Tuj kiam fariĝas nokto, la mastrino ekbruligas la kandelojn, kovras per tablotuko la tablon, metas sur ĝian mezon tri el la plataj senfermentaj panoj, kovras ilin per buŝtuko kaj metas sur tiun altigitan lokon ses malgrandajn pladojn, en kiuj troviĝas simbolaj manĝaĵoj, nome: ovo, laktuko, kreno, osto de ŝafido kaj bruna miksaĵo el sekvinberoj, cinamo kaj nuksoj. Al tiu tablo sidiĝas la patro de la familio kun ĉiuj familianoj kaj kunuloj kaj voĉlegas al ili el stranga libro, kiu estas nomata Hagado kaj kies enhavo estas stranga miksaĵo el legendoj de la prapatroj, mirindaj historioj el Egiptujo, kuriozaj rakontoj, disputaj demandoj, preĝoj kaj festaj kantoj. En la mezon de tiu soleno estas enŝovata granda vespermanĝo, kaj eĉ dum la legado en difinitaj momentoj oni gustumas iom el la simbolaj manĝaĵoj, manĝas ankaŭ pecetojn de la senfermentaj panoj kaj trinkas kvar pokalojn da ruĝa vino. Melankolie gaja, serioze amuza kaj fabele mistera estas la karaktero de tiu vespera soleno, kaj la tradicie kanta tono, per kiu la Hagado estas legata de la familiestro kaj de tempo al tempo ĥore akompanata de la aŭskultantoj, sonas tiel tremige intime, tiel patrine lulante kaj samtempe tiel abrupte vekante, ke eĉ tiuj hebreoj, kiuj delonge defalis de la religio de siaj patroj kaj postkuris fremdajn ĝojojn kaj honorojn, ektremas en la plejprofundo de la koro, kiam la malnovaj bone konataj Paskaj sonoj okaze penetras en ilian orelon.
En la granda salono de sia domo sidis unu fojon Rabbi Abraham , kaj kun siaj familianoj, lernantoj kaj aliaj gastoj li celebris la vesperan solenon de la Paska festo. En la salono ĉio estis brile pura pli ol ordinare; la tablon kovris la diverskolore brodita silka tablotuko, kies oraj franĝoj pendis ĝis la planko; intimece briletis la teleretoj kun la simbolaj manĝaĵoj, kiel ankaŭ la altaj vinoplenaj pokaloj, kiuj havis sur si kiel ornamon nur sanktajn historiojn reliefigitajn; la viroj sidis en siaj nigraj manteloj kaj nigraj plataj ĉapeloj kaj blankaj kolŝirmiloj; la virinoj, en siaj fantazie briletantaj vestoj el Lombardiaj ŝtofoj, portis ĉirkaŭ la kapo kaj kolo siajn orajn kaj perlajn juvelojn; kaj la arĝenta sabata kandelabro verŝis sian festan lumon sur la piece gajajn vizaĝojn de la maljunuloj kaj junuloj. Sur la purpuraj veluraj kusenoj de seĝo, kiu estis pli alta ol la aliaj, kaj apogite, kiel postulas la moro, sidis Rabbi Abraham kaj legis kaj kantis la Hagadon, kaj la miksita ĥoro alkantadis aŭ respondadis ĉe la destinitaj lokoj. La rabeno portis ankaŭ sian nigran festan veston; la noblaformaj, iom severaj trajtoj de lia vizaĝo estis pli mildaj ol ordinare, la lipoj ridetadis el la nigra barbo, kvazaŭ ili volus rakonti multe da ĉarmaĵoj, kaj en liaj okuloj kvazaŭ naĝis feliĉaj rememoroj kaj antaŭsentoj. La bela Sara , kiu sidis ĉe lia flanko ankaŭ sur pli alta velura seĝo, portis, kiel mastrino, nenion el siaj juveloj, nur blanka tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ŝian gracian korpon kaj ŝian pian vizaĝon. Tiu vizaĝo estis kortuŝe bela, kiel ĝenerale la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝan; la konscio pri la profunda mizero, pri la maldolĉa malhonoro kaj pri la maltrankviligaj danĝeroj, en kiuj vivas iliaj parencoj kaj amikoj, metas sur iliajn ĉarmajn trajtojn de vizaĝo ian suferan sincerecon kaj observeman amoplenan timon, kiuj strange ensorĉas niajn korojn. Tiel