La Rabeno de Baĥaraĥ
Verkis: Henri Heine
Tradukis el Germana lingvo D ro L.-L. Zamenhof
Eldono: Dua eldono
Eldonado: Esperantista Centra Librejo Paris 1929
Grandeco: 43 p.
La tekston origine enkomputiligis kiel skanitajn bildojn ĉe https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/ la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek)
Proksimuma tradukojaro: 1909
Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof
La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Bertilo Wennergren .
La Zamenhofa traduko de “La Rabeno de Baĥaraĥ ” unue aperis en la gazeto “La Revuo” en 1909-1910. Libroforme ĝi estis publikigita unue en 1924 kune kun “La Gimnazio” (de Ŝalom Alejĥem ) en unu volumo. La ĉi-tiea teksto sekvas la duan eldonon de 1929. La bibliografiaj indikoj redonas nur tiujn partojn de la titolpaĝo, kiuj validas por “La Rabeno de Baĥaraĥ ”.
Jam la Germana originalo estas fragmento. La fino de la rakonto perdiĝis en fajro laŭ Heine mem.
La nomo de la aŭtoro estas Heinrich Heine en la Germana, sed sur la titolpaĝo de la Esperanta traduko lia nomo aperas kun la Franca formo de lia persona nomo: “ Henri ”, kredeble ĉar la libro estis eldonita en Francujo.
LA RABENO DE BAĤARAĤ
ĈAPITRO I
Malsupre de la Rejna provinco, kie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon, la montoj kaj rokoj kun siaj strangaj kastelruinoj aspektas pli krude, kaj aperas majesto pli sovaĝa kaj pli serioza, tie, kvazaŭ terura legendo el la tempo antikva, staras la malserena, antikva urbo Baĥaraĥ . Ne ĉiam estis tiel putraj kaj ruinaj tiuj muregoj kun siaj sendentaj suprorandoj kaj dezertaj gardoturoj, en kies truoj fajfas la vento kaj nestas paseroj; en tiuj mizere malbelaj argilkotaj stratetoj, kiujn oni vidas tra la ruinigita pordego, ne ĉiam regis tiu dezerteca silento, kiu nur de tempo al tempo estas interrompata de kriantaj infanoj, insultantaj virinoj kaj blekantaj bovinoj. Tiuj muregoj iam estis fieraj kaj fortaj, kaj en tiuj stratetoj moviĝadis freŝa, libera vivo, potenco kaj pompo, gajeco kaj suferoj, multe da amo kaj multe da malamo. Baĥaraĥ apartenis iam al tiuj municipoj, kiuj estis fonditaj de la Romanoj en la tempo de ilia regado en la Rejnaj regionoj, kaj la loĝantoj, malgraŭ ke la sekvanta tempo estis tre maltrankvila kaj malgraŭ ke ili poste fariĝis subuloj de la Hohenstaŭfenoj kaj poste de la Wittelsbaĥ anoj, scipovis tamen, laŭ la ekzemplo de aliaj Rejnaj urboj, konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon. Ĉi tiu konsistis el interligo de apartaj korporacioj, el kiuj la korporacio de la burĝoj-patricioj kaj la korporacio de la gildoj – kiu siaflanke subdividiĝis laŭ la diversaj metioj – reciproke bataladis pri hegemonio, tiamaniere, ke rilate la eksteron ili ĉiuj estis forte ligitaj inter si por defendo kaj rebato kontraŭ la najbara rabema nobelaro, sed interne, pro konkurantaj interesoj, ili troviĝadis en konstanta malpaco; kaj pro tio inter ili estis malmulte da reciprokaj rilatoj, multe da malkonfido, ofte eĉ aktivaj eksplodoj de pasio. La prefekto de la reĝo sidis en la monta kastelo Sareck , kaj kiel falko li deflugadis, kiam oni lin vokis, kaj ofte ankaŭ nevokite. Religia pieco floris en mallumo per mallumigado de la spirito. Korporacio plej multe izolita, senforta kaj iom post iom senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj estis la malgranda hebrea komunumo, kiu enloĝiĝis en Baĥaraĥ jam en la tempo de la Romanoj kaj poste, dum la granda persekutado de la hebreoj, akceptis en sin tutajn amasojn da forkurintaj samreligianoj.
La granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj kaj furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la dekkvara jarcento, de la fino de la granda pesto, pri kiu, kiel pri ĉiu alia socia malfeliĉo, oni akuzis la hebreojn, asertante, ke ili per malbenoj venigis la koleron de Dio kaj per helpo de la infektitoj venenis la putojn. La incitita popolamaso, precipe la hordoj de la flagelantoj, duonnudaj viroj kaj virinoj, kiuj, pentofare vipante sin mem kaj kantante frenezan kanton, vagadis tra la Rejna regiono kaj tra la cetera Sudgermanujo, mortigis tiam multajn milojn da hebreoj, aŭ torturis ilin, aŭ baptis ilin perforte. Alia akuzo, kiu jam en la antaŭa tempo, tra la tuta mezepoko ĝis la komenco de la pasinta jarcento, kostis al ili multe da sango kaj angoro, estis la sensenca, en kronikoj kaj legendoj naŭze ofte ripetata fabelo, ke la hebreoj ŝtelas konsekritajn hostiojn, kiujn ili trapikas per tranĉiloj, ĝis sango elfluas, kaj ke ili en sia Paska festo buĉas kristanajn infanojn, por uzi ilian sangon ĉe sia nokta Diservo. La hebreoj, sufiĉe malamataj pro sia religio, sia riĉeco kaj siaj ŝuldolibroj, dum tiu festo estis tute en la manoj de siaj malamikoj, kiuj tre facile povis pereigi ilin, disvastigante la famon pri tia mortigo de infano, eble eĉ kaŝite subĵetante sangmakulitan kadavron de infano en la malamikan domon de hebreo kaj atakante tie en la nokto la preĝantan hebrean familion, kie oni tiam mortigis, rabis kaj baptis, kaj grandaj mirakloj aperis per la trovita malviva infano, kiun la eklezio fine eĉ sanktuligis. La Sankta Werner estas tia sanktulo, kaj je lia honoro en Oberwesel estis fondita tiu luksa abatejo, kiu nun prezentas apud Rejno unu el la plej belaj ruinoj kaj per la gota majesteco de siaj longaj pintarkaj fenestroj, per la fiere leviĝantaj kolonoj kaj per la ŝtonaj skulptaĵoj tiel nin ravas, kiam ni en serene verda somera tago preterveturas kaj ne scias ĝian historion. Je honoro de tiu sanktulo apud Rejno estis konstruitaj ankoraŭ tri aliaj grandaj preĝejoj kaj estis mortigita aŭ turmentita grandega nombro da hebreoj. Tio okazis en la jaro 1287, kaj ankaŭ en Baĥaraĥ , kie estis konstruita unu el tiuj preĝejoj de la sankta Werner , trafis tiam la hebreojn multe da suferoj kaj mizero. Tamen dum du jarcentoj post tio ili restis ne tuŝitaj de tiaj atakoj de popola furiozo, kvankam ili ĉiam ankoraŭ estis sufiĉe malamataj kaj minacataj.
