Sed la sceno, kiun naskis la korelverŝado de la provincestro, ne restis konata nur al la du personoj, kiuj ĝin intense travivis. Fulvia kaj Sulpicio sekvis ĉiujn ĝiajn detalojn tra inter la mallumaj branĉoj.
Be! - ekkriis la liktoro al sia kunulino, observante la detalojn de la ĵus priparolita konversacio. - Ĉu vi do perdis la favoron de la prokuroro de Judujo?
Ĉe tiu demando Fulvia, kiu siavice ne deturnis de la sceno la okuloj n, konvulsie tremetis, kun la plej profunda sento de ĵaluzo kaj kolero.
Ĉu vi ne respondas? - daŭrigis Sulpicio, plezurante ĉe tiu sceno. - Kial vi tiel obstine forpuŝas min, se mi havas por vi profundan senton de sindono kaj lojaleco?
Ŝi tamen silentis plu, en sia observejo, kaj bolis de kolero, vidante, ke la provincestro tenas inter la siaj la senfortan manon de sia kunulino kaj al ĉi tiu diras vortojn kiujn ŝi, Fulvia, ne aŭdis, sed kiujn ŝiaj malnoblaj sentoj kredis realaj en tiu neatendita interparolado.
Sed, tuj kiam Klaŭdia kaj Publio eniris en la scenejon, Fulvia sin turnis al sia kunpromenanto kaj flustris per kaverna voĉo:
Mi kontentigos ĉiujn viajn dezirojn, se nur vi helpos min en unu faro.
Kio ĝi estas?
Tio, ke vi, en oportuna okazo, sciigu la senatanon pri la malfideleco de lia edzino.
Sed, kiel?
Unue, evitu, ke Publio transloĝiĝu al Nazaret, por ke ŝi estu pli malproksime; tiel la rilatoj inter Livia kaj la provincestro estos pli malfacilaj, kiam Pilato forestos de Jerusalem, ĉar mi antaŭvidas, ke ŝi deziras baldaŭ vivi en Nazaret. Poste, mi persone klopodos, por ke vi estu elektita, por protekti la senatanon dum ties ripozotempo; en tiu ofico, vi direktos la okazaĵojn por la efektivigo de niaj planoj. Post tio mi scios rekompenci viajn ĉiamajn penojn kaj bonan servadon per mia absoluta sindono.
La liktoro silente, sendecide aŭdis la proponon; sed ŝi, laŭŝajne dezirante elfini lla pereigan interligon, firmtone demandis:
Ĉio konsentita, ĉu ne?
Jes, konsentita! - respondis Sulpicio, jam fine decidiĝinta.
Kaj, sigelinte sian fian kontrakton, la du personiĝoj de la malamo kaj de la volupto alkolektiĝis al la frata rondo, sub la masko de la ŝajnaj ĝojoj.
La lastaj horoj estis destinitaj al la adiaŭoj, kun la ekstera afableco de la sociaj konvencioj.
Livia sin detenis kaj ne sciigis sian edzon pri la ĝena okazaĵo en la ĝardeno konsidere ne nur al lia bezono de ripozo, sed ankaŭ al la socia graveco de la koncernataj personoj; kaj tial ŝi promesis al si mem ĉiamaniere eviti ian malpli konvenan esprimon, kiu alportus skandalon pro vortoj.
IV
EN GALILEO
En la tago post tiuj okazaĵoj, frumatene, Publio Lentulus akceptis, en sia privata kabineto, la viziton de Fulvia, kiu alparolis lin per jenaj vipuraj vortoj:
Senatano, la supera forto de niaj familiaj rilatoj devigis min veni al vi, por pritrakti malagrablan, doloran aferon; sed, laŭ mia sperto de virino, mi devas konsili al vi gardi vian edzinon kontraŭ la insido de viaj amikoj mem, ĉar mi hieraŭ surprizis ŝin en intima konversacio kun la provincestro...
Ŝia dialoganto estis surprizita de tiu stranga, maldelikata sinteno, kontraŭa al lia konduto de honesta homo.
Li digne forpuŝis tiun atakon kaj defendis sian edzinon, kies noblecon li plej laŭdis; tiam, Fulvia plendetale kaj kun la plej vivaj koloroj de sia nenormala imagemo ekrakontis al li la antaŭtagan scenon.
La senatano falis en enpensiĝon, sed havis la moralan kuraĝon, por forpuŝi la kalumnion.
Nu - ŝi diris, finante la denuncon -, tro malproksime vi portas vian konfidon kaj naivecon. Iu viro neniam ion perdas, aŭdante la konsilojn de la virina sperto. La pruvon, ke Livia sekvas la larĝan vojon de la devodekliniĝo, vi baldaŭ havos, ĉar ŝi preferos tuj foriri al Nazaret, kie la provincestro penos renkonti ŝin.
Kaj ĉi tion dirinte, ŝi rapide eliris kaj lasis la senatanon konfuza kaj afekciita, pensanta pri la malŝatindaj koroj, lin ĉirkaŭantaj, ĉar, en la tribunalo de sia konscienco, li ne inklinis akcepti ian penson, kiu makulus la altan noblecon de lia edzino.
