La junulino malrapide remalfermis siajn okulojn, rekonis Mazieron, prenis lian manon, kaj ĝin preminte amikeme:
– Vi estas bonkora, ŝi diris. Mi ne meritas fariĝi via edzino. Forgesu min.
La kelkaj invititoj, kiuj estis ankoraŭ en la salono, rapide prenis siajn ĉapelojn kaj mantelojn kaj malplilongigis la adiaŭaĵojn.
Post unu minuto la salono estis malplena.
Maziero eliris kiel la aliaj.
– Mi vin petegas, diris Klotildo, ne turmentu min tiuvespere; mi sentas min tro malsana. Revenu morgaŭ: mi klarigos al vi ĉion.
– Fine, filino mia, diris ŝia patro, nun, ĉar ni estas solaj, mi esperas, ke ci parolos kaj al ni konigos la kaŭzon de tia skandalo.
Sinjorino Burdano montris per jesiga gesto, ke ŝi opinias kiel ŝia edzo.
– Patrino kara, respondis Klotildo, mi sentas al sinjoro Maziero veran estimon; kaj mi estis sincera, certigante al vi, ke mi sentis amon. Nur vidinte sinjoron Herbeno, mi komprenis mian eraron.
– Tiam tiu militisto estas la viro, kiun ci amas?
– Jes, panjo.
– Estas nekredeble. Ci apenaŭ konas lin.
– Estas neverŝajne; mi konsentas. Mi mem ne povas tion kredi; kaj tamen tio estas reala.
– Tiam tiu amo venis subite, fulmobate? Nu, mia kompatinda infanino, pripensu iom.
– Se vi malkonsentas nian unuiĝon, mi vin obeos. Sed neniam mi edziniĝos kun alia viro.
En la koro de ambaŭ geedzoj fariĝis batalo. Konservi kun si sian filinon, kia revo! Ŝi estos apud ili por fermi iliajn okulojn.
Sed tiu egoisma sento ne daŭris. Ĉu ili ne estas sur tero por sin doni, sin oferi, ĉie kaj ĉiam?
– Tial ke ci amas tiun junulon, diris la patro, oni povos eble cin kontentigi. Sinjoro Maziero al ni donis pri sia amiko tre ŝatindajn sciigojn. Certe la kapitano Herbeno estas por ci tre akceptebla edziĝonto.
– Ha! paĉjo, mi dankas vin kaj vin amas, ĉar vi igas min tute feliĉa.
La morgaŭan tagon la junulino ricevis la jenan leteron:
“Fraŭlino, La klarigo, kiun vi promesis al mi hieraŭ, ŝajnas ho ve! tro facile divenebla. Mi opinias, ke estus pli inde je vi kaj je mi eviti neutilajn kortuŝaĵojn.
Mi redonas al vi vian promeson; sed mi ne reprenas la mian.
Adiaŭ: estu feliĉa. ALEKSANDRO MAZIERO.”
Post du monatoj la kapricema Klotildo nomiĝis: sinjorino Herbeno.
La junaj geedzoj tiel freneze sin amegis reciproke, ke la cetero de l’ mondo por ili ne ekzistis. Tamen kelkafoje memoro, kiu similis konsciencriproĉon, iomete venenis ilian ĝojon. Nek unu nek alia povis pensi sen ia malgajeco al Aleksandro Maziero, al tiu bonkora kaj inteligenta estaĵo, kies vivon ili rompis. Sed tio malmulte daŭris: kaj kiam Leopoldo vidis, ke sur la frunto de lia edzino pasas unu el tiuj ombroj, kies kaŭzon li tro konis, li havis neniun malfacilecon por ĝin vaporigi per blovo de ŝmacado.
Ian tagon ambaŭ konkurantoj sin renkontis sur la strato.
La intervidiĝo estis korekta sed malvarma: Herbeno sin sentis ĝenata. Li prezentis al Maziero sian manon: Aleksandro ne eligis la sian; sed li lasis ĝin malmova en la mano de Leopoldo, kaj ne redonis lian manpremon.
– Almenaŭ ĉu ci igas ŝin feliĉa? demandis la studento.
– Tiel plene kiel mi povas. Sed kial sin turni al tia temo?
– Por esti certa, ke mia ofero ne estis neutila.
Per ia ajn rimedo oni devis alidirekti la interparoladon.
– Antaŭ ne longe, diris la juna oficiro, mi aŭdis pri ci kaj pri ciaj laboroj.
– Jes, respondis la vickuracisto, depost kelka tempo mi senhalte, senripoze laboradas.
Kaj li aldonis, kvazaŭ li parolus al si mem:
– Nur en senĉesa laborego oni povas trovi forgeson. Herbeno daŭrigis, kvazaŭ li ne estus aŭdinta:
– Oni rakontas, ke ci publikigos baldaŭ eksterordinaran verkon, kiu faros veran revolucion en la sciencista mondo.
Aleksandro havis palan rideton.
