Antaŭ ĉio mi devus diri, ke ĉiuj tiuj verkoj - ĉu prozaj aŭ versaj - estas fundamente kaj esence instruaj: ilia programo estas Kristanismo laŭ ties tuta pureco, kaj do oni el ili ricevas efektivajn normojn de konduto, konsolon, paciencon, komprenemon, toleremon, fidon, esperon; oni lernas, unuvorte, vivi.
Pere de F. C. Xavier, ni povus sentime aserti, la vera Kristanismo disetendiĝis kaj ĵetis firmajn radikojn en la koron de nia tradicie katolika lando. Sed plej gravas reliefigi, ke Spiritismo ĉe ni estas kulturara, antaŭ kaj super ĉio, laŭ sia pure kristana aspekto, laŭ sia reala flanko, nome, celante la moralajn sekvojn de tiu giganta klopodado de niaj transmondaj Amikoj. Treege malofte ni kunvenas kiel malvarmaj, scivolaj eksperimentantoj, kiuj eliras el siaj kunsidoj kun dezerta koro: tiu "scienca" flanko de la superbela Doktrino nin apenaŭ altiras.
Mi aldonu, ke Esperanto jam de longe ĝuas la tutan apogon de la Brazila Spiritisma Federacio, kiu ekde 1937 havas Departementon de Esperanto, kies Direktoro estas nia tre konata samideano Iŝmael Gomes Braga. Multaj spiritistoj estas niaj samideanoj, kaj tial la du movadoj estas por ĉiam interligitaj en nia lando. La natura sekvo el tia forta ĉeno estis, ke nin favoras el la Transmondo estuloj, kiuj senĉese sendas al ni sian parolon en aŭ pri Esperanto. Unu el tiuj manifestaĵoj, kiuj klare elmontras la valoron de Esperanto en la mondo, estas la sekvanta komunikaĵo de la sama Emmanuel, ricevita de F. C. Xavier en la 19-a de Januaro 1940. Ĝi estas titolita "La Misio de Esperanto" kaj, kiel ĉiuj aliaj skribitaj de tiu mediumo, originale redaktita en la portugala lingvo; Iŝmael Gomes Braga ĝin esperantigis kaj publikigis en la verko "Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo", kolekto da poeziaĵoj, preskaŭ ĉiuj rekte en Esperanto ricevitaj de la klera Prof. F. V. Lorenz.
LA MISIO DE ESPERANTO
Dum la multnombraj aliformiĝoj de la mondo, ne malmultaj estas la centroj, kiuj sin instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni konstatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigante la vojon de la civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l' estonteco, kvazaŭ konstruantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn. Estas tiuj ja la laboristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la venontan jarmilon mi deziras mencii Esperanton, amike ĉirkaŭprenante nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo al la Dia determinismo de la taskoj ricevitaj en la lumo de la spirita mondo.
Jesuo deklaris, ke Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel Spiritismo en sia formo de Konsolanto ne starigis sin por elpeli la ekzistantajn religiojn. La Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron kaj reenkonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi terura tempo por la mondo, kiam ĉiuj moralaj valoroj de la mondo estas ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de la perforto, kiuj ebriigis la cerbon de la nuntempa civilizacio, kiel maldolĉa veneno pereiganta la energion de maljuniĝinta korpo. Esperanto ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta tasko de unuigo kaj kunfratigo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo estas konkordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj sinoferadis por la dia idealo de la homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.
La Helpa Lingvo estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj sur nia planedo malriĉiĝinta je spiritaj valoroj, en la nuna momento de apartigemo, de aŭtarkio, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo. La ekzemplo de la moderna Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora situacio: ĉiuj popoloj havas entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj paroladoj pravigas tiun aŭ alian decidon de siaj registaroj. La nacioj estas grand- aj tribunoj, kie ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Eŭropo, tiu patrina noblega estaĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, tiu havas neniun advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita koro, ĉar landlimoj apartigas ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj, kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.
Ja, en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi faciligas la interŝanĝon de l' universalaj valoroj.
Ĉu revo? Ĉu propagando nur per parolo? Ĉu nova movado por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de la malatentaj, kiuj atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian senĝenan elekton. Tamen tiuj, kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sanktaj efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo, elstarigante la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca sento, kiu venas el la Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de la homa evoluado.
Esperanto estas leciono de frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: "ni lernu ĝin", ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la esprimon de l' universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.
Dio estas adorata de la homoj tra multnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj kaj religioj, ĉiuj celantaj la mirindan bonon de l' esenca unueco. Ni kopiu tiun saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de l' esprimo, malgraŭ la diverseco de la procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn. Tiu tuta penado apartenas al la justa frateco kaj nun, petegante al Jesuo, ke Li benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon lian kaj de liaj laborkunuloj en la sama tasko, kiu estas al ili donita de la spiritaj energioj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉiploj de la Kristo, la refortigantan benon de Lia amo.
EMMANUEL.
Fine, ĉi tiuj konsideroj ne estus kompletaj, se mi ne esprimus mian tutkoran dankon al tiu duobla samideano, sindona amiko kaj senlaca esperantisto, Iŝmael Gomes Braga, pro lia grandega, netaksebla laboro, revizii mian tradukaĵon, ĝin maŝine kopii, doni multajn klarigojn pri diversaj pecoj de la romano, pacience kunlaboradi kun la subskribinto. Tion li faris, ne nur kiel konscienca Direktoro de la Departemento de Esperanto de la B.S.F., ĵaluza pri la bona stilo de ties eldonaĵoj en Esperanto, sed ankaŭ - kaj precipe - kiel admirinda frato: tiel malproksimen iras Frateco, tiu sento, pri kiu ni tiel arde deziras, ke ĝi reale ekzistu en ĉiu koro tra la tuta mondo!
Porto Carreiro Neto () Rio-de-Ĵanejro, la 2-an de Aprilo 1951.
(*) Noto de la Eldonistoj en la fino de la libro.