Выбрать главу

Kun laŭta rido Don   Isaak  subite ĵelis sin sur la kolon de la rabeno, fermis lian buŝon per kisoj, sprontintante alte eksaltis pro ĝojo tiel, ke la pretorpasantaj hebreoj timigite sin retiris, kaj per sia natura kore gaja tono li ekkriis:

“Efektive, vi estas Abraham  el Baĥaraĥ ! Tio estis bona spritaĵo kaj samtempe vera amikaĵo, kiam vi en Toledo de la Alkantara ponto saltis en la akvon kaj vian amikon, kiu pli bone povosciis trinki ol naĝi, kaptis je la tufo kaj tiris sur sekan lokon! Jam ne multe mankis, ke mi faru tre fundajn esplorojn pri tio, ĉu sur la fundo de Taĥo efektive troviĝas grajnoj da oro kaj ĉu prave la Romanoj nomis Taĥon ora rivero. Mi diras al vi, mi malvarmumas ankoraŭ hodiaŭ per la sola rememoro pri tiu akva ekskurso.”

Ĉe tiuj ĉi vortoj la hispano faris tiajn gestojn, kvazaŭ li volus deskui de si alpendantajn gutojn da akvo. Sed la vizaĝo de la rabeno tute sereniĝis. Li premis al sia amiko kelkfoje la manon, kaj ĉiufoje li diris: “mi gojas!”

“Kaj mi ankaŭ ĝojas” – diris la alia – “jam de sep jaroj ni nin ne vidis; ĉe nia disiĝo mi estis ankoraŭ tute juna bubaĉo, dum vi, vi estis jam tiel solida kaj serioza... Sed kio fariĝis el la bela donna , kiu tiam kostis al vi tiom da ĝemoj, bone rimitaj ĝemoj, kiujn vi akompanadis per sonoj de liuto...”

“Silentu, silentu! la donna  aŭdas nin, ŝi estas mia edzino, kaj vi mem prezentis al ŝi hodiaŭ specimenon de via gusto kaj poezia talento”.

Ne sen postesignoj de la antaŭa embaraso la hispano salutis la belan virinon, kiu kun ĉarma boneco nun bedaŭris, ke ŝi per esprimo de indigno faris malagrablaĵon al amiko de sia edzo.

“Ha, sennora ” – respondis Don   Isaak  – ”kiu per mallerta mano volis kapti rozon, tiu ne havas la rajton plendi, ke la dornoj lin pikis! Kiam la vesperstelo orbrile speguliĝas en la blua rivero...”

“Mi petas vin pro Dio” – interrompis lin la rabeno – “ĉesu!... Se ni devas atendi tiel longe, ĝis la vesperstelo orbrile respeguliĝos en la blua rivero, tiam mia edzino mortos de malsato; de hieraŭ ŝi nenion manĝis, kaj de tiu tempo ŝi elportis multe da suferoj kuj malĝojoj.”

“Nu, en tia okazo mi kondukos vin al la plej bona manĝejo de Izrael ” – ekkriis Don   Isaak  – “al la domo de mia amikino Schnapper-Elle , proksime de ĉi tie. Jam mi flarsentas ĝian ĉarman odoron, t.e. la odoron de la manĝejo. Ho, se vi scius, Abraham , kiel tiu odoro al mi plaĉas! Ĝi estas tio, kio min tiel ofte logas al la tendoj de Jakob , de kiam mi loĝas en ĉi tiu urbo. Interrilatoj kun la popolo de Dio ĝenerale ne estas mia amataĵo, kaj certe ne por preĝi ĉi tie, sed por manĝi, mi vizitas la hebrean straton...”

“Vi neniam nin amis, Don   Isaak ...”

“Jes” – diris plue la hispano – “mi amas vian kuirejon multe pli ol vian religion; al ĉi tiu mankas la ĝusta saŭco. Vin mem mi neniam povis bone digesti. Eĉ en viaj plej bonaj tempoj, eĉ dum la regado de mia prapatro David , kiu estis reĝo super Jehuda  kaj Izrael , mi ne povus elteni inter vi, kaj certe mi en unu bela mateno forkurus el la kastelo Cion  kaj elmigrus en Fenicion aŭ en Babilonon, kie la vivĝojo ŝaŭmis en la templo de la dioj...”

“Vi blasfemas, Isaak , kontraŭ la sola Dio” – malserene murmuris la rabeno – “vi estas multe pli malbona ol kristano, vi estas idolano, servanto de falsaj dioj...”

