniu lin vidis. Necese estas, ke mi realiru al Maintenon hodiaŭ mem. Antaŭ kiam mi eliros, mi insistas por paroli kun Herbeno: kie li estas?
– Se sinjoro Herbeno ne estas en la banko, mi povas doni al vi nenian sciigon. Mi tute nescias, en kiu loko li povas troviĝi.
– Ĉio tio estas aro da mensogoj. Tamen eble li levis la piedon kaj nun veturas al Belgujo. Tio ne min mirigus.
– Nu, sinjoro, silentu, mi vin petegas.
– Ne, ne; mi ne silentos. Mi tre laŭte diros tion, kion mi pensas. Li estas fripono, ŝtelisto, rab... Sed Sedilo ne povis daŭrigi.
Aŭdante bruon de disputo, la pordisto, kiu estis fortika knabego, eliris el sia kajuto, kaj supreniris la ŝtuparon por helpi al sinjorino Herbeno. Almetinte sian larĝan manon sur la buŝon de l’ krieganto, li lin puŝis sur la ŝtuparplaceton, dum Beatrico refermis la pordon. Helpite de najbaroj, kiujn tiu tumulto estis altirinta, li devigis Sedilon malsupreniri la tri etaĝojn, kaj lin ĵetis sur la straton. Sed li ne povis malhelpi, ke li parolu. Kaj sinjorino Herbeno pala, tremanta, subtenita de sia amikino, aŭdis lin, kiu kriegis, malsuprenirante la ŝtupojn:
– Li estas kanajlo! Vi ne konas lin. Mi certigas al vi, ke li estas kanajlo!
Sur la trotuaro, Sedilo kvietiĝis, eltiris sian poŝhorloĝon, kaj murmuris:
– Nu, mi ne lin vidos en tiu vojaĝo, ĉar estas horo min direkti al la stacidomo, se mi ne volas preterlasi mian vagonaron.
Frostiĝis forte. La viktimo de Herbeno aliris al la strato de Rennes , kaj ĝin supreniris per rapida paŝo.
Preninte sian valizon en la pakaĵejo, Arturo suprengrimpis la ŝtuparon, kaj petis por Maintenon duaklasan bileton.
En Bellevue la vagonaro haltis, kaj kruciĝis kun tiu, kiu venis el Chartres , kaj kiu same estis haltinta depost du minutoj.
Senpripense Sedilo rigardis. Kontraŭ li, en unuaklasa kupeo, unu vojaĝanto troviĝis sola. Arturo lin rekonis, kaj ekkriis:
– Nu, li estas Herbeno! Ha! tiun fojon, rabisto, vi ne foriros for de mi. Certe por tion fari mi estos devigata forlasi mian vagonaron; sed mi uzos la sekvantan.
Malfermante kontraŭvoje la vagonpordon, li malsupreniris sur la ŝtupon, pasis el sia veturilo al la kontraŭa, riskante, ke li estos ĵetita inter la du vagonaroj, kaj penetris en la fakegon, en kiu troviĝis la viro, kiun li estis rekoninta.
Tamen unu el oficistoj de la stacio rimarkis tiun manovron.
– Ĉu vi freneziĝas? li ekkriis. Vi do volas vin pistigi? La vagonaro ekruliĝis.
– Vi estas ŝancema, ĉar la vagonaro eliras, daŭrigis la oficisto; sen tio mi devigus vin malsupreniri. Sed mi faros tamen al vi protokolon. Sinjoro Herbeno estos mia atestanto.
La vagonaro pligrandigis sian rapidecon. La lastaj vortoj ne estis aŭditaj pro bruo.
Dume Sedilo staris antaŭ sia nova kunulo de vojaĝo: kun brakoj kruciĝantaj, kun malama rigardo, li muĝis per raŭka voĉo:
– Ha! ha! vi estas mirigita, min vidante; ĉu vere? Vi ne atendis mian viziton.
Aŭdante tiujn vortojn, la vojaĝanto rigardis Sedilon kun ŝajno de profunda miro, kiun ĉi tiu lasta, okupite de sia fiksa ideo, ne rimarkis.
– Mi ne scias, kion vi volas diri, respondis la nekonatulo: sed mi opinias kiel la oficisto. Vi faris grandegan nesingardemon. En momento kiam la du vagonaroj eliris kune, se via piedo estus ŝanceliĝinta eĉ iomete, vi glitis sub la radojn.
– Vi estus treege kontenta pri tio. Tio vin liberigus el mia ĉeesto.
– Vi neniel ĝenas min. En vagona kupeo la lokoj apartenas al tiuj, kiuj bonvolas ilin uzi.
Tiuj vortoj kviete elparolitaj impresis Sedilon. Se li deziras serioze diskuti, necese estas, ke li unue detenu sian koleron.
Pro tio li daŭrigis preskaŭ afable:
– Nun, tial ke ni havas neniun atestanton, tial ke vi estas devigata min aŭskulti, respondu malkaŝe. En kiu tempo vi redonos al mi mian monon?
– Vian monon? Al kia mono vi aludas do?
– Sed al la mono, kiun mi komisiis al vi.
– Mi tute ne scias, pri kio vi volas paroli. Vi ne povis komisii al mi monon, kaj mi ne povis ĝin ricevi de vi, tial ke mi ne konas vin, tial ke mi vidas vin por la unua fojo.
– Je Dio! Neniam mi estus kredinta, ke vi tiel friponiĝus. Tiam, kanajlo, ci kuraĝas certigi, ke mi ne komisiis al ci mian tutan posedaĵon, por ĝin pruntedoni al la Societo de direkteblaj aerostatoj? Pro tiuj vortoj, kiuj lin skurĝis en plena vizaĝo, la nekonatulo eksaltegis, kaj faris geston por survangi la insultanton. Sed tio havis nur la daŭron de fulmofajro. Li residiĝis trankvile en alian angulon de l’ vagono, murmurante:
– Kompatinda homo! La perdo de lia havaĵo malordigis lian cerbon. Li estas freneza; mi ne lin kolerigu.
Sed Sedilo vidis la ekmovon kaj aŭdis la parolojn. Ebria pro kolerego, li eltiris revolveron el sia poŝo.
– Se vi estas tiel malprudenta, li blekis, ke vi tuŝas min per via mano, aŭ ke vi insultas min denove, mi mortigas vin kiel hundon.
Kaj en momento, en kiu oni pasis antaŭ Meudon , Arturo direktis sian armilon kontraŭ la viro antaŭ li staranta.
Ĉi tiu terurite rapidis al la pordo, mallevis la vitraĵon, kaj faris per mano kaj voĉo malesperan alvokon.
Sed pro malvarma vetero la publiko estis enfermita en atendejoj, kaj la oficistoj en siaj oficejoj.
La vagonaro pasis kvazaŭfulme antaŭ senhoma trotuaro.
La vojaĝanto volis tiri la porhelpan sonorilon; Sedilo baris al li la vojon.