Kaj dum vi en varmego tia
suferas de soif’ kaj ŝvitas,
mi … ej! mi estas senenvia.
Ensaltu, kore mi invitas.»
La kapro saltis. Sen prokrasto
la ruza besto sin eksvingis
al ĝia dors’, kaj per vostkvasto
velante, saltis plu, atingis
la supran randon de la puto,
elgrimpis — kaj tre bone fartis.
Malsupre en konsterna muto
la povra kapro ĝin rigardis.
Kaj diris nun kun rid-rikano
de supre la ruzul’ fripona:
«Nu, do adiaŭ! Sed baptano,
vi estas barbe pli impona
ol cerbe. Uzu jenan sperton:
Ĉe la enir’ al iu loko
pri la eliro havu certon.»
Kaj li foriris post ĉi moko.
61. Danko
De frosto la vipuro ekrigidis,
migrulo kompatema ĝin ekvidis,
en sian sinon prenis por varmigo.
Ĝi, reviviĝe, dankis per dentpiko.
Mortante, li lamentis lastaflustre:
Pro mia stulto mi puniĝas juste:
Serpenton mi varmigis bruste.
62. El sama buŝo
La faŭn’, la homo, vojkompanoj,
en vintro vage iris.
Ekfrostis al la hom’ la manoj,
kaj li en ilin spiris.
«Sed kial tio, homamiko?» —
la faŭno nun scivolis.
«Nu, kial? Do por revarmigo» —
la homo reparolis.
Ili ripozis en kampdomo,
ricevis eĉ manĝadon.
La sup’ tro varmis, kaj la homo
ekblovis sur la pladon.
«Ej! kial tio, homamiko?» —
la faŭn’ demande miris.
«Nu, kial? Do por malvarmigo.»
Sed nun la faŭno diris:
«Amikoj esti ni ne povas,
mi perdis al vi fidon,
kiu el sama buŝo blovas
la varmon kaj la fridon.»
63. La lango kaj la mano
Rifuĝis vulpo: Pelis ĝin ĉasisto kun armilo.
Lignohakiston trovis ĝi, lin petis pri azilo,
kaj li en tendo kaŝis ĝin. Tuj poste alrapidis
kaj kriis la ĉasisto: «Hom’! ĉu vulpon vi ne vidis?»
La homo negis per parol’, sed montris per mangesto
la lokon, kie kaŝis sin la rifuĝanta besto.
La vorton kredis la ĉasist’, la geston ne komprenis,
plu kuris do. El la kaŝej’ la vulpo nun elvenis
kaj paŝis for silente. «Ej!» — la homo diris — «strange!
Mi savis vian vivon, kaj vi iras for sendanke!»
Respondis tiam lin la vulp’: «Mi dankus plej distinge,
se via man’ kaj via lang’ parolus samalingve.»
64. La flatema maro
Sur monteto apud maro
la paŝtisto pri l’ ondaro
klare-blua, milda, glata,
kaj apenaŭ eĉ lulata
per tuŝeto de zefiro,
sin delektis kun admiro
kaj ekkriis: «Ho, plezuro
devas esti marveturo!»
Nu, li siajn ŝafojn vendis,
por la mono ŝipon mendis,
ĝin per figoj ŝarĝis plena,
velis for kun kor’ serena.
Li kun kor’ serena velis,
sed subite, jen, ribelis
tiuj ondoj milde glataj:
Ili sturmis nun, pelataj
de sovaĝa ventovipo,
ĝis la flankon de la ŝipo
ili rompis per breĉigoj,
dronis ŝipo, dronis figoj.
Nudan vivon la povrulo
savis helpe de tabulo.
Iam poste li ekaŭdas,
ke la maron iu laŭdas:
«Kiel blua, milda, glata,
kaj apenaŭ eĉ lutata
de zefiro, kiel flata!»
De kolero li ekbolas:
«Jes, ĝi flatas, figojn volas!»
65. Laŭ ĉies plaĉo
La patro kun la juna filo
azenon portis al foiro.
