27. Flugemo
«Ho flugi, flugi! Kiel rave
ja estus flugi flugilhave!»
Tiel suspiris rampe-glita
testud’ en sopirflagro.
Aŭdinte tion, per subita
ekpren’ ĝin levis aglo
en la aeron supernuben,
tie ĝin lasis fali suben.
Okazis, ve, frakaso
al membroj, al kiraso.
Kaj la testudo ĝemis laste:
«Ho, kial tiu do fantaste
deziras flugi en aero,
kiu nur pene rampas sur la tero!»
28. Leonfelo
Leonon la urbloĝantar’ de Kyme[14]
neniam vidis, eĉ de malproksime.
Jen, ia besto kun leonharfasko
(ĉu estis ĝia propra aŭ nur masko?)
aperis sur la strato, hurle muĝis,
ke terurite ĉiu hom’ rifuĝis:
«Leono!». Sed fremdul’ el regiono,
kie konata estas la leono,
ĝin draŝis draste, kaj post la forpelo
klarigis: «Nur azen’ en leonfelo.»
29. La taŭro kaj la kulo
Sur la kornon de la taŭro
kulo flugis, kaj post kaŭro
de pli-malpli longa daŭro
diris al la taŭr’ kompleze:
«Se mi ŝarĝas vin tro peze,
kaj vi volas, ke mi iru
for de via korno, diru!»
Kaj la taŭro diris: «Ba,
ĉu vi estas alfluganta,
forfluganta, ho giganta,
mi vin ne rimarkas ja!»
30. La mulo kaj la di-statuo
La mulo portis di-statuon,
kaj multaj fleksis la genuon.
La best’ imagis, ke l’ honoro
koncernas ĝin, kaj pro ĉi gloro
tia orgojlo ĝin infektis,
ke dance, prance ĝi afektis,
kaj sin skuadis, kapriolis,
la ŝarĝon de si ĵeti volis.
Bastonon prenis nun la mastro,
tradraŝis ĝin kun kruda drasto,
kaj kriis al ĝi por admono:
«Vi estas, lernu per bastono,
ne dio kaj nemortemulo,
sed di-statuoporta mulo!»
31. La ursfelo
VdE, sed la konkludo estas de La Fontaine.
Du kompanoj en drinkdomo
pri ĉasadoj fanfaronis,
ĉe l’ apuda tablo homo
miris, miris, kaj proponis:
«Aŭdu, ho ĉasistoj gloraj,
urso tra l’ arbaro vagas.
Dudek kvin monerojn orajn
mi por ties felo pagas.»
Ĉar la monon tiuj sentis
jam tintadi en la poŝo,
ĉion bonan ili mendis,
drinkis ĝis la lasta groŝo.
Poste ili venko-certe
iris al la ĉasekskurso.
Ili iris, ĝis averte
unu kriis: «Jen la urso!»
Urso, jes, sed ve, giganta,
alta super arbotrunkoj,
sovaĝege atakanta
per la ulno-longaj ungoj.
Terurite, la kompanoj
ne kuraĝis lanci, pafi,
ĵetis ĉion el la manoj
kaj klopodis nur sin savi.
L’ unu grimpe sin defendis,
rampis sur arbeg’ ĝis pinto,
la alia sin etendis
sur la tero, kaj mortinto
sin ŝajnigis (ĉar laŭdire
urs’ ne manĝas mortan homon).
Rigidiĝis li senspire,
ne montrante vivsimptomon.
L’ urso venis kaj lin flaris
ĉe orelo, nazo, buŝo,
sed nenion al li faris:
Iris for sen ia tuŝo.
Kuŝis li kun turna kapo …
Nun descendis la kolego,
ŝercis, ĝoje pri l’ eskapo:
«Kion diris la ursego?»
«Ho, ĝi flustris ĉe orelo
ion, kion ni ne lernis:
Tiam trinku je ursfelo,
kiam vi la urson sternis.»
