Выбрать главу
La aglon murde trafis piko de sag’ plumita, kaj li veas: «Ho jen, mi ne de malamiko, sed de la propra plum’ pereas.» Popolon falĉas armtekniko, sed kies manoj do ĝin kreas?

9. La potenca najbaro

Halm.
Argila poto kaj kaldron’ el kupro apude drivis sur rivera supro. La pot’ najbaron sian petis time: «Pli fore naĝu, ne tiel proksime, ĉar certe, se okazos, eĉ malgraŭ mia volo, inter ni karambolo, ĝi ĉiel min frakasos!»

10. Leona divido

Fedro.
Foje la lupo kaj la vulpo kaj la kat’ kun la leono sin federis por ĉasad’. Grandkorpan cervon predis la ĉasanta kvar’, kaj la leono ĝin dividis per deklar’: «Leono mi estas: Mia la unua part’. Plej forta mi estas: Mia do la dua part’. La trian rajtas mi: La plej kuraĝa best’, kaj ve al tiu, kiu tuŝos al la rest’!»

11. La lupo kaj la ŝafido

Fedro.
Riveron saman lupo kaj ŝafido sub la pelo de soif’ aliris, kaj la lup’ pli supre staris, pli malsupre la ŝafid’. La lupo ataki kaŭzon serĉis kun avid’: «He, kial mian akvon miksas vi kun ŝlim’?» «Kiel mi povus? — diris tiu kun ega tim’ — De vi ja venas al mi la rivera flu’.» Tro forta vero! Necesis kaŭzon serĉi plu. «Vi antaŭ duonjaro ĉikanis akre min!» «Ne naskis tiam min ankoraŭ la patrin’!» «Diablon! Via patro ĉikanis do sen dub’!» Kaj, senkulpulon, kaptis, manĝis ĝin la lup’.

12. La tornistro

Survoje pasis migra metiisto kaj gaje fajfis: Lia dorstornistro de pano, lardo kaj viando plenis. Sed, ho terur’, subite lupo venis. Li rampis, por sin savi de atako, sur arbon, tere restis lia sako, kaj li aŭskultis, kiel en la subo festenas ŝmace el la sak’ la lupo. Foriris tiu fine, kaj li povis subrampi do, sed, kion li retrovis, pro tio la ĉielon ne tre dankis. La tuta lardo kaj viando mankis. Eh! Li pluiri volis kun la resto, sed io bruis. Ĉu la rabobesto revenis? Li rerampis en teruro, kaj, ĉar dumtempe venis la obskuro, ne riskis plu subrampi ĝismatene. Tiam descendis, laca, kaj — ĉagrene li vidis, de malsato salivglute, ke l’ kampaj musoj manĝis ĉion tute. Nur paneretoj restis el la pano, kun tiuj kuris formik-karavano. Nun li ekkriis: «Ho, la mondo belas! Fortulo rabas, malfortulo ŝtelas!»

13. La leono, la vulpo kaj la azeno

Halm.
Leono, vulpo kaj azeno ĉasis en kuna entrepreno. Ĉasaĵon riĉan ili predis, kaj tiam la leon’ dekretis, ke la azen’ dividu juste. Ĉi tiu en tri partojn ĝuste egalajn ĉion do disdonis, poste «Elektu!» — li proponis. Kolere la leon’ distranĉis ĝin per la ungoj, kaj ĝin manĝis. Nun metis la leon’ ordonon, ke l’ vulpo fara la disdonon. Ĉi tiu lokis preskaŭ ĉion en unu amason, nur porcion tre magran lasis ĝi retene. «Ho! — diris la leon’ serene — Jen la kalkulo senerara! De kiu do vi, vulpo kara, lernis dividi tiel lerte?» «El sorto de l’ azeno, certe!»

14. La juĝo de la simio

Fedro.
Pri ŝtel’ akuzis lupo vulpon, la vulpo negis tiun kulpon. Do ili petis la simion eldiri juĝan opinion. Ĉi tiu diris juĝodone: «Se mi vin ambaŭ konas bone, vi, lup’, verŝajne repostulas ion senrajte, ĉar senperde; vi, vulpo, negi ne skrupulas ŝtelon faritan preskaŭ certe.

15. La cerbo

(Babrio; preskaŭ laŭvorte.)

