Выбрать главу

16. La putoro kaj la kokinoj

Halm.
Putoro aŭdis, ke malsanas kokinoj, kaj ĝi ion planas: Kiel doktoro medicina alprenas ĝi medikamentojn kaj kuracistajn instrumentojn, kaj iras al la stal’ kokina. Ĝi antaŭ ties pordo haltas, demandas, kiel ili fartas. Responde la kokinoj diras: «Tre bone tuj, se vi foriras.»

17. La enamiĝinta leono

Babrio.
Knabinon amis la leon’ freneze, sin svatis ĉe la patro. Lin kompleze akceptis tiu, sen plej eta ŝajno de rifuzem’, kaj diris: «Granda gajno estus por ĉiu havi vin parenco, min plezurigas via nupt-intenco. Mi donas ŝin al vi kun ĝoja preto, sendube … jes … sed mia filineto estas knabin’ de delikataj sentoj … timema … nu … kaj viaj ungoj, dentoj! Ne miru, ke ŝi tremas de vi. Sveno ŝin kaptus ja ĉe via ĉirkaŭpreno. Mi petas do, se vi ŝin amas vere, svatiĝi venu pli mildmaniere.»
Tuj la leon’ amarda hejmeniris, la ungojn tondis, dentojn li eltiris, kaj rerapidis al la dom’ bopatra. Sed tie — stango, pugno, ŝtono akra atendis la senarman, kaj lin frapis, ĝis, duonmorta, pene li eskapis.

18. Sincere

Babrio.
Renkontis lupon vulpo maljuna, malkuraĝa, petegis pri indulgo por sia kapo aĝa. La lupo diris: «Bone, se vi tri sincerajn diros, je l’ granda Pan[12] mi ĵuras, ke mi nun vin ne disŝiros.» La vulpo, post ĉi ĵuro, parolis en sekuro: «Unue, kial tien ĉi vi venis malbeninde? Due, se jam alvenis vi, kial ne venis blinde? Kaj trie: Por ke mi vin plu neniam vidi devu, tro longan vian vivon tuj finante, fine krevu!»

19. La spuroj

Babrio.
Maljuna estis la leon’, mallerta jam por kuro, la bestoj pli rapidaj lin eskapis per forkuro. Li triste sidis en la grot’, lin tordis la malsato, elpensis fine ion, por sin savi el ĉi stato. Malsana li ŝajnigis sin, komencis ĝemi, jelpi, la bestoj lin kompatis kaj venadis por lin helpi, kaj ili vere helpis lin — per sia propra sango. Do, la leon’ festenis plu laŭ sia reĝa rango, komforte tronis en la grot’, sen klopodado ĉasa, kaj eĉ dikiĝis pli kaj pli per la pensio grasa. Nu, venis foje por vizit’ la vulpo ruzosperta. «Saluton, reĝo!» — diris li el malproksimo certa — «Kiel vi fartas?» La leon’ respondis: «Ho plej kara! Bonvenon! Vi konsolos min en mia sort’ amara. Sed venu pli proksimen do! Pro kio tiel fore vi staras? Venu, venu jam! Jen ĝemas mi dolore, balzamon al agoniant’ per belaj vortoj donu!» La vulpo diris nun: «Ho reĝ’! Saniĝon! Kaj, pardonu, foriri mi preferas, ĉar kondukas, plej mistere, internen multaj spuroj, sed neniu alekstere.»

20. La malsana korvo

Babrio.
Korvo de malsan’ suferis, korvpatrino malesperis, dikajn larmojn dense ploris, ŝia id’ al ŝi parolis: «Panjo, larmojn plu ne verŝu, ĉe la dioj helpon serĉu!» «Kiu dio, filo kara, min aŭskultos, helpkrianton? Ja de kies ŝton’ altara vi ne ŝtelis jam viandon?»

21. La vulpo kaj la gruo

Plutarko.
Vulp’ invitis al si gruon kaj al ĝi promesis ĝuon manĝi, trinki plej agrable. Tiu venis. Nu, surtable estis supoj delikataj, sed nur en teleroj plataj. Dum la vulpo do festenis, ĝia gasto vane penis per la longa, pinta beko pri elsuĉo aŭ elleko.
Tio la gruon tre incitis, ĝi la vulpon reinvitis; faris kuiradon grandan, ĉion bonan, pleje frandan donis, sed, kun venĝo-volo, en botel’ de longa kolo. Sian bekon ĝi enŝovis, sed la vulpo vane provis manĝi el la svelta vazo, iris for kun longa nazo.

22. La ĉevalo kaj la azeno

La Fontaine.
Sen ŝarĝo la ĉeval’ promenis         fiere. Post ĝi azeno ŝarĝon trenis         sufere, kaj ĝeme petis: «Kamarado,         min helpu! Ne lasu, ke min la penado         elĉerpu! Vi la duonon portus lude,         transprenu, ke mi, ŝarĝita tiel krude,         ne svenu!» Sed ridis la ĉevalo, vanis         la voko, orgojle dancis ĝi, rikanis         kun moko, ĝis la azen’ la penon jam ne         elportis, ekstumblis, falis, blekis: «Damne!»         kaj mortis. Nun devis porti tiu orgojla         la plenon de la azena ŝarĝo — kaj la         azenon.

23. Nur unu, sed -

Halm.
Vulp’ al leono diris kun mokrido: “Al vi naskiĝas nur po unu ido.” Respondis tiu en fiera ton’: “Nur unu, sed leon’!”

24. La kverko kaj la kano

Halm.
La kverko diris al la kano: «Vi, povra kaj mizera nano, eĉ al plej eta vento cedas. Jen, firman trunkon mi posedas, kaj spitas al la uragano.»
Eolo[13] nun el sia sako ciklonon sendis por atako. La kano cedis, sin ekklinis, dum la fiera kverk’ obstinis, starante firme kaj fortike kaj rekte. Sed — subita krako — ĝi elŝiriĝis kunradike.

25. Azena hufbato

Fedro.
La reĝo de la bestoj inerte sin etendis, maljuna kaj malforta, la morton li atendis. Alkuris tiam apro ŝaŭmbuŝa, kolerblova, kaj per dentego, venĝe por ia kulp’ malnova, lin tranĉis. Venis taŭro, kornpikis sur li vundon. Kaj ankaŭ la azeno aliris timflankume, ekbleke vidis, ke la aĝulon jam senpune insulti oni povas, hufbatis lian frunton. Nun ĝemis la leono: «Ho, estas ega honto eĉ la ofendon de la fortuloj jene elporti, sed ke de vi mi devas, mokaĵo de la mondo, toleri la mistrakton, estas duoble morti.»

26. La instruo de la cervino

Halm.
Cervin’ instruis la cervidon: «Estu kuraĝa, havu fidon je via forto, kornoj grandaj, vin ĉiam certe defendantaj. Hontinde ja, ke vin teruras la hundoj, kaj vi treme kuras.» Ekbojis hundoj de proksime, rifuĝis la cervino time.
вернуться

[12]

Pan — dio de paŝtistoj, poste personiĝo de Naturo. (Greke Πάν; en la moderna Esperanto Pajno.)

вернуться

[13]

Eolo — la dio de ventoj.