– Igu ŝin feliĉa! Kompatindaj geedzoj Burdano! Pro tio, depost du jaroj, kiom multe da amindumantoj ili estis malakceptintaj.
La junuloj, kiuj petis la manon de ilia filino, estis kribritaj, senŝeligitaj, dissekcitaj, distilitaj; kaj ĝenerale en tiuj sinsekvaj operacioj, ili perdis tiom da sia personeco, ke post la fina analizo nenio restis.
Sola Aleksandro Maziero, similante fandaĵon el senmiksa oro, toleris ĉiujn provojn nedifektite. Filo de bankiero, kies aferoj prosperis, apartenanta al familio prave estimata, vickuracisto en hospitaloj, montrita de siaj profesoroj kaj de siaj kolegoj kiel unu el estontaj kuracistoj de la Centra Oficejo, plie havanta belan korpan eksteraĵon kaj elegantajn manierojn, Maziero prezentis ĉiujn kvalitojn, kiuj faris lin perfekta bofilo.
Gesinjoroj Burdano ne povis trovi unu solan difekton, kiu ĵetis ombron sur tiun plaĉindan pentraĵon. Tamen la vero devigas konfesi, ke ili ĝin multe serĉadis.
Fine Klotildo demandita respondis, ke pri ĉiuj punktoj ŝi opinias kiel ŝiaj gepatroj.
Tiun fojon, ĉio estis vere finita: ili devis lasi ekzekuti sin ĝentile.
En angulo de l’ salono, sidante sur kanapo, la gefianĉoj interparolis mezavoĉe.
– Ĉu via amiko, tiu juna oficiro, pri kiu vi tiel ofte parolis, povos ĉeesti? demandis Klotildo.
– Ĉu al Herbeno vi aludas?
– Jes.
– Mi petis de sinjorino via patrino, ke ŝi bonvolu lin inviti. Li revenis el Alĝerio antaŭ ok tagoj. Tial ke li sendis al mi neniun sciigon pri malakcepto, mi estas preskaŭ certa, ke ni vidos lin tiuvespere.
– Laŭ la maniero, per kiu vi parolas pri li, oni vidas, ke vi sentas al li grandan estimon kaj grandan amemon, pli eble ol al sinjoro Variaso, via alia amiko.
– Inter ili neniu komparo estas ebla. Variaso estas ĉarma homo, kiun mi ŝatas multe: laborema kaj bonkondutema, li en venonta tempo atingos brilan situacion; mi estas certa pri tio. Sed fine li estas nur kamarado; dum por mi Herbeno estas pli ol frato; li estas amiko de infanaĝo kaj de kolegio. Tempo kaj interspaco ofte nin malkunigis: neniam nia reciproka amemo estis pro tio vundita.
– Jen malofta ekzemplo de fideleco. Pro tio min igos tre feliĉa konatiĝi kun tiu junulo.
La salono pleniĝis. Ĉiuj kunmanĝantoj jam alvenintaj ĵetis malrektan rigardon al la horloĝo, kiam la ĉambristo anoncis:
– Lia kapitana Herbena Moŝto! Juna oficiro de Afrikĉasistoj eniris per rapida paŝo. Sin respekte klininte antaŭ sinjorino Burdano, li rapidis al la du manoj etenditaj, kiujn prezentis al li Maziero, kaj troviĝis kontraŭ Klotildo.
– Mia kara Leopoldo, diris la juna kuracisto, antaŭ momento ni parolis pri ci. Fraŭlino, permesu, ke mi prezentu al vi la kapitanon Herbeno.
– Sinjoro Maziero faris pri vi tiel laŭdplenan rakonton, komencis la junulino, ke mi ... Sed en tiu momento ŝia rigardo renkontis la rigardon de Leopoldo. Ŝi ruĝiĝis, balbutis, serĉis frazon ian por eliri el embarasa situacio, kaj trovis nur adorindan rideton, kiu profunde kortuŝis la nove alveninton.
– Ŝia sinjorina Moŝto estas servita! anoncis lakeo per majesta voĉo.
Klotildo rapide prenis la brakon, kiun prezentis al ŝi ŝia fianĉo.
– Kio estas en vi? diris Maziero. Vi tremas.
– Nenio.
– Vidante Leopoldon, vi ŝajnis konfuzita. Vi do konas lin?
– Vi tre scias, ke mi vidas lin hodiaŭ vespere por la unua fojo.
Oni altabliĝis. Sidante apud Klotildo, Aleksandro sin sentis okupita de strangaj suspektoj. Sed li komandis al la trajtoj de sia vizaĝo, ke ili ne perfidu la kortuŝaĵojn, kiuj agitas lian animon: kaj dum li atente observis sian fianĉinon kaj sian amikon, li montriĝis afabla, ĝentila kaj sprita kunmanĝanto.
