Выбрать главу

La radiado de tiu amemo estis tiel intensa, ke fine ĝi eliris el la muroj de la domo, en kiu tiuj du paroj da geamantoj lokis siajn nestojn, por varmigi en lia luksa hotelo la koron de la granda pentanto, kiu ĝin loĝas, kaj kiu en ĝi atendis, ke la morto bonvolu lin liberigi el liaj suferoj.

Kiam oni sin sentas feliĉa, facile oni estas grandanima. Ian tagon, Fernando diris al sia frato:

– Mi konfesas, mia kara Petro, ke mi suferas, pensante, ke la homo, kiun mi tiel plezure nomis iam baptopatro, estas apartigita el nia kunvivado, kaj ne povas havi sian parton en la feliĉeco, kiu nin envolvas. Sed tial ke klopodo provita nur de mi cin metus en falsan situacion, tial ke aliparte sinjoro Maziero havas tro da delikateco por akcepti inviton, en kiu ci ne partoprenus, mi opinias, ke ni devus fari kune tiun klopodon, se tamen tio ne cin ĉagrenas.

– Ĉu ni ne balais la tutan estintecon? respondis simple Petro. Ci estas prava, Fernando. Restas ankoraŭ en angulo de nia koro makulo de malpardono. Ni sentos nin ankoraŭ pli feliĉaj, kiam ni estos tute malaperigintaj tiun difektaĵon. Kiam ni eliros?

– Tuj, se ci volas.

Vojirante Fernando diris al Petro:

– Tial ke cia estinteco ne estas sama kiel la mia; sekve tial ke ci estos devigita paroli alimaniere kiel mi, mi opinias, ke momente kaj por tiu sola cirkonstanco taŭgus, se ni ambaŭ reprenus nian iaman personecon.

– Nenio estas pli facila, respondis Petro: por tion plenumi sufiĉas, ke ni interŝanĝe metu niajn stelojn sur la kontraŭan flankon.

Bezone estas, ke tiu frazo estu klarigita. La simileco inter ambaŭ fratoj estis tiel absoluta, ke ne nur la fremduloj, sed eĉ iliaj edzinoj ne povis ilin diferencigi. Por malhelpi la bedaŭrindajn konsekvencojn, kiujn povus okazigi tia konfuzo, ili elektis eksteran signon, kiu ebligis ilian malsimiliĝon. Tial ke ambaŭ estis fervoraj Esperantistoj, ili kompreneble portis en sia butontruo la verdan stelon de l’ Espero, la insignon de la nova lingvo. Sed dum Fernando ĝin portis dekstre, Petro ĝin alkroĉis maldekstre: kaj tio sufiĉis, por ke ĉia ajn necerteco estu neebla. Sed se, por ia ajn motivo, la du fratoj opiniis, ke por ili estas utile sin anstataŭi reciproke, ili interŝanĝe metis siajn stelojn sur la kontraŭan flankon: kaj la anstataŭigo de personoj tuje fariĝis.

Maziero ilin akceptis en sia laborĉambro, en tiu ĉambro, en kiu vidiĝis la du Leopolda kaj Klotilda portretoj pentritaj laŭ natura amplekso.

– Kion vi deziras, infanoj miaj? li demandis.

– Baptopatro, respondis Fernando, Petro kaj mi nin sentas tiel feliĉaj, ke ni volas, ke ĉiuj, kiuj nin ĉirkaŭas, partoprenu tiu feliĉecon; kaj ni venas, petonte de vi, se vi bonvolas fari kiel ni: tio estas, forgesi la estintecon, kaj rekomenci, sur nova fundamento, la iaman vivmanieron.

Aŭdante tiun neatenditan proponon, la bankiero paliĝis pro kortuŝeco; kaj kaŝante sian kapon en siajn manojn, li tuj ekploregis.

– Kio estas en vi, baptopatro? diris siavice Petro. Ĉu estas eble, ke nia propono okazigas al vi tiom da ĉagreno?

– Ha! infanoj miaj, ekkriis Maziero meze de ploregoj, ne doloron sed kontraŭe ĝojegon mi sentas. Sed ĝi falis sur min en momento, kiam mi estis tiel malmulte preparita por ĝin ricevi, ke ĝi agas kiel farus bato de bastonego: ĝi min premegas. Antaŭ momento mi komprenis, ke oni povas morti de feliĉeco. Sed ne timu; mi rekonsciiĝas.

– Ho! ne, li aldonis mallaŭte, nun kontraŭe mi volus vivi kiel eble plej longatempe.

Kaj li altiris al sia brusto la du junulojn, kiuj siaflanke same radiis pro intensa ĝojo.

– Nun, diris la maljunulo, permesu, ke mi miavice faru proponon, al kiu mi pensas depost jam longa tempo, depost kiam la du filoj de Leopoldo kaj de Klotildo retrovis unu la alian, sin amas reciproke kaj faras unu solan familion. Sed ĝis nun tiu projekto ŝajnis al mi revo neefektivigebla: kaj eĉ mi estus timinta vin ofendi, ĝin konigante; ĉar mi estis konvinkita, ke neniam vi ĝin akceptos. Tamen via amoplena klopodo donas al mi la kuraĝon necesan por paroli: kaj nu! mi min riskas, ĉar vi ĉiam povos ĝin malakcepti.

