Dek kvin malsamaj manĝaĵoj estis disportitaj de la sindonaj, humilaj sklavoj. Post la manĝo, centoj da torĉoj heligis la salonojn kaj estis aŭdataj agrablaj simfonioj.
Junaj, beltaliaj sklavoj kaj sklavinoj ludis pasiajn, voluptajn dancojn honore al siaj mastroj, kies malsuperajn sentojn ili tiel dorlotis per sia stranga kaj spontanea arto; kaj ne okazis duelo inter gladiatoroj, laŭ la kutimo post la grandaj festenoj en la Kortego, nur tial, ĉar Livia, kun malgajaj okuloj, petis, ke estu evitita, en tiu festo, la dolora vido je homa sango.
Tiu estis unu el la plej varmaj noktoj en Jerusalem, kaj tial, post la vespermanĝo kaj la aliaj ceremonioj, ĉiuj, nun kun Sulpicio Tarkvinius, sin direktis al la vasta kaj bela teraso, kie junaj sklavinoj ludadis ĉarmajn orientajn muzikaĵojn.
Mi ne pensis, ke mi trovos en Jerusalem ian patrician nokton, kiel ĉi tiu - kortuŝite diris Publio al la provincestro, kun respekta ĝentileco. - Mi ŝuldas al via nobla, grandanima komplezemo la ĝojon ĝui la neforgeseblajn medion kaj vivon de la Kortego, kie la forestantaj Romanoj tenas siajn korojn kaj pensojn.
Senatano, ĉi tiu domo apartenas al vi - respondis Pilato per intima tono. - Mi ne scias, ĉu mia propono plaĉos al vi: ni havus motivojn nur por danki la diojn, se vi konsentus al ni la honoran ĝojon ĉi tie loĝi, kune kun viaj estimindaj familianoj. Mi kredas, ke la hejmo de la pretoro Salvio, ne havigas al vi la necesan komforton; krom tio, konsiderante la proksiman parencecon inter mia edzino kaj la edzino de via onklo, mi ne sentas min ĝenita farante ĉi tiun proponon, sen ia rompo de niaj sociaj moroj.
Tio estas neebla - ekkriis siavice la pretoro, kiu atentis la ĝentilan proponon. - Mi kaj Fulvia konstraŭstaras la efektivigon de tia plano - kaj fidplene signante al sia edzino, li finis sian konsideron -, ĉu ne, mia kara?
Sed Fulvia, kun ia amareco, respondis, surprizante ĉiujn alestantojn:
Jes, mi plene konsentas. Publio kaj Livia estas niaj efektivaj gastoj; ni tamen ne povas forgesi, ke la celo de ilia vojaĝo estas la resaniĝo de ilia filineto, objekto de ĉiuj niaj nunaj zorgoj; tial estas ja konsilinde, ke ni ne igu ilin malhavi ian rimedon necesan al la malsana infano...
Kaj, instinkte direktante sin al la marmora benko, kie la malsanulineto ripozis, ŝi skandalis ĉiujn, daŭrigante:
Cetere, ĉi tiu knabino serioze maltrakviligas nin ĉiujn. Ŝia diskrevanta haŭto prezentas neordinarajn simptomojn, kiuj ŝajnas...
Sed ŝi ne sukcesis elfini la disvolvadon de siaj skrupulaj timoj, ĉar Klaŭdia, nobla animo, kies karaktero estis tute malsama ol tiu de la fratino, kiun la destino donis al ŝi, komprenis la embarasan situacion, kiun la vortoj de Fulvia naskis, kaj imterrompis ŝin:
Mi vidas nenian motivon por tiaj timoj; mi kredas, ke Flavia nun pli bone fartas kaj estas pli fortika. Mi eĉ pensas, ke sufiĉos la klimato de Jerusalem por ŝia plena resaniĝo.
Kaj paŝante al la malsanulineto, kvazaŭ dezirante forviŝi la doloran impreson de tiuj krudaj vortoj, Klaŭdia prenis ŝin en la brakojn kaj kisis ŝian vizaĝon, kovritan de violaj tonoj de apenaŭ kaŝeblaj ulceroj.
Livia, kies vizaĝo ardis pro la humiligo kaŭzita de la vortoj de Fulvia, ricevis la ĝentilaĵon kiel dolĉan balzamon por ŝiaj patrinaj zorgoj; siaflanke, Publio, amare surprizita, konsideris, ke li devas reakiri sian serenecon kaj viran energion, maskante la ĉagrenon, kiun la epizodo kaŭzis al li; li do, treege kortuŝita, reprenis la direktadon de la konversacio:
Jes, vere, amikoj. La sano de mia kompatinda Flavia estas la ĉefa objekto de nia longa vojaĝo tien ĉi. Kiam estos solvitaj la problemoj de la ŝtato, jam de kelkaj tagoj mi ekzamenas la eblon loĝi en ia regiono internlanda, por ke mia filineto denove havu la organisman ekvilibron, spirante pli puran aeron.
