Выбрать главу

“Jes, jes” – respondis tiu kun komika modesteco – “jes, jes, tion faras la gloro. Ofte oni vaste ĉirkaŭe havas la famon de pli granda malsaĝulo, ol oni mem scias. Sed mi tro multe penas, por esti malsaĝulo, mi saltas kaj skuas min, por ke la tintiloj sonoru. Por aliaj la afero estas pli facila... Sed diru al mi, rabena moŝto, kial vi vojaĝas en festotago?”

“Mia pravigo” – respondis la demandito – “troviĝas en la Talmudo, kie estas dirite: danĝero forpelas sabaton”.

“Danĝero!” – ekkriis subite la longnaza Stern  kun gestoj de morta angoro. – “Danĝero! Danĝero! Tamburisto Hans , tamburu, tamburu! Danĝero, dangero! Tamburisto Hans ...”

Sed ekstere la tamburisto Hans  ekkriis per sia densa biera voĉo: “Mil tondroj! La diablo prenu la hebreojn! Jam la trian fojon vi vekas min hodiaŭ el la dormo, longnaza Stern ! Ne furiozigu min! Kiam mi furiozas, mi fariĝas kiel Satano mem, kaj tiam, mi ĵuras per mia kristaneco, tiam mi pafos per mia pafilo tra la kradan aperturon de la pordego, kaj tiam ĉiu gardu sian nazon!”

“Ne pafu, ne pufu! mi estas sole staranta homo” – timege plorkriis la longnaza Stern  kaj alpremis sian vizaĝon al la plej proksima muro, kaj en tiu situacio li restis, tremante kaj mallaŭte preĝante.

“Diru, diru, kio fariĝis“ – ekkriis nun ankaŭ Jekel -Malsaĝulo kun tiu rapidema scivoleco, kiu jam tiam estis karaktera trajto de la Frankfurtaj hebreoj.

Sed la rabeno fortiris sin de li kaj iris kun sia edzino pluen laŭ la hebrea strato. “Vidu, bela Sara ” – li diris ĝemante – “kiel malbone gardata estas Izrael ! Malveraj amikoj gardas liajn pordegojn ekstere, kaj interne liaj gardantoj estas malsaĝeco kaj timo!”

Malrapide ambaŭ iris tra la longa malplena strato, kie nur ie kaj ie floranta knabina kapo elrigardis tra fenestro, dum en la brile purigitaj fenestraj vitroj la suno feste serene speguliĝis. Tiam la domoj de la hebrea kvartalo estis ankoraŭ novaj kaj puraj, ili ankaŭ estis malpli altaj ol nun, ĉar nur poste, kiam la hebreoj en Frankfurto tre multiĝis kaj tamen ne havis la rajton plivastigi sian kvartalon, ili komencis konstruadi ĉiam novajn etaĝojn unu sur alian, kunepremiĝis simile al sardeloj kaj per tio kripliĝis korpe kaj anime. La parto de la hebrea kvartalo, kiu restis nedetruita post la granda brulo kaj kiun oni nomas la malnova strato, tiuj altaj nigraj domoj, kie komercaĉante moviĝas servomiena amaso, estas terura memorigaĵo el la mezaj jarcentoj. La pli malnova sinagogo plu ne ekzistas; ĝi estis malpli vasta ol la nuna, kiu estas konstruita poste, kiam la Nurenbergaj elpelitoj estis akceptitaj en la komunumon. Ĝi troviĝis pli norde. La rabeno ne bezonis demandi pri la loko, kie ĝi troviĝas. Jam de malproksime li aŭdis la multajn intermiksitajn kaj tre laŭtajn voĉojn. En la korto de la domo de Dio li disiĝis de sia edzino. Lavinte siajn manojn ĉe la puto, kiu tie estis, li eniris en tiun malsupran parton de la sinagogo, kie preĝas la viroj, sed la bela Sara  supreniris unu ŝtuparon kaj venis supre en la apartaĵon de la virinoj.