“Jes, mi estas idolano, kaj tiel same antipatiaj, kiel la malgrasaj, senĝojaj hebreoj, estas por mi la malserenaj, turmentemaj Nazaretanoj. Nia diino de Cidon , la sankta Aŝtarot , pardonu min, ke mi genuas kaj preĝas antaŭ la dolorplena patrino de la Krucumito... Nur mia genuo kaj mia lango humiliĝas antaŭ la morto, mia koro restis fidela al la vivo!...”

“Sed ne rigardu tiel acide” – diris plue la hispano, kiam li vidis, kiel malmulte lia parolado plaĉas al la rabeno – “ne rigardu min kun abomeno. Mia nazo ne fariĝis renegato. Kiam unu fojon okulo kondukis min dum tagmanĝa tempo sur ĉi tiun straton, kaj el la kuirejoj de la hebreoj venis al mi en la nazon la bone konataj odoroj, tiam kaptis min tiu sopiro, kiun sentis niaj prapatroj, kiam ili rememoris la viandpotojn de Egiptujo; bongustaj rememoroj el la juneco leviĝis en mi; mi denove vidis en la spirito la karpojn kun bruna vinbera saŭco, kiujn mia onklino povosciis tiel edife pretigi por la vendreda vespero; mi vidis denove la stufitan ŝafaĵon kun ajlo kaj kreno, per kiu oni povas veki mortintojn, kaj la supon kun la reveme naĝantaj buletoj... kaj mia animo fandiĝis, kiel la tonoj de enamiĝinta najtingalo, kaj de tiu tempo mi manĝadas en la manĝejo de mia amikino Donna   Schnapper-Elle !”

Dume oni alvenis al ĉi tiu manĝejo; Schnapper-Elle  mem staris ĉe la pordo de sia domo, afable salutante la fremdulojn, kiuj malsate puŝis sin internen. Post ŝi, etendante la kapon super ŝian ŝultron, staris la longa longnaza Stern  kaj scivole-timeme ĉirkaŭrigardis la venintojn. Kun troigita gravmieneco Don   Isaak  alproksimiĝis al nia manĝejmastrino, kiu liajn ŝerce profundajn salutojn respondis per senfinaj riverencoj; poste li detiris la ganton de sia dekstra mano, enkovris la manon per angulo de sia mantelo, kaptis per ĝi la manon de Schnapper-Elle , malrapide karesis per ĝi siajn lipharojn kaj diris:

“ Sennora ! Viaj okuloj konkuras kun la ardo de la suno! Sed kvankam la ovoj, ju pli longe ili estas kuirataj, fariĝas des pli malmolaj, tamen mia koro fariĝas nur des pli mola, ju pli longe ĝi estas kuirata de la flamaj radioj de viaj okuloj! El la ovoflavo de mia koro elflugas la flugilhava dio Amor  kaj serĉas komfortan nesteton en via brusto... Ĉi tiun bruston, Sennora , kun kio mi povus ĝin kompari? En la granda universo ekzistas nenia floro, nenia frukto, kiu estus simila al ĝi! Ĉi tiu kreskaĵo estas sola en sia speco. Kvankam la ventego senfoliigas la plej delikatajn rozojn, tamen via brusto estas vintra rozo, kiu kontraŭstaras al ĉiuj ventoj! Kvankam la acida citrono, ju pli ĝi maljuniĝas, fariĝas des pli flava kaj sulkoplena, tamen via brusto konkuras kun la koloro kaj delikateco de la plej dolĉaj ananasoj! Ho Sennora , se ne la urbo Amsterdamo estas tiel bela, kiel vi rakontis al mi hieraŭ kaj antaŭhieraŭ kaj ĉiutage, tamen la grundo, sur kiu ĝi kuŝas, estas ankoraŭ milfoje pli bela...”

La kavaliro diris la lastajn vortojn kun ŝajnigita sinĝenado kaj sopire strabis al la granda bildo, kiu pendis sur la kolo de Schnapper-Elle ; la longnaza Stern  rigardis de supre per serĉantaj okuloj, kaj la laŭdata brusto tiel ondoforme ekmoviĝis, ke la urbo Amsterdamo balanciĝis tien kaj reen.

“Ha!” – ekĝemis Schnapper-Elle  – “virto pli valoras ol beleco. Kion utilas al mi la beleco? Mia juneco forpasas, kaj de tiu tempo, kiam Schnapper  mortis – li havis almenaŭ belajn manojn – kion helpas al mi la beleco?”