"Post la tuta serio da skandaloj, kiuj alportis al mi la perdon de la konsuleco, mi sentis la finon de miaj malnoblaj, abomenaj agoj antaŭ la senkonscienca kaj furioza popolamaso, kiu kondamnis min al la terura sufokturmento, kaj tiam mi spertis la suferojn kaj angorojn de la morto...
"Sed plej kurioze estas, ke mi revidis la ne- priskribeblan momenton, kiam mi trapasis la nigran akvon de Akerono, laŭŝajne malsuprenirinte al la ombraj lokoj de Averno, kien ne penetras la lumo de la dioj. La granda amaso da viktimoj tiam alproksimiĝis al mia afliktita, suferanta animo, kaj postulis justecon kaj kompenson, eksplodante per krioj kaj ĝemoj, kiuj eĥis en la profundo de mia koro.
'Kiel longe mi tiel restadis, prenita de tiu nedifinebla martireco? Mi ne sicas diri. Mi memoras nur, ke mi vidis la ĉielan figuron de Livia, kiu, meze en tiu tumulto de teruraĵoj, etendis al mi siajn lumajn, karesajn manojn.
"Ŝajnis al mi, ke mia edzino estis al mi intime konata jam de tre malproksimaj tempoj, ĉar mi eĉ unu momenton ne hezitis ekpreni ŝiajn mildajn manojn; tiam, mi estis de ŝi kondukita al tribunalo, kie sidis strangaj, gravaspektaj figuroj. Respektegindaj blankaj haroj kronis la serenan mienon de tiuj ĉielaj juĝistoj, senditaj de la dioj por la juĝado de la teranoj. Ia stranga subtileco karakterizis la atmosferon, kiu estis plena de dolĉa lumo, kiu faris travideblaj por ĉiuj ĉeestantoj miajn plej sekretajn pensojn.
"Livia certe estis mia gardanĝelo ĉe tiu kolekto da nekorupteblaj juĝistoj, ĉar ŝia dekstra mano kuŝis super mia kapo, kvazaŭ admonante min al rezignacio kaj sereneco, por ke mi aŭdu la superan verdikton.
"Mi ne bezonas diri al vi, kiel mi ekmiris kaj timis antaŭ tiu tribunalo, kiun mi ne konis; kaj jen, la juĝisto, kiu ŝajnis al mi la ĉefa aŭtoritatulo, sin turnis al mi per jenaj vortoj:
- Publio Lentulus: la justeco de la dioj, laŭ sia favorkoreco, decidas vian reiron al la kirlego de la surteraj luktoj, por ke vi forlavu la makulojn de viaj kulpoj en la elaĉetantaj larmoj. Vi vivos en epoko de mirinda spirita brilo, baraktante kontraŭ ĉiaj provoj kaj malfacilaĵoj, malgraŭ la ora lulilo, kiu akceptos vin, por ke vian nigrigitan konsciencon edifu la doloroj, kiuj purigas kaj revirtigas! Feliĉa vi estos, se vi scios bone profiti la benindan okazon por via revirtiĝo per abnegacio kaj humileco... Ni decidis, ke vi estos potenca kaj riĉa, por ke via seninteresiĝo pri la homaj vojoj estu pli bone uzata de viaj spiritaj mentoroj en la oportuna momento. Vi havos inteligentecon kaj sanon, riĉecon kaj aŭtoritaton, kiel rimedojn por la plena rebonigo de via animo; sed venos momento, kiam vi sentos malŝaton kontraŭ ĉiuj riĉaĵoj kaj sociaj valoroj, se vi scios prepari la koron por la nova vojo de amo kaj humileco, de toleremo kaj pardono, kiu, post ne multaj jaroj, malfermiĝos sur la ombra supraĵo de la Tero. La vivo estas reto da cirkonstancoj, kiujn ĉiu spirito devas interplekti por la bono, en la meĥanismo de sia destino. Profitu do tiujn rimedojn, kiujn la favorkoreco de la dioj metas en la servon de via revirtiĝo. Ne malŝatu la alvokon de la vero, kiam sonos la horo de la atesto kaj de la sanktigaj abnegacioj... Livia sekvos kun vi la doloran vojon de la perfektiĝado, kaj ŝi estos por vi la amika, protekta brako dum la tagoj de akraj kaj amaraj provoj. La esenca afero estas via animfirmeco sur la malglata vojo: ĝi purigos vian fidon kaj viajn farojn, en la rebonigado de nigra, krima pasinteco!
Ĉe tiuj lastaj vortoj, la fiera voĉo de la patricio fariĝis iom post iom sufokita kaj dolora. Profundaj amaraj emocioj reteniĝis en lia koro, turmentata de neforigebla senkuraĝeco.