Sed Klotildo estis malatenta. Ĉiufoje kiam ŝi sentis, ke la rigardo de Leopoldo sidanta antaŭ ŝi haltas sur ŝia persono, ŝi respondis malprecize al la demandoj, kiujn al ŝi faris la aliaj ĉeestantoj. Kiam kontraŭe la alloganta kapitano sin turnis momente, la fianĉino de Maziero lin traboris de siaj pafantaj rigardoj.
Leopoldo havis famon de sperta babilanto kaj de mondumulo; plie li revenis el Afriko kaj devis havi sennombrajn historietojn por rakonti. Pro tio la kolereto de invititoj estis treega, kiam ili konstatis, ke la spirito de l’ juna oficiro tute forestas.
– Ĉu vi rajdis ĝis Insalah ? petis de li sinjoro Burdano. Herbeno ne respondis, ne aŭdinte.
Aleksandro, kiu lin kaŝe ekzamenis, ekvidis, ke li ridetas al Klotildo, kaj ke la junulino redonas al li lian rideton.
– Sinjoro Burdano al ci parolas, kriis Maziero per kolera voĉo. Li petas, ĉu ci rajdis ĝis Insalah ?
– Jes, jes, tre bone, blekis Leopoldo eksaltante, kvazaŭ li elirus el revo. Certe mi rajdis ĝis Insalah .
Kaj li refalis en sian mutecon. La homoj, kiuj havas mallongan vidpovon, opiniis lin malbonedukita; sed tiuj, kiuj estas pli sagacaj, sin sentis ĝenitaj, maltrankvilaj.
Kion tio signifis? Oni sentis en aero fulmotondron: tio estis certa. Katastrofo ŝajnis minacanta. Sed kia? Tamen la vespermanĝo finiĝis sen okazintaĵo.
En momento kiam la sinjoroj sin direktis al la fumejo, Aleksandro faris signon al sia amiko.
– Leopoldo, li diris per grava kaj malĝoja tono, ĝis hodiaŭ mi konsideris cin kiel sindoneman amikon. Sed cia tiuvespera konduto estas neklarigebla. Mi diras: neklarigebla, por ne uzi alian epiteton pli energian, sed bedaŭrinde tro ĝustigitan.
– Ci estas prava, respondis Herbeno per voĉo apenaŭ aŭdebla, tiel forte ĝi estis sufokita; ĉiujn epitetojn mi meritas. Sed por min senkulpigi unu vorto sufiĉos. Se pli frue ol ci mi estus havinta la feliĉecon koni fraŭlinon Burdano, neniu alia viro krom mi estus ŝin akirinta. Ci baldaŭ edziĝos kun ŝi; la afero estas konsentita, mi tion konfesas; sed fine ĝi ne estas ankoraŭ farita. Tamen mi forlasas la batalon. Pli grandan pruvon de amikeco mi ne povas doni al ci. Morgaŭ mi realiros al Alĝerio. Kaj se ci ekscias, ke Kabiloj metis sur la pinton de stango la kapon de l’ kapitano Herbeno, ne estu tro mirigita pri tio.
– Estas frenezo!
– Estas frenezoj, kiuj mortigas. Adiaŭ. Neniam ci min revidos.
Antaŭ kiam Aleksandro, ŝtonigita de mirego, havis tempon sufiĉan por tion malhelpi, Leopoldo malfermis la pordon kaj rapidis en la ŝtuparo.
Maziero reeniris sola en la salonon. Li estis pala, agitita.
– Sinjoro Herbeno, li balbutis, min komisiis, ke mi lin senkulpigu apud vi. Gravega kaj urĝa afero lin devigas nin lasi.
– Sed mi supozas, ke ni lin revidos en la geedziĝo, respondis sinjoro Burdano.
– Malmulte kredeble. Li devas eliri pro tre longa vojaĝo.
Klotildo aŭskultis sufokiĝante.
Ŝi ĉion komprenis.
En tiu momento, la notario, kiu estis fininta la legadon de l’ kontrakto meze de la ĝenerala neatento, prezentis la plumon al gefianĉoj.
Aleksandro subskribis per mano iom tremanta. La junulino siavice alpaŝis por fari la samon.
Sed apenaŭ ŝi estis preninta la plumingon, subite per ekmovo bruta, aŭtomata, pli forta al ŝia volo, ŝi ĝin rompis en siaj fingroj, ĵetis la pecojn sur la tablon, kaj tordis siajn brakojn, kriante:
– Mi ne povas! mi ne povas! Poste per nekonscia gesto ŝi tiregis la puntojn de sia korsaĵo, stertorante:
– Mi sufokiĝas! Ho! kiel akre mi suferas! falis renverse kaj baraktis sur la tapiŝo, dum ŝiajn membrojn agitis konvulsiaj spasmoj.
Ĉiuj sin levis, klopodante, kune kriante:
– Kuraciston! kuraciston!
Sed tie troviĝis Aleksandro.
Li havis antaŭ si malsanulinon. Forgesante sian amon kaj sian ĵaluzon, li retrovis sian spiritĉeeston, kaj donis mem al sia fianĉino la necesajn flegojn.