Ĉiun havaĵon vendis avarulo,
la tutan por ĝi ricevitan monon
li ŝanĝis je grandega ora bulo,
kaj ĝin enfosis sub la bastionon.
Poste konstante tien li reiris,
la oron li rigardis kaj admiris.
Sed homoj faris en ĉi lok’ laboron,
la pilgrimado sen rimark’ ne restis,
unu konjektis ion, kaj la oron
forŝtelis, dum la avarul’ forestis.
Revenis li, ne trovis sian karon,
lamentis, veis, ŝiris la hararon.
Demandis iu, kial la turmento,
kaj sciiĝinte diris ĉi admonon:
«Neniel tristu, ĉesu la lamento,
jen prenu kaj enfosu do ĉi ŝtonon,
rigardu kiel tiun oro-pecon.
Ĝi ne pli havis por vi utilecon.
51. La societo de Pluto
Heraklo, diiĝinte, venis
en la ĉielon, kaj li partoprenis
festenon de la dioj tie.
Al ĉiu dio devoscie,
aparte faris li saluton,
sed kiam li ekvidis Pluton,
la dion de la tera riĉo,
saluti lin kun forturniĝo
evitis li. Kaj Zeŭs tre miris:
«Sed kial do vi ne deziris
saluti lin?» Je la demando
respondis la hero’ severe:
«Ĉar mi plejofte lin en bando
de aĉaj homoj vidis tere.»
52. La vulpo kaj la vinbero
Allogis la vinbero, sed estis iom alte.
La vulp’ klopodis longe, por ĝin atingi salte,
sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida,
finfine ŝultrotiris, dirante: «Eh, acida!»
53. La mensogema paŝtisto
Paŝtisto ŝafojn paŝtis sur herbejo,
foje ekkriis li kun granda veo:
«La lup’, la lup’!» — li kriis malespere.
«La lup’, la lup’!» — La homoj venis kure,
nenion vidis — li mensogis nure.
Plurfoje li danĝeron same signis,
la homoj kuris helpi, kaj indignis.
Sed foje, jen, la lupo venis vere.
«La lup’, la lup’!» — li kriis malespere.
Sed liaj vortoj jam ne trovis kredon.
La lupo tiam havis riĉan predon.
54. Vento kaj Suno
La vento kaj la suno vetis,
kiu el ili estas la pli forta,
kaj kiel provon, ili metis
depreni de migrulo mantelporta
la vestojn. Nu, la vento provis
l’ unua: Ĝi kolektis sian spiron,
ekstreĉis sian pulmon, blovis,
blovegis laŭ la tuta pov’ la viron,
sed ju pli furioze ĝi diboĉis,
la vestojn tiu des pli firme kroĉis,
eĉ plejdon ligis ŝultre.
La vento nun rezignis, senrezulte.
La suno sekvis. Ĝi trankvile
eklumis, disverŝante varman helon,
jam lumis tiel varmobrile,
ke la migrulo plejdon kaj mantelon
demetis. Tiam ĝi ekardis.
La homo disbutonis sian jakon,
sed ankaŭ nun tro varme fartis,
abunde ŝvitis, sentis veran bakon,
plu ne eltenis; jakon, pantalonon
deĵetis, eĉ ĉemizon kaj kalsonon,
kaj plonĝis, tute nuda,
por bani sin, al la river’ apuda.
55. La leporo kaj la testudo
Nomis la leporo moke
la testudon pigra, lama.
Tiu kriis: «Ej! Aroge
vantas vi, kuristo fama,
tamen, se ni kurus vete,
mi vin certe venki povus.»
«Buŝe!» — diris mokridete
la leporo — «ĉu ni provus?»
«Jes!» konsentis la testudo,
ili do la provon faris.
La spektaklon de l’ vetludo
multaj bestoj ĉirkaŭstaris.
Vulp’ aranĝis la aferon:
Ĝi de arb’ ĝis alta fosto
signis rektan karieron,
signis starton per la vosto.
