Kverelis ĉiam la infanoj de kampul’,
kaj li per peto, per riproĉo, per postul’
klopodis por la kreo de interkompren’,
sed sensukcesa restis lia tuta pen’.
Finfine li elpensis ion por admon’:
El vergoj ligis faskon, kaj, post ties don’
al ili, diris: «Jen, ĝin rompu per la man’!»
Nu, vane provis ĝin infano post infan’,
La vergojn li transdonis al ili nun po pec’,
kaj ili, nature, rompis ilin kun facilec’.
La patro diris: «Same fragilaj sen konkord’
vi estas, filoj, dum unueco estas fort’.»
Delogis tre matura damo
mezaĝan viron, kiun amo
de junulino same ravis,
kaj tiuj du virinoj havis
tre grandan zorgon por lin ligi
kaj ĉiel al si konformigi.
La harojn ili al li flegis,
kaj nia viro feliĉegis
revivi siajn tempojn junajn.
Nu, sed la dam’ la harojn brunajn,
kaj la knabin’ la harojn grizajn
elŝiris al la olda knabo,
ĝis fine, dank’ al flegoj frizaj,
jen estis li kun kalva kapo.
(Ne Ezopa, tamen greka temo, kiun prilaboris ankaŭ Louise Labé, sonetistino el la XVI jarcento. Plie alegorio, ol fablo. Voltaire al ĝi atribuis la saman valoron, kiel al Psyche, la plej bela greka fabelo, kaj al la Efeza Vidvino, la plej amuza greka rakonto. La Fontaine prilaboris ĉiujn tri temojn, la jenan en mallonga fablo.)
Frenez’ kverelis kun Amor’ sovaĝe.
Subite li, la impetul’ timinda,
Amoron tiel frapis alvizaĝe,
ke tiu iĝis blinda.
Patrino Venus veis: Al ŝi brulis
doloro kaj koler’ en la animo.
Alvokis ĉiujn diojn kaj postulis
la punon de la krimo.
La tribunal’ kunsidis juĝi prave,
verdiktis fine la diin’ Nemezo:
«Amoron blindiginte, de nun sklave
konduku lin Frenezo.»
72. La maljunulo kaj la Morto
Homo aĝa, jam malforta,
lignon kolektadis foje,
poste hejmen, ŝarĝo-porta,
li sin trenis longa-voje.
Longe penis kun sufero,
fine li plu ne eltenis,
ŝarĝon metis al la tero,
vokis Morton. Morto venis.
«Kial do vi min deziris?» —
li demandis, levis serpon.
Kaj la maljunulo diris:
«Ŝarĝon levi donu helpon.»
Ĉevalo sovaĝiĝis, kaj ĝin vane
klopodis la rajdant’ reteni mane,
genue: La frenezan li ne sciis
plu bridi, ĝi kuregis. Iu kriis:
«Kien vi rajdas kiel la tempesto?»
«Ho, kien plaĉas al ĉi besto.»
Tia ĉevalo estas ampasio,
aŭ profitam’ aŭ ambicio,
tiel kuregas kun la hom-anim’
jen la deziro, jen la tim’.
74. La plej granda kulpulo
(Ĉi tiu temo ne estas Ezopa, sed certe ĝi povus esti. Oni trovas ĝin inter hindaj fabloj, kaj ankaŭ en mezepokaj kolektoj, sed ĝia disvolvo je majstra satiro estas de Lafonteno. Chamfort, fama moralisto de la antaŭ-revoluciaj tempoj, vidas en ĉi tiu fablo de Lafonteno la spegulbildon de la tuta tiama socio. Mi iom «grekigis» la fablon kaj plivastigas ĝin eĉ super la Lafontena larĝo.)
Kiel sub Trojo la argivojn[20]
Apollo kolerante pafis
per sagoj, estingante multajn vivojn,
tiel la bestojn foje trafis
amasa mort’ per plago fata
pro la koler’ de dio nekonata.
Kunvokis la leono la palavron
kaj diris: «Ho regatoj! Mia korto!
Rigardu, ĉie vidas vi kadavron,
rigardu, la popolon falĉas morto.
Nin certe dio punas per ĉi plago
pro ies krima ago.
