Post kvin jaroj, unu el miaj kuzoj edziĝis, kaj petis de mi, ke mi fariĝu lia honora fraŭlo. Kompreneble oni min prezentis al honora fraŭlino. Kiam la ceremonio en la preĝejo estis finita, ni revenis al la hotelo, en kiu festiĝis la geedziĝo; kaj, atendante la festenon, ĉiuj invititoj vagadis en la salono. Kiam alvenis la momento por aliri al la manĝoĉambro, mi ekprezentis mian brakon al mia honora fraŭlino por ŝin konduki al la tablo; sed tiu junulino diris mokridetante:
– Vi eraras, sinjoro: ne mi sed mia fratino estas via honora fraŭlino. Nu, ŝi aldonis, jen estas ŝi, kiu staras tie. Kaj parolante ŝi montris angulon de la salono.
Petinte pardonon pro mia eraro, mi rapidis, kaj trovis en la loko montrita duan ekzempleron de la sama modelo.
Post tagmanĝo, oni decidis, ke oni promenados en Bois de Boulogne . Dum ĉiuj ĉeestantoj sin turnis al la sinjorinoj por prezenti siajn brakojn, mi min direktis al loko, en kiu ambaŭ fratinoj sidis unu apud la alia; sed post tre atenta ekzameno, mi estis devigata diri:
– Senkulpigu min, fraŭlinoj; sed estas por mi tute neeble diveni, kiu el vi ambaŭ estas mia honora fraŭlino. Unu el tiuj junulinoj sin levis ridetante, akceptis mian brakon; kaj, dum ni nin direktis al kaleŝoj, ŝi al mi rimarkigis, ke ŝi portas bluan banton, dum la sama tualetdetalo estas ruĝa sur ŝia fratino.
Dum la promenado, mi, tre interesita de tiu strangeco, multe parolis kun la gepatroj de tiuj ĝemelinoj. Ĉi tiuj gesinjoroj diris, ke la simileco estas tiel absoluta, ke ili mem ne povas diferencigi siajn filinojn: ili aldonis, ke estas samaj ne nur la ekstera ŝajno, sed plie la gustoj, emoj, karakteroj kaj eĉ fartoj; kaj ili finis, dirante, ke tiuj junulinoj sin tiel amas reciproke, ke neniam oni vidis tian fratinan amemon ĉe la aliaj familioj.
Kelkajn jarojn poste, oni min venigis por kuraci junulon, kiu, falinte el bicikleto, grave vundis sian genuon. La vundo resaniĝis, sed lasis en sia loko larĝan kaj profundan cikatron. Post kelkaj monatoj, oni denove min vokis en la sama familio; kaj mi rekonis mian iaman vunditon, kiu nun suferis pro interna malsano. Dum mi lin ekzamenis, mi petis de li, ĉu lia malnova vundo lin kelkafoje doloras ankoraŭ. Li respondis ridante:
– Sed mi estas plene resanigita; vidu mem. Kaj li montris tute nedifektitan genuon, sur kiu vidiĝis nenia marko de cikatro. Mi havis antaŭ okuloj veran miraklon. Sed mi tre malfacile akceptas la miraklojn: kaj vidante, dank’ al mokema rideto, kiu flugetis sur liaj lipoj, ke, kiel oni diras en Francujo, mia juna kliento pagis al si mian kapon, mi diris subite:
– Certe vi devas havi ĝemelan fraton: kaj estas via frato, tiu, kiu estis vundita.
Iom mirigite, li konfesis, ke mia diagnozo estis ĝusta. Dum multaj jaroj mi restis la kuracisto de tiu familio: kaj kiam mi estis petita apud unu el fratoj, mia unua demando estis:
– Ĉu vi estas la bicikletulo, aŭ ne? Ĉar nur la cikatro de l’ genuo ebligis, ke mi ilin diferencigu.
Cetere la gepatroj demanditaj faris la samajn respondojn, kiel la gepatroj de la du junulinoj antaŭe cititaj. Ĉe iliaj filoj montriĝis samaj emoj, karakteroj, fartoj, kaj fine frata amemo pli supera ol tiu, kiu ĝenerale ekzistas inter la aliaj fratoj.
Dum mia vivado jam longa, mi havis kelkafoje okazon renkonti sur la strato aŭ en vagonoj ĝemelojn aŭ ĝemelinojn, sed pli ofte ĝemelinojn.
Tio kompreniĝas. La junuloj estas pli sendependaj, povas promenadi solaj, kaj oni ne devas ilin akompani, kiel, dank’ al niaj francaj moroj, oni faras por la junulinoj. Pro tio la fratoj ne estas ĉiam kune, kiel tio okazas por la fratinoj.
