Vi ja scias, ke la homoj, kiujn la Imperio faris siaj regatoj, nin ofte rigardas envie kaj kolere, kaj tial ni devas neniam fariĝi neindaj je nia pozicio de patricioj.
"Kelkaj regionoj en Palestino, laŭ via scio mem, estas prirabataj de maliculoj; estas do necese, ke vi antaŭgardu vin kontraŭ tiaj homoj, precipe dum via irado al Jerusalem. Tuj alveninte kun via familio, kolektu ĉirkaŭ vi la plej grandan nombron da sklavoj, por sekureco de vi kaj de viaj karuloj, kaj, se okazos iu atako, ne hezitu severe kaj akre puni."
Publio atente akceptis la averton, kaj post kelkaj minutoj, la du amikoj trairadis la internon de la ŝipo, al kies mastro la vojaĝonto sin turnis:
Nu, Aŭlus, ĉu preta ĉio?
Jes, Via Moŝto. Ni atendas nur vian ordonon por la forveturo. Koncerne nian laboron, vi povas esti trankvila, ĉar mi zorge elektis la plej lertajn Kartaganojn por la remado.
Efektive, tiam komenciĝis la lastaj adiaŭoj. La du sinjorinoj sin reciproke ĉirkaŭprenis, kun eklkoraj, amaj larmoj, promesante unu al la alia ĉiaman memoradon kaj petante la diojn pri trankvileco por ĉiuj.
Post la lastaj emociaj ĉirkaŭprenoj ekmoviĝis la luksa galero, kie la flago de la Roma aglo fiere flirtis sub la milda blovado de la maraj ventoj. La ventoj kaj la dioj estis favoraj, ĉar, dank' al la vigla impulso de la sklavoj, ritme movantaj la fortajn remilojn, la vojaĝantoj baldaŭ rigardis la malproksiman verdan strekon de la Itala marbordo, kvazaŭ ili antaŭenirus sur la likva maso de la maro en la nesondeblan vastaĵon de la senlima spaco.
La vojaĝo fariĝis plej serene kaj kviete.
Publio Lentulus sentis tamen la koron plena de ombroj, kvankam bela estis la vidaĵo dum la marveturo tra Mediteraneo kaj novaj la aspektoj, kompare kun la monotoneco de liaj okupon en la Roma vivo, ĉe la multaj procesoj de la ŝtato.
Vane lia edzino provis alproksimiĝi al lia acidhumora spirito, penante trakti pri delikataj familiaj temoj, por ekkoni kaj mildigi liajn intimajn ĉagrenojn. Li havis la senton, kvazaŭ li alpaŝas al emocioj decidigaj dum sia ekzistado. Li konis parton de Azio, ĉar, ankoraŭ tre juna, li servis unu jaron ĉe la administrejo en Smirno, por plej bone penetri en la reton de la ŝtataj laboroj; sed li ne konis Jerusalemon, kie li estis atendata kiel sendito de la imperiestro, por la solvo de pluraj administraj problemoj ĉe la registaro de Palestino.
Kia li trovos sian onklon Salvio, kiu estis pli juna ol lia patro? Jam de multaj jaroj li ne vidis tiun parencon; sed li ne estis multe pli juna ol la onklo. Kaj tiu Fulvia, frivola kaj kapricema, kiu edziniĝis kun lia onklo dum la tumulto de siaj multenombraj sociaj skandaloj kaj pro ĉi tiuj fariĝis kvazaŭ nedezirinda en la sino de sia propra familio? Li rememoris pli intimajn detalojn de la pasinteco, sed li sin detenis kaj ne komunikis al sia edzino la plej dolorajn perspektivojn. Pripensante ankaŭ la situacion de la edzino kaj de la infanoj, li maltrankvile rigardis la unuajn embarasojn, kiujn ili trovos dum sia restado en Judujo, ja kiel patricioj, sed ankaŭ kiel fremduloj, ĉar la amikrilatoj, ilin atendantaj, estis problemaj.
Meze inter liaj absorbaj pensoj kaj la preĝoj de lia edzino la veturo tra Mediteraneo estis baldaŭ finiĝonta, kiam li vokis sian plej fidindan serviston por diri la jenon:
Komenio, ni baldaŭ estos ĉe la pordegoj de Jerusalem; sed antaŭ ol ĝin atingi, ni devas fari nelongan marŝon ekde la loko de elŝipiĝo, kaj tio postulos de mi grandan zorgon pri la kondukado de la familio. Estas atendataj kelkaj reprezentantoj de la administrantaro de Judujo, sed nin certe akompanos via zorgado, ĉar ni ankrados ĉe regiono por mi fremda kaj al mi nekonata. Kolektu ĉirkaŭ vi ĉiujn servistojn sub via estreco, por ke ni estu absolute sekuraj dum la trairado.
Mastro, kalkulu je nia zorgo kaj aldoniteco - respondis la servisto, respekte kaj kortuŝite.
En la sekvanta tago Publio Lentulus kaj lia akompanantaro elŝipiĝis en malgranda haveno de Palestino, sen menciindaj interokazaĵoj. Atendis lin, krom la sendito de la Prokuroro, ankaŭ iuj liktoroj kaj multenombraj gvardianoj, komandataj de Sulpicio Tarkvinius, provizita per ĉiuj rimedoj por kvieta kaj komforta veturado sur la vojoj al Jerusalem.
Post la necesa ripozo la karavano ekiris, ŝajnante pli ĝuste ia milita ekspedicio, ol simpla transportado de familio inter sinsekvaj haltejoj.