La patro en la selo sidis,
la filo la azenon gvidis.
Survoje venis hom’ renkonte,
kaj tre indignis: «Estas honte!
Jen viro en la sel’ komforta,
dum marŝas la infan’ malforta.»
La patro, je l’ indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
de la azeno do descendis
kaj rajdi sian filon sendis.
Sed ree venis hom’ renkonte,
kaj tre indignis: «Estas honte!
Jen knabo en la sel’ komforta,
dum marŝas la aĝul’ malforta.»
La knabo, je l’ indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
do saltis de l’ azena dorso.
Nun ambaŭ marŝis, sen rimorso.
Sed venis homo, miris multe,
kaj kriis: «Vere, estas stulte!
Dum vi lacigas vin per marŝo,
promenas la azen’ sen ŝarĝo.»
Do, kion fari? Patro, filo
demandis sin kun maltrankvilo.
Interkonsilis kaj decidis:
Nun ambaŭ en la sel’ eksidis.
Sed ree venis hom’ renkonte,
indignis ege: «Estas honte!
Sur povra besto ŝarĝ’ duobla!
Fi, kia kruelec’ malnobla!»
La du, en malesper’, per ŝnuroj
l’ azenon ligis ĉe la kruroj,
kaj ĝin per stango traŝovita
plu portis kun klopodo ŝvita.
Sed venis hom’ kaj ĝis eksceso
ridante kriis: «Jen frenezo!
Azenon vivan oni portas!
Ho ve, mi de ridego mortas!»
La patro diris al la filo:
«Mi estas vere sen konsilo:
Ĉu la azenon do mortigi,
aŭ nin ĉe kol’ sur branĉon ligi?»
66. Kurioza kulto
Buston de Hermes havis foje metiist’,
al ĝi oferis, al ĝi preĝis kun persist’,
sed restis nur malriĉa. Fine, en koler’,
li ĝin ekkaptis kaj frapegis al la ter’.
Kaj jen, el la rompita kapo, tra la tru’,
abunde ŝutis oron al li la statu’.
La majstro ĝin kolektis, kaj tre miris li.
«Ho Hermes, stranga bub’ vi estas,» — diris li
«vi pagas per ignoro por respekta kult’,
kaj per trezoro rekompencas por insult’.»
67. La prognozo
En lito kuŝis malsanul’ inerte.
Konsolis ĉiuj: «Vi saniĝos certe.»
Sed venis kuracisto kaj decide
deklaris: «Vin ne trompu erarfide!
Domaĝe, vi ne vivos ĝis mateno.»
Post tio li foriris sen reveno.
Sed tiu tamen el la grava stato
iom post iom elsaniĝis plene,
kaj post monato iris al la strato
palvange kaj malforte, sed serene.
Jen, venis kontraŭ li la eskulapo[17],
kaj, ege surprizite ĉe l’ renkonto,
ekkriis dum la skuo de la kapo:
«Ej! Ĉu vi do revenis de l’ Submondo?
Kio do estas tie?» Paciento
lia respondis: «Paco kaj silento.
La asfodeloj kreskas en abundo,
balzamon donas Lethe[18] al korvundo,
sed … lastatempe, tamen, tre agacas
Plutonon, ke tro bone jam kuracas
la kuracistoj; barko de Ĥarono[19]
malplene pasas do tra Aĥerono.
Kolere nun li prenas en registron
de ĉiuj kuracistoj la nomliston.
Ne timu tamen! Mi kun ĵurinsisto
konfirmis: Vi ne estas kuracisto.»
68. Trezoro en la tero
Kampulo siajn filojn voki sendis
ĵus antaŭ sia mort’, kaj testamentis:
«En mia kampo kaŝas sin trezoro,
vi trovos ĝin, serĉante kun fervoro.»
Post tio ĉi li mortis. Kaj la filoj
la tutan kampon turnis per fosiloj.
Ne trovis ja trezoron peno ŝvita,
sed riĉe fruktis ter’ prilaborita.