hodiaŭ la bela Sara sidis kaj rigardis konstante la okulojn de sia edzo; de tempo al tempo ŝi rigardadis ankaŭ en la antaŭ ŝi kuŝantan Hagadon, la belan, per oro kaj veluro binditan pergamenan libron, malnovan heredaĵon kun malnoviĝintaj vinmakuloj el la tempoj de ŝia avo; en ĝi estis tiom multe da viglaj kaj mikskolore pentritaj bildoj, kiujn ŝi, estante ankoraŭ malgranda knabineto, jam tiel volonte rigardadis en la Paska vespero, kaj kiuj prezentis ĉiaspecajn Bibliajn historiojn, ekzemple: kiel Abraham disbatas per martelo la ŝtonajn idolojn de sia patro, kiel la anĝeloj venas al li, kiel Moseo mortigas la Egipton, kiel Faraono majeste sidas sur la trono, kiel la ranoj eĉ ĉe la tablo ne lasas lin trankvila, kiel li – dank’ al Dio – dronas, kiel la Izraelidoj singarde transiras la Ruĝan Maron, kiel ili kun malfermitaj buŝoj kune kun siaj ŝafoj, bovinoj kaj bovoj staras antaŭ la honto Sinaj , poste ankaŭ kiel la pia reĝo David ludas la harpon, kaj fine kiel Jeruzalem kun la turoj kaj murdentoj de sia templo estas prilumata de la brilo de la suno!
La dua pokalo estis jam plenigita, la vizaĝoj kaj voĉoj fariĝadis helaj, kaj la rabeno, preninte unu el la senfermentaj Paskaj panoj kaj levinte ĝin kun gaja saluto, legis la sekvantajn vortojn el la Hagado: “Vidu, ĉi tio estas la nutraĵo, kiun niaj patroj manĝis en Egiptujo! Ĉiu, kiu malsatas, venu kaj manĝu! Ĉiu, kiu estas malgaja, venu kaj partoprenu en nia Paska ĝojo! En ĉi tiu jaro ni solenas la feston ĉi tie, sed en la venonta jaro en la lando de Izrael ! en ĉi tiu jaro ni solenas ĝin ankoraŭ kiel sklavoj, sed en la venonta jaro kiel filoj de libereco!”
Tiam malfermiĝis la pordo de la salono, kaj eniris du grandaj palaj viroj, enkovritaj per tre vastaj manteloj, kaj unu el ili diris:
“Paco al vi, ni estas vojaĝantaj samreligianoj kaj deziras soleni kun vi la Paskan feston”. Kaj la rabeno respondis rapide kaj afable: “al vi estu paco, sidiĝu proksime de mi!” La du fremduloj baldaŭ sidiĝis al la tablo, kaj la rabeno daŭrigis la voĉlegadon. De tempo al tempo, dum la ceteraj postrestis ankoraŭ en sia kunlegado, li ĵetadis karesajn vortojn al sia edzino, kaj, aludante la antikvan ŝercon, ke hebrea familiestro sin tenas en tiu vespero kiel reĝo, li diris al ŝi: “Ĝoju, mia reĝino!” Sed ŝi respondis, melankolie ridetanta: “Mankas ja al ni la reĝido!” kaj per tio ŝi aludis pri la familia filo, kiu, kiel postulas unu loko en la Hagado, devas demandi per preskribitaj vortoj sian patron pri la signifo de la festo. La rabeno nenion respondis, sed montris nur per la fingro unu ĵus paĝmalfermitan bildon en la Hagado, kie oni povis vidi tre ĉarme, kiel la tri anĝeloj venas al Abraham , por sciigi al li, ke filo estos naskita al li de lia edzino Sara , kiu dume kun virina ruzeco staras malantaŭ la pordo de la tendo, por subaŭskulti la interparoladon. Ĉi tiu apenaŭ rimarkebla aludo elvokis fortan ruĝon sur la vangojn de la bela virino, ŝi mallevis la okulojn kaj poste denove kun amo rigardis supren al sia edzo, kiu kantante daŭrigis voĉlegadon de la mirinda historio, kiel Rabbi Josuo, Rabbi Eliezer , Rabbi Azaria, Rabbi Akiba kaj Rabbi Tarfen en Bona-Brak * sidis apogiĝinte kaj interparolis dum la tuta nokto pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, ĝis venis iliaj disĉiploj kaj atentigis ilin, ke estas jam tago kaj ke en la sinagogo oni legas jam la grandan matenan preĝon.