La jungilaroj de la ĉevaloj, la Romaj kaskoj, brilantaj en la sunlumo, la strangaj vestoj, ornamitaj palankenoj, tirbestoj kaj pezaj ĉaroj kun la pakaĵoj aspektis kiel ia triumfa ekspedicio, kvankam rapidpaŝa kaj silenta.
Trankvile iradis la karavano, kiam jen proksime de Jerusalem io ne antaŭvidita okazis. Ia siblanta korpo tranĉis la subtilan, helan aeron kaj enĵetiĝis en la palankenon de la senatano; samtempe akrasona kaj plenda krio estis aŭdita. Tre malgranda ŝtono negrave vundis la vizaĝon de Livia, kio kaŭzis fortan konfuzon ĉe la granda amaso da servistoj kaj rajdistoj. Inter la veturiloj kaj la ĉevaloj, kiuj haltis teruritaj, multe da sklavoj ĉirkaŭis siajn gemastrojn kaj ekscititaj penis ekscii la okazintaĵon. Sulpicio Tarkvinius, per unu ekrigardo, instigis sian ĉevalon al vigla galopado, penante aresti junulon, kiu timplena foriris de proksime de la vojo; kaj, ĉu kulpa aŭ ne, junulo eble dekokjara estis prezentita al la vojaĝantoj, por la necesa puno.
Publio Lentulus rememoris la rekomendon de Flaminio kelkajn momentojn antaŭ la forveturo, kaj bridante siajn plej bonajn sentojn de toleremo kaj grandanimeco, decidis montri la voloron de sia pozicio kaj aŭtoritato antaŭ la okuloj de ĉiuj, kiuj vivos kun li dum lia restado en tiu fremda lando.
Al la liktoroj, lin akompanantaj, li ordonis tuj agi, kaj tie, en la varma heleco de la suno ĉe la zenito kaj antaŭ la terurita rigardo de kelkaj dekoj da sklavoj kaj de multe da centestroj, li ordonis, ke la junulo estu senkompate vergata pro sia ventanimeco.
La sceno estis malagrabla kaj dolora.
Ĉiuj servistoj kortuŝite sekvadis la krakadon de la vergoj sur la duone dorso de tiu ankoraŭ juna viro, kiu, plorsingultante pro doloro, ĝemadis sub la despota, kruela punado. Neniu kuraĝis kontraŭstari al la malhumana ordono ĝis la momento, kiam Livia, ne povante rigardi plu la krudecon de tiu spektaklo, petegis sian edzon:
Sufiĉe, Publio: la rajtoj de nia socia pozicio ne neprigas, ke ni estu kruelaj...
La senatano tiam konsideris sian troan severecon kaj ordonis haltigi la doloran punon; sed, ĉe damando de Sulpicio pri la destino de la malfeliĉulo, li parolis, akre kaj kolere:
Al la galeroj!...
La ĉeestantoj ektremis, ĉar la galeroj estis tio sama, kiel la morto mem aŭ la porĉiama sklaveco.
La malfeliĉulo senforte sin apogis sur la manoj de la centestro lin ĉirkaŭantaj, sed, aŭdinte la tri vortojn de la kondamna verdikto, fiksis sian fieran juĝanton per rigardo, en kiu montriĝis plej grandaj malamo kaj malŝato. En la interno de lia animo flagris fulmoj de venĝemo kaj kolero; sed la karavano denove ekiris, meze de la bruo de la pezaj ĉaroj kaj la tintado de la armilaroj pro la movo de la ardaj, malkvietaj ĉevaloj.
La alveno al Jerusalem okazis sen aliaj notindaj
faktoj.
Aliaj aspektoj, aliaj homoj - jen, kio impresis la vojaĝantojn ĉe ties kontakto kun la urbo, kies mieno, escepte de tre malmultaj ŝanĝiĝoj tra la jarcentoj, estis ĉiam tiu sama, funebra kaj malgaja, kiel antaŭparto de la sunrostitaj pejzaĝoj de la dezerto.
Pilato kaj lia edzino partoprenis en la solenoj por akcepto je la senatano, kiu reprezentis la principon de la leĝo kaj aŭtoritato, kiel sendito de Tiberio ĉe la administrantaro de la provinco.
Salvio Lentulus kaj lia edzino, Fulvia Prokula, parade kaj plej afable akceptis siajn geparencojn. Multaj honoroj estis faritaj al Publio Lentulus kaj ties edzino; ĉi tiu tamen, ĉu pro la avertoj de Kalpurnia, ĉu pro sia psikologia akreco mem, tuj rimarkis, ke en tiu medio ne batis la noblaj, sinceraj koroj de ŝiaj Romaj amikoj, kaj tial ŝi ricevis ian senton de ĉagreno kaj aflikto. Ŝi ĝoje rimarkis, ke ŝia malgranda Flavia tiam pli bone fartas, malgraŭ la laciga vojaĝo; sed ŝin samtempe turmentis vidi, ke Fulvia ne havas sufiĉe grandan koron, por ilin ĉiam akcepti ame kaj simpatie. Ŝi rimarkis, ke, kiam ŝi prezentis al Fulvia sian malsanan filineton, la fiera patriciino faris instinktan ekmovon malantaŭen, tirante la knabinon Aŭrelia, sola filino de la geedzoj Salvio kaj Fulvia, for de la kontakto kun la familio de Livia, sub tute neakcepteblaj pretekstoj. Sufiĉis unu tago da restado en tiu fremda hejmo, por tio, ke la kompatinda sinjorino komprenis la amplekson de la ĉagrenoj, ŝin tie atendantaj, kaj konjektis la oferojn, kiujn tiu situacio postulos de ŝia sentema kaj amema koro.