Ia grandega ombro vualis lian senteman, amantan spiriton. Li sentis, ke en Jerusalem ĉiuj pereigaj fortoj de lia destino konspiras kontraŭ li kaj ke ekzistas ia vasta dezerto en lia koro.
Tie li ne trovos la saĝan, kuraĝigan parolon de iu amiko, kiel Flaminio, al kiu li povus malkaŝi sian profundan ĉagrenon.
Dronante en tiu korprema meditado, li ne rimarkis, ke la petaloj de horoj senĉese turniĝadas en la kirlovento de la tempo. Nur post tre longa tempo li rimarkis la laŭtan voĉon de unu el siaj fidintaj servistoj, kaj tiam li eksciis, ke Sulpicio Tarkvinius petas de li konfidencan rendevuon, kion li plej volonte konsentis.
Enlasite en la kabineton, la liktoro sciigis, sen ĉirkaŭfrazoj, la celon de sia vizito kaj senembarase diris:
- Senatano, honorite per via konfido, koncerne vian transloĝiĝon al iu ripozoloko, mi venas, por proponi al vi la luadon de riĉa bieno, apartenanta al unu el niaj sampatrujanoj, en la ĉirkaŭaĵo de Kapernaum, ĉarma urbo en Galileo, sur la vojo al Damasko. Estas vere, ke vi jam elektis Nazareton, sed sur la ebenaĵo de Esdraelon la komfortaj domoj estas tre maloftaj; cetere, vi multe elspezus por plibonigoj kaj reformoj. En Kapernaum okazas malsame: mi havas tie amikon, Kajon Gratus, kiu estas preta luigi por nedifinita tempo sian bonegan vilaon; ĝi estas bieno provizita per ĉia komforto, kun riĉaj fruktoĝardenoj, en tute kvieta regiono.
La senatano aŭdadis la komisiiton de Pilato, sed laŭŝajne lia spirito ŝvebis aliloke; ĉe unu momento, kvazaŭ lia atento subite vekiĝis, li diris, kiel iu faranta konsiderojn al si mem:
De Jerusalem ĝis Nazaret estas distanco de sepdek mejloj... Kie kuŝas Kapernaum?
Tre malproksime de Nazaret - respondis liktoro kun malica intenco.
Bone, Sulpicio - respondis Publio, kiel iu, kiu prenis firman decidon -, mi estas al vi tre danka pro via komplezo, kiun mi ne forgesos taŭgatempe rekompenci. Mi akceptas vian proponon, kiun mi opinias saĝa, ankaŭ tial, ĉar ne povas ja interesi min la definitiva aĉeto de iu domo en Galileo, pro la bezono baldaŭ reveni al Romo. Mi rajtigas vin elfari la kontrakton, ĉar mi fidas je viaj informoj kaj je via sperto en tiaj aferoj.
Ia sekreta kontenteco travidiĝis tra la okuloj de Sulpicio, kiu adiaŭis la senatanon kun hipokrita dankmontro.
Publio Lentulus denove apogis la kubutojn sur la tablon, dronante en profunda melankolio.
Tiu propono de Sulpicio ja alvenis en la ĝusta momento, kiam Publio baraktadis en sufoka meditado, ĉar ĉe tiu nova decido, li sukcesos loki sian familion ekster ĉia influo de la hejmo de la prokuroro de Judujo, kaj tiel li gardos sian reputacion kontraŭ la abomenaj vomaĵoj de la klaĉuloj.
Sed la denunco de Fulvia vekis en lia animo sinsekvajn zorgojn. Ĉu pro la neatenditeco de la kalumnio, ĉu pro la maliceco, kun kiu la kalumnio estis teksita, lia penso enretiĝis en maltrankviligaj antaŭvidaĵoj.
Je la vespero de tiu tago, post la manĝo, jen li estis nur kun Livia, sur la teraso de la hejmo de la pretoro, kiu eliris por kelkaj horoj, kune kun siaj gefamilianoj, por plenumi iujn sociajn formalaĵojn.
Rimarkinte sur lia vizaĝo la evidentajn signojn de profundaj ĉagrenoj, lia ekzino abrupte diris, kun la ĉarma intimeco de sia virina koro:
Mia kara, afliktas min vidi vin tia, klinita sub tiaj grandaj ĉargrenoj, kaj tamen ĉi tiu longa vojaĝo devus redoni al ni la trankvilecon necesan al la plenumado de viaj taskoj... Mi permesas al mi peti, ke vi akcelu nian translokiĝon for de Jerusalem al ia pli kvieta medio, kie ni sentus nin pli izolitaj, ekster ĉi tiu rondo de homoj, kies kutimoj estas malsamaj ol la niaj kaj kies sentojn ni ne konas. Kiam do ni foriros al Nazaret?
Al Nazaret? - ripetis la sanatano kun kolera, malluma voĉo, kvazaŭ lin tuŝis la venena spirito de ĵaluzo, kaj pretervole memorante la senbazajn akuzojn de Fulvia.