– Ci iom trograndigas, li diris. Mi fabrikas mian tezon: jen estas ĉio.
– Ĉu mi povas koni ĝian temon? demandis Leopoldo, kiu volis ŝajni interesiĝanta pri la sciencaj serĉadoj de sia amiko. Ĉu mi estas maldiskreta?
– Tute ne. Ĝi estas monografio pri la atrofio de l’ umbilika ŝnuro.
En tiu momento horloĝo sonoris tri batojn.
– Ĝis la revido, diris Maziero, rapidante por eliri. Estas la tria.
– Ci do timas malfruiĝi?
– Jes. Oni devas alporti al la Anatomia Lernejo belegan sed kompreneble malvivan novnaskiton. Necese estas, ke mi tie ĉeestu por ĝin dissekci.
– Ĉu tia afero ofte okazas al ci?
– Sed mi faras nur tion dum la tuta tago.
– Ĉu estas eble, ke ci havu sufiĉe da kuraĝo por tiel senkompate distranĉi kompatindajn estaĵetojn?
– Tio estas necesega; ĉar nur el tia laboro mi povas ĉerpi por mia tezo la dokumentojn, kiujn mi bezonas.
– Kaj ĉu tia laboraĉo kaŭzas al ci neniun naŭzon?
– Neniun. Cetere por mi malviva novnaskito estas nur anatomia temulo.
Kiam Herbeno revenis hejmen, Klotildo ekvidis tuj, ke ŝia edzo ne troviĝas en sia kutima stato.
– Kio estas en ci, karuleto mia? ŝi demandis.
– Sed nenio; mi al ci certigas.
Leopoldo volis konservi sekreta sian intervidiĝon kun Maziero. Sed li ne sufiĉe pripensis pri la estra amemo de lia edzino, kiu per siaj karesadoj ne lasis al li eĉ unu minuton da ripozo, ĝis kiam li estis rakontinta la tutan interparoladon laŭ ĝiaj plej etaj detaloj.
– Kompatindulo! ŝi balbutis; li tiel profunde amis nin ambaŭ! Por lin rekompensi, ni pistis al li la koron.
Kaj Klotildo ekploregis.
– Kvietigu cin, anĝelino mia, murmuris la kapitano en oreloj de la juna virino; kvietigu cin. Ĉu ne estas pli feliĉe, ke nia renkontiĝo okazis, antaŭ kiam ci estus fariĝinta la edzino de Aleksandro? Almenaŭ ni havas por ni rajton, nin amante unu la alian. Se mi estus reveninta Francujon dekkvin tagojn pli poste, mi tamen estus aminta cin sammaniere, kaj Maziero troviĝus pli malfeliĉa ankoraŭ, ĉar nia reciproka amo estus krimo.
Sed, ĉar la ploroj de Klotildo plifortiĝis, Leopoldo prenis sian edzinon en siaj brakoj, kaj diris per tono de amika riproĉo.
– Ci scias, ke la kuracisto konsilas la eviton de ĉia kortuŝaĵo. Al ci estas malpermesate igi cin malsana.
Efektive sinjorino Herbeno estis graveda. Dum kelkaj tagoj la geedzoj estis dubintaj; kaj nur depost unu semajno la certeco estis absoluta.
Se Leopoldo ne konigis al Maziero tiun novaĵon, se li ne al li faris konfidencion pri la ĝojo, kiu plenigis lian koron, li tion faris nur por obei unu el tiuj hontemaj kaj delikategaj sentoj, kiuj povas ĝermi en solaj superaj animoj.
Post du monatoj, en la Salono de pentristoj, Klotildo, sin apogante per sia tuta pezo sur la brakon de Leopoldo, ekzamenis pentraĵon, kiam ŝin ekokupis tiu nedifinebla maltrankviligo, kiun ni sentas, kiam iu nin fikse rigardas. Ŝi iomete turnis la kapon, kaj ekvidis post kelkaj paŝoj Mazieron, kiu ŝin observis de nuko ĝis kalkanoj kun tiu atento speciala al kuracisto, kiam li studas la simptomojn de la malsano, kiun li penas malkovri.
Per tiu boranta rigardo la juna virino sin sentis tiel plene senvestigita, tiel profunde fosita ĝis la plej intimaj fibroj de sia estaĵo, ke tremis tuje ĉiuj ŝiaj membroj. Sed la vickuracisto hontante, ĉar li estis surprizita spionante, ŝanĝis subite sian fizionomion; poste, sendinte al sia iama fianĉino glaciigan saluton, li turnis sian dorson kaj perdiĝis en la vizitantaron.
Kiam sinjorino Herbeno rakontis tiun fariĝon al sia edzo, kiu nenion vidis:
– Mi timas, ŝi diris per ŝanĝita voĉo. Ambaŭ ni perfidis, mi amon, ci amikecon: ni estos punitaj pro tio. Ci vidos, ke alvenos malfeliĉo.