La voĉo de Sulpicio estis saturita de tiu emocia tono, karakterizanta la sentojn naskitajn de la vero.
La emocio de lia rakontado komunikiĝis al lia aŭdantaro, kiu plej interese lin aŭskultis.
Tamen Pilato, ne perdante la flamon de sia vantamo de provincestro, interrompis lin:
- Ĉiuj estas fratoj... Tio estas absurdo! La doktrino pri la unika Dio ne estas io nova por ni, en ĉi tiu lando de nekleruloj; ni tamen ne povas konsenti tiun koncepton pri la larĝasenca frateco. Kaj la sklavoj? Kaj la vasaloj de la Imperio? Kio fariĝus do el la prerogativoj de la patricioj?
"Sed min plej mirigas - li daŭirigis, sin turnante speciale al la rakontinto - tio, ke vi, praktika homo, lasis vin trompi de la vanaj vortoj de tiu nova profeto kaj miksiĝis kun la popolamaso, por aŭdi lin. Ĉu vi ne scias, ke la konsento de liktoro povas signifi grandegan apogon al la ideoj de tiu viro?
Sinjoro - respondis Sulpicio konsternita -, mi mem ne scius klarigi la motivon de miaj observoj en tiu vespero. Mi tuj konsideris ankaŭ, ke la doktrinoj, de li predikataj, estas revoluciaj kaj danĝeraj, ĉar ili samniveligas servistojn kaj mastrojn; sed, aliflanke, mi rimarkis lian doloran mizerecon, kiun liaj disĉiploj kaj sekvantoj rigardas kiel feliĉan staton, kaj tio tute ne estas motivo, ke la provincaj aŭtoritatuloj ion timu.
"Cetere, tiuj predikoj ne malutilas la kamparanojn, ĉar ili ordinare okazas dum la horoj de ripozo kaj neniofarado, dum la interrompo de la ĉiutagaj laboroj; estas ankaŭ notinde, ke liaj preferataj kunuloj estas la plej nekleraj kaj modestaj fiŝistoj en la lago."
Sed, kial vi lasis vin tiel logi de tiu homo? - ree demandis Pilato per energia tono.
Pri tio vi eraras - respondis la liktoro, sin pli bone regante -; mi ne estas impresita, kiel vi kredas, kaj tio estas des pli vera, ĉar, pro lia simpla, ĉarma originaleco, mi rekonas ĉe li neniajn supernaturajn privilegiojn, kaj mi pensas, ke la klereco de la Imperio klarigos la jenan fakton, kiun mi rakontos, responde al via nuna demando.
"Mi ne scias, ĉu vi konas Koponion, maljunan centestron, servantan en la urbo, kiun mi menciis; tamen mi devas sciigi vin pri fakto kiun mi mem ĉeestis. Post kiam la voĉo de la Nazareta profeto estigis ian dolĉan kvietecon en la medio, mia konato prezentis al li sian fileton mortantan kaj petis karitan helpon je la agonianta infano. Mi vidis, ke la profeto levas siajn radiajn okulojn al la ĉielo, laŭŝajne petante la benon de niaj dioj, kaj, poste, ke liaj manoj tuŝas la infanon; tiam, kvazaŭ ricevinte ian fluon da nova vivo, la infano subite ekstaris kaj, plorante, kuris al la patra kareso, turninte al la profeto longan dankan rigardon..."
Sed, ĉu eĉ centestroj jam lasas sin treni de babiladoj de la Judoj? Mi devas komuniki tiujn faktojn al la aŭtoritatuloj en Tiberias - diris la provincestro kun videbla kolereto.
La okazaĵo estas kurioza - diris Publio Lentulus, impresita de la rakonto.
Sed vere, mia amiko - kontraŭparolis Pilato, sin turnante al li -, en ĉi tiu regiono naskiĝas religioj ĉiutage. Ĉi tiu popolo estas tre masama ol nia, kaj oni konstatas ĉe ili videblan mankon de rezonemo kaj praktika saĝo. Provincestro, ĉi tie, ne povas lasi sin kapti de figuroj, sed devas tenadi rigidaj la principojn, por gardi la netuŝeblan suverenecon de la regno. Tial, obeante la saĝajn ordonojn el Romo, mi ne ekzamenas izolajn aferojn, sed konsideras nur la parolon de la pastroj de la Sinedrio, kiuj reprezentas la organon de la legitima povo, kapabla trovi, kun ni, la solvon de ĉiuj sociaj kaj politikaj problemoj.
Publio kontentiĝis per tiu argumento, sed la ĉeestantaj sinjorinoj, escepte de Fulvia, ŝajnis funde impresitaj de la priskribo de Sulpico, inkluzive la malgrandan Flavian, kiu sorbis liajn vortojn kun la plej granda infana scivolo.
