“Unu viro kaj unu virino!” – ĝemis la longnaza Stern . – “Kaj kiam la pordego estos malfermita, la virino deĵetos la veston, kaj montriĝos, ke tio ankaŭ estas viro, kaj tiam estos du viroj, kaj ni estas nur tri!”
“Ne estu leporo” – respondis Jekel -Malsaĝulo – “estu maltima kaj montru kuraĝon!”
“Kuraĝon!” – ekkriis la longnaza Stern kaj ridis ĉagrenite kaj maldolĉe. – “Leporo! Leporo estas malbona komparo, leporo estas malpura besto, Kuraĝon! Ne por kuraĝo oni min starigis ĉi tie, sed por singardemo. Se venos tro multe da homoj, mi devas krii. Sed mi mem ne povas reteni ilin. Mia brako estas malforta.
Mi havas sur mi fontanelon, kaj mi estas sole staranta homo. Se oni pafos sur min, mi mortos. Tiam la riĉa Mendel Reiss sidos sabate ĉe la tablo kaj deviŝos de sia buŝo la sekvinberan saŭcon kaj karesos al si la ventron kaj eble diros: “La longa longnaza Sterĉjo estis tamen brava hometo; se li ne estus, ili dissaltigus la pordegon; li lasis sin mortpafi por ni; li estis brava hometo, estas domaĝe, ke li mortis. –”
La voĉo fariĝis iom post iom mola kaj plora, sed subite ĝi transiris en rapideman, preskaŭ koleran tonon: “Kuraĝon! Kaj por ke la riĉa Mendel Reiss povu deviŝi al si de la buŝo la sekvinberan saŭcon kaj karesi al si la ventron kaj nomi min brava hometo, mi lasu pafmortigi min? Kuraĝon! Senlime! La malgranda Strauss estis sentima kaj rigardis hieraŭ sur la placo de la Romano la turniron, kaj li pensis, ke oni lin ne konas, ĉar li portis violkoloran surtuton el veluro, kostantan po tri guldenoj pro ulno, kun vulpaj vostetoj, tute ore broditan, tute belegan, – kaj ili tiel longe batadis al li la violkoloran surtuton, ĝis ĝi perdis la koloron kaj ĝis lia dorso fariĝis violkolora kaj ne havas plu homan aspekton. Kuraĝon! La kurba Lezer estis sentima, nian kanajlan vilaĝestron li nomis kanajlo, kaj oni pendigis lin je la piedoj inter du hundoj, kaj Hans -tamburisto tamburis. Kuraĝon! Ne estu leporo! Inter la multe da hundoj la leporo pereas, mi estas sole staranta homo, kaj mi efektive timas!”
“Ĵuru do!” – diris Jekel -Malsaĝulo.
“Mi efektive timas!” – ĝemante respondis la longnaza Stern – “mi scias, la timo kuŝas en la sango, kaj mi havas tion de mia formortinta patrino. –”
“Jes, jes!” – interrompis lin Jekel -Malsaĝulo – “kaj via patrino havis tion de sia patro, kaj ĉi tiu siaflanke havis tion de sia patro, kaj tiamaniere tion havis viaj prapatroj unu de alia, ĝis via gentofondinto, kiu sub la regado de la reĝo Saul iris batali kontraŭ la Filiŝtoj kaj estis la unua, kiu faris forkuron. – Sed rigardu, Rindskopĉjo baldaŭ estos preta, li jam la kvaran fojon kliniĝis, jam li saltas kiel pulo ĉe la trifoja vorto “sankta”, kaj jen li singarde ŝovas la manon en la poŝon...”
