75. La muso kaj la rano
76. La aglo kaj la vulpo
(La fablon prilaboris Arĥiloĥos, sed el lia poemo post restis nur kelkversa fragmento.)
77. La aglo kaj la alaŭdo
(La fablon konservis Hesiodos.)
Rimarkoj
Pri la vivo de Ezopo (Αίσωπος, Æsopus) postrestis nur tre malmultaj informoj; pluraj rigardas lin legenda figuro. Platono mencias (en Gorgias), ke li estis Friga sklavo, vivanta en la VI jarcento antaŭ nia ero. Per Herodoto ni scias, ke li liberiĝis en la insulo Samos, per Aristofano, ke li havis konflikton kun pastroj de Delfoj, el pluraj fontoj, ke tiuj lin kondamnis je morto, sed poste, pro la pesto plaganta la urbon, ili devis starigi al li memorkolonon, por repacigi la kolerajn diojn. Lastatempe pluraj esploristoj rigardas lin martiro de la naskiĝanta greka demokratio. Estas certe, ke la figuro kaj la fabloj de Ezopo estis tre amataj de la greka popolo. Oni instruis la fablojn en la lernejoj; en «La Birdoj» de Aristofano oni diras iun nekulturita, ĉar ne lerninta eĉ Ezopajn fablojn; Sokrato, laŭ Platono, versigis en sia karcero fablojn Ezopajn. Lian vivon diskonigis popollibro. Laŭ la tradicio li estis en persona interrilato kun la sep grekaj saĝuloj, kaj ties memoron gardis la Ezopo-statuo de Lysippos, kie la sep saĝuloj staras malantaŭ Ezopo en la fono (vd la enkondukan poemon de Agathias).
Fragmentetoj de tiu popollibro pri Ezopo troviĝas tie ĉi kaj tie (ekz-e ĉe Plutarko kaj Lukiano), sed ĝi mem perdiĝis. Detala biografio, baze de la tradicio, estis verkita en la helenisma epoko, kaj ties variaĵo, riĉigita per multaj legendoj, estas la biografio verkita de la Bizanca monako Planudo (Μάξιμος Πλανούδης) en la XIV jarcento; ĝi enhavas ankaŭ greklingvan kolekton de fabloj.
Ezopo verŝajne diris siajn fablojn en prozo, kaj nur en la II jarcento transmetis ilin en grekajn sestaktajn versojn Babrio (Valerius Babrius), en facila lingvo kaj kun rutina verstekniko; lian verkon oni malkovris nur en 1843, en monakejo de la monto Athos. En la komenco de nia erao Fedro (Phædrus) tradukis la fablojn en latinajn sestaktajn versojn; el tiuj fabloj 127 postrestis en manuskripto el la X jarcento, sed ili diskoniĝis nur en la tempoj de la renesanco. En la IX jarcento greka monako densigis la fablojn en kvarversajn poemetojn.
En la mezepoko pluraj fabelkolektoj disvastiĝadis sub la titolo «Ysopet» (Ezopo); ĉi tiuj, tiel same kiel la Vulporomano aŭ t.n. Bestiarium (besthistorioj), estis pli malpli rilataj al la Ezopaj fabloj. Italaj, poste francaj humanistoj tradukis kaj imitis ĉi tiujn fablojn, kaj en la XVII jarcento aperis, eĉ en du eldonoj (1610 kaj 1660) la latinlingva fabelkolekto de Isaac Nevelet.
Tamen, la novepoka renaskiĝo de la Ezopa fablo estas ligita al la nomo de La Fontaine. Li ĉerpis verŝajne el la materialo de Nevelet, sed ankaŭ el aliaj fontoj, ekz-e el la hinda Panĉatantra (Kvin Capitroj), pli ĝuste el ties araba traduko fare de Bidpai, kies kolekto aperis en la franca lingvo en 1644.
La Fontaine estas kvazaŭ la Homero de la francoj; tia lin faras lia natureco, sereno, realsento, la varieco kaj universaleco de liaj fabloj, lia arto povanta levi alten eĉ la plej bagatelajn temojn. En liaj fabloj oni trovas karesemon kaj ironion, lirikon kaj satiron, sentimenton kaj ŝercon, unu apud la alia, kunplektiĝintajn, oni trovas pripentron de francaj pejzaĝoj, popolan tradicion, priskribon de servutulsuferoj en milda, preskaŭ ŝerca, sed des pli kortuŝa maniero.
Post li la artospeco de la fablo reviviĝis en tuta Eŭropo. En Francujo postrikoltas Florian, ĉe germanoj Lessing reprenas la Ezopan koncizon, en konscia kontraŭeco al la larĝparolemo de La Fontaine. Ĉe la rusoj Krylov la riĉan rusan fabeltrezoron kaj popolan saĝon interpretas en siaj fabloj ĝis nun legataj kaj citataj. Ĉe la hispanoj Iriarte verkas fablojn en kerna kaj konciza prezento, kun satiraj aludoj al siaj samtempuloj. Ankaŭ la pli malgrandaj literaturoj havas siajn ezopanojn, kaj tiel Ezopo fariĝis komuna trezoro de ĉiuj popoloj. Ne nur de la Eŭropaj: Ekzistas tradukoj en irana, hinda, japana, abisena ktp lingvoj.