Sed pri tiuj hazardaj renkontoj mi ne havas sciigojn; sekve mi ne povas pri ili paroli science.
Ĝis nun mi estis konstatinta la ĝemelecon nur ĉe junaj homoj; kaj mi min demandis, ĉu tiu strangeco daŭras dum la tuta vivado, aŭ kontraŭe ĉu kiam la ĝemeloj maljuniĝas, ilia reciproka simileco ne malaperas iom post iom.
Konstato, kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj, min plene sciigis pri tiu punkto.
Ian tagon, oni alvokis min en familio, kiu ne partoprenis mian klientaron. La familianoj de la malsanulo estis maltrankvilaj, ĉar depost du horoj ilia parenco restis senmova, ne respondante al iliaj senĉesaj petegoj; kaj ili kortuŝe sin demandis, ĉu li estas malviva aŭ en letargio. Pro tio, ĉar la ordinara kuracisto de tiu familio ne estis en sia hejmo, oni petis de mi, ke mi alkuru kiel eble plej rapide. Mi venis tuj, kaj trovis, kuŝanta sur sia lito, sesdekjaran viron, kiu estis mortinta depost tri horoj ĉirkaŭe. Dum mi lin aŭskultadis tre atente, por esti certa, ke ĉiu ero de vivo estis neripareble forfluginta, mi aŭdis post mia dorso viran voĉon dirantan:
– Doktoro, ĉu ĉian esperon oni devas forlasi? Mi min turnis al la nove alveninto, kaj, lin vidinte, mi estis frapita, kiel per bastonego, de la plej granda mirego, kiun mi sentis en mia tuta vivado. Antaŭ miaj okuloj mi vidis, reviviginta, la saman viron, kiu malantaŭ mia dorso kuŝis malviva sur sia lito. Certe la vivulo estis rozkolora kiel ... vivulo, dum la malvivulo estis pala kiel ... malvivulo; kaj tio sufiĉis por plene ilin diferencigi: sed malgraŭ tiu diferencigo, aŭ prefere pro tiu diferencigo mem, la simileco ŝajnis ankoraŭ pli nekredinda; ĉar mi vidis la saman viron samtempe vivan kaj samtempe malvivan.
– Kredeble vi estas ĝemeloj? mi demandis.
– Jes; kaj ni havis samajn emojn, karakterojn, fartojn. Ni ĉiam kunvivis kune, ĉar ni multege amis nin reciproke. Vi komprenas, doktoro, kiel forte tiu morto min doloras: ĉar kredeble mi ne longatempe postvivos mian fraton.
Aŭdidinte tiun melankolian pripenson, mi eliris. Ĉar mi ne estis la kuracisto de tiu familio, mi ne scias, ĉu la timoj de l’ postvivinto efektiviĝis.
Jen estas miaj propraj observadoj pri ĝemeleco. Al tiuj ekzemploj mi povas aldoni tiujn, kiujn al mi konigis, ĉu la rakontoj de fidindaj observintoj, ĉu miaj legadoj.
El la unua fonto mi ĉerpos nur tri observadojn, kiuj devenas: la unua, de mia patrino; la dua, de mia filino; kaj la tria, de mia filo.
Mia patrino ofte al mi rakontis, ke, kiam ŝi estis junaĝa, ŝi kunuliniĝis en sia lernejo kun du ĝemelinoj, kiuj havis samajn emojn, karakterojn, fartojn, kaj kiujn neniu, eĉ iliaj gepatroj, povis diferencigi. Nur tualeta detalo igis ebla tiun diferencigon.
Aliparte, en la momento mem, en kiu mi skribas tiujn liniojn (1908), mia filino konas en sia lernejo du okjarajn ĝemelinojn; ne nur ili tiel perfekte similiĝas, ke iliaj profesorinoj kaj iliaj kunulinoj ne povas ilin diferencigi, sed plie, kiam oni rekompensas aŭ punas unu el ambaŭ, tuj oni estas devigata fari la samon por la alia; ĉar tuj la alia agas sammaniere kiel sia fratino, kiam eĉ ŝi ne konas tion, kion faris ĉi tiu lasta. Estus do tute malĝuste diri, ke unu volis imiti la alian. Cetere se oni povas riproĉi du junulinojn, ke ili profitas sian similecon por sin amuzi, erarigante la ĉeestantojn, oni ne povas kulpigi pri tio du okjarajn knabinetojn; ĉar ili estas tro junaj por meti en siajn petolaĵojn tiom da diplomateco: do nur sama instinkto instigas ilin al sama agado.