Efektive, la ŝlosiloj eksonis, krakante malfermiĝis unu duono de la pordego, kaj la rabeno kaj lia edzino eniris en la tute malplenan hebrean straton. La malferminto, malgranda viro kun bonanime acida vizaĝo, reveme balancis la kapon, kiel persono, kiu ne volus esti malhelpata en sia meditado, kaj, zorgeme ŝlosinte denove la pordegon, li trenis sin, nenion dirante, al unu angulo malantaŭ la pordego, senĉese murmuretante preĝojn. Malpli silentema estis Jekel -Malsaĝulo, dikmalalta, iom kurbapieda ulo kun ridanta ruĝa vizaĝo kaj kun eksterordinare granda viandodika mano, kiun li el la vastaj manikoj de sia mikskolora jako etendis por saluto. Malantaŭ li montriĝis aŭ pli ĝuste kaŝiĝis longa maldika figuro, kies mallarĝa kolo estis blanke ĉirkaŭita de delikata batista krispo kaj kies maldika, pala vizaĝo estis strange ornamita de preskaŭ nekredeble longa nazo, kiu scivole kaj timeme moviĝadis tien kaj reen.
“Bonvenon al vi! bonan feston al vi!” – ekkriis Jekel -Malsaĝulo – “ne miru, ke la strato nun estas tiel malplena kaj silenta. Ĉiuj niaj homoj estas nun en la sinagogo, kaj vi venas ankoraŭ en la ĝusta tempo, por ke vi povu tie aŭdi la voĉlegadon de la historio pri la oferateco de Isaak . Mi ĝin konas, ĝi estas interesa historio, kaj se mi ne estus jam aŭdinta ĝin tridek tri fojojn, mi volonte aŭskultus ĝin en ĉi tiu jaro ankoraŭ unu fojon. Kaj ĝi estas grava historio, ĉar se Abraham efektive buĉus Isaak on kaj ne la kapron, nun estus en la mondo pli da kaproj kaj malpli da hebreoj.” – Kaj kun freneze gaja grimaco Jekel komencis kanti la sekvantan kanton el la Hagado:
“Kapreto, kapreto, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn * ; kapreto, kapreto!
* Speco de monero.
“Venis kateto kaj manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!
“Venis hundeto kaj mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!
“Venis bastoneto kaj batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!
“Venis fajreto kaj forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!
“Venis akveto kaj estingis la fajreton, kiu forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!
“Venis boveto kaj eltrinkis la akveton, kiu estingis la fajreton, kiu forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!
“Venis buĉisteto kaj buĉis la boveton, kiu eltrinkis la akveton, kiu estingis la fajreton, kiu forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!
“Venis mortanĝeleto kaj mortigis la buĉisteton, kiu buĉis la boveton, kiu eltrinkis la akveton, kiu estingis la fajreton, kiu forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!
“Jes, bela sinjorino” – aldonis la kantanto – “iam venos la tago, kiam la mortanĝelo buĉos la buĉiston, kaj nia tuta sango venos sur Edomon; ĉar Dio estas Dio venĝanta...”
Sed subite perforte deĵetante de si la seriozecon, kiu sen lia intenco falis sur lin, Jekel -Malsaĝulo ĵetis sin denove en siajn pajacaĵojn kaj parolis plue kun krakanta tono de gajigisto: “Ne timu, bela sinjorino, la longnaza Stern faros al vi nenion malbonan. Nur por la maljuna Schnapper-Elle li estas danĝera. Ŝi enamiĝis en lian nazon, sed ĉi tiu efektive tion meritas. Ĝi estas bela kiel la turo, kiu rigardas al Damasko, kaj majesta kiel cedro de Lebanon. Ekstere ĝi brilas kiel brilanta oro kaj siropo, kaj interne ĝi estas plena de muziko kaj ĉarmaĵoj. En somero ĝi floras, en vintro ĝi frostiĝas, kaj en somero kaj en vintro ĝi estas dorlotata de la blankaj manoj de Schnapper-Elle . Jes, Schnapper-Elle estas enamiĝinta en lin, ĝis plena perdo de la prudento. Ŝi flegas lin, ŝi nutras lin, kaj kiam li estos sufiĉe grasa, ŝi edziniĝos je li, kaj por sia aĝo ŝi estas ankoraŭ sufiĉe juna, kaj kiu post tricent jaroj venos Frankfurton, ne povos vidi la ĉielon pro la multego da longnazaj Stern oj!”
“Vi estas Jekel -Malsaĝulo” – diris la rabeno ridante– “mi vidas tion per viaj vortoj. Mi ofte aŭdis paroli pri vi”.