Flaminio Severus aŭdadis lin interese kaj atente, kaj dume serĉis la rimedon plej facilan, por forpeli de li tiajn ĉagrenajn impresojn. Li sentis sin instigata deturni la fluon de la pensoj de sia amiko, tirante ties spiriton for de tiu mondo el emocioj nekonvenaj por la intelekta strukturo de Publio, alvokante ties edukitecon kaj fieron; sed samtempe li ne sukcesis forpuŝi siajn proprajn dubojn pri tiu sonĝo, kies klareco kaj versimileco lin ja frakasis. Li komprenis, ke li devas unue restarigi sian animan firmecon, kaj opiniis, ke la mildeco devas esti la apogo de liaj vortoj, por instruo de la amiko, kiun li konsideris pli ĝuste frato.
Apogante sian longan blankan manon al lia ŝultro, Flaminio afable demandis:
Kaj poste, kion vi vidis?
Sentante, ke la amiko lin komprenas, Publio Lentulus ricevis novan energion kaj daŭrigis:
Post la admonoj de tiu severa kaj respektinda juĝisto, mi ne plu vidis la figuron de Livia ĉe mi, sed nur aliajn graciajn estulojn, envolvitajn en tunikoj, kiuj ŝajnis al mi faritaj el travidebla neĝo; tiuj estuloj kuraĝigis al mi la koron per siaj afablaj ridetoj.
"Obeante al ilia amika alvoko, mi sentis, ke mia Spirito revenas al la Tero.
"Mi observis Romon, kiu jam ne estis ĝuste tia urbo, en kiu mi vivis antaŭ kelka tempo; ia blovo de plibeligo rekonstruadis ĝian malnovan parton, ĉar mi konstatis la ekzistadon de novaj cirkoj, luksegaj teatroj, elegantaj varmbanejoj kaj ĉarmaj palacoj, kiujn miaj okuloj neniam antaŭe vidis.
"Mi havis la okazon vidi mian patron inter liaj papirusoj kaj pergamenaj dokumentoj, studanta la senatajn procesojn, ĝuste tiel, kiel hodiaŭ okazas inter ni, kaj, petinte la benon de la dioj, ĉe la altaro de nia hejmo, mi spertis ian prematecon en la fundo de la animo. Ŝajnis al mi, ke atakis min dolora cerba afekcio, kaj kelkatempe mi dormetis, prenite de nedifinebla sveno.
"Mi ne povas precize vortigi tion, kio okazis; mi vekiĝis konsumata de alta febro, kvazaŭ tiu disvagado de mia penso tra la regionoj de Morfeo havigis al la korpo ian senton de laceco.
"Mi ne sicas vian opinion pri ĉi tiu malgaja korprema konfidenco, sed mi dezirus, ke vi iel klarigu al mi la aferon."
Ĉu klarigi al vi? - modeste respondis Flaminio, penante doni al la voĉo tonon de energia konvinkiteco. - Vi ja konas la respekton, kiun mi havas por la aŭguristoj; kio okazis al vi, tio estis, efektive, nenio pli ol sonĝo, kaj vi ja scias, ke ni, kiel praktikaj homoj, devas eviti ĉian fantazion en nia maniero juĝi la aferojn. Pro tio, ke ili tro multe revadis, la kleraj Atenanoj fariĝis mizeraj sklavoj; estas nia devo rekoni la bonecon de la dioj, kiuj konsentis al ni la senton de la realo, necesan al niaj konkeroj kaj venkoj. Ĉu estus pravigeble, se vi rezignus la amon al vi mem kaj al la socia pozicio de via familio, por ia nura imagaĵo?
Publio lasis, ke lia amiko abunde parolu pri la afero, kaj en la koron rikoltis liajn admonojn kaj konsilojn; sed poste, prenante liajn amikajn manojn, la senatano ekkriis kortuŝita:
Mia amiko, mi ne indus la helpon de la dioj, se mi lasus min peli laŭ la kaprico de la okazaĵoj. Ia simpla sonĝo ne estigus en mi motivon por tiaj doloraj konjektoj, sed vere mi ankoraŭ ne diris al vi ĉion.
Flaminio Severus kuntiris la brovojn kaj demandis:
Ĉu vi ankoraŭ ne diris tion? Kion signifas tiaj
asertoj?
En lia nobla animo, aflikta dubo estis jam enradikiĝinta ĉe la detala priskribado de tiu impresa, dolora sonĝo, kaj nur tre pene lia frata koro penis kaŝi antaŭ la amiko la ŝirantajn emociojn, kiuj ĝin profunde turmentadis.
Publio silente prenis lin sub la brako kaj kondukis lin al la galerioj de la portretoj, en unu el la anguloj de la peristilo, proksime de la hejma altaro, kie prezidis la kulton al la dioj la korligiloj plej puraj kaj sanktaj de la familio.
La amikoj penetris en la skriboĉambron kaj en la arkivon kun profunda montro de respekta enpensiĝo.
En unu el la anguloj orde kuŝis multenombraj pergamenaj kaj papirusaj dokumentoj, kaj en la galerioj estis vidataj vaksaj portretoj de prauloj de la familio.
Al Publio Lentulus estis malsekaj la okuloj kaj tremanta la voĉo, kvazaŭ profundaj emocioj lin tiam regis. Alproksimiĝinte al unu el la multenombraj vaksaj figuroj, tie starantaj en vicoj, li atentigis Flaminion pri ĝi per simpla demando: