Nun Krezo volis per armeo sia
ataki kontraŭ la spitema urbo,
sed oni lin informis, ke Ezopo
estas la instiganto de l’ rezisto,
do li postulis ties elliveron.
Ezopo tiam al la Samosanoj
rakontis fablon pri l’ naivaj ŝafoj:
Militis jam de longa temp’
la ŝafoj kun lup-hordo;
la lupoj venkis laŭ kutim’
havante pli da forto.
La ŝafa grego fine do
kun hundoj sin federis,
kun help’ ilia venkis la
lup-hordon, ĝin forpelis.
Post kelka tempo lup-sendit’
aperis ĉe l’ ŝaftrupo,
kaj diris: «Kial la batal’?
La ŝafo kaj la lupo
ja povas vivi kune, en
konkordo, pac-anime,
kaj ve, ni tamen, sen sekur’,
eterne tremas time.
Ni, lupoj, estas bona gent’,
la pacon ni plej amas,
vi, ŝafoj, sur la tuta ter’
pri via mildo famas.
La hundoj — tiuj ja sen ĉes’
kverelas kaj intrigas,
en pac’ eterna vivos ni,
se tiujn vi forigas.»
La belajn vortojn kredis la
ŝafaro, kaj naive
la hundojn ili sendis for.
Atendis venĝsoife
la lupoj, tiujn sur la kamp’
atakis kaj masakris.
La ŝafojn rabi ilin nun
nenio jam obstaklis.
La Samosanoj lin ne elliveras,
sed nun li volas mem al Krezo iri
kun la senditoj. Kiam oni lin
kondukas antaŭ la potencan reĝon,
tiu tre surpriziĝas: Li atendis
ian imponan popol-oratoron,
kaj venas kripla, nanstatura sklavo.
Ezopo diras, ke li propravole
alvenis, petas Krezon pri indulgo.
Li estas ja nur muzikanta grilo,
neniun kaj nenion ofendanta.
Kaj tiam li rakontas jenan fablon:
Dum akridojn kamparano
ekstermadis, lia mano
kaptis grilon, kantisteton,
kiu ĉirpis al li peton:
Ho, ne premu min distaŭze,
vi mortigus min senkaŭze.
Nek al frukto, nek al spiko
mi ja faras malutilojn,
mi nur frotas por muziko
la piedojn kaj flugilojn.
Aŭskultante miajn trilojn,
gajas vojiranto laca,
gajos vi kaj viaj filoj,
lasu min en vivo paca.
Mi nek vin endomaĝigi
povas ja, nek mordi, piki,
nur muziki, nur muziki.
«Jes, reĝo» — li daŭrigis — «tia estas
mi, la kantisto. Mi la homojn servas,
mian trezoron tutan mi prodigas
al ili donacante. Tia estas
ĉiu kantisto, kiu sian vivon
oferas, kiun tute vane provas
imiti la azenoj, kiun mokas
formikoj, sole por si kolektantaj».
La reĝo lin aŭskultis kun plezuro,
bonvole metis sur lin sian fidon,
kaj tiel li sukcesis do akiri
la pacon por la Samosanoj. Tiuj
akceptis lin per granda triumfmarŝo.
Oni rakontas, ke li poste el la
Samos-insulo iris for, kaj migris
tra multaj urboj kaj tra multaj landoj,
vizitis Babilonon, havis tie
diversajn aventurojn, kaj instruis
per siaj fabloj ĉie la popolojn.
Fine, al Hellas reveninte, trafis
al Delfoj,[7] kaj okazis kolizio
inter li kaj la sanktaj aŭguristoj.
Perdiĝis jam la aktoj de l’ proceso
(se estis tiaj) kaj jam ne rakontas
eĉ «oni», kia estis la konflikto,
postrestis sole la sekvanta pledo:
Ho pastroj, aŭdu! Mi sincere
respektis vin en temp’ iama,
ĉar Delfoj estas ja tuttere
konata urbo, kaj bonfama,
sed, kiam mi alvenis, iom
mi ŝanĝis mian opinion.
Kiel, mi diros al vi tion.
Mi vidis, dum ĉe l’ mar’ mi vagis,
ke io naĝas. Mi imagis,
ke fore, ĉe la horizonto,
veturas ŝipo sur la ondo.
Sed kiam portis la ondruloj
ĝin pli proksimen al l’ okuloj,
jen, mi konstatis, ke ne ŝipo
ĝi estas, sed nur putra ŝtipo.
La grilo, tamen, povis ankaŭ piki.
Kaj tiajn pikojn ja neniam amis
la potenculoj, povus ja pri tio
paroli ankaŭ Phædrus, La Fontaine.
L’ unuan ia «calamitas» trafis
pro la akuzo de Sejanus,[8] kaj
neniam povis ankaŭ La Fontaine
sin igi favorata de l’ Sunreĝo,
sed ni ne deflankiĝu de Ezopo.
Li certe sin defendis tre sukcese,
kaj gajnis la proceson. Nun la pastroj,
por ke lin ili povu pereigi,
enŝtelis aĉe inter liajn aĵojn
kalikon el la templo de Apollo,
kaj poste, akuzante lin pri ŝtelo
sakrilegia, juĝis mortkondamnon.
Forkondukate al la ekzekuto,
ankoraŭ provis li per kelkaj fabloj,
kiuj ilustras punon de perforto,
kiel la fablo pri la mus’ kaj rano,
aŭ pri la aglo kaj la vulpo, ilin
persvadi je rekono kaj je justo;
eble li diris cignokante ankaŭ
la fablon pri la aglo kaj alaŭdo.
Sed ĉio estis vana. Nun li fablis
lastpinĉe, kun «humuro pendumila»:
вернуться
[7]
вернуться
[8]