Ni serĉu lin, kaj mortu tiu unu,
ke l’ dio senkulpulojn plu ne punu!
Tial kunvokis mi la konferencon,
ke ĉiu sian konsciencon
esploru, kaj konfesu devkonscie,
se ion kulpis li malpie.
Kaj, ĉar falema estas ĉiu besto,
eĉ mi mem, malgraŭ mia reĝmajesto,
jen, mi komencas mian kulpo-liston:
Mi manĝis multajn ŝafojn, mi ne negas,
kelkfoje eĉ paŝtiston,
kaj poste: Mi kelkfoje koleregas;
eĉ tio povas esti, ke mi regas
iom rigore, eĉ se juste.
Nu, ĉion, kion havis mi surbruste,
mi diris rekte, diris sen ekskuzo,
kvankam okazis ja, ke muso
sub miajn ungojn foje venis,
kaj, ĉar stomako mia ĝuste plenis,
mi la besteton, petegantan time,
forkuri lasis grandanime.
Vi scias, poste tiu ĉi museto,
por liberigi min el reto,
la maŝojn el dankem’ tramaĉis.
Al mia reĝa koro vere plaĉis,
ke tiel amas min la modestuloj…
Do, konfesinte laŭ la postuloj,
nun mi atendas, juĝu min severe!
Volonte mi dediĉos min ofere
por vi, popol’ amata, do decidu!
Aŭ eble ni laŭvice vidu
ĉies kulpliston, ĉar prefere
mortu farinto de l’ plej granda kulpo.»
Paroli nun anoncis sin la vulpo:
«Ho, nia reĝa moŝto, ĉu vi degnas
tiel paroli? Vi plej juste regnas,
kaj estas de skrupuloj turmentata
nur tial, ĉar tro delikata
estas animo via. Ĉu vi pekas
manĝante tiujn ŝafojn, kiuj blekas
netolereble? De ilia flanko
koncernas vin eĉ danko,
ke ilin vi honoras per devoro!
Kaj la paŝtisto! Tiu estas
tiran’ reganta bestojn per teroro,
pro ties manĝ’ neniu ja protestas!
Sed tiu mus’! Bonfaro de l’ bonfaroj!
Fablistoj tion gloros dum centjaroj!»
Tiel la vulpo. Tondre ekaplaŭdis
flatistoj. Oni laŭdis
la reĝon pro l’ noblega sentimento,
kaj eĉ la vulpon pro la elokvento.
Nu, la ruzulo tion aŭdis
kun granda ĝojo kaj kontento:
Pretertiriĝis tiel la atento
pri lia propra kulpo kaj malico.
Li haste kaŝis sin en lasta vico.
La urso diris nun kun ĝema voĉo:
«Min mordas konsciencriproĉo.
Kun homo longe mi amikis,
la tagojn, noktojn kune ni pasigis,
komuna estis nia manĝo, loĝo.
Li dormis foje, sidis mi apude,
kaj vidis, ke altrude
sidiĝis al li sur la buŝo
impertinenta muŝo.
Por gardi lian dormon mi forpelis
tiun ĝenulon, sed l’ estaĵ’ aroga
reflugis ĉiam. Nun ekŝvelis
mia kolero, kaj per peco roka
mi murdis ĝin, sed ankaŭ kapo
amika frakasiĝis per la frapo.
Jen mia kulp’ kaj mia malfeliĉo!
Ĉar ve, krom la doloro pro l’ perdiĝo
de la amiko, ĉiuloke,
ĉiuepoke
oni diradas pri mi moke,
ke estas mi amiko stulta,
ol kiu estas de valor’ pli multa
la saĝa malamik’. Mi homon
amatan perdis, kaj renomon!»
La povra urs’ amare ploris, ploris,
ĉiuj rigardis lin kompate,
aliajn kulpojn ne esploris,
li do tranaĝis glate.
Sekvis la tigro. Li de l’ lipoj lekis
la sangon (ĵus li manĝis) kaj ekblekis:
«Kiu akuzos?» Brilis dentoj blankaj,
l’ okuloj verde fosforeskis.
Kaj mutis ĉiuj, spiromankaj.
Lia demando sen respondo restis.