Ĉe tiu amaso da malfeliĉuloj tien kaj reen iradis viro kun malŝatinda, abomena mieno, kiu kriadis al la multego da videmuloj, lin ĉirkaŭantaj:
- Civitanoj, bonvolu observi... Kiel vi scias, ne estas al mi urĝe vendi miajn varojn, ĉar mi ŝuldas al neniu; tamen mi estas ĉi tie por servi al la noblaj Romanoj!
Kaj ekzamenante speciale tiun aŭ alian malfeliĉulon, li daŭrigis sian maldecan insultan alparoladon:
Vidu ĉi tiun junulon! Li estas ekzemplero de sano, sobreco kaj obeemo: li obeas ĉe la unua signo. Atentu bone la firmecon de lia karno. Nenia malsano atakos lian organismon.
"Observu zorge ĉi tiun viron! Li scias korekte paroli Greke kaj havas perfektan strukturon de la kapo ĝis la piedoj!"
Per tiu bombasto de senskrupula negocisto li reklamadis plu por ĉiu el la sklavoj, antaŭ la amaso da aĉetantoj ĉirkaŭ li, ĝis venis la vico de la juna Saul, kiu tra la mizera aspekto vidigis siajn kolerimpulsojn kaj sovaĝajn sentojn.
Atentu bone ĉi tiun junulon! Li ĵus venis el Judujo, kiel la plej bela ekzemplero de sobreco kaj sano, de obeemo kaj forto. Li estas unu el la plej riĉaj specimenoj de miaj hodiaŭaj komercaĵoj. Observu lian junecon, noblaj Romanoj! Mi lin donos al vi por bagatelaj kvin mil sestercoj.
La juna sklavo rigardis la komerciston kun la animo bolanta de malamo kaj karesanta la plej sovaĝajn promesojn je venĝo. Lia Juda mieno impresis la homamason, en tiu mateno starantan sur la placo, ĉar intensa vidamo ĉirkaŭis lian interesan, tre kuriozan figuron.
El la homamaso elpaŝis viro direkte al la komercisto, al kiu li flustris:
Flakus, mia mastro bezonas elegantan kaj fortikan junulon, kiu kondukus la bigojn de liaj filoj. Ĉi tiu junulo interesas min. Ĉu vi ne vendus lin por kvar mil sestercoj?
Tiel estu! - murmuris la komercisto, akceptante la proponon. - Mia intereso estas komplezi al la nobla klientaro.
La aĉetanto estis Valerio Brutus, estro de la ordinaraj servoj en la domo de Flaminio Severus, kiu komisiis al li akiri junulon, bonaspektan sklavon por la bigoj de liaj infanoj, en la gravaj tagoj de la Romaj festoj.
Tiel, saturita de malnoblaj, bedaŭrindaj sentoj, Saul, la filo de Andreo, estis lokita de la fortoj de la destino ĉe Plinio kaj Agripo, en la hejmo de la familio Severus, en la centro de Romo, por la mizera prezo de kvar mil sestercoj.
III
EN LA HEJMO DE PILATO
La sekeco de la medio, kie kuŝas Jerusalem, havigas al tiu fama urbo melankolian belecon, miksitan kun ia premanta monotoneco.
Dum la epoko de la Kristo ĝi aspektis preskaŭ tiel, kiel nun, kun unu sola diferenco, nome, ke la monteto Micpa, kun siaj dolĉaj, belaj tradicioj, montriĝis kiel verda, gaja loko, kie la okuloj de la fremduloj ripozadis, for de la senfruktaj kaj krudaj pejzaĝoj.
Ni tamen rimarkigu, ke, dum la tempo, kiam Publio Lentulus kaj ties familio tie loĝadis, Jerusalem montris novaĵojn kaj brilon de nova vivo. Multaj estis la domoj, kiujn Herodo konstruigis en ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj en ĉiuj vidiĝis nova estetika sento de Izrael. La preferon por la monolitoj eltranĉataj el rokoj, propran al la antikva Izraelida popolo, anstataŭis la adaptado de la Juda gusto al la Grekaj normoj, kaj tiel renoviĝis la interna aspekto de la fama urbo. Sed la mirinda juvelo estis la Templo, tute nova, kia ĝi estis en la epoko de Jesuo. Ĝian rekonstruadon ordonis Herodo, en la jaro 21; la starigo de ĝiaj portikoj postulis ok jarojn, kaj la planoj de tiu grandioza verko, malrapide disvolviĝintaj tra la tempo, estis elfinitaj nur nelonge antaŭ la momento de ĝia plena disruiniĝo.
Sur la grandegaj kortoj ĉiutage kunvenadis la kremo de la Izraelida intelektularo; tie troviĝis la forumo, la universitato, la superegaj tribunalo kaj templo de unu tuta raso.
La civilaj procesoj mem, kaj ankaŭ la lertaj diskutoj pri teologio, tie ricevis siajn lastajn decidojn; en la impona, majesta Templo koncentriĝis ĉiaj ambicioj kaj laboroj de tuta nacio.
Respektante la religian filozofion de la fremdaj popoloj, la Romanoj ne partoprenis en la subtilaj tezoj kaj sofismoj, ĉiutage diskutataj kaj ekzamenataj, sed la Turo Antonia, kazerno de la imperiaj trupoj, superstaris la lokon kaj tiel faciligis la konstantan kontroladon de la tuta movado de la pastroj kaj de la popolo.
Post la okazaĵo pri la malliberulo, kiun li ankoraŭ konsideradis negrava epizodo, Publio Lentulus reprenis ioman trankvilecon por la plenumo de siaj ordinaraj devoj. La krudaj bildoj de Jerusalem havis por liaj lacaj okuloj ian novan ĉarmon, en kiu li penso ripozadis post la multenombraj kaj pezaj laboroj en Romo.
Livia tenadis sian koron turnita al siaj foraj amikrilatoj kaj kritike observis la vantamon de tiuj spiritoj, kun kiuj ŝi nun vivadis. Kvazaŭ mirakle, la malgranda Flavia pli bone ekfartis: oni rimarkis grandan transformiĝon de la vundoj, kovrantaj ŝian haŭton. Sed la malamika sinteno de Fulvia, al kiu ne plaĉis la ĉarma simpleco kaj la alta inteligenteco de Livia, kaj kiu uzadis ĉiun okazon por ĵeti al ŝi en la vizaĝon mizerajn, kelkfoje ironiajn kaj mordajn aludojn, lasis ŝian spiriton konfuzita en ia kirlego da halucinaciaj perspektivoj. Tiajn faktojn ŝia edzo ne konis, ĉar la malfeliĉa sinjorino sin detenis kaj prisilentis siajn plej profundajn ĉagrenojn.
Sed ĝustadire ne tiuj faktoj ŝin frakasis en tiu medio plena de premaj duboj.
Jam de unu semajno ili troviĝis en la urbo, kaj estis rimarkinde, ke, eble kontraŭ sia kutima konduto, Poncio Pilato ĉiutage iradis al la hejmo de pretoro, pretekstante preferon por la konversacio kun la patricioj, ĵus venintaj el la Kortego. Multajn horojn li tie restadis; sed Livia, per la sekretaj intuicioj de sia animo, komprenis la fiajn pensojn de la provincestro pri ŝi, kaj kun singarda spirito aŭdis liajn mielajn madrigalojn kaj malpli rektajn deklarojn.
Ĉe tiuj alproksimiĝoj de sentoj, antaŭsignantaj la apogeon de la pasioj, estis vidata ankaŭ la kolereto de Fulvia, prenita de venena ĵaluzo en la situacio, kiun kreis la konduto de Pilato. Post tiuj brilaj kulisoj de la scenejo de la nesincera amikeco, kun kiu ili estis akceptitaj, Publio kaj Livia devus kompreni, ke ekzistas ia marĉo el malnoblaj pasioj, kiuj certe pereigos la trankvilecon de iliaj animoj. Ili tamen ne komprenis la detalojn de la situacio kaj, bonafide kaj naive, ekiris la ombran, doloran vojon de la suferoj, kiujn Jerusalem asignis al ili.
Senĉese refarante komplezojn kaj ĉiam pli da ĝentilaĵoj, Pilato nepre volis doni vespermanĝon, per kiu la tuta familio estus regalita kaj en kiu la frateco kaj la gajeco estus perfektaj.
En la tago difinita, Salvio kaj Publio, kune kun la siaj, iris al la palaco de la provincestro, kie ankaŭ Klaŭdia ilin atendis kun afabla, gastama rideto.
Livia, en sia simpla, modesta vesto, estis pala, kaj, kontraŭ ĉia supozo de la edzo, decidis ne iri sen sia malsana filineto; tiel, ŝi esperis, ŝia patrina zorgado iamaniere forpuŝos la pretendojn de la amindumanto, kiujn ŝia virina koro antaŭsentis, laŭ la nedeca, trokuraĝa sinteno de tiu homo, kiu ilin gastigos en tiu vespero.
La manĝo estis plenumita en tre speciala maniero, laŭ la plej rigoraj kaj elegantaj moroj de la Kortego.
Livia estis konfuzita meze de tiuj solenaĵoj, sekvantaj unu alian laŭ la plej alta rafiniteco de la Roma etiketo, ĉar tiaj moroj venis de medio, for de kiu ŝi kaj Kalpurnia ĉiam staris, pro la simpleco de siaj koroj. Kvazaŭ ia armeo da servantoj, tro granda nombro da sklavoj iradis tien kaj reen, por tia malgranda nombro da kunmanĝantoj.
Kiam la manĝmetoj estis preparitaj, jen la "vokatoroj" laŭte diris la nomojn de la gastoj, kaj la "infertoroj" alportis la pladojn, kun la manĝaĵoj simetrie aranĝitaj. La invititoj tiam kliniĝis sur la dorson de la trikliniaj litoj, kovritaj per atlasecaj lanugoj kaj florpetaloj. La viandoj venis sur pladoj el oro kaj la panoj en korboj el arĝento; multaj estis la servistoj por ĉiuj taskoj, inkluzive de tiuj, kiuj provos la manĝaĵojn, por kontroli ties guston, por ke la manĝoj estu plej sekuraj. La servistoj disdonis malnovan, bongustan vinon, miksitan kun aromaĵoj, en kalikoj inkrustitaj per gemoj, dum aliaj servistoj, ilin akompanantaj, prezentis, en arĝentaj kruĉetoj, varmetan aŭ malvarman akvon, laŭ la plaĉo de la invititoj. Ĉe la litoj, kie ĉiu gasto mole sidis, staris junaj sklavoj, zorge vestitaj kaj kun gracia turbano, brakoj kaj piedoj duone nudaj; ĉiu el ili havis difinitan taskon. Kelkaj svingadis longajn mirtobranĉojn por forpeli la muŝojn, dum aliaj, klinite ĉe la piedoj de la manĝantoj, devis diskrete forviŝi la signojn de ties manĝamo kaj malsobreco.