Sed ju pli ilin de ekstere premis la malamo, des pli intima kaj amoplena fariĝis ilia vivo familia, des pli profunde enradikiĝis la pieco kuj diotimo de la hebreoj de Baĥaraĥ . Modelo de dioplaĉa vivado estis la tiea rabeno, nomata Rabbi Abraham , viro ankoraŭ juna, kiu tamen malproksime ĉirkaŭe estis fama pro sia instruiteco. Li estis naskita en tiu urbo, kaj lia patro, kiu ankaŭ estis havinta tie la oficon de rabeno, ordonis al li en sia lasta volo, ke li dediĉu sin al la sama ofico kaj neniam forlasu Baĥaraĥ on, esceptante nur okazon de danĝero por la vivo. Ĉi tiu ordono kaj ŝranko kun maloftaj libroj estis ĉio, kion lia patro, kiu vivis nur en malriĉeco kaj religia studado, restigis al li. Tamen Rabbi Abraham estis tre riĉa homo; edzigita je la sola filino de sia mortinta onklo, kiu estis komercisto de juveloj, li heredis lian grandan riĉaĵon. Kelkaj ruĝbarbuloj en la komunumo aludadis, ke la rabeno edziĝis je sia edzino ĝuste pro la mono. Sed ĉiuj virinoj kontraŭparolis tion kaj rakontadis malnovajn historiojn, kiel la rabeno jam antaŭ sia vojaĝo Hispanujon estis enamiĝinta en Sara n – oni nomadis ŝin ordinare la bela Sara – kaj kiel Sara devis atendi sep jarojn, ĝis la rabeno revenis el Hispanujo, ĉar li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo de ŝia patro kaj eĉ sen ŝia propra konsento. Ĉar ĉiu hebreo povas fari hebrean knabinon sia laŭleĝa edzino, se li sukcesis meti ringon sur ŝian fingron kaj diri ĉe tio la vortojn: “mi edzinigas vin al mi per ĉi tiu ringo laŭ la moroj de Moseo kaj Izrael !” Ĉe la menciado de Hispanujo la ruĝbarbuloj ridetadis en ia speciala maniero; tio estis farata verŝajne pro ia neklara famo, ke kvankam Rabbi Abraham en la altlernejo de Toledo sufiĉe fervore studis la Diajn legojn, li tamen ankaŭ imitis kristanajn morojn kaj ensuĉis liberspiritan manieron de pensado, simile al tiuj hispanaj hebreoj, kiuj tiam havis tre altan gradon de klereco. Sed en la interno de sia animo tiuj ruĝbarbuloj kredis tre malmulte pri vereco de la dirita famo. Ĉar perfekte pura, pia kaj serioza estis la vivmaniero de la rabeno depost lia reveno el Hispanujo, la plej bagatelajn religiajn morojn li plenumadis kun tre zorga konscienceco. Ĉiun lundon kaj ĵaŭdon li fastis, nur en sabato aŭ en aliaj festoj li manĝadis viandon kaj trinkadis vinon, lia tago pasadis en preĝado kaj studado; dum la tago li klarigadis la Diajn legojn en la rondo de la lernantoj, kiujn la gloro de lia nomo altiris en Baĥaraĥ on, kaj nokte li observadis la stelojn de la ĉielo aŭ la okulojn de la bela Sara . Seninfana estis la edzeco de la rabeno; tamen ĉirkaŭ li ne mankis vivado kaj moviĝado. La granda salono de lia loĝejo, kiu troviĝis apud la sinagogo, estis malfermita por la uzado de la tuta komunumo; ĉi tie oni eniradis kaj eliradis sen ceremonioj, plenumadis rapidecajn preĝojn, aŭ informiĝadis pri novaĵoj, aŭ konsiliĝadis pri publikaj bezonoj; ĉi tie la infanoj ludadis en la sabataj matenoj, dum en la sinagogo estis legata la semajna partaĵo; ĉi tie oni kolektiĝadis ĉe procesioj edziĝafestaj kaj enterigaj, ĉi tie oni malpaciĝadis kaj repaciĝadis; ĉi tie frostosentanto trovadis varman fornon kaj malsatanto kovritan tablon. Krom tio ĉirkaŭ la rabeno moviĝadis ankoraŭ amaso da parencoj, fratoj kaj fratinoj kun siaj edzinoj kaj infanoj, kiel ankaŭ la komunaj onkloj kaj onklinoj de li kaj lia edzino, grandnombra familianaro, kies ĉiuj membroj rigardadis la rabenon kiel familiestron, vizitadis lian domon en ĉiuj tempoj de la tago kaj en solenaj festotagoj ĉiuj kune tie manĝadis. Tiaj komunaj familiaj manĝadoj en la domo de la rabeno okazadis plej precipe ĉe la ĉiujara solenado do la Pasko, antikva, mirinda festo, kiun ankoraŭ nun la hebreoj en la tuta mondo en la antaŭvespero de la dekkvara tago de monato Nisen festas en la sekvanta maniero por eterna memoro pri sia liberiĝo el la Egipta sklaveco.