La Fontaine en sia fablo (La leono kaj la paŝtisto) jene apologias la arton de la fablado:
Nu, en la Ezopa fablo, vere, estas ia admirinda koncizo, se tiel diri, ia malavara avaro. Li avaras pri la detaloj, sed per kelkaj strekoj desegnas tiel vivan bildon, ke la leganto miras pri tiu malavareco, per kiu la prilaboron de la detaloj li translasas — al siaj imitantoj. Nu, pluraj el ĉi tiuj larĝe uzis tiun eblon. Kaj per la prilaboro la fabloj ofte tre riĉiĝis (La Fontaine, ekz-e, en la kadro de kelkaj fabloj donas mirindan pejzaĝ- kaj epok-bildon), sed aliflanke ankaŭ ne malmulte ili perdis. Precipe la moralaĵo estas ofte malforta flanko de la ezopanoj. Fedro, kiu eble pleje konservas la Ezopan koncizon en la fabloj mem, garnas ilin per moralaĵa saŭco plurfoje senapetitiga. La plej harstariga ekzemplo de moralaĵ-misuzo estas Tübingena kolekto (1546); tie la moralaĵoj ofte tute ne estas konformaj al la fabloj. Oni ne scias, ĉu la kompilinto estis stulta, aŭ intence vualis la sencon de la fabloj. Ezopo verŝajne fablis sen moralprediko: La fabloj devis kaj povis efiki per si mem.
Fakte, Ezopo estis ne nur instruanto, sed ankaŭ artisto. Kiel tia li kelkfoje fablis nur por fabli. Kian instruon oni eltiru ekz-e el la fablo pri la vulpo kaj la vinbero? Ĝi estas trafega karakterbildo pri la sintrompa sinkonsolanto. Aŭ jen fablo, kiu jam ne trovis lokon inter la 77:
La fablo baziĝas sur simpla vortludo. Certe estus tre banala moralaĵo, ke oni ne estu ruza, perfida kaj insida.
Krome, en la koncizo de la Ezopa fablo ofte kaŝiĝas pluraj moralaĵ-eblaĵoj: Ili estas diversmaniere interpreteblaj, kiel la simboloj. Trafe diras la hungara ezopisto Czimer: «La arbaro estas ripozejo por migrulo, materialo por lignoproduktisto, loĝejo por vulpo, inspiro por poeto, leciona tasko por lernanto, dimanĉa programo por urbano, embuskejo por rabisto, scenejo de krimo por polico, tamen ĝi estas neniu el tiuj, sed ĉiuj kune kaj krome multo alia». — Tiel same estas pri la Ezopa fablo. Oni ne malriĉigu ĝin per tio, ke oni ĝin adaptas al certa epoko aŭ individueco.
Plene konsentante ĉi tion, mi spitis al C.E.R. Bumy, kiu skribis en sia Arto Poetika:
kaj, escepte du-tri tro tentajn okazojn, mi forlasis la moralaĵojn. Ĝenerale mi klopodis min teni al la Ezopa kaj Fedra koncizo, nur en du fabloj mi permesis al mi pli longtempan rakontadon, por varieco.
Fontindikoj
La plejparto de la fabloj troviĝas en pluraj kolektoj; el ĉi tiuj mi indikis aŭ la plej malnovan, aŭ tiun, kies variaĵo estas plej proksima al la mia. Signo de fontindikoj:
Babrio = Fablo de Babrio (greke Βάβριος aŭ Βαβρίας, Latine Valerius Babrius).
Fedro = Fablo de Fedro (greke Φαῖδρος, Latine Gaius Julius Phaedrus).
Halm: greklingva fabelkolekto eldonita de Karl Halm;
VdE = «Vivo de Ezopo» de Planudo (Μάξιμος Πλανούδης)
Glosaro
Ĉi tie oni trovas la vortojn ne troviĝantajn en la Plena Vortaro (II eldono).
Signoj:
(s) = Suplemento de la PV (III eldono);
(*) = Parnasa Gvidlibro;
(w) = Wüster-vortaro.
Vortklarigon ne trovitan ĉi tie oni serĉu inter la notoj pri la unuopaj poemoj.
acerba (*) = adstringagusta, acidhumora.
brutala (*) = beste kruda.
degni = bonvoli ion fari al malaltranguloj.
delekti (*) = plezurigi.
descendi (s) = malsupreniĝi.
devori (*) = manĝegi.
fantasta (*) = fantaziega.
febla (s) = malforta.
finto (*) = ruzaĵo.
fragila = rompiĝema.
frida (s) = malvarma.
hasti (s) = urĝiĝi, nerve rapidi.
iksodo (w) = sangsuĉa artikulo.
jelpi (*) = plorbleki.
kompano (*) = kunulo.
kripo (*) = manĝujo por bestoj.
langvoro (*) = korpa-anima laco, malstreĉiĝo.
lanta (s) = malrapida.
lontana = malproksima.
magra (s) = malgrasa.
merdo (*) = fekaĵo.
mesaĝo (s) = sendita sciigo.
morna (s) = preme malhela.
negi (*) = nei.
nociva (*) = kapabla malutili.
nupto (s) = geedziĝo.
obskura (s) = malluma.
olda (s) = maljuna.
orgojlo (s) = trofiero, malhumilo.
palavro — interkonsilado (ĉe Afrikaj negroj).
pigra (s) = maldiligenta.
plonĝi (s) = sin ĵeti en akvon.
poltrona (s) = malkuraĝa.
povra (s) = kompatinda.
predo (s) = rabakiraĵo;
predi — rabakiri.
prodigi (s) = malavare disdoni.
rimorso (*) = konsciencriproĉo.
sinki (s) = malrapide fali.
spekti (s) = rigardi spektaklon.
spuro (*) = postsigno.
sturmi (s) = kurataki.
suspiri (s) = ĝemspiri,
svaga = malcerta, malpreciza, malfacile difinebla.
tenaca (s) = elaste alteniĝema, streĉrezista, peneltena.
trista (s) = malgaja.
visceroj (s) = internaĵoj de korpokavoj (hepato, intestoj, pulmo ktp).