Выбрать главу

INTIME KUN EMMANUEL

AL LA LEGANTO

Leganto: Antaŭ ol vi transpaŝos la sojlon de ĉi tiu historio, ni devas prezenti al via scivolo kelkajn alparolojn de Emmanuel, la eks-senatano Publius Lentulus, deveninta de la fiera "gens Cornelia"; tiujn alparolojn ni private ricevis de tiu nobla Spirito en la rondo de spiritualismaj studoj en Pedro Leopoldo, ŝtato Minas Gerais (Brazilo).

Per tiuj alparoloj vi ekscios la unuajn vortojn de la Aŭtoro pri ĉi tiu verko kaj liajn plej intimajn impresojn dum la skribado, kiu daŭris de la 24-a de Oktobro 1938 ĝis la 9-a de Februaro 1939 — 109 tagojn —, laŭ la tempo, pri kiu lia mediumo povis disponi, kaj sen interrompo de aliaj laboroj de Emmanuel mem ĉe la suferantaj personoj, ofte petantaj lian helpon, kaj de lia klopodado por la propagando de la kristana Spiritismo en la Sudkruca Lando.

En la 7-a de Septembro 1938 li sciigis per intima nelonga komunikaĵo al siaj enkarniĝintaj amikoj:

"Se Dio permesos al ni, iam mi parolos al vi pri la fiera patricio Publio Lentulus, por ke vi ion

lernu el la doloraj travivaĵoj de indiferenta kaj sendanka animo.

"Ni atendu la tempon oportunan kaj la permeson de Jesuo."

Emmanuel ne forgesis sian promeson. Efektive, la 21-an de Oktobro de la sama jaro li rememorigis per nova familiara komunikaĵo:

"Se la boneco de Jesuo al ni permesos, ni post kelkaj tagoj komencos nian laboron; mi atendas, ĝis estos al ni eble skribi miajn memoraĵojn pri la tempo, kiun la Dia Majstro pasigis sur la Tero.

"Mi ne scias, ĉu tian intencon ni povos realigi tiel bone, kiel ni deziras. Antaŭ ĉio, mi volas tamen ĉi tie certigi mian fidon je la kompatemo de Nia Senlime Bona Patro."

En la 24-a de Oktobro supre menciita la mediumo Francisco Candido Xavier ja ricevis la unuan paĝon de ĉi tiu libro; kaj la 25-an de tiu monato Emmanuel revenis por diri:

"Kun la helpo de Jesuo ni komencas alian modestan laboron. Dio permesu, ke ni povu ĝin sukcese plenumi.

"Nun vi vidos la amplekson de miaj pasintatempaj malfortaĵoj; mi tamen sentos min vigla, aperante, kun la tuta sincereco de mia koro, antaŭ la tribunalo de viaj konsciencoj. Preĝu kun mi, petante Jesuon, ke mi povu fari ĝis la fino ĉi tiun penon, tiel, ke la

tribunalo disetendiĝu trans vian medion, por ke mia konfeso estu gvidilo por ĉiuj."

Dum la tuta psikografia laboro la Aŭtoro de ĉi tiu

libro ne preterlasis okazon, por instrui al ĉiuj, lin

akompanantaj, humilecon kaj fidon. En la 30-a de Decembro 1938 li diris per nova intima komunikaĵo:

"Mi dankas vin, miaj infanoj, pro la altvalora helpo, kiun vi donas al mi. Jam de la komenco mi kiom eble klopodas, por konformigi tian antikvan historion al la gusto de la esprimoj de la hodiaŭa mondo, sed, rakontante ion veran, ni estas instigataj, super ĉio, penetri en la esencon de la aferoj, de la faktoj, kaj de la instruoj.

"Por mi ĉi tiu rememorado estas tre dolĉa, sed ankaŭ tre amara: dolĉa pro la revokado, en la menson, de agrablaj faktoj, sed profunde dolora ĉe la konsiderado pri mia nesentema koro, kiu ne sciis profiti el la luma minuto, kiun antaŭ du mil jaroj sonis la horloĝo de mia vivo de Spirito.

"Jesuo permesu, ke mi povu trafi la celon de la tasko, per kiu mi mem ŝarĝis min, prezentante en ĉi tiu verko, ne ian interesan memoraĵon pri mia mizera persono, sed, sole nur, iun sperton por la homoj, nun sin donantaj al la prisemado de la kampo de Nia Dia Majstro."