La reĝo de la bestoj malsanegis, langvore kuŝis. Lin la vulpo flegis, la ruza vulpo, lia favorato. La reĝo diris: «Murdas min malsato, ĉar ĉasi, ve, nun mankas al mi forto. Nur vi min povas savi el ĉi sorto. En la arbaro vivas cervo bela; via sagaco, via lang’ miela, mi estas certa, havos la rimedon havigi al mi tiun bonan predon.» La vulpo, do, tre ruzan planon teksis. La cervon li vizitis, genufleksis, kaj diris: «Grandan novon mi alportas: Malsanas la leono, preskaŭ mortas, eĉ pri la posteulo jam disponis: «Ne taŭgas la pantero — li rezonis — «ĉar tro impeta, nek la stulta apro, nek, kvankam barba, la ventkapa kapro, nek la vantega, sangsoifa tigro, la urson malindigas granda pigro, la cervo — jen! Li estos reĝo bona, kun longa vivo, kun statur’ impona, kun kornoj branĉaj, kiuj la popolon timigos.» — Mi ne tiru la parolon, vi estas elektita! Reĝ’ vi estos! Ho, se en la arbaro vi regnestros, ne lasu for la vulpon, la sindonan, kiu alportis ĉi sciigon bonan. Mi kuras nun. Adiaŭ, glora cervo! La malsanul’ atendas min por servo. Mi estas lia konsilant’ intima, kia mi estos, jam de tag’ proksima, al vi, mi kredas, se vi uzi povas ĉi kapon oldan. Ej! Ĉu vi ne trovas do oportune fari al li viziton? De l’ lastaj vortoj havus vi profiton.» La cervon trompis la mensog’ belsona, kaj li ekiris al la grot’ leona. Lin la leon’ atendis jam avide, sed li atakis iom trorapide, en granda hast’ maltrafis sian celon, kaj ungis al li sole la orelon. La cervo, terurita, kun ĉi vundo eskapis, kuris al arbara fundo. «Ej, ej!» La vulpo malespere gestis. La multaj penoj, jen do, vanaj estis. Murmuris la leono pro ĉagreno, lia stomak’ murmuris pro malpleno. Li fine petis la ruzulon vee, ke ian finton li elpensu ree. La vulpo streĉis al si la kranion: «Nu, malfacile! sed mi provos ion.» Li iris do, la planon li plu kovis, post longa voj’ la cervon li retrovis. Ĉi tiu kriis al li ĉe l’ renkonto: «Ĉu vi kuraĝas veni do sen honto, farinte al mi la intrigan krimon? Forportu de mi vian vulp-animon, kaj faru reĝon el stultul’ alia!» La vulp’ respondis kun mieno pia: «Vi certe havas koron tre poltronan, kaj kalumnias la amikon bonan! Kiel mortanta patro bonan filon, li volis vin altiri, kaj konsilon bonvolan doni al vi orelflustre: Kiel vi gardu vian regnon ĝuste. Sed — honte! — vi brutale fortiriĝis, ke eĉ orelo via ekŝiriĝis. Li tre indignas, ke vi lin ne fidas, kaj, kion fari, li jam eĉ decidas la lupon fari reĝo, la friponon! Ho ve, vi portis al ni ĉi malbonon! Se vi almenaŭ venus, por riparo de via granda peko kaj eraro! Mi ĵuras je la arboj, fontoj, steloj, kaj tiel donu al mi la ĉieloj, ke mi vin servu, kiel estas vere, ke li vin amas, amas plej sincere, ke sen intenc’ malbona en la koro li estas al vi plena de favoro, reĝigi volas vin, ĉar li vin ŝatas …» Kaj tiel plu. La vulpo, klaĉas, flatas, la cervo, fine, de l’ alloga trompo moliĝas, kaj ekiras .. . al la tombo. Ĉar en la faŭko de la grot’, subite … Nu, tiutage tre bonapetite la reĝo manĝis, karnopecojn glute, la ostojn maĉe, manĝis preskaŭ tute la internaĵojn, dum la vulpo staris, rigardis kaj salivo-verŝe flaris. Ho! Jen la cerb’! Li ŝtele ĝin konsumis, kaj sin tiamaniere premiumis. Sed la leono, kun ekscita nervo, ekserĉas nun la cerbon de la cervo. «Kie ĝi estas, kie?» Sen konfuzo respondas lin la majstro de la ruzo, ridante kun grimaco mokrikana: «Ho reĝo, via serĉo estas vana: «Ties kranio cerbon ne entenas, kiu dufoje en ĉi groton venas.»