Post la ekzekuto de Pompilio, kio estis plej rapide farita, ĉar ĉiuj alestantoj konsciis pri la terura situacio, ilin atendanta ĉe la venkintoj, Andreo de Ĝioras reparolis:
Miaj amikoj - li per kaverna voĉo blekis -, al la pli maljuna estas donita la humana puno de la morto; sed ĉi tiun favan patricion, kiu nin aŭdas, ni favoros per amara puno de vivo, en la tombo de liaj frenezaj iluzioj pri vantamo kaj fiero! Publio Lentulus, la iama sendito de la imperiestroj, devos ja vivi, sed sen la okuloj, kiuj klare vidis la vojon de lia senmezura egoismo super niaj grandaj malfeliĉoj! Ni lasos lin vivanta, por ke en la nigreco de sia nokto li penu vidi per la okuloj de la sklavoj, kiujn li piedpremis dum sia vivo.
Interne de la ĉambro pendis peza silento, kvankam estis aŭdataj, venantaj de ekstere, la piedfrapado de la ĉevaloj kaj la tintado de la armaĵoj, miksitaj kun la timiga bruego de voĉoj, kolerkriantaj ĉe la atako kaj ĉe la furioza rezistado de la lasta reduto.
Sed Andreo de Ĝioras ŝajnis ebria pro la plezuro de sia venĝo kaj, tenante la ekvilibron de spirito ĉe siaj kunuloj, en tiu tragika momento de la destino, energie ekkriis per sia ensorĉa, konvinka parolo:
- Italo, estas devo de viaj manoj la tasko farota en ĉi tiu momento.
El la densa kaj maltrankvila ĉeestantaro elpaŝis viro, laŭaspekte preskaŭ kvardekjara, kiu mirigis la senatanon pro siaj delikataj trajtoj de patricio. Iliaj rigardoj kruciĝis, kaj li kredis, ke li eltrovis en tiu animo ian strangan, nekompreneblan ligitecon kun la lia.
Italo? Ĉu tia nomo ne rememorigis al li ion el la lokoj najbaraj de lia neforgesata Romo? Kial tiu viro, evidente nobelsanga, tie bataladis ĉe la ribelantaj Judoj, venenitaj de malamo? Siaflanke, tiu sklavo, difinita de la superega voĉo de Andreo por la turmento, kvazaŭ inklinis al amo kaj kompato por tiu serena maljunulo, kies manoj kaj piedoj estis alkroĉitaj al la malhonora ŝtipo, kaj laŭŝajne hezitis, ĉu li devas, aŭ ne, plenumi la pereigan, kruelan ordonon de sia ĉefo.
Post kelke da minutoj, ĉe larĝa, malhela pordo aperis Izraelida militisto, portanta sur granda bronza pleto kurban inkandeskan lamenon el fero, kies akra pinto kuŝis inter karbardaĵoj.
Interesite rigardante la enigman figuron de Italo, kiu montris la plenan vivoforton de sia matureco, la senatano, en silento, ne povis kaŝi sian vidamon pri lia delikata kaj rekte staranta korpo. Sed Andreo, ĝuante la scenon kaj konstatinte la streĉan atenton de la kondamnito, tiris lin el tiu stato de konjektoj kaj admiro, kaj ironie parolis:
Nu, senatano, ĉu vi admiras la nobelan figuron de Italo? Eksciu, ke, kiel la patricioj permesas al si la lukson posedi Izraelidajn sklavojn, tiel ankaŭ la mastroj en Judujo ŝatas Romantipajn servistojn. Cetere, mi devas konsideri, ke estas ĉiam danĝere havi en la urbo tian sklavon, kiel ĉi tiu, pro tiu plago nomata patriciaro, hodiaŭ tro multenombra en la tuta provinco; mi tamen sukcesis ĝis nun tenadi ĉi tiun laboriston en la kamparo...
Publio Lentulus ne povus deĉifri la kaŝitan sencon de tiuj ironiaj vortoj kaj cetere li tie ne havis tempon por ia ajn esplorado de tio, kio fariĝis en lia animo. Li rimarkis, ke Andreo eksilentis, ĉar urĝis la efektivigo de la celata tasko, por ke la fatala lameno ne perdu sian blankardecon. Antaŭ multe da mirigitaj, senkonsilaj okuloj, kiuj ne sciis, ĉu ili sin turnos al la harstariga sceno aŭ al la brua penetrado de la soldatoj de Tito, en tiu momento rompantaj la barojn de la lasta reduto, la kruelegulo donis al Italo la teruran turmentilon.
Italo - li energie rekomendis - ĉi tiu minuto estas treege valora... Ni bruligu liajn pupilojn, por enfermi lin vivanta en tombo el eterna ombro.
Sed la kompatinda junulo, emociita kaj ploranta ĉe la turmento, kiun li devas plenumi per siaj propraj manoj, ŝajnis sendecida, hezitanta.
Sinjoro... - li murmuris per petega tono, ne sukcesante formuli ian kontraŭparolon.
Kial vi ŝanceliĝas? - tirane ekkriis Andreo, lin interrompante. - Ĉu estas necesa la skurĝo, por ke vi min obeu?