(*) Tiu ĉi libro estas la unua verkita de Emmanuel; post ĝi li jam skribis plurajn aliajn, nome: "Post 50 jaroj", "Sur la Vojo al la Lumo","La Konsolanto", "Paŭlo kaj Stefano", "Abnegacio", "Vojo, Vero kaj Vivo", "Pano Nia" k. a., ricevitajn pere de la sama mediumo F. C. Xavier. - La Trad.

Ĉe aliaj okazoj Emmanuel instruadis al siaj enkarniĝintaj samlaboruloj la neceson de nia spirita ligiteco kun Jesuo dum la plenumado de ĉiuj taskoj. En la 4-a de Januaro 1939 li diktis, per intima komunikaĵo, la jenan preĝon, ankaŭ rilatantan al liaj rememoroj pri la fora pasinteco:

"Jesuo, Kompatema Ŝafido de Nia Ĉiugraca Patro, jam forpasis du mil jaroj, kaj mia mizera animo ankoraŭ unu fojon travivas siajn afliktajn, malĝojajn tagojn!

"Kiom valoras du jarmiloj, Sinjoro, ĉe la horloĝo de la Eterna Tempo?

"Mi sentas, ke via favorkoreco respondas al ni el sia nekonata profundo... La tempo estas ja la granda trezoro de la homo, kaj dudek jarcentoj, same kiel dudek ekzistadoj, eble estas dudek tagoj da provoj kaj da luktoj, per kiuj la kulpaj Spiritoj sin elaĉetas.

"Nur via boneco estas senlima! Nur via favorkoreco povas ampleksi ĉiujn jarcentojn kaj ĉiujn estulojn, ĉar vivas en vi la glora sintezo de la tuta surtera evoluado, dia intigilo de ĉiaj kulturoj, superbela animo de ĉiuj pensoj.

"Antaŭ miaj mizeraj okuloj bildiĝas la antikva Romo, kiu ĉeestis miajn ĉagrenojn kaj miajn dolorajn falojn... Mi sentas min ankoraŭ envolvita en la ŝlimo de miaj malnoblaĵoj, kaj mi rigardas la monumentojn starigitajn de la homa vantamo... Mi rigardas politikajn reĝimojn, variantajn pri siaj karakterizaj trajtoj de libereco kaj de perforto, homojn, kiuj tenadis aŭtoritaton kaj regadon, sinjorojn de la riĉeco kaj de la inteligento, efemerajn potencojn, kiuj daŭras nur unu forpasantan tagon!

"Mi rigardas tronojn kaj suverenojn, multekost- ajn mantelojn, honoratajn sur la Tero, robojn de la erarema homa justeco, parlamentojn kaj dekretojn, kiujn oni kredas nenuligeblaj! Silente, Sinjoro, vi vidis la konfuzon, kiu leviĝis inter la malkvietaj homoj, kaj, kun via senŝanĝa profunda amo, vi ĉiam savadis la kreitojn en la dolor a momento de la grandaj frakasoj... Vi etendis vian kompatan, senmakulan manon al la plej malaltaj kaj malfortaj popoloj; vi konfuzis la falsan sciencon de ĉiuj tempoj; vi humiligis la homojn, kiuj sin mem rigardis kiel grandajn kaj potencajn!

"Sub via kompatema rigardo la morto malfermis siajn ombrajn pordojn, la falsaj gloroj de la mondo estis disbatitaj en la kirlego de la ambicioj, kaj ĉiuj vantaĵoj estis reduktitaj al monto da cindro!

"Antaŭ mia animo montriĝas la rememoroj pri la elegantaj konstruaĵoj sur mirindaj montetoj; mi vidas la riveron Tibero, kies akvo rikoltas la forĵetaĵojn de la granda imperia Babilono; mi vidas la akveduktojn, la altvalorajn marmoraĵojn, la varmbanejojn, kiuj ŝajnis nedetrueblaj... Mi ankoraŭ vidas la multmovajn stratojn, kie mizera plebo atendas la favorojn de la grandsinjoroj, la almozdonatan tritikon, la pecojn da ŝtofo, kiuj ŝirmos kontraŭ la malvarmo la nudecon de la karno.