38. La vulpo kaj la masko
La vulp’ surkampe maskon trovis,
ĝin ĉiuflanken turnis, ŝovis,
kaj diris kun rikan’ acerba:
«Tre bela kapo, sed sencerba.»
39. La akuŝanta monto
(La origina penso troviĝas en satiro de Horaco: «Montoj akuŝas, kaj naskiĝas muso ridinda». Fedro kaj La Fontaine faris el ĝi fablon.)
La mont’ akuŝis kaj elpuŝis
ĝemegojn. Sur tersupro kuŝis
peza silento de atento,
atend’ ekscita, mirkonfuzo.
Ho, fine jen do la evento:
De l’ mont’ naskiĝis muso.
40. La paŝtisto kaj la leono
Forrabis ŝafojn rabobest’. «Ho granda Zeus,» kolere
ekkriis la paŝtisto nun — «dediĉos mi ofere
bovidon, se mi kaptos ĝin!» Kaj venis la leono.
«Forigu ĝin, kaj bovon mi oferos, Zeŭs-patrono!»
41. Malkuraĝo
Jam la leporojn tedis tro la vivoŝarĝ’.
«Ni iru droni kaj perei en la marĉ’,
nenie estas ja pli malkuraĝa ras’,
kun sorto de eterna kur’ kaj embaras’!»
Do, ili iris. Sed ĉe l’ marĉo kun timeg’
rifuĝe plonĝis antaŭ ili rana greg’.
«Nu, ni reiru — diris unu kun prudent’ —
ekzistas ja ol ni eĉ pli poltrona gent’.»
42. La leporoj kaj la vulpoj
Leporoj, kun la agloj batalonte,
la vulpojn vokis helpi. «Tre volonte
ni helpus — diris tiuj — se ne klarus,
kun kiuj kontraŭ kiuj ni batalus.»
43. La oreloj de la leporo
La leonon vundis besto korna.
Li ordonis en kolero morna:
«Ĉiu best’ havanta korn-armilon
iru el la regno en ekzilon!»
Do elmigris cervo, kapreolo,
kapro, ŝafo, ĉamo, kaj, ĉe kolo
la orelojn longajn kuŝiginte,
por ke tiuj ne elstaru pinte,
iris en ekzilon — la leporo.
La sciuro miris: «He, baptano!
Kien do vi iras?» «Al lontano.»
«Kial?» «Pro la kornoj.» «Ho, ĉieloj!
Tiuj longaj estas ja oreloj!»
La leporo diris: «Ĉu por tio
povas esti ia garantio,
ke ne nomos iu el kaprico,
favorĉaso, strebo aŭ malico
la orelon longan longa korno?
Tie ĉi evitus min la dormo.»
44. Plena ventro
Kava kverk’ en kampo staris,
kaj bonnaza vulp’ elflaris,
ke manĝaĵojn en tornistro
kaŝas tie la paŝtisto.
En la kavon ĝi sin ŝtelis,
manĝis, ĝis la ventro ŝvelis
tiom, ke la tromanĝema
plu ne povis eĉ kun ĝema
kaj plej pena fortostreĉo
sin elŝovi tra la breĉo.
Diris vulp’ alia: «Gasto!
Vi eliros nur post fasto,
aŭ eligos vin bonece
la paŝtisto, sed po-pece.»
45. La avida hundo
La hund’ kun granda pec’ vianda
riveron estis tranaĝanta,
kaj en la akvo ĝi subite
ekvidis sin respegulite.
«Alia hund’ kun viandpeco
pli granda!» tiel ĝi imagis,
kaj tuj kun ega avideco
la spegulbildon ĝi atakis.
El ĝia buŝ’ senkapte kapta,
pum! falis la viando fakta,
kaj dronis al rivera fundo.
Malsati devis nia hundo.
46. La trovita hakilo
Du homoj kune vagis. La unu trovis voje
hakilon. «Ho, hakilon ni trovis!» kriis ĝoje
l’ alia. «Ej! Ne diru: ni trovis, ĉar mi trovis.»
Protestis tiu, kaj la kunulon de si ŝovis.
Sed venis la perdintoj: «He, kiu do fripone
forprenis la hakilon? Ni batos lin bastone!»
Ektimis la trovinto: «Pereis ni!» — li veis.
Respondis la alia: «Ej! diru, vi pereis.»
47. La ovoj
Kokino ĉiutage ovis.
Mastrino, ne kontenta, provis
du ovojn havi tage — riĉe
do ĝin nutradis. Trograsiĝe
plu ovi ĝi ne povis.
Jen similaĵ’ al ĉi afero:
Vegetis homo en mizero,
al Hermes preĝis li fervore,
kaj longe, jam en malespero,
ĝis fine Hermes lin favore
aŭskultis: Dotis per ansero,
kiu miraklan havis povon:
Tagtage meti oran ovon.
La homo do pli kaj pli riĉis,
sed tamen li ne kontentiĝis:
L’ ansero ovis ja konstante,
sed tiuj ovoj venis lante.
«Mi buĉos ĝin — li pensis nun do,
l’ interno devas esti oro,
ĉi granda birdo per trezoro
provizos min tuj en abundo.»
Li buĉis ĝin, sed, je konsterno,
l’ ansero havis en interno
sole viscerojn, karnon, merdon.
La hom’ priploris sian perdon.
48. Hermes kaj la lignohakisto
Faligis foje hakilon sian lignohakist’
en la riveron, kaj post ĝi kun granda trist’
rigardis sur la bordo. Hermes dum preterir’
ekvidis lin, demandis: «Kial la suspir’?»
Kaj, kun kompato sciiĝinte pri l’ afer’,
li orhakilon portis al li el la river’:
«Ĉu estas via?» «Ho, ne» — estis la respond’.
Arĝenthakilon nun li levis el sub ond’:
«Ĉu via?» «Ne.» Li portis je la tria foj’
la lian. Tiun nia homo kun ega ĝoj’
rekonis, kaj la dion kore dankis li.
Donacis Hermes tiam al li ĉiujn tri.
Feliĉe la homo iris for, kaj ĉe l’ renkont’
al la kunuloj gaja estis lia rakont’
pri l’ incident’ agrabla: La perdo de hakil’
fariĝis por li granda gajno kaj util’.
Unu el la kunuloj, avidega enviul’,
sopiris gajnon saman, tial sen skrupul’
li iris al la rivero, en ĝin ĵetis mem
hakilon sian kaj lamentis inter ĝem’.
Nu, ankaŭ lin ekvidis Hermes dum preterir’,
kaj same lin demandis: «Kial la suspir’?»
Kaj same, kiam li sciiĝis pri l’ afer’,
li orhakilon portis al li el la river’!
«Ĉu via?» «Jes!» — avide kriis la homaĉ’.
Malaperis dio, hakilo, restis la domaĝ’.
49. Parazitoj
(Laŭ Aristotelo, kiam en Samos la popolkunveno mortkondamnis popolgvidanton pro ties korupteco, Ezopo diris al ili ĉi tiun fablon.)
Al vulp’ kroĉiĝis multe da iksodoj,
kaj erinaco volis al ĝi helpi.
Ĝi diris: «Lasu, ŝparu pri klopodoj,
tiuj jam ne bezonas el mi ĉerpi
tro multan sangon: ili ŝvelas ruĝe,
do satas, sed se anstataŭe venos
aliaj, malsategaj — avidsuĉe
ili la tutan sangon de mi prenos.»
50. La avarulo