Du tagojn post la funebra ceremonio, la iama sklavo, kun ekscitita, maltrankvila spirito, iris konsulti Arakson, en ties naŭza kaŝejo sur la monteto Eskvilino.
Konsiderante lian divenkapablon, kiun efektive ekspluatis malicaj fortoj de la nevideblaj regionoj, alligitaj al ties pereiga monavidemo, Saul sincere kredis la supernaturan kunhelpon de la magiisto, kaj rimarkis, ke la divenisto lin akceptas kun sia ĉiam mistera flegmo. Sian grandegan monujon, ŝvelintan de moneroj, li tre videble elmetis, kvazaŭ por montri al Arakso siajn riĉajn rimedojn, por la akiro de la talismano, kiu portos al li la feliĉon.
Konstatinte lian malavaran humoron, la maljuna sorĉisto, kies vizaĝon la tempo ŝrumpigis, superŝutis Saulon per ridetoj de ambicia, enigma bonvolo, kaj laŭŝajne esploris lian teruritan, malkvietan rigardon per siaj moviĝemaj kaj penetrantaj okuloj.
Arakso - ekkriis Saul per preskaŭ peteganta voĉo -, mi estas laca atendadi la amon de la virino, kiun mi adoras! Mi estas afliktita kaj premata de zorgoj... Mi bezonas serenigi miajn pezajn ĉagrenojn. Aŭskultu min! Mi volas el viaj manoj ricevi la feliĉotalismanon por mia malprospera amo!
La maljuna divenisto dum kelke da minutoj tenadis la kapon inter la manoj, en tute propra maniero, kaj poste respondis per preskaŭ neaŭdebla voĉo:
Sinjoro, la voĉoj de la nevidebla mondo diras al mi, ke viaj suferoj ne venas de nekomprenata kaj senespera amo...
Sed la emancipito, kiu spertis la plej akran konsciencriproĉon, ĉar li forprenis la vivon de amiko kaj bonfarinto en plena florado de la juneco, interrompis lian parolon kaj tranĉe ekkriis:
Kiel do vi kuraĝas kontraŭdiri min, abomena
sorĉisto?
Sed, kun stranga brilo en siaj malkvietaj okuloj, Arakso rapide rebatis:
Ĉu vi do opinias min abomena sorĉisto? Tamen eĉ tiel mi min ne detenas kaj diras ja la veron, kiam la vero al mi konvenas.
Nu, mi ripetas, kion mi diris! Sed, al kiaj misteraj veraĵoj vi aludas per viaj neprecizaj asertoj? - demandis la emancipito forte ekscitita.
Vere, mia amiko - diris la magiisto kun malbonsigna sereneco -, se vi estas tiel konsternita, tio okazas nur tial, ke vi estas krimulo. Vi malvarmsange murdis bonfarinton kaj amikon, kaj la konscienco de la maliculo timas la manon de la Justico.
Silentu, hundo! Kiel vi do tion eksciis? - ekkriis Saul tre ekscitita, samtempe tirante ponardon el inter la faldoj de sia mantelo.
Kaj, paŝante kontraŭ la sendefendan maljunulon, li aldonis kun kaveca voĉo:
Ĉar viaj okultismaj konoj havigas al vi sciojn pereigajn por la aliula trankvileco, ankaŭ vi devas malaperi!
Arakso komprenis, ke tiu estis decida momento. Tiu flama viro ja estus kapabla mortigi lin per unu sola frapo. Rapide mezurinte la situacion kaj disvolvante sian tutan ruzecon, por konservi sian vivon, li apenaŭ montris hipokritan kaj indulgan rideton, kaj diris:
Pa, pa, mi parolis la veron nur por tio, ke vi povu taksi mian spiritan potencon, ĉar, se vi tion deziros, mi povos tuj doni al vi la bezonatan talismanon. Ĝin posedante, vi estos profunde amata de via preferata virino... Per ĝi vi alligos la plej intimajn sentojn de tiu virino, kiun vi adoras kaj kiu tiam faros vin feliĉa por la tuta vivo. Koncerne la duan aferon, vi ne estas la unua, kiu forprenis la vivon de iu homo, ĉar ĉiutage venas al mi klientoj en via situacio. Cetere, inter ni devas ekzisti granda reciproka konfido, ĉar jam de pli ol dek jaroj vi estas mia kliento.
Aŭdinte liajn bonsentajn, serenajn vortojn, la emancipito de Flaminio rekaŝis la armilon, konsiderante novajn perspektivojn de feliĉo kaj tute konsentante kun la divenisto; ĉi tiu, invitite lin eksidi, okupis lian atenton dum pli ol unu horo, priskribante faktojn identajn al tiuj, okazintaj al Saul, kaj teorie pruvante la efikecon de siaj miraklaj amuletoj. La konversacio fluadis bonorde, kaj dume Saul petis la tujan liveron de la talismano, ĉar li deziris provi ĝian efikon en tiu sama tago; ĉe tio Arakso komplezeme respondis:
Via talismano estas preta. Mi povas liveri al vi tiun altvaloraĵon en ĉi tiu minuto; tio dependas nur de vi mem, ĉar vi devos trinki la magiaĵon, kiu havigos al vi la spiritajn kondiĉojn, postulatajn de la entrepreno.
