– Kompatinda Reĝino, kiel pasie ŝi min amis! Mi ne scias, ĉu ŝi estis krima; sed se ŝi faris kulpojn, oni devas konfesi, ke la malfeliĉulino ilin kruele elpagis.
Nun, tial ke Beatrico ne povis plu esti kontraŭpezilo, lia tuta amo por la kunulino de liaj junaj jaroj revenis en lian koron, kaj en ĝin sin lokis pli despote ol en la pasinta tempo: pro tio, kiam li resupreniris la deklivon de siaj memoroj, kiam li memoris siajn pasintajn ŝanceliĝojn, li ne povis ne ekkrii:
– Ha! se mi estus sciinta, mi estus edziĝinta kun Reĝino, kaj neniu el la malfeliĉaĵoj, kiuj nin premegis, estus okazinta! La amnezio de Beatrico, formetinte provizore Petron kaj lian filon, ebligante la ĵusajn fariĝojn, kaj devigante, ke la tempo realiru malantaŭen ĝis la unuaj tagoj de lia edziĝo, al li redonis momente lian iaman situacion. Tamen lia feliĉeco estis tute neplena: li suferis, vidante, ke lia infaneca amikino estas senigita je unu parto el siaj intelektaj ecoj, vidante, ke lia frato estas konsumita de ĉagreno, kaj trenas kiel kuglegon ekzistadon de nun sencelan.
Ĉar (kaj tia sento unue ŝajnos stranga kaj nekomprenebla) tiun fraton, kiun li konis nur depost kelkaj monatoj, tiun fraton, kiun li devus malami, tial ke li estas la nevola kaŭzo de ĉiuj liaj malfeliĉaĵoj, tiun fraton kontraŭe li amis, oni povas diri, kiel alian sion mem; kaj li havis por li amemon, kiun neniam li sentis tiele ardan por iu el siaj ĉu iamaj ĉu nunaj amikoj.
Pro tio, kvankam Fernando estis laŭ leĝa vidpunkto la neprotestebla kaj neprotestita edzo de Beatrico, tamen li ne povis sin decidi al la repreno de la geedza vivmaniero, malgraŭ la postuloj de la juna virino, kiun tia sin tenado mirigis kaj malgajigis. Certe, por klarigi sian malardon, li liveris kiel pretekston la ankoraŭ ŝanceliĝantan kaj ne sufiĉe restarigitan bonfarton de sinjorino Herbeno; sed la vera motivo de lia konduto estis tute alia. Reale Beatrico ne sin decidis favore por li; la sola malsano estis sufiĉe potenca por forpeli Petron for de ŝia memoro, sed ne for de ŝia koro: kaj Herbeno sin demandis ne malprave, ĉu ne estus malkuraĝaĵo profiti la cerbajn konfuzaĵojn de malfeliĉa virino, por okupi en ŝia koro lokon, kiu, li tion sentis, reale apartenas al alia viro. Ĉar por li la vera edzo de Beatrico ne estis li, sed lia frato, tio estas la patro de ŝia infano; kaj uzante la rajtojn, kiujn al li donis la leĝo, li sin demandis, ĉu li ne plenumus veran incestan adulton.
Dum la ses jaroj de la unutona kaj preskaŭ vegetaĵa ekzistado, kiun Fernando pasigis en Hongkong li vivis nur per siaj memoroj; kaj en tiuj memoroj Reĝino okupis lokon multe pli vastan ol Beatrico. Efektive la kelkaj semajnoj de geedza kunvivado, kiujn li vivis apud sia legitima edzino, ne povis esti komparitaj kun la ses monatoj de arda pasio, kiujn al li havigis Reĝino.
Do kiam la bankiero al li certigis, ke, dank’ al la ekskuo sentita pro la aŭtomobila akcidento, estis kredeble, estis eĉ certe, ke la definitiva resaniĝo estos nur afero de tempo; kiam, konsekvence de tiu resaniĝo la junulo antaŭvidis la revenon de la terura situacio, en kiu ili triope troviĝis antaŭ la malsano de Beatrico, tiam li decidis, ke li efektivigos projekton, kiu okupadis lian cerbon depost jam kelke da tempo, sed kiu ne ankoraŭ en ĝin fiksiĝis laŭ daŭra maniero.
Reĝino estis malaperinta, lasinte neniun postsignon, kiu ebligas sin retrovi. Ĉu ŝi estis vivanta, aŭ ne? Kaj se ŝi ekzistas ankoraŭ, en kiu loko ŝi sin kaŝas? Fernando sin turnis al agentejo por informoj: pli ol unu fojon li estis havinta okazon multe ŝati la vere eksterordinaran sagacecon de la direktanto de tiu firmo. Li do diris, montrante fotografaĵon de la juna virino:
– La persono, kies portreton vi vidas, konas nur sian patran lingvon: do estas malmulte konjekteble, ke ŝi rifuĝis en eksteran landon. Sed ekzistas en Francujo tridekses mil komunumoj. Kopiigu tiun portreton laŭ tridekses mil ekzempleroj; sendu provaĵon al ĉiuj urbestroj; promesu bonan rekompenson al tiu, kiu liveros precizan informon: kaj estus strange, se per tia rimedo vi ne sukcesus ŝin retrovi.
Fernando rezonis ĝuste; ĉar post unu monato li ricevis de la agentejo la jenan leteron:
– La persono, kiun vi serĉas, sin nomigas sinjorino Gustavio, kaj loĝas en Tarbes , straton des Grands-Fosses (de grandaj fosaĵoj).
Kiam Reĝino forkuris sen espero al reveno, ŝi volis meti inter si kaj tiuj, kiujn ŝi forlasis, kiel eble plej grandan interspacon; kaj ŝi haltis nur, kiam haltis la vagonaro, kiu ŝin veturigis; tio estas, kiam ĝi ne povis ruliĝi pli malproksimen, tial ke mankis la fera vojo. Tiu loko nomiĝis Tarbes ; kaj ŝi restis en Tarbes : ĉar por malrapide agonii, ĉu la loko elektita havis gravecon? Tiam ŝi sin nomigis sinjorino Gustavio, memore de la nomo, kiun laŭ ŝia hipotezo Fernando elektis, kiam li forkuris for de Noumea .
Kiam Herbeno sonoris ĉe ŝia pordo, Reĝino malfermis mem; ĉar pro la malgrandeco de sia posedaĵo ŝi havis nur mastrumulinon, kiu venis matene por fari la tro lacigajn laborojn. Rekonante sian edzon, kredante unue, ke li venas por sin venĝi kaj por ŝin puni pro ŝia provo de venenado, ŝi fortege paliĝis, kaj falante sur genuoj kun etenditaj manoj, kvazaŭ ŝi volus forpuŝi la danĝeron, kiun ŝi sentis minacanta, ŝi ekkriis:
– Kompatu, kompatu, mi cin petegas; min pardonu.
– Relevu cin, diris Fernando per afabla tono, kaj timu nenion: mi ne venas kiel malamiko, kontraŭe. Kredeble ci legis en ĵurnaloj ...