Tiam Italo prenis la lamenon kaj delikate alproksimiĝis al la kondamnito, kiu montriĝis plene rezignaciinta kaj animforta. Antaŭ ol venis la ekstrema momento, iliaj rigardoj renkotis unu la duan per vibroj de reciproka simpatio. Publio Lentulus ankoraŭ fiksis siajn okulojn sur lia figuro, kies plej karakterizaj trajtoj de senduba nobeleco preskaŭ forviŝiĝis ĉe la senkompataj krudaj laboroj; kaj tiel granda estas lia altiro al tiu junulo, kiun li je la lasta fojo rigardis en hela lumo, ke li ja neklarigeble rememoris sian malgrandan Markon, kiu, se ankoraŭ vivanta en tia malfavora medio, probable havus similan aspekton kaj saman aĝon.
La manoj de Italo, tremantaj kaj hezitantaj, alproksimiĝis al la lacekonsumitaj okuloj de la senatano, tiel delikate, ke tio estus prefere dolĉa kareso; sed la blankarda fero, rapide kiel fulmo, bruligis la fierajn, klarajn pupilojn de Publio kaj ilin por ĉiam enigis en mallumon.
Ĉe tiu momento la viktimo aŭdis inferan kriegadon, tondrantan en la tuta ĉambro. Neesprimebla doloro disradiis el la brulvundo kaj lin tre akre suferigis. Li jam nenion vidis, krom la densa mallumo envolvanta lian spiriton, sed perceptis, ke la venkintaj fortoj tro malfrue alvenis, por lin liberigi.
Meze en la kapturna kriegado, Andreo de Ĝioras ankoraŭ alproksimiĝis al la kondamnito kaj flustris al li en la orelon:
- Mi povus mortigi vin, fia senatano, sed mi volas, ke vi plu vivu. Mi nun al vi malkaŝos, kiu do estas Italo, tiu, kiu vin fine difektis...
Sed forta glavofrapo de Romana legiano teren faligis senkonscia la maljunan Izraelidon, dum trafa ponardpiko vundis Italon, kiu, posedita de konsterniteco, rulfalis ĉe sia viktimo, kies piedojn li ĉirkaŭprenis en signifoplena maniero, kvazaŭ per lasta adiaŭo.
Amikaj voĉoj tiam envolvis Publion Lentulus, en tiu tumulta atmosfero. Liaj piedoj kaj manoj estis tuj malligitaj, kio redonis al li la leberecon de movoj, dum aliaj legianoj forportis la kadavron de Pompilio Krasso, senigitan je la koro, naŭzan ateston de sangverŝa sovaĝeco.
Post kvietigo de la unuaj tumultoj kaj tenante la plej afliktajn dubojn pri la kovritaj vortoj de sia nepardonema malamiko, Publio Lentulus, antaŭ ol iri per la brakoj de siaj kamaradoj al la ĝenerala komandejo, por tie ricevi la unuan kuracadon, rekomendis, ke oni plej respekte traktu la kadavron de Italo, kuŝantan apud amaso da sangantaj korpoj; ĉe tio diris al li unu el liaj amikoj:
Senatano, antaŭ ĉio, ne forgesu vian staton, kiu postulas de ni ĉiuj la plej urĝajn zorgojn.
Kaj, kvazaŭ dezirante instigi la vunditon al propramova klarigo pri sia intereso por la mortinto, li delikate akcentis:
Ĉu tiu ne estis la junulo, kiu vin submetis al la terura turmento?
Ĉe tiu neatendita demando kaj bezonante pravigi sian teniĝon antaŭ la lin aŭdantaj sampatrujanoj, Publio respondis per korŝira tono:
Vi eraras, miaj amikoj. Tiu viro, kies kadavron mi nun ne vidas, estis nia samlandano, kiun antaŭ longe malliberigis la venĝema furiozeco de potenca sinjoro en Jerusalem... Atentu liajn nobelajn trajtojn, kaj vi ja konsentos kun mi!
Kaj dum li foriris, subtenata de siaj amikoj, por ricevi tujan, nepre necesan kuracadon, li kredis, ke per tiuj vortoj li plenumis devon, ĉar misteraj voĉoj parolis al lia koro pri tiu milda rigardo, kiu je la lasta fojo sidis sur liaj okuloj.
Dum pluraj tagoj Jerusalem kuŝis sub la regado de la disrabado kaj tumulto, starigitaj de la imperiaj soldatoj, avidaj je plezuroj kaj ebriigitaj de la pereiga vino de la triumfo. Ĉiuj ĉefoj de la Izraelida rezistado estis arestitaj, por esti ekzekutitaj en Romo honore al la festoj, kiuj memorigos la venkon. Inter ili troviĝis Andreo de Ĝioras, kiu, resanigita post la ricevitaj vundoj, estis unu el tiuj, kiuj devos malaperi, por la plezuro de la festanta popolo en la ĉefurbo de la Imperio.
Post la ekstermado de dek unu mil vunditoj aŭ invalidaj kaptitoj, buĉitaj de la venkintaj legioj; post spektakloj, kiaj estis la detruo kaj disrabado de la majesta Templo, pri kiu Izrael kredis, ke ĝi vidas tie sian eternan, dian verkon, heredaĵon de ĉiuj generacioj de ĝia multenombra posteularo, revenis la densa amaso da venkitoj kaj venkintoj, ŝarĝitaj per rabitaj riĉaĵoj kaj mirindaj trofeoj, por parade montri, en Romo, ĉiujn ornamaĵojn de la venko, meze de tumultaj vibroj kaj triumfokrioj.