Ĉi tiu supra apartaĵo estis speco de galerio kun tri vicoj da lignaj, brunruĝe koloritaj seĝoj, kies apogilo supre estis provizita per pendanta tabuleto, kiu povis tre oportune esti levata, por meti sur ĝin la preĝolibron. La virinoj sidis ĉi tie babilante unu apud la alia, aŭ staris rekte, fervore preĝante; iufoje ankaŭ ili aliradis scivole al la granda krado, kiu etendiĝis laŭlonge de la orienta flanko kaj tra kies maldikaj verdaj latoj oni povis rigardi malsupren, en la malsupran apartaĵon de la sinagogo. Tie, malantaŭ altaj preĝopupitroj, staris la viroj en siaj nigraj manteloj, kun la pintaj barboj super la blankaj kolkrispoj kaj kun la plate kovritaj kapoj pli aŭ malpli kaŝitaj en kvarangula, per la leĝaj ritpenikoj provizita tuko, kiu estis farita el blanka lano aŭ silko kaj en kelkaj lokoj estis ornamita per oraj galonoj. La muroj de la sinagogo estis tute unuforme blankigitaj, kaj oni vidis tie nenian alian ornamon krom la orita fera krado ĉirkaŭ la kvarangula podio, sur kiu estas voĉlegataj la partaĵoj el la Biblio, kaj krom la sankta ŝranko, multekosta ellaborita kesto, ŝajne portata de marmoraj kolonoj kun luksaj kapiteloj, kies floraj kaj foliaj ornamaĵoj ĉarme leviĝis supren, kaj kovrita per kurteno el cejane-blua veluro, sur kiu per oraj brilaĵetoj, perloj kaj diverskoloraj ŝtonoj estis brodita pia surskribo. Ĉi tie pendis la arĝenta lucerno de memoro kaj troviĝis ankaŭ ĉirkaŭkradita estrado, sur kies balustrado staris diversaj sanktaj objektoj, interalie la sepbraka templa kandelabro, kaj antaŭ ĉi tiu, kun la vizaĝo al la sankta ŝranko, staris la kantoro, kies kantado instrumentosimile estis akompanata de la voĉoj de liaj du helpantoj, la basulo kaj la sopranulo. Ĉar la hebreoj ĉian efektive instrumentan muzikon forpelis el sia preĝejo, opiniante, ke la laŭdado de Dio pli edife leviĝas el varma homa brusto, ol el malvarmaj fajfiloj de orgeno. Tute infane ĝojis la bela Sara , kiam nun la kantoro, tre bona tenorulo, levis sian voĉon, kaj la antikvaj, seriozaj melodioj, kiujn ŝi tiel bone konis, ekfloris en ankoraŭ neniam tiel sentita juna ĉarmeco, dum la basulo por kontrasto enmurmuris la profundajn, mallumajn tonojn kaj en la paŭzetoj delikate kaj dolĉe trilis la sopranulo. Tian kantadon la bela Sara  en la sinagogo de Baĥaraĥ  neniam aŭdis, ĉar la estro de la komunumo, David Levi , havis tie la oficon de kantoro, kaj kiam tiu jam profundaĝa tremanta viro per sia dispecigita blekanta voĉo volis trili kiel juna knabino kaj en lia superforta penado febre skuis sian senforte pendantan brakon, tiam tio certe pli vekis ridon ol edifon.

Pia sento de agrableco, miksita kun virina scivoleco, tiris la belan Sara n al la krado, kie ŝi povis rigardi malsupren en la malsupran apartaĵon, la tiel nomatan viran preĝejon. Ŝi ankoraŭ neniam vidis tian grandan nombron da samreligianoj, kian ŝi vidis tie malsupre, kaj al ŝi fariĝis en la koro ankoraŭ pli agrable kaj hejme meze de tiom da homoj, kiuj estis al ŝi tiel proksime parencaj per komuna deveno, pensmaniero kaj suferoj. Sed ankoraŭ multe pli emociiĝis la animo de la virino, kiam tri maljunaj viroj respektplene iris antaŭ la sanktan ŝrankon, tiris flanken la belegan kurtenon, malfermis la ŝrankon kaj zorgeme elprenis tiun libron, kiun Dio per Sia propra sankta mano skribis kaj por kies konservo la hebreoj tiom multe jam suferis, tiom multe da mitaro kaj malamo, malhonoro kaj morto, jarmilan martirecon. Tiu libro, granda pergamena rulvolvaĵo, simile al princa infano estis kovrita per bele brodita manteleto el ruĝa veluro; supre sur la du rulstangoj sidis du arĝentaj kronoj, en kiuj balete moviĝadis kaj tintadis diversaj globetoj kaj sonoriletoj, kaj antaŭe, sur oraj ĉenetoj, pendis oraj ŝildoj kun diverskoloraj juveloj. La kantoro prenis la libron, kaj – kvazaŭ ĝi estus efektiva infano, infano, pro kiu oni suferis grandajn dolorojn kaj kiun oni tiom pli amas, li balancis ĝin en siaj brakoj, dancetante faris kun ĝi kelke da paŝoj, alpremis ĝin al sia brusto, kaj emociita per tiu kuntuŝiĝo, li levis sian voĉon por tia ĝojkrie pia dankokanto, ke al la bela Sara  ekŝajnis, kvazaŭ la kolonoj de la sankta kesto komencis flori kaj la mirindaj floroj kaj folioj de la kapiteloj ekkreskis ĉiam pli kaj pli supren kaj la tonoj de la diskantulo transformiĝis en najtingalojn kaj la arkaĵo de la sinagogo krevis de la potencaj tonoj de la basulo kaj la gajeco de Dio fluis malsupren el la blua ĉielo. Tio estis bela psalmo. La komunumo ĥore ripetis la finajn versojn, kaj al la estrado en la mezo de la sinagogo malrapide paŝis la kantoro kun la sankta libro, dum viroj kaj knaboj rapidante sin alpuŝis, por kisi ĝian veluran kovrilon aŭ almenaŭ ektuŝi ĝin. Sur la dirita estrado oni detiris de la sankta libro la veluran mantelelon kaj ankaŭ la hellitere ornamitajn vindaĵojn, per kiuj ĝi estis ĉirkaŭvindita, kaj el la malfermita pergamena rulvolvaĵo, en tiu kanta tono, kiu en la Paska festo estas ankoraŭ modulata tute speciale, la kantoro voĉlegis la edifan historion pri la tento de Abraham .