La testudo sciis certe,
ke per kruroj sen elasto
ne galopas ĝi tro lerte,
do ekiris sen prokrasto.
La leporo firme fidis
je la granda krur-facilo,
do ĝi tute ne rapidis,
eĉ ekdormis en trankvilo.
Ĝi vekiĝis … hop … ekkrie
la aeron sage fendis,
estis jam en cel’. Sed tie
la testudo ĝin atendis.
56. Inter du kverelantoj
Azenon du friponoj ŝtelis
kaj pri la besto ekkverelis.
Disputon sekvis baldaŭ kria
blasfemo, pugna interdraŝo.
Dum tio ĉi fripono tria
sin ŝtelis for kun la ŝtelaĵo.
57. La hundo en la stalo
La hundo antaŭ kripo kuŝis
kaj grumblajn bojojn ĝi elpuŝis,
se manĝi el aven’ deziris
ĉevaloj. Tiam unu diris:
«Aveno estas en abundo,
kaj al ĝi tute ne necesas,
jen, tamen al ni ne permesas
ĝin manĝi la envia hundo.»
58. La juĝo de Momos
En la pratempoj, pri la mondo-kreo
laboris Zeŭs, Athena, Prometheo.[15]
Kaj kiam Zeŭs pri l’ taŭro tute pretis,
kaj Promotheo pri la homo,
Athena pri la domo,
ili de Momos[16] petis
prijuĝi, kion ili metis.
Ĉi tiu, tre envia,
parolis jene pri labor’ ilia:
«Ba, Zeŭs la taŭron fuŝis, ne metinte
okulon al ĝi komo-pinte.
Tiaĵon eĉ ne indas ja kritiki:
Ĝi nun ne vidas, kien piki.
Kaj Prometheo fuŝis tre mizere
la homon, ĉar li ne ekstere
lokis la koron: Oni nun ne vidas,
ĉu bon’ aŭ miso en ĝi sidas.
Athena fuŝis pri la dom’ sendube,
ĉar ŝi ne muntis radojn sube,
ke, se l’ najbar’ tro tedas jam ĉikane,
ĝin oni nur pluŝovu mane.»
Zeŭs, tre indigna pro l’ envia juĝo,
lin puŝis de Olimp’ kun tondromuĝo.
59. Azena ruzo
Salon la azeno portis. Ĝia marŝo
estis malfacila pro la peza ŝarĝo.
Ĝi surborde stumblis, kaj, perdinte teron
el sub la piedoj, falis en riveron.
Kiam el la akvo rampis ĝi al seko,
ĝi rimarkis ĝoje, kun jubila bleko,
ke la ŝarĝo, kiu ĵus terure pezis
(ĉar la sal’ solviĝis) premi preskaŭ ĉesis.
La azen’ memoris tion. Alifoje,
kiam ĝi ŝarĝite iris samavoje,
saltis ĝi en akvon de l’ river’ kompleza,
kiu ĝian ŝarĝon faras malpli peza.
Ve, sed nun ne salon portis ĝi surkorpe,
spongo ĝin nun ŝarĝis, kiu akvosorbe
ŝvelis tiel peza, ke la ruz-rezona
besto sinkis sur la fundon, mortis drona.
Ofte tre sagaca ŝajnas la taktiko,
kaj rezulte tamen havas ni malŝancon,
ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon,
kiel ĉi azeno sen dialektiko.
60. La vulpo kaj la kapro
En puton falis, en ĝi sidis
la vulpo, laca jam plu salti,
subite ĝoje ĝi ekvidis
ĉe l’ supra rando kapron halti.
Demandis tiu: «Kio okazis?
Kial vi sidas en obskuro?»
«Nenio okazis» — ĝi emfazis —
«jen, vere, loko de plezuro!
Ĉi ombra freŝo estas rara
ĝuego, kiel balzamŝmiro
la akvo estas freŝa, klara,
saniga kiel eliksiro.
вернуться
[15]