Ia vualo da zorgoj ombris la gajecon de ĉiuj alestantoj, sed la provincestro ne akordis pri tia sinteno kaj ekkriis:
Fi! Liktoro, kiu, anstataŭ fari justecon por nia bono, agas kontraŭ ni mem, malheligante nian gajan medion, ja meritas serevan punon pro siaj neĝustatempaj rakontoj!...
Ridado de ĉiuj sekvis liajn bruajn kaj spritajn vortojn, dum li finis:
Ni malsupreniru al la ĝardeno, por aŭdi novajn muzikaĵojn kaj tiel elsarki el la koro tiujn neatenditajn ĉagrenojn.
La propono estis volonte akceptita de ĉiuj.
La domomastrino kuŝigis la malgrandan Flavian en komforta ĉambro, kaj en nemultaj minutoj la ceteraj personoj disiĝis laŭ tri grupoj tra la aleoj de la ĝardeno heligata de brilaj torĉoj, sub la sono de strangaj kaj voluptaj muzikaĵoj.
Publio kaj Klaŭdia paroladis pri la pejzaĝo kaj la Naturo; Pilato multigis ĝentilaĵojn al Livia; Sulpicio promenadis kun Fulvia, kaj la pretoro Lentulus decidis resti en la arkivo ekzamenante kelkajn artverkojn.
Intence deturniĝinte de la ceteraj grupoj, la provincestro rimarkis la palecon de sia kunulino, kiu, en tiu nokto, ŝajnis al li pli hela kaj alloga.
La respekto, kiun ŝia diskreta beleco trudis al lia animo, kvazaŭ pligrandigis, en tiu momento, la ardecon de lia pasia koro.
Nobla Livia - li emociita ekkriis -, mi ne povas kaŝi plu la sentojn, kiujn viaj tiel belaj virtoj en mi flamigis. Mi ja konas la naturan senton de abomeno de via digna animo ĉe miaj vortoj, sed mi bedaŭras, ke vi ne komprenas mian koron, tuŝitan de tiu min reganta admiro!
Ankaŭ mi - rebatis la kompatinda sinjorino, kun spontaneaj digno kaj energio - bedaŭras, ke mi inspiris al via spirito tian pasion. Viaj vortoj min amare surprizas ne nur tial, ke ili venas de patricio grave respondeca kiel ŝtata prokuroro, sed ankaŭ pro la konfida kaj nobla amikeco de mia edzo al vi.
Sed, rilate aferojn de koro - li afable interrompis - neniom povas valori la formalaĵoj de la politikaj konvencioj, eĉ la plej altaj. Mi komprenas miajn devojn kiel ion plej ŝatindan, kaj scias serĉi la solvon de ĉiuj problemoj koncernantaj min, sed mi ne memoras, kie mi iam vidis vin! Ia vero estas, ke jam de unu semajno, mia koro estas disŝirita, premata... Kiam mi renkontis vin, ŝajnis, ke staras antaŭ mi tiu amata, neforgesita figuro. Mi ĉion faris, por eviti ĉi tiun malagrablan kaj suferigan scenon, sed mi konfesas, ke ia nevenkebla forto konfuzas al mi la koron!
Vi eraras, sinjoro! Inter ni nenia alia ligilo povas ekzisti, ol tiu inspirita de la respekto por la identeco de niaj sociaj kondiĉoj. Se vi tiel alte taksas viajn politikaj n devojn, ne forgesu, ke politikisto devas zorgi la virtojn de sia privata vivo, nutrante, en si mem, la respekton kaj la nekorupteblecon de sia konscienco.
Sed via persono igas min forgesi ĉiujn tiujn devojn. Kie do mi iam vidis vin, ke mi sentas min tiel kaptita?
Silentu, pro la dioj! - murmuris Livia, timplena kaj pala. - Mi neniam vidis vin antaŭ mia alveno al Jerusalem, kaj mi petas vian noblecon ŝpari al mi tiajn aludojn, kiuj min turmentas! Mi havas motivojn por kredi vian geedzan feliĉon ĉe honesta, pura virino, kia mi vidas ŝin, kaj mi rigardas kiel frenezaĵon la proponojn, kiujn viaj vortoj apenaŭ kaŝas...
Pilato estis daŭrigonta sian argumentadon, sed la kompatinda sinjorino, amare surprizita, sentis, ke ŝi svenos. Vane ŝi streĉis siajn fortojn, por eviti la senkonsciiĝon.
Posedita de stranga malvigliĝo, ŝi apogis sin al arbo de la ĝardeno, kie okazis la interparolado, kiun ni ĵus aŭdis. Timante la sekvojn de tio, la provincestro ekprenis ŝian delikatan manon, turmentate de siaj malnoblegaj pensoj, sed, ĉe lia milda kontakto, ŝajnis, ke la organismo de Livia reagas decide kaj kun nerompebla firmeco.
Revigliĝinte, ŝi preskaŭ nepercepteble dankis lin per la kapo; Publio kaj Klaŭdia tiam alproksimiĝis, kaj refariĝis la gaja interparolado de ĉiuj.