32. La monedo kaj la pavoj
La monedo pavis vante,
fanfaronis arogante,
la kunulojn ĝi neglektis,
kiel al ĝi plu ne indajn,
en la korto ĝi kolektis,
inter siajn plumojn plektis,
pavo-plumojn elfalintajn,
kaj orgojlis kaj afektis
kun la alpruntita havo,
siajn paŝojn ĝi direktis
inter pavojn, kiel pavo.
Krude tiuj ĝin akceptis,
de ĝi prenis tire-ŝire
la pav-plumojn, eĉ difektis
ĝiajn proprajn. Hejmenire
tre mizere ĝi aspektis.
Tie ne estis por ĝi loko,
la kunuloj malrespektis
kaj forpelis ĝin kun moko.
Kurta gloro pavo-vosta
iĝis por ĝi multekosta.
33. La gloro de la regolo
Aŭdace flugis aglo al la ĉielkupolo,
surdorse, inter plumoj, sin kaŝis la regolo,
silentis, dum la aglo en la aer’ flugpendis,
sed kiam tiu el la altego ekdescendis,
desaltis, kaj pli supren svingante sin ekkriis:
«Mi estas la birdreĝo, plej alten flugi sciis!»
34. La rano kaj la bovo
Sur kamprando rano sidis,
grasan bovon ĝi ekvidis.
Ties grandon rigardante,
ekenviis ĝi, kaj vante
sian haŭton ĝi plenblovis,
eĉ pli granda esti provis.
«Ĉu mi dikas pli impone?»
La ranidoj diris: «Ho, ne!»
Ĝi pli streĉas sin, demandas:
«Jen do, kiu nun pli grandas?»
«Ankoraŭ ĉiam nur la bovo!»
En furioz’ laŭ tuta povo
ĝi blovege streĉe strebis,
kaj ĝi krevis.
35. Jen Rhodos!
Estis unu atleto. Oni
mokis lin pri lia pigro.
Li foriris, kaj post migro
li revenis — fanfaroni.
Li rakontis fierpoze,
kiel brile, grandioze
gloron ĉie li akiris.
«Kaj eĉ» — li orgojle diris —
«foje en Rhodos mi saltis
alton, kiu tiel altis,
ke l’ venkantoj Olimpiaj
estus pri ĝi tre enviaj.
La spektantoj min aplaŭdis,
kaj la tuta urbo laŭdis.
Ho, se iu nun ĉeestus,
al vi tion li atestus.»
Kriis tiam ĉeestanto:
«Ne necesas atestanto,
sed, hero’,
jen Rhodos, nu, saltu do!»
36. La simio kaj la delfeno
Simion havis homo foje,
tre ofte kun ĝi ludis ĝoje,
ĝin por amuzo kaj plezuro
kunportis eĉ dum marveturo.
Sed jen, tempesto eksovaĝis.
La ŝipo dronis. Homoj naĝis.
Dum la simio pene provis
elnaĝi, ĝin delfeno trovis,
kaj, ĉar ĝi homo ĝin rigardis,
bonvole ĝian vivon gardis,
surdorsen prenis ĝin por porto
al seka kaj sekura bordo.
Nu, kiam ili al haveno
Pireo (rodo de Atheno)
alvenis, la delfen’ scivolis:
«Ĉu Athenano?» «Jes!» — parolis
tre fanfarone la simio, —
«eĉ el plej nobla familio!»
«Do, vi Pireon konas bone?»
«Pireon? Certe, kiel do ne?
Li estas ja al mi tre kara
amiko, plej familiara!»
Kolere pro l’ mensogo, la delfeno
dronigis la amikon de haveno.
37. La vulpo kaj la korvo
Flatate, gardu vian saĝon.
La korvo ŝtelis for fromaĝon
de ie, kaj por ties manĝo
sidiĝis sur tre alta branĉo.
La vulpo, kiu tre malsatis,
rigardis ĝin kaj jene flatis:
«Ho korvo! Viaj plumoj brilaj!
Kie troviĝas do similaj?
Kaj la vizaĝo, la staturo!
Vin vidi estas ja plezuro!
Se via voĉo estas klara,
vi vere estas senkompara!»
La korvo, por akiri plaĉon
per sia voĉo, grakis vante,
de l’ bek’ faligis la fromaĝon,
la vulp’ ĝin portis for kurante.