Vi estas fratoj, kaj tamen vi portas du malsimilajn nomojn; vi estas samsanguloj, kaj tamen, laŭ socia vidpunkto, vi staras unu kontraŭ la alia, kvazaŭ vi estus fremduloj. Nu, lasu min vin adopti laŭleĝe; portu mian nomon; estu miaj filoj. Per tiu rimedo, vi estos fratoj laŭ leĝo, same kiel vi jam estas fratoj laŭ naturo. Kion vi opinias pri mia propono?

– Ni ĝin akceptas tutkore, respondis ambaŭ fratoj per unuanimeco tia, ke iliaj du voĉoj ŝajnis nur unu.

Tiam la bankiero alpaŝis al la du portretoj:

– Klotildo, Leopoldo, li diris, rigardante la pentritajn figurojn, mi dediĉis al unu el viaj filoj mian tutan ekzistadon: hodiaŭ, tial ke mi retrovis la duan, mi adoptas ilin ambaŭ: ili portas mian nomon; post mia morto, mia tuta posedaĵo al ili apartenos: fine al ili mi ĉion donis. Estas neeble, ke mi faru plion.

Kompreneble Klozelon oni komisiis por ĉiuj leĝaj klopodoj: kaj post kelke da tempo, supre de la pordo de la banka firmo oni povis legi sur tabulo tiun societan surskribon: MAZIERO KAJ FILOJ.

Depost tiu momento subita ŝanĝo okazis en la karaktero kaj en la sintenadoj de l’ bankiero. Same kiel iame la maljunulo estis malĝoja kaj severa, same tiel hodiaŭ li montriĝis ĝoja, afabla, sprita, ŝercema, serĉante ĉiujn okazojn por montri sian gajecon, kaj por ĝin dispasi ĉirkaŭ si. Lin plezurigis rediri: Kiam, kiel mi, oni estas patro kaj avo; kaj kiam li invitis por tagmanĝi unu el siaj klientoj, li ne forgesis aldoni: Ni havos kiel kunmanĝantojn miajn filojn, miajn bofilinojn kaj mian nepon.

En unu el tiuj ĉiusemajnaj vespermanĝoj, kiuj rememorigis la estintecon, sed nur laŭ ĝiaj bonaj ecoj, Reĝino diris:

– Sed, paĉjo, vi plijuniĝas de tago al tago. Baldaŭ, se tia malantaŭeniro daŭros ankoraŭ iom da tempo, vi estos la plej juna el ni ĉiuj.

– Ha! mia kara filino, respondis la maljunulo, mi nun sentas min tiele feliĉa, ke mi timas la morton tiel forte, kiel mi ĝin deziris iame. Kredeble vi ne forgesis tiujn halucinajn krizojn, kiuj min ĉiunokte turmentis, kaj kiuj min iom post iom konsumis.

– Ho! jes, mi tion memoras, respondis la juna virino tremetante ankoraŭ, ĉar ŝi pensis al tiu terura sceno, ĉe kiu ŝi ĉeestis en la pasinta tempo.

– Nu, ili tute malaperis. En unuaj tagoj mi dubis, ĉiam timante, ke ili revenos: sed depost ses monatoj ili ne ree montriĝis: kaj nun mi esperas, ke la resaniĝo estas tute plena kaj definitiva.

Kaj dum la doktoro serĉis sciencan klarigon, kiu povus kontentigi liajn aŭskultantojn, Juliino lin interrompis:

– Lasu do vian sciencon trankvila, sinjoro Maziero, ŝi diris; kaj kredu kun ni, ke la avo de Maŭrico estis tuŝita de via pento, ke la malvivulo fine fermis sian kulpigantan palpebron, ke la fantomo pardonis.

FINO.

NOTO DE L’ AŬTORO

Kiam mi estis dudekkvinjara, mi troviĝis iam en la festĉambrego de Trocadero , por aŭskulti koncerton. Sur la tria vico de apogseĝoj liniiĝantaj antaŭ mi, sidis rava junulino. Sed inter mi kaj tiu junulino staris vasta sinjorino superita de larĝranda ĉapelo; kaj por vidi la aktorojn mi estis devigata min klini ĉu dekstren ĉu maldekstren. Tiam, (stranga afero!) kiam mi min klinis dekstren, la ĉapelo de mia junulino estis ruĝa, sed kiam mi min klinis maldekstren, tiu ĉapelo, kvankam konservante la saman formon, fariĝis blua. Mirigite de tiu nekomprenebla por mi ŝanĝiĝo de koloreco, tuj kiam la spektaklo estis finita, mi rapidis al la loko, en kiu troviĝis mia junulino; kaj mi estis sufokita de mirego, vidante du junulinojn kapvestitajn, la unua de ruĝa kaj la dua de blua samforma ĉapelo. Tiuj junulinoj sammaniere vestitaj ŝajnis tiel similaj, ke estis neeble ilin diferencigi unu el la alia; kaj nur la malsameco en la koloro de iliaj ĉapeloj ebligis tiun diferencigon. Por la unua fojo mi vidis du ĝemelinojn.