Saul tute ne kontraŭstaris la altrudojn de la maljuna Egipto, kiu tiel faris groteskajn, misterajn manovrojn, kaj eniris en ĉambron ornamitan per diversaj strangaj simboloj, al li tute nekonataj.
Arakso ludis la plej sugestiajn teatraĵojn. Sur la ordinaran togon de Saul li metis larĝan tunikon, egalan al tiu, per kiu li mem estis vestita, kaj, post afektaj gestoj de ia nekomprenebla magio, eniris en sian malgrandan laboratorion, kie li prenis boteleton da forta veneno dirante al si mem:
Vi tuj ricevos la talismanon plej konvenan al vi en tiu ĉi mondo...
Li verŝis kelke da gutoj de la danĝera trinkaĵo en pokalon da vino, kaj kun larĝaj teatrecaj movoj, kvazaŭ plenumante ian nekonatan riton, ĝin donis al Saul por trinki, kaj daŭrigis la saman ridindan gestadon, kiu estis ja la pitoreska, terura esprimo de stranga magio de morto.
Englutinte la vinon kun la plej bona intenco ricevi la amuleton de sia feliĉo, la danĝera emancipito eksentis, ke liaj membroj malstreĉiĝas sub la potenco de ia nekonata, detrua forto, ĉar al li mankis la voĉo mem, por ke li vortigu siajn plej internajn emociojn. Li volis krii, sed vane; ankaŭ senutilaj estis ĉiuj penoj, kiujn li faris por stariĝi. Iom post iom liaj okuloj morte senbriliĝis, kvazaŭ nebuligitaj de ia densa, nedifinebla ombro. Li deziris kraĉi sian malamon kontraŭ la murdinta magiisto, defendi sin kontraŭ tiu angoro, kiu sufokis al li la gorĝon, sed la lango estis rigida kaj ia penetranta malvarmo invadis liajn vivorganojn. Lasinte la kapon pendi sur la kubutojn, apogitajn al la granda tablo, li komprenis, ke la fulmobata morto nuligas ĉiujn fortojn de lia organismo.
Arakso trankvile fermis la ĉambron, kvazaŭ nenio estus okazinta, kaj revenis en la butikon, kie li diligente servis sian multenombran klientaron, sen rompo de sia ordinara sereneco.
Sed antau la noktiĝo li eniris en la funebran ĉambron kaj, malpleniginte la monujon de la kadavro, silente metis ĝian enhavon inter siajn abundajn provizojn de avarulo.
Post la dek-unua vespere, kiam la urbo dormis, la maljuna sorĉisto de la monteto Eskvilino sin miksis inter la sklavoj, kiuj faris la noktan transportadon, puŝante manĉareton, kie kuŝis granda pakaĵo.
Post longa irado li atingis la ĉirkaŭaĵon de la Forumo, inter la Kapitolo kaj la monteto Palatino, kaj tie li ripozis ĝis la lasta kvarono de la nokto; tiam li delasis sian ŝarĝon ĉe la malluma angulo de la strato kaj trankvile revenis por dormi, kiel ĉiunokte.
Matene la kadavro de Saul estis facile indentigita; ankoraŭ serĉante la emancipiton por klarigoj, la senatano ricevis la surprizon de tiu sciigo; tiam konsternita ĉe la komplika mekanismo de la Dia Justeco, li demandis sin mem pri la motivoj de tiu neantaŭvidita, stranga morto, kaj sian propran konsciencon li demandis, ĉu Saul ne estis unu el tiuj krimuloj, tuj punitaj de la leĝo de la kompensoj, sur la senfina vojo de la destinoj.
Lia koro, pli ol iam antaŭe, inklina al la esplorado de la profundaj filozofiaj demandoj, dronis en ia abismo de konjektoj, rememorante la rekomendon de la Spirito de Flaminio kaj la noblajn lecionojn de Anna, kiuj sin apogis sur la Evangelio: li plej volonte penadis solvi la problemon pri la pardono kaj la kompatemo. Dezirante kontentigi sian konsciencon per agoj de la praktika vivo, li ĉe tiu okazintaĵo pensi rompi siajn tradiciojn kaj kutimojn, kaj, irinte al la domo de tiu viro, kiu atencis kontraŭ la vivo kaj la honoro de liaj gefiloj, ordonis, ke ĉio estu farita, por ke ne manku dececo kaj respekto ĉe ties funebra ceremonio. Kelkaj fidindaj sklavoj kaj servistoj havis instrukciojn por solvi ĉiujn problemojn rilatajn al la ne finitaj negocoj de la mortinto; kaj, kunhelpante tiun ceremonion, Publio Lentulus estis kontenta, ke li venkis sian personan antipation kaj ankaŭ honoris la memoron de Flaminio.