Nu - diris Pilato firmtone -, pri klimatoj mi estas ĉi tie kompetentulo. Jam de ses jaroj mi vivas en ĉi tiu lando, kiel ties estro, kaj vizitis preskaŭ ĉiujn loketojn de la provinco kaj de ĝiaj najbaraj regionoj: mi havas motivojn por aserti, ke Galileo okupas la unuan vicon. Ĉiam, kiam mi povas ripozi post intensaj laboroj, kiuj min ĉi tie tenas, mi tuj iras al nia vilao en la ĉirkaŭaĵo de Nazaret, por ĝuadi la serenecon de la pejzaĝo kaj la mildajn ventetojn de ĝia grandega lago. Mi konfesas, ke la distanco estas tre longa, sed vere estas, ke, se mi restus proksime de la urbo, dum miaj periodaj ripozoj, mi perdus mian tempon aŭdante la senĉesajn petojn de la rabenoj de la Templo, ĉiam dronantaj en senfinaj disputoj. Ĝuste nun Sulpicio estas forironta tien, por kontroli kelkaj n riparojn en nia loĝejo, ĉar ni intencas tien iri baldaŭ, por restarigi la fortojn konsumitajn, dum la ĉiutaga laborado.
"Ĉar mia gastigo ne estas necesa al vi en Jerusalem, eble ni havos la plezuron poste akcepti, vin, por ke vi loĝu en nia tiea vilao, ĉu ne?"
Nobla amiko, - respondis dankplene la senatano -, mi devas ŝpari al vi tian laboron, sed mi restos al vi tre danka, se via amiko Sulpicio faros la necesajn paŝojn, en Nazaret, por aĉeti komfortan, simplan domon, kiun li reformigus laŭ niaj familiaj kutimoj, por ke ni tie povu senzorge loĝi dum kelkaj monatoj.
Plej plezure.
Tre bone - afable diris Klaŭdia, dum Fulvia pene kaŝis venenan kolereton -, mi prenos sur min konformigi nian bonan Livian al la vivo en la kamparo, kie oni sin tiel plaĉe sentas, ĉe la rekta kontakto kun la Naturo.
Se vi nur ne fariĝos Judinoj... - aldonis la senatano en bona humoro, por kio ĉiuj gaje ridetis.
Tiumomente, aŭdinte la detalojn de la taskoj baldaŭ konfidotaj al li, Sulpicio Tarkvinius, fidindulo de la provincestro, permesis al si enmiksiĝi en la aferon kaj demandis, surprizente ĉiujn:
Kaj, ĉar estas parolete pri Nazaret: ĉu vi jam aŭdis
pri ĝia profeto?
?
Jes - li daŭrigis - Nazaret havas nun profeton, kiu jam de kelka tempo faras mirindaĵojn.
Kiel, Sulpicio! - pikita ekkriis Pilato. - Ĉu vi do ne scias, ke ĉe la Judoj naskiĝas profetoj ĉiutage? Ĉu la malpacoj en la Templo de Jerusalem okazas pro ia alia kaŭzo? Ĉiuj leĝistoj konsideras sin inspirataj de la Ĉielo, kaj ĉiu el ili posedas ian novan revelacion.
Sed tiu, sinjoro, estas tre malsama.
Ĉu eble vi estas konvertita al ia nova kredo?
Tute ne, des pli, ke mi komprenas la fanatikecon kaj obsedon de tiuj neŝatindaj homoj, sed mian atenton ja turnis al si la impresa figuro de ankoraŭ juna Galileano, kiam, antaŭ kelkaj tagoj, mi estis en Kapernaum.
"En la centro de iu placo, mi vidis grandan homamason, kiu, sidante sur kvazaŭaj benkoj el ŝtono kaj sablo, aŭdadis lian parolon en ekstazo, neskita de admiro kaj emocio...
"Ankaŭ mi, tuŝita de ia mistera, nevidebla forto, eksidis por aŭdi lin.
"El lia figuro, eksterordinara pro simpla beleco, venis ia nekaptebla "io", kio superregis la amason, kaj ĉi tiu sereniĝis, aŭdante liajn promesojn pri ia eterna regno... Liaj haroj flirtis ĉe la venteto de la kvieta vespero, kvazaŭ fadenoj el nekonata lumo ĉe la heleco de la krepusko; kaj el liaj dolĉaj okuloj ŝajnis, ke elŝprucas ia ondo da senlimaj kompato kaj kortuŝiteco. Piednuda kaj malriĉa, li tamen portis senmakulan tunikon, kies blankeco akordis kun la subtileco de liaj delikataj trajtoj. Lia parolo estis kvazaŭ kanto de espero por ĉiuj suferantoj en la mondo, kanto, kiu ŝvebis inter la ĉielo kaj la Tero kaj kiu altigis la pensojn de ĉiuj liaj aŭskultantoj... Li parolis pri nia grandeco kaj pri niaj konkeroj, kvazaŭ ili estus ja malŝatindaj aferoj; li havis amarajn vortojn pri la monumentaj verkoj de Herodo, en Sebasto, kaj asertis, ke super Cezaro staras iu Ĉiopova Dio, konsolanto de ĉiuj senesperaj kaj afliktitaj homoj... Laŭ lia instruado pri humileco kaj amo, ĉiuj homoj estas amataj fratoj, idoj de tiu pardonema kaj justa Patro, kiun ni ne konas..."