Выбрать главу

Gaston WARINGHIEN

Recenzo: Ezopa Saĝo

K. Kalocsay. Ezopa Saĝo. Eldonejo KOKO, 1956. Bindita volumo, kun bildoj; 128 pĝ. Prezo 550 Fr. Mendebla ĉe la Nica Literatura Revuo.

(La recenzo originale aperis en la Nica Literatura Revuo, 2/2 p. 76–80.)

Oni nun multe agitas pri enkonduko de Esperanto en la lernejojn; sed oni ĝis nun malmulte zorgis pri eldono de taŭgaj libroj por la eventualaj junaj lernantoj. Jen fine unu, kiun ili povus praktiki, sen danĝero por la florado de ilia intelekto aŭ por la korekteco de ilia parolo.

Mi ne scias, ĉu tio estis la motivo, kial nia granda Esperantista poeto turnis sin al la antikva saĝulo kaj al tiu, nun malmulte honorata, literatura ĝenro. Sed mi scias, ke li elfaris ĉefverkon. El tiuj tiel malnovaj rakontoj, kiujn ni ĉiuj lernis sur la benkoj de la lernejo, li teksis mirindajn poemetojn, plenajn je humuro kaj pitoresko, je spritaj rimoj kaj trafaj diroj — kaj nur unu afero mankas, tio estas la moralinstruo. Kalocsay donas kiel motivon, ke la rakontoj de Ezopo taŭgas por pluraj celoj, kaj estus limigi ilian valoron, se oni difinus al ili nur unu moralaĵon. Tio estas vera, sed mi tamen bedaŭras, ke la granda poeto ne konsentis kunverki tiujn rimitajn proverbojn, kiaj estas la fablaj moralinstruoj, ĉar tiuj versoj estas ofte profunde markitaj en la memoro de la infanoj kaj sekve liveras oportunan materion por citaĵoj en la konversacio; sed eble la ekzisto de la Proverbaro de Zamenhof estis por Kalocsay kroma motivo deteni sin de tia laboro, utila kiel ĉio, kio povas servi al la unuecigo de la komuna lingvo.

La libro prezentas al ni laŭdire 77 fablojn: tiu nombro ŝajnas plaĉi al la fantazio de la poeto: ankaŭ sepdek sep estas la verskvaroj de la «Kalendaro»[21]; kaj eĉ, por atingi aŭ pli ĝuste limigi sin al tiu nombro, Kalocsay lerte kaŝis kelkajn aliajn fablojn aŭ en la enkonduka Vivo de Ezopo (en kiu oni trovos kvar: La ŝafoj, la lupoj kaj la hundoj; La kamparano kaj la grilo; Flosanta ŝtipo; La kamparano kaj la azeno) kaj en la Komentario (kie oni trovos unu, La kankro kaj la Serpento). Eĉ li havis la heroecon foroferi unu, kiun mi ĉi tie pie kolektas:

La Providenco

La patro kun la filo eliris por promeno, kaj li la filon saĝe edifis por kompreno de l' Dia Ordo, kiu en la Naturo regas, de l' alta Providenco, kiun li admiregas: «Jen, birdoj en printempo, por ovojn meti, nestas; Sed la birdidoj longe en tiuj ovoj restas; nur tiam ili rompas la ŝelon per bekpikoj, kiam, por ilin nutri, ekzistas jam lumbrikoj, kaj poste danke kantas la gloron de l' Sinjoro, kiu kreaĵojn siajn plenverŝas per favoro.»
«Kaj la lumbrikoj, patro, — demandis nun la filo — ĉu ili kune kantas en tiu dankjubilo?»

Post enkonduka epigramo de Agathias pri la statuo de Ezopo, Kalocsay rakontas al ni, per blankaj kvinjamboj, la vivon de Ezopo. Kaj unue, li ne blinde asertas pri la historieco de lia heroo:

Ĉu li estas, aŭ ne estis? … Li tamen, eĉ se li ne vivis, vivas. Se Hellas lin ne naskis, ĝi lin kreis.

Eĉ tio estas, laŭ mia scio, iom tro indulga. La fama Vivo de Ezopo estis grandparte kopiita el aramea fabelo, «La Saĝo de Aĥikar»; kaj multaj fabloj de Ezopo estas nur tradukoj aŭ adaptoj de la «Sentencoj», per kiuj la aramea saĝulo admonas sian nevon, kiu lin malbele perfidis. Oni komparu ekz-e la 129ªⁿ sentencon de Aĥikar:

Vi estis por mi, ho filo! kiel unu serpento, kiu grimpis sur faskon da dornoj kaj estis kun ĝi forportita de la rivero. Unu lupo ĝin ekvidis kaj diris: «Io malbona staras sur io malbona, kaj iu pli malbona ambaŭ forportas!» kaj rebatis la serpento: «Kaj vi, ĉu vi rekondukas la kaprinojn al ilia mastro?»

kun la 145ª fablo de Ezopo:

Unu vipuro sur fasko da dornoj estis forportita en riveron. La vulpo, preterpasante, ĝin ekvidis kaj diris: «La ŝipisto estas inda je la ŝipo!»…

Kompreneble, se la ĝenro estis elpensita de la lerta semida spirito, la egala lerta helena sprito ĝin fruktigis kaj perfektigis. Skizan historion de tiu ĝenro oni trovos en la Komentario de Kalocsay, kie li eĉ tradukis, kun sia kutima majstreco, belan paĝon de La Fontaine pri la arto de la fablado. Li tre bone nomas la francan poeton ia Homero de la fablo; sed li ne volis rivali kun li en la pliampleksigo de la ĝenro: li tenas sin preskaŭ ĉiam je la koncizo de Ezopo, kelkfoje eĉ de Babrio, kaj pluraj liaj fabloj aspektas epigrame; ateste, jena:

Leporoj, kun la agloj batalonte, la vulpojn vokis helpi. «Tre volonte ni helpus — diris tiuj — se ne klarus, kun kiuj kontraŭ kiuj ni batalus.»

Sed pri la elekto de la temoj, Kalocsay montras sin tiel larĝanima, kiel La Fontaine: li ĉerpis precipe el la helena literaturo, sed ankaŭ el Fedro, kaj, tra La Fontaine, el la hindaj fablaroj; li kolektis temojn el Esĥilo, Arĥiloko, Hesiodo, Lukiano kaj Platono; kaj, per laŭdinda zorgo pri la unueco de la tono, li eĉ redonis helenan koloron al la grandioza fablo de La Fontaine «La pesto-plagitaj bestoj», kiun li cetere ankoraŭ pli larĝigis, kvazaŭ li sentus, ke tiu praa ekzemplo de memkritiko estis la vera tipo de ĉiuj sekvontaj…

La plej granda parto de la fabloj temas, kompreneble, pri bestoj; sed la poeto konservis kelkajn pli modernajn, kie rolas homoj (Laŭ ĉies plaĉo: patro, filo kaj ilia azeno; Trezoro en la tero; Inter du virinoj ktp), kaj eĉ, pro aparta humuro, unu malbona kuracisto! Ni retrovas kun amuzo niajn bone konatajn bestojn-heroojn, la lupon, la leonon, la azenon, la urson, la aglon, kaj precipe la vulpon (kiu en la hindaj fabloj estas anstataŭata de la hieno). Kaj ĉiam kun la sama plezuro ni relegas pri iliaj aventuroj en la Esperanta reĝlando, des pli ke ili estas rakontitaj per tre simpla lingvo, sen distordo de la vortordo, sen ĝeno en la parolo, ĉu pro la rimo, ĉu pro la ritmo.

Kaj tamen la ritmojn plej diversajn Kalocsay klare plezuris uzi, tiel ke jena fablaro konsistigas iel kompendion de la esperanta metriko. Kompreneble la kvinjambo estas unu el la plej oftaj versoj, sed ne la plej ofta: tio estas la kvarjambo, kiu aperas en 23 fabloj; la trijambo aperas unu fojon, la kvinjambo en 17 lokoj; inter la trokeaj versoj, ni trovas 16 ekzemplojn de la kvartrokeo, 2 de la kvintrokeo, unu de la sestrokeo kaj unu de la oktrokeo. Inter la pli kuriozaj ritmoj, oni rimarkos la sesjambon, uzatan 11 fojojn, kun sia vira finiĝo, destinita konservi la jamban svingon ĝis la fino:

Senditoj, aŭdu, rekta estas la parol’!

la sepjambon (4 ekzemploj), ĉe kiu la sama efekto estas ricevata de la vira cezuro post la 4ª piedo:

Maljuna estis la leon’, mallerta jam por kuro…

kaj fine la aleksandron, kun la meza kromsilabo:

La reĝo de la bestoj inerte sin etendis…

kiu aperas en 4 okazoj.

Kvar fabloj uzas miksitajn versmezurojn, jen kvinjamboj kun trijaboj, jen kvarjamboj kun unu amfibrako ktp. Oni vidas, ke la poezi-lernantoj povos akiri plenan scion pri sia metio, nur trafoliante tiujn Ezopajn paĝojn; la saĝon oni donas krome.

En la versoj, kiujn li uzas por traduki antikvajn ritmojn (la oktrokeo por la heksametro, la sesjambo por la latina senarius ktp), Kalocsay alprenis la kutimon aldoni, je kelkaj lokoj, unu kroman mallongan silabon, por imiti la intermikson de jamboj kaj de anapestoj, aŭ de spondeoj kaj daktiloj en la antikva metriko. Tiel klariĝas jenaj versoj:

Liberon plenan ĝuis iam la ĉeval’, laŭplaĉe kuradis en la kampo, tra la val’…
вернуться

[21]

K. Kalocsay: Kalendaro. Originale aperis en la Nica Literatura Revuo, parto 1ª: 1/6 p. 203–209; parto